(LITERATURO DE NEPALO -01)
Rakonto verkita de Guru Prasad Mainali (en Nepali lingvo, originale)
Tradukis: Razen Manandhar

Edizino de Ĉame, Gauthali, estis tre kverelema. Ŝi emis kverili kvankam iu parolis kun ŝi ĝentile. Do, kverelo okazis en cixuj kelkaj tagoj inter la geedzoj.

En iu tago, Ĉame revenis de kampo pluginte, kaj Gauthali estis irinta ferminte pordon de hejmo al najbaro, por rigardi edziĝceremonion. Li plugis dum tuta tago do estis tre malsata. Li apogis la plugilon al la muro kaj estis ligonta bovojn, Gauthali alvenis de supro. Rigardante ŝin, li ege koleris. Jam ne kuiris rizon kaj eĉ ne faris fajron en la forno. Haste ŝi malfermis pordon kaj iris por kolekti akvon. Ĉame faris fajron kaj preparis tabakon.

Same kiel pluvonta nubo, Ĉame sidaĉis sur la planko kaj fumis. Gauthali revenis kun akvo en kruĉo. Ŝi estis enironta. "Virinaĉ', vi koketis gastojn ĉe edziĝo kaj nun vi aktoras," li kriis kaj piedfrapis ŝin. Ŝi falis ĉe la pordo. La kruĉo rompiĝis kaj akvo verŝiĝis apude. Ŝi volis ĵeti rompitajn partojn de la kruĉo. "Ne stu en mia hejmo eĉ dum unu sekundo. Iru kien vi volas!", li denove diris kaj tiris ŝin al la ĝardeno, kaptante ŝian hararon.

Estis ŝia erareto. Tial ŝi estis silenta kiam li batis unufoje. Kaj kiam ŝi estis tirita denove per hararo, ŝia buŝo malfermiĝis, "Viaj lepro-infektitaj manoj. Miaj gepatroj estis blindaj ke ili donis min al jen buĉisto. Estus pli bone sinmortigi dronante, anstataŭ resti edzino de tiu ĉi malriĉulo."

"Kaj vi pensas ke via patro estas tre riĉ? Viaj gepatroj ne povas manĝi se ili ne laboras ĉe alies kampoj kaj vi nun fanfaronas pri via hejmo," li diris kaj denove piedfrapis ŝin.

Gauthali kri-ploregis. Infanoj de vilaĝo venis apude por spekti. "Infanaĉoj, ĉu vi pensas ke ni amuzas vin per dramo?" Ĉame kuris post ili kun bastono. Infanoj ridante forkuris.

Gauthali plorante eniris kaj Ĉame dormis sur tapiŝo.

2
Sekvantan tagon, Ĉame iris al kampo kun bovoj kaj plugilo malsate. Li revenis hejmen vespere kaj trovis ke Gauthali ne estis. Li demandis al najbaroj kiuj diris ke ŝi iris al ŝia naskiĝhejmo kun vestaĵoj.

Bubalino estis ankoraŭ en la ĝardeno. Ĝi kriis vidinte al Ĉame. Li donis iom da furaĝon kaj liberigis la idon. Li venis kun sitelo kaj sidis por melki. Ĝi donis iom sed poste piedfrapis lin kaj saltis. Ĉame falis sur ekskremento de bubalino. Sileto ankaŭ falis kaj liaj vestaĵoj milpuriĝis. Li kaptis bastonon kaj frapis ĝin du foje. Ĝi saltis severe kaj disrompante ŝnuron kuris al alies maizo-kampo. Li volis kapti ĝin sed ĝi kuris de unu angulo al alia angulo. Do la ĵus plantita maizoj ruiniĝis.

Patrino de Kokle kriis de supro de kampo, "Ĉame, via kampo restu malfekunda. Vin eĉ ne forprenis ĥolero. Hieraŭ vi batis vian edzinon kaj hodiaŭ vi detruis mian gajnon de unu jaro, batante sian bubalinon. Neniu povas tiom koleri kiom vi. Eble vi pensas ke vi montras vian bravecon. Antaŭjare Dhanbire batadis vin kaj vi kuŝis dum unu jaro sur lito. Eble vi pensas ke vi estas brava. Nur tiu estas brava kiu povas bati aliulojn. Kiel vi povas esti brava nur batante edzinon aŭ beston? Ĉiu vespere vi faras ian tian tumulton en vilaĝo."

Estis edziĝfesto ĉe Dhanbire. Knaboj estis ebriaj drinkinte arakon. Kokle estis dancanta kun virina vestaĝo kaj ankaŭ ludanta tamburon. Aliaj knaboj kune kantis. Tiam lia fratino informis lin ke bubalino de Ĉame iris en ilia maizo-kampo. Kokle kuris al la kampo en la robo. Bubalino forkuris, vidante lian vestaĵon. Restintaj majzo-plantoj ankaŭ detruiĝis. Kokle fariĝis fajro, vidinte detruitan majzo-kampon. Li forte manfrapis al Ĉame, apud lia vango. Li simple silentis. Estis preskaŭ nokto-mezo kiam li sukceis kapti la bubalinon, kun helpo de kvar aŭ kvin vilaĝanoj.

3.
Sekvantan tagon, Ĉame iris kun kruĉo sur lia dorso por kolekti akvon. Malsupre venis edzino de Juthe, la tailoro, kiu estis bona amiko de Ĉame. Ŝi ridante diris, "Oh. Tre malbone aspektas kiam viroj kunportas akvon."

"Kion fari? Tiu virinaĉo jam iris al sia naskiĝhejmo. Kiu faros ĝin al mi?"

"Vi vidas nenion kiam vi batas ŝin. Kion ŝi povus fari se ne forkurus?"

"Pro ŝia buŝo. Estis same kiel tranĉilo, do mi ne povis ne bati."

"Ŝi multe kverelis eble ĉar vi ofte batis ŝin."

"Vi silentu. Vin ankaŭ batis Juthe dum festivalo antaŭjare. Sed vi ne respondis."

"Ho, ne nur unu fojo. Nun li admiras min sed antaŭe li batadis min preskaŭ ĉiu tage. Li kutime revenis hejmen ebrie kaj batadis min. Precipe li batis min dum festivaloj. Eĉ nuntempe mia korpo dolaras dum pluvsezono. Sed mi neniam kverelis."

"Do, kial vi diris ke ŝi igis kverelema pro miaj batoj? Mi preĝus al ŝi se ŝi estis ĝentila kiel vi."

"Iel, ne estas bona kvereli kun edzino. Kiom longe vi kolektados akvon? Iru morgaŭ kaj revenigu ŝin."

"Se ŝi venos, estas ŝia hejmo. Mi mem neniel iros."

Li aspektis tre strange kun malpuraj vestaĵoj kaj kruĉo sur ŝultro.

4.
Iam matene li ekfumis sur la planko apud sia domo. Venis Juthe de supro. Antaŭe estis Juthe kun sia filo kaj la edzino sekvis lin kun paketo da vestaĵoj. Juthe demandis,"Kiel vi fartas kara?"

"Iel mi vivas."

"Vi forigis edizinon. Do estu sole kaj ĝuu."

Estas tia amo inter geedzoj de Juthe. Ili iras al proksima vilaĝo de boatistoj por kudri vestaĵojn. Ili iras kaj revenas babilante ĉiu tage. Kaj vespere li legas sanktan libron al ŝi kun lampo. La edzino serĉas kuraciston kiam li malsaniĝas. Li havas kutimon koketi ŝin eĉ kiam ili kudras vestojn kaj ŝi ridetas.

Juthe estis tre purama. Li ĉiutage banis sin kaj memoras sanktajn diraĵojn.

Ĉame malĝojis komparante lian geedzan vivon kun tio de Juthe. Kiam Juthe legas sanktan libron, li mem batalas en sia hejmo. Ili tiom multe amas unu la alian. Kaj lia edzino nun forlasas lin.

Tiom da jaroj pasis post edziĝo, ŝi neniam parolas kun mi ĝentile. Ne nur tio, la bubalino ne permesas min proksimiĝi. Ŝi eĉ kutimigis ĝin al ŝi. Pro la bubalino, li devis toleri manfrapon. Mi volas ĵeti ĝin el la monto sed denove venos la ŝuldo-donato. Mi restas malsata se mi mem ne kuiras. Estus pli bone mi fariĝu fakiro.Tamen eĉ tiam manĝi estos pli malfacila, mi devos vagadi al dek domoj por manĝi. Krome, homoj riproĉos min se ili vidas sanan personon petanta almozon. Ankaŭ ĝi estas same kiel freŝeco, vidita de malproksimo, kiam vi ne povas toleri varmecon de la mondo.

5.
Dum antaŭaj ok aŭ dek tagoj, Ĉame eĉ ne povis toleri kiam oni parolas pri Gauthali. Poste li mem eksentis solecon. Li pensis, malgraŭ kverelemo, ŝi vere estas energia. Ŝi prenas furaĝon tiom kiom povas manĝi bubalino. Ŝi bone kuiras matene kaj vespere. Post kiam ŝi iris, mi manĝis rizon nur du aŭ tri tagoj, alie, mi vivis per maizo. Bubalino ankaŭ donis lakton laŭ tempo kiam ŝi ĉestis. Ŝi mem melkis ĝin. Post ŝia foriro ĝi nur freneziĝis. Ĉiuj diris ke mi voku ŝin al hejmo. Edzino de Juthe ankaŭ tiel diris. Mi devas iri al ŝia hejmo por inviti, ne gravas se ŝi venos aŭ ne venos.

Sekvantan tagon Ĉame pretigis sin por iri al naskiĝhejmo de sia edzino. Li elprenis bonkvalitan vestaĵon el la skatolo. Li volis meti ĉapon sed tuj vidis ke Gauthali metis tabakon sur ĝi kaj do la ĉapo havis makulon. Li tuj furiozis, "Jen vidu la vidvinon. Ŝi havis aĵon se ŝi ne konis ĝian econ. Eble ŝia patro ne havis tian valoran ĉapon do ŝi ne komprenis ĝin. Kiel filino povas estis saĝa kiam patro mem vivis per vestaĉoj?" Li denove metis ĉapon kaj ĉar li ne havis novan jaketon, do vestis la samon. Li prenis la malnovan ombrelon kaj ekmarŝis.

Ĉame atingis apud la hejmo de edzino kaj sidis sub la arbo, viŝis sian vizaĝon. Li aŭdis Gautali estis kantanta, "Mi volas flugi sed mi ne estas birdo. Tamen mi ne volas vivi tie ĉi."

Li denome kolereĝis ene,"Sen furaĝo, ventro de la bubalino tie fariĝas same kiel violino. Kaj vi tiel kantas en arbaro."

Post momento de ripozo li superngrimpis. Kiam vi atingis apude, li ne plu volis iri. Li malrapide iris ĝis la ĝardeno-pordo. Lia bopatrino eistis lavanta ujon. Bopatro sidis sur la planko kaj ekfumis. Li salutis al la bopatrino kaj ŝi ankaŭ reciprokis. Ĉame sidis sur la planko. Bopatro salutis lin.

Poste venis Gaunthali kun furaĝo. Kun bela bluzo kaj sario, braceleto, kolĉeno, ruĝa signo sur frunto, floro sur harato kaj kun bela figuro - ŝi vere aspektis tre bele. Ĉame satiĝis rigardante ŝin kaj por li estis kvazaŭ vere eniris diino de hejmo.

Vespere Gaunthali salutis al Ĉame ĉe liaj piedoj. Ĉame estis feliĉega. Li volis brakumi ŝin kaj kisi milfoje. Li provis preni ŝian manon kaj ŝi tuj liberiĝis.

Post manĝo oni donis litaĝon por Ĉame sur planko. Li kuŝis sin sed tute ne venis dormo ĉe liaj okuloj. Li nur atendis al Gauthali. Ĉiuj manĝis kaj lavis ujojn. Iu venis kun lampo kaj iris alia, iu venis kaj fermis la pordon. Ĉame ĝojis.

Ĉame sole pensis. Kial mi batis al Gauthali en tiu tago? Virinoj nature volas rigardi ediziĝon. Ŝi havis aĝon tian,  ŝi povis iri senprobleme. Kial vi edziĝas se vi ne povas toleri ŝin ĝojanta en vilaĝo? Kio alia malĝentila ago povas estis krom bati edzinon nur ĉar ŝi malfrue kuiris rizon? Ŝi fariĝis kverelema pro mia batado. Mi neniam batos ŝin post reiro al hejmo. Vi diru al mi se mi ne respektis ŝin pli ol Juthe al ŝia edzino.

Kiam venis tiaj ideoj al lia kapo, ankaŭ li sufris mordon de puloj.

Matene pordo malfermiĝis. Ĉame donis orelon por scii ĉu Gauthali venis. Li vidis ke eistis bopatro kiu pisis ĉe logomo-kampo. Ĉame estis senpacienca dum tuta nokto.

6.
Estis tempo liberigi brutojn. La bopatro fumis sidante sur la muro. La bopatrino disigis maizojn sur la planko. Gauthali estis en la kuirejo. Iom hontante Ĉame diris al la bopatro, "Estas sezeno de agrikulturo. Bonvolu sendi filinon."

Bopatro iom tusis kaj diris, "Jes bofilo, sed mi aŭdis ke vi vokis nin malriĉa kaj tiel plu. Kvankam ni estas malriĉaj, ni neniam almozon petis ĉe iu. Mi donis ŝin al vi kun honoro. Konvinku ŝin kaj kunprenu. Neniu malpermesas vin."

Vizaĝo de Ĉame ne estis brila. Gauthali aperis kun bambua korbo por iri al arbaro. Ĉame kaptis ŝin al brako kaj diris, "Kien vi iras kun korbo? Ni iru al hejmo."

"Mi tute iros tien, kvankam vi volus murdi min."

"Kien vi iros se vi ne volas iri al hejmo?"

"Ie ajn. Mi ne havas problemon vivi sole. Mi fariĝos fakirino kaj iros."

"Do kiu donos furaĝon al bubalino se vi iĝos fakirino?"

"Vi mem faru por via bubalino."

"Ne freneziĝu, tuj ni kune iru."

"Kaj vi denove batos post ĉiu pretendo."

"Vere, tio neniam okazos."

"Ne diru. Mi scias."

Post iom, Gauthali lasis la hejmon, beliginte sin. Bopatrino donis paketon kaj ujo de kazeo. Gauthali iris antaŭen kun la paketo kaj Ĉame sekvis ŝin kun kazeo. Survoje, ili babilis.

"Kiom da lakto bubalino donas nuntempe?"

"Eble kvar litroj en mateno kaj vespero."

Gauthali montris malkontenton, rigardante al Ĉame.

---

Suno estis malantaŭ la monteto. Bovgardistoj malrapide iris supren flugigante pulvon en aero. Ĉame kaj Gauthali atingis al akvofonto. De supro venis edzino de Juthe. Ŝi ridis rigardante ilin kaj diris."Kiel bele. Same kiel la paro de ansero kaj anserino, edzino gvidas kaj edzino. Tre belapektas."

Gauthali ridetis, "Ne. Ne ridu tielfratino. Iam li denove koleros kaj..."

"Ho, ne. kaj vi denove tuj kisos unu la alion. Kverelo de edzo kaj edzino estas same kiel pajlo-fajro."