Jen finfine okazis la 10a nacia kongreso de Nepala Esperanto-Asocio la 15an de novembro 2008. Mi atingis al la kongresejo je la 11.00 antaŭtegmeze kaj la programo komenciĝis je la 12.30 posttagemeze. Tio estas nepala kutimo, anoj venas je sia tempo. Poŝraj montris al mi financan raporton kaj mi subskribis sur ĝi kiel prezidanto. Estas la unua mia subskribo kiel prezidanto (antaŭe, mi subskribis sur vojaĝbileto de kelkaj homoj por ke NEspA pagu post la elektiĝo antaŭ du jaroj). Bharat, Poŝraj kaj mi planis ke estu malmulte da homoj en la podiomo kaj malmlute da homoj parolu. Laŭ ĝi estos Mukunda, Philip kaj mi sur la podiomo kaj Mukunda, Philip, Poŝraj, Bharat kaj mi parolos. Komence ni estis 27 anoj. Estis solena programo, en iu klasĉambro de Kanya Lernejo. La anoncistino, Archana, sidigis min, al Mukunda kaj Philip. Ni kun Philip kantis La Esperon kaj poste memoris F-inon Apsana. Poste Narendra bonvenigis. Philip rakontis pri babela turo el Biblio. La eksprezidanto kaj direktoro de Nepala Esperanto-Lernejo Mukunda parolis pri la historio de movado. Intertempe venis Subhas kaj Philip lasis la podiomon por ke li sidu. Archana vokis al Bharat por prelegi pri liaj internaciaj vojaĝoj. Kaj Bharat legis bondezirmesaĝojn el diversaj homoj. Ŝi ankaŭ petis al Indu por prelegi pri ŝia vojaĝo. Ŝi rakontis ke ŝi partoprenis en Roterdama Kongreso kaj ankaŭ montris fotojn al ĉeestantoj. Poŝraj prezentis la financan raporton. Ne venis mltaj diskutoj. Nur Nabil Lal diris ke ni havu nur unu poŝtkeston kaj ĉiuj konsentis. Sekvis vico de Bharat prezenti sekretarian raporton. Ironie, li vokis min kiel "prezidanto" kontruax lia antaŭa deklaro ke mi ne estas la prezidanto. Li ne havis raporton, kaj diris ke li ne preparis ĉar ne okazis gravajn decidojn kaj due, multaj homoj ne konservas la printitan raporton. Anstataŭe li prelegis kiel Mukunda komencis la movadon kaj kiel Subhas helpis al la movado. Li prelegis pri vojaĝoj de Mukunda, li mem, al UKoj kaj al IJK. Li dankis al tiuj kiu helpis aĉetis la grundon. Shri Prasad diris ke la ĝenerala sekretario devas doni sian rapoton. Kaj aliaj ankaŭ postulis kopoion. Bharat promesiske li sendos ĝin al tiuj kiuj volas, per reto. Mi, je la fino, petis pardonon ke mi ne povis prezidi pro interna konflikto kaj dankis al ĉiuj partoprenantoj. Tio estis fino de unua sesio kaj la antaŭa estraro. Philip, Mahenda kaj Sadhana estis selektitaj kiel membro de elekto-komitato. Ni paŭzis por teo - mi ĝojis ke venis multaj novaj vizaĝoj, kiel mi antaŭe konjektis. Ĉiam okazas tiel ke dum ĉiuj naciaj kongresoj (kiam okazas elekto), venas multaj novaj viĝaxoj kaj ili poste preskaxu ne apears en E kuvenoj. Kelkaj homoj volis aligxi al NEspA kaj ili preparis peto-leteron. Mi devis subskribi sur gxi por aprobi. Mi ne sciis cxu ili parolis/skribis Esperanton aux ne sed mi blinde faris por eviti hxaoson. Sed iu knabino refuzis skribi peton en Esperanto kaj faris tion en Nepali lingvo. Sur tio mi ne subskribis. La elekto-komitato preparis la liston de voĉdonantoj. Mi memorigis ke ni antaŭe decidis ke tiuj homoj kiuj ĵus iĝis membro ne raotjs baloti. Estis akceptita. La kalkulado rezultis ke 34 homoj havis rajton baloti inter ĉikarŭ 40 partoprenantoj. Kandidatoj estis vokitaj. Subhas montris al mi liston jam preparitan. Ĝi havis Indu kiel prezidanto, Bharat kiel ĝenerala sekretario ktp. Nur restis vako por membroj kaj mi elektu unu pozicion kaj evuti elekton. Tio mirigis min kaj mi respondis : aŭ mi kontestos por prezidanto aŭ mi silente sidos. Mi tute ne havis denove esti en la estraro kaj pupo de Bharat. Mi instigis al junuloj ke ili ankaŭ kandidatu kaj laboru en la landa asocio, anstataŭ glui sin al NEJO. Ili estis preta sed, iu diris ke ili ne rajtos kandidati ĝis ili havos 30 jaroj. Mi miris. Se estos tial, ni neniam havos junulojn en nia landa asocio kaj ili mem fariĝos iel okupita de tiu jaro aŭ ili ne plu interesiĝos pri Esperanto. Ĉiuj postenoj estis aranĝita kiel mi antaŭe vidis. Nur venis ses kandidatoj por kvin postenoj por membroj. Ili iris ekstere kaj unu lasis. Do, ni ne havis elekton. Tuj post, Bharat diris al mi ke fakte ĉiuj malnovaj membroj devas lasi la postenon al novaj esperanstioj por daŭrigi la movadon. Tre paradokse, li ĵus kandidatis por la sama posteno kiun li servis dum multaj fojoj. Mi diris ke lia esprimo estas same kiel la eks-ĉefministro Girija Prasad Koirala (kiu restis prezidanto dum multaj jaroj, malgraŭ protesto de aktivistoj). Tamen, mi petis al la komitato ĉu Indu estas taŭga kandidato, kiu ankoraŭ ne trasdonis monon kaj financan respondecon al elektita kasisto Rustam ek de du jaroj. Kaj mi ankaŭ demandis ĉu tiuj homoj estas taŭgaj kandidatoj kiuj elektiĝis antaŭ du jaroj sed neniam venis al la asocio kaj eĉe ne partoprenis en estraraj kunvenoj. Mi diris ke Rustam multfoje venis al la asocio sed forlasis la tutan asocion ĉar li ne ricevis la respondecon. Himlal diris ke estas hontinde ke dum du jaroj kasistino ne trasdonis monon al nova kasisto. Indu longe klarigis ke ŝi "tre tre" volis doni monon la kastisto ne venis por preni kiam ŝi havis tempon doni. La komitato akceptis ilin kiel taŭgaj kandidatoj. Mi klarigis ke mi ne estas kontraŭ kandidatiĝo de iu sed mi volas ke oni sekvu la regulon kaj instruu al novaj komitatoj ke ni eraris. Jen la nova komitatato: Prezidanto: Indu Thapaliya Vic-prezidanto: Narendra Bhattarai Poŝraj Subedi Ĝenerala sekretario: Bharat Ghimire Sekretario: Himlal Parajuli Kaŝisto:Sri Prasad Pokharel Membroj: Sakuntala Dhakal, Nabin Lal Shrestha, Bhagabati Adhikari, Nirmala Gautam, Prarasar Rijal Interese, ĉiuj krom Nabin Lal, apartenas al kasto de Brahminoj. Post la elektiĝo mi deziris bonon al nova estraro kaj petis al ili sekvi filozofion de Esepranto. En la unua prelego de Indu, ŝi longe krikis tiujn homojn kiu skribas "malbonaj"leteroj homoj demandas al ŝi kial tio okazas en Nepal. Ŝi petis al ĉiuj ke ne skribu pri interna konflikto al aliaj homoj. Sed mi ne povis aŭdi kian planon ŝi havas por prezidi. Aliaj elektitaj homoj ne devis diri kion li aŭ ŝi faros en venotaj du jaroj. Nniu parolis pri la vortaro, aŭ alia projekto nia asocio povas komenci. Interese, Mukunda estasi tute silenta dum tuta dum tuta tago. Mi kredas ke nun la estraro bone funkcios ĉar Bharat kaj Indu estis feliĉaj. Ili fariĝos bona paro por kunlabori kaj li ne denove minacos ke li ŝercos alian prezidanton...Por la asocio al kiu mi ligas dum pasintaj 17 jaroj, mi nur havas bondezirojn.