| December 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |||
| 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | ||
| 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | ||
| 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | ||
| 28 | 29 | 30 | 31 | |||||
| December 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |||
| 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | ||
| 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | ||
| 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | ||
| 28 | 29 | 30 | 31 | |||||
Azio estas kontinento de diverseco kaj bunteco. Laŭ grandeco, varmeco, alteco, koloro, etno, religio, ekonomio, socio ktp. De multaj jaroj Esperanto servas kiel ligilo inter la diversaĵoj. Jen, mi klpodas ion fari malgrandan por utiligi Espearnton kaj diskonigi la buntecon de Azio inter esperantistoj aziaj kaj aliaj.
Estis mia revo eldoni espento-revuon pri kulturaj aferoj. Ja estas bona ideo sed postulas tempo por realigi ĝin pro financaj malsufiĉoj. Intertempe, mi prezentas pli facilan vojon - por atingi al la celo de esperanto-revuo.
www.azionia.blogspot.com estas tiu paŝo. La vorto Aziano estas kunigo de "Azio" kaj "nia". Ĝi estos la paĝo kiu akceptas ideojn, opiniojn, vidpunktojn kaj rakontojn de aziaj landoj de aziaj landoj. Ĝi enhavos artikolojn pri: arto, kulruto, religio, socio, modo, juna vivo, amo, politiko, lingvo,literaturo, forlkrakonto, manĝaĵo, edukado, konstruaĵo/arkitekturo kaj aliaj.
Per simpla Esperanto, vi povas verki artikolojn pri supre menciitaj temoj. Viaj vidpunktoj, surbaze de via lando, kulturo kaj socio estas grava por legantoj de aliaj aziaj (kaj ankaŭ aliaj landoj). Ĝiaj legantoj en unu paĝo komprenos la geografian kaj kulturan diferencon inter aziaj landoj.
Do, mi petas vin verki ion kaj sendi ĝin al mi. Kun via artikolo estu ankaŭ via eta foto, via mallonga enkonduko, fotoj rilate al la artikolo ktp. Sendu ilin al : razeno(a)gmail.com aŭ azionia(a)gmail.com
La artikoloj aperos laŭ la dato mi ricevos ilin. Nova artikolo venos surpre kaj malnovaj restos malsupre. Krome, troviĝos arkivo de malnovaj artikoloj laŭ monato.
Amike,
Razen Manandhar
PS: bonvolu ankaux provi jenajn ligojn: Mi invitas vin aligxi al ning retgrupoj.
KIO: Internacia Himalaja Renkontiĝo
KIAM : 2009-02-26 gxis 2009-03-10
KIE : Anapurna, Nepalo
===========================
La Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la okan dekdutagan Internacian Himalajan Renkontiĝon por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj. Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate naturan, etnan kaj kulturan diversecon. Partoprenante la renkontiĝon, vi havas la ŝancon formi vian propran bildon de la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilandaj esperantistoj kiuj partoprenos la samajn programerojn.
Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn de la renkontiĝo en Katmando valo kie situas la ĉefurbo de Nepalo. Tieaj historiaj distriktoj kaj monumentoj atestas ĝian riĉan kulturan pasintecon notinde tiuj de la plej grandaj Patano kaj Bhaktapuro kie vi povos vidi kiel nevaraj kaj tamangoj, la originaj etnoj de la valo restas fidelaj al siaj jarcentaj tradicioj malgraŭ la multeflanka moderniĝo de la valo.
La ĉefa parto de la renkontiĝo programo estos vojaĝo al alia granda valo de Nepalo, Pokhara situante okcidente de Katmando je 200 kilometroj. Survoje vi haltos por fari rajdon flose sur Trisuli rivero.
Pokhara same kiel Katmando situas en la meza regiono de la lando sude kelkdekajn kilometrojn de la Himalaja montaro, kaj de ĝi vi povas ĝui fabelan panoramon de la montoj de Anapurna, Dhaŭlagiri kaj Manaslu. La pinto de Maĉapuĉre (la fiŝvosto) majeste dominas la scenon.
De Pokhara vi entreprenos Beshisahar rondpiedvojaĝon ĝis Pokhara tra Anapurna Himalaja Regiono dum kiu vi havigos al vi (krom kelkajn dolorajn muskolojn!) bonegan ideojn pri la montara vilaĝa vivo, tiel kiel la plejmulto de la popolo ĝin spertas tage.Vi ankaŭ ĝuos majestajn vidaĝojn de la Himalaja montaroj de Anapurna, Nilgiri, kaj Daŭlagiri .Laŭ dire ĉi tiu Galegaun Ghanpokhara piedvojaĝo al la bazo de Anapurna estas unu el la plej bonaj tiaj vojoj en la tuta mondo.
Tie vi povas observi la vivon kaj kulturon de la etna popolo precipe gurungoj, ghaleoj kaj thakalioj.
La gurungoj/Ghaleoj estas famaj pro siaj kuraĝo kaj braveco en batalo. Multaj el ili servas en armeoj de diversaj landoj (ili estas honestaj, sinceraj kaj naivaj).
La gurunga popolo parolas sian propran lingvon. Laŭ lingva kaj etna ecoj ili parencas al la magara, thakalia kaj kirata gentoj. La gurungoj estas ankaŭ famaj pro sia honesta pensmaniero kaj siaj riĉaj danca kaj muzika tradicioj. Ili estas ĉiam ridemaj malgraŭ siaj penegaj vivoj. La plimulto de ili vivas en la alta Lamĝung kaj Kaski distrikto laŭ flanko de Marsangdi rivero. La vivo de tiuj monthomoj estas modesta ĉar laboro sur la deklivoj estas penega.
Dum via restado vi loĝos en bonkvalitaj hoteloj kun matenmanĝo. Ĉiuj manĝkostoj (en la montara parto) kaj aliaj kostoj en Nepalo estas inkluzivitaj en la aliĝkosto sed tiu ne ampleksas asekuron. La kotizo estis kalkulita por kovri kostojn - ne por gajni monon. Similaj turismaj servoj kutime kostas preskaŭ 90 eŭrojn tage, multaj niaj estas volontulaj servoj de nepalaj esperantistoj.
Specialaĵo de tiu montara regiono estas la famaj gurungaj selaladoj. Vi trapasos kelkajn inkluzive Khudi Galegaŭ Bhuĝung, Pasgaun ktp. La montareto tie estas kovrita de arbaro de rododendro, la belega nacia floro de Nepalo. Vi ankaŭ ĝuos vidojn de nigraj simioj (presbitoj) cervoj (kapreoj) kaj diversaj specoj de birdoj montaraj.
La programo estas planita por ke ĝi taŭgu al ĉiuj aĝogrupoj. Ĉi-foja itinero estas preskaŭ virga kaj nedifektita pro troa turismo.
Eblaj vidoj de monatoj dum vojagxo:
MCAPUĈRE (6700mtr) ANAPURNA (8090mtr) ANAPURNA IV (7550mtr) LAMĜUNG HIMAL (7000mtr) HIMALĈULI (6750 mtr) multaj pintoj.
=
LAŬ TAGA PROGRAMO
26 a de februaro : Alveno bonvenigo interkonatiĝo
27 a de februaro :vidindaĵo Pashupati kaj Bhauddnath
28 a de februaro :Vidindaĵo Patano kaj Bhaktpuro
01 a de marto: Veturo al Beshisahar Kaj Khudi
02 a de marto :De Khudi ĝis Ghale gaun
03 a de marto : De Ghalegaun ĝis Bhujung
04 a de marto : De Bhujung ĝis pasgaun
05 a de marto: De pasgaun ĝis pakhurikot (naidar)
06 a de marto : De pakhurikot ĝis Hotelo Daybreak Begnas lago aŭ Pokhara
07 a de marto : De Begnas ĝis Pokhara
08 a de marto : Vidindaĵoj kaj forveturo al Kathmanduo
09 a de marto : Libera tago Internacia vespero
10 a de marto : forflugo
(Laŭ taga itinero sanĝeblas pro neatendataj kialoj)
=
La kotizoj
La komitato de la renkontigxo en kiu ankaux mi estas, decedis ke la kotizo estu 450 Euxroj por du-lita cxambro kaj 500 por unu-lita cxambro. Kaj unu-lita cxambro en Montara parto de Nepalo ne estas garantiita.
=
ALIĜILO
La 8-a Internacia Himalaja Renkontiĝo
La bezono tajpi a skribi preslitere la bezono,enĉirkligu
vorton
Familia nomo :- .........................................................................
Persona nomo:- .........................................................................
Adreso
:- .........................................................................
Lando
:- .........................................................................
Telefono / Fakso (kun kodo) :- ..................................................
Retadreso
:- .........................................................................
Profesio/ Fako:- .........................................................................
Naskiĝdato :- .........................................................................
Ŝatookupo
:- .........................................................................
Vegetarano :- Jes / Ne Fumanto :- Jes / Ne
Mi volas loĝi kun .......................................................................
Jen mi aliĝas la la presitaj kondiĉoj sube sur tiu ĉi flanko . Mi
sendas ĉi tiun aliĝilon kaj samtempe pagas kotizon la kotiztabelo
al IHR komitato.
Bankokonto :- Nepal Esperanto Sang (renkontiĝo)
550-74775-6 Savings Account,
Nepal Bank Limited
New Road, Kathmandu
Mi legas, komprenas kaj akceptas la kondiĉojn sur ĉi tiu aliĝilo.
............................
Subskribo
............................
Dato
=
La adreso de 8-a IHR Komitato
Nepala Esperanto-Asocio
G.P.O. post box no: 8974 cpc 102 Kathmandu, Nepal
Telefono: 00977-1-6209877
(26-a de februaro - 10-a de marto 2007)
Organizo de
Nepala Esperanto-Asocio
Katmando, Nepalo
Esperantotour planas vojagxon Cxinio – Tibeto – Nepalo - Barato dum 28.10-19.11.2008 jaro. Nome de Esperantotour, mi invitas vin al Nepalo kun internacia karavano. Laux la informo, kiun mi ricevis de Andreo Grzębowski <andreo@rubikon.net.pl>, Esperantotour volus realigi jenan programon en Nepalo:
4/5.11.2008 - vojagxo el Xigaze al Katmandu
6.11.2008 - vizitado de Katmandu – Durban Square, Palaca Placo, Regxa Palaco kaj
Templo de Kumari, tranokto en la sama hotelo
7.11.2008 - Temploj: Pasupeti, Boudhenath kaj posttagmeze Patano, tranokto
8.11.2008 -Templo Swajambhu kaj urbo Bhaktapur kun belaj temploj,
Reveno al la hotelo en Kathmandu
9.11.2008 - Busvojagxo el Kathmandu al Nacia Parko Cxitwan, boatado lau rivero, tranokto en Cxitvan
10.11.2008 -Elefanta promeno en Cxitvan NP kaj poste vojagxo al hinda landlimo
11.11.2008 - vojagxo el Nepalo al Varanasi – Barato kaj plue al Agra –Jaipur gxis Delhio,
de kie forflugo la 18.11.2008.
Do, kial vi ne? Bonvolu kontakti al S-ro Grzębowski por pli da informo.
(LITERATURO DE NEPALO -01)
Rakonto verkita de Guru Prasad Mainali (en Nepali lingvo, originale)
Tradukis: Razen Manandhar
Edizino de Ĉame, Gauthali, estis tre kverelema. Ŝi emis kverili kvankam iu parolis kun ŝi ĝentile. Do, kverelo okazis en cixuj kelkaj tagoj inter la geedzoj.
En iu tago, Ĉame revenis de kampo pluginte, kaj Gauthali estis irinta ferminte pordon de hejmo al najbaro, por rigardi edziĝceremonion. Li plugis dum tuta tago do estis tre malsata. Li apogis la plugilon al la muro kaj estis ligonta bovojn, Gauthali alvenis de supro. Rigardante ŝin, li ege koleris. Jam ne kuiris rizon kaj eĉ ne faris fajron en la forno. Haste ŝi malfermis pordon kaj iris por kolekti akvon. Ĉame faris fajron kaj preparis tabakon.
Same kiel pluvonta nubo, Ĉame sidaĉis sur la planko kaj fumis. Gauthali revenis kun akvo en kruĉo. Ŝi estis enironta. "Virinaĉ', vi koketis gastojn ĉe edziĝo kaj nun vi aktoras," li kriis kaj piedfrapis ŝin. Ŝi falis ĉe la pordo. La kruĉo rompiĝis kaj akvo verŝiĝis apude. Ŝi volis ĵeti rompitajn partojn de la kruĉo. "Ne stu en mia hejmo eĉ dum unu sekundo. Iru kien vi volas!", li denove diris kaj tiris ŝin al la ĝardeno, kaptante ŝian hararon.
Estis ŝia erareto. Tial ŝi estis silenta kiam li batis unufoje. Kaj kiam ŝi estis tirita denove per hararo, ŝia buŝo malfermiĝis, "Viaj lepro-infektitaj manoj. Miaj gepatroj estis blindaj ke ili donis min al jen buĉisto. Estus pli bone sinmortigi dronante, anstataŭ resti edzino de tiu ĉi malriĉulo."
"Kaj vi pensas ke via patro estas tre riĉ? Viaj gepatroj ne povas manĝi se ili ne laboras ĉe alies kampoj kaj vi nun fanfaronas pri via hejmo," li diris kaj denove piedfrapis ŝin.
Gauthali kri-ploregis. Infanoj de vilaĝo venis apude por spekti. "Infanaĉoj, ĉu vi pensas ke ni amuzas vin per dramo?" Ĉame kuris post ili kun bastono. Infanoj ridante forkuris.
Gauthali plorante eniris kaj Ĉame dormis sur tapiŝo.
2
Sekvantan tagon, Ĉame iris al kampo kun bovoj kaj plugilo malsate. Li revenis hejmen vespere kaj trovis ke Gauthali ne estis. Li demandis al najbaroj kiuj diris ke ŝi iris al ŝia naskiĝhejmo kun vestaĵoj.
Bubalino estis ankoraŭ en la ĝardeno. Ĝi kriis vidinte al Ĉame. Li donis iom da furaĝon kaj liberigis la idon. Li venis kun sitelo kaj sidis por melki. Ĝi donis iom sed poste piedfrapis lin kaj saltis. Ĉame falis sur ekskremento de bubalino. Sileto ankaŭ falis kaj liaj vestaĵoj milpuriĝis. Li kaptis bastonon kaj frapis ĝin du foje. Ĝi saltis severe kaj disrompante ŝnuron kuris al alies maizo-kampo. Li volis kapti ĝin sed ĝi kuris de unu angulo al alia angulo. Do la ĵus plantita maizoj ruiniĝis.
Patrino de Kokle kriis de supro de kampo, "Ĉame, via kampo restu malfekunda. Vin eĉ ne forprenis ĥolero. Hieraŭ vi batis vian edzinon kaj hodiaŭ vi detruis mian gajnon de unu jaro, batante sian bubalinon. Neniu povas tiom koleri kiom vi. Eble vi pensas ke vi montras vian bravecon. Antaŭjare Dhanbire batadis vin kaj vi kuŝis dum unu jaro sur lito. Eble vi pensas ke vi estas brava. Nur tiu estas brava kiu povas bati aliulojn. Kiel vi povas esti brava nur batante edzinon aŭ beston? Ĉiu vespere vi faras ian tian tumulton en vilaĝo."
Estis edziĝfesto ĉe Dhanbire. Knaboj estis ebriaj drinkinte arakon. Kokle estis dancanta kun virina vestaĝo kaj ankaŭ ludanta tamburon. Aliaj knaboj kune kantis. Tiam lia fratino informis lin ke bubalino de Ĉame iris en ilia maizo-kampo. Kokle kuris al la kampo en la robo. Bubalino forkuris, vidante lian vestaĵon. Restintaj majzo-plantoj ankaŭ detruiĝis. Kokle fariĝis fajro, vidinte detruitan majzo-kampon. Li forte manfrapis al Ĉame, apud lia vango. Li simple silentis. Estis preskaŭ nokto-mezo kiam li sukceis kapti la bubalinon, kun helpo de kvar aŭ kvin vilaĝanoj.
3.
Sekvantan tagon, Ĉame iris kun kruĉo sur lia dorso por kolekti akvon. Malsupre venis edzino de Juthe, la tailoro, kiu estis bona amiko de Ĉame. Ŝi ridante diris, "Oh. Tre malbone aspektas kiam viroj kunportas akvon."
"Kion fari? Tiu virinaĉo jam iris al sia naskiĝhejmo. Kiu faros ĝin al mi?"
"Vi vidas nenion kiam vi batas ŝin. Kion ŝi povus fari se ne forkurus?"
"Pro ŝia buŝo. Estis same kiel tranĉilo, do mi ne povis ne bati."
"Ŝi multe kverelis eble ĉar vi ofte batis ŝin."
"Vi silentu. Vin ankaŭ batis Juthe dum festivalo antaŭjare. Sed vi ne respondis."
"Ho, ne nur unu fojo. Nun li admiras min sed antaŭe li batadis min preskaŭ ĉiu tage. Li kutime revenis hejmen ebrie kaj batadis min. Precipe li batis min dum festivaloj. Eĉ nuntempe mia korpo dolaras dum pluvsezono. Sed mi neniam kverelis."
"Do, kial vi diris ke ŝi igis kverelema pro miaj batoj? Mi preĝus al ŝi se ŝi estis ĝentila kiel vi."
"Iel, ne estas bona kvereli kun edzino. Kiom longe vi kolektados akvon? Iru morgaŭ kaj revenigu ŝin."
"Se ŝi venos, estas ŝia hejmo. Mi mem neniel iros."
Li aspektis tre strange kun malpuraj vestaĵoj kaj kruĉo sur ŝultro.
4.
Iam matene li ekfumis sur la planko apud sia domo. Venis Juthe de supro. Antaŭe estis Juthe kun sia filo kaj la edzino sekvis lin kun paketo da vestaĵoj. Juthe demandis,"Kiel vi fartas kara?"
"Iel mi vivas."
"Vi forigis edizinon. Do estu sole kaj ĝuu."
Estas tia amo inter geedzoj de Juthe. Ili iras al proksima vilaĝo de boatistoj por kudri vestaĵojn. Ili iras kaj revenas babilante ĉiu tage. Kaj vespere li legas sanktan libron al ŝi kun lampo. La edzino serĉas kuraciston kiam li malsaniĝas. Li havas kutimon koketi ŝin eĉ kiam ili kudras vestojn kaj ŝi ridetas.
Juthe estis tre purama. Li ĉiutage banis sin kaj memoras sanktajn diraĵojn.
Ĉame malĝojis komparante lian geedzan vivon kun tio de Juthe. Kiam Juthe legas sanktan libron, li mem batalas en sia hejmo. Ili tiom multe amas unu la alian. Kaj lia edzino nun forlasas lin.
Tiom da jaroj pasis post edziĝo, ŝi neniam parolas kun mi ĝentile. Ne nur tio, la bubalino ne permesas min proksimiĝi. Ŝi eĉ kutimigis ĝin al ŝi. Pro la bubalino, li devis toleri manfrapon. Mi volas ĵeti ĝin el la monto sed denove venos la ŝuldo-donato. Mi restas malsata se mi mem ne kuiras. Estus pli bone mi fariĝu fakiro.Tamen eĉ tiam manĝi estos pli malfacila, mi devos vagadi al dek domoj por manĝi. Krome, homoj riproĉos min se ili vidas sanan personon petanta almozon. Ankaŭ ĝi estas same kiel freŝeco, vidita de malproksimo, kiam vi ne povas toleri varmecon de la mondo.
5.
Dum antaŭaj ok aŭ dek tagoj, Ĉame eĉ ne povis toleri kiam oni parolas pri Gauthali. Poste li mem eksentis solecon. Li pensis, malgraŭ kverelemo, ŝi vere estas energia. Ŝi prenas furaĝon tiom kiom povas manĝi bubalino. Ŝi bone kuiras matene kaj vespere. Post kiam ŝi iris, mi manĝis rizon nur du aŭ tri tagoj, alie, mi vivis per maizo. Bubalino ankaŭ donis lakton laŭ tempo kiam ŝi ĉestis. Ŝi mem melkis ĝin. Post ŝia foriro ĝi nur freneziĝis. Ĉiuj diris ke mi voku ŝin al hejmo. Edzino de Juthe ankaŭ tiel diris. Mi devas iri al ŝia hejmo por inviti, ne gravas se ŝi venos aŭ ne venos.
Sekvantan tagon Ĉame pretigis sin por iri al naskiĝhejmo de sia edzino. Li elprenis bonkvalitan vestaĵon el la skatolo. Li volis meti ĉapon sed tuj vidis ke Gauthali metis tabakon sur ĝi kaj do la ĉapo havis makulon. Li tuj furiozis, "Jen vidu la vidvinon. Ŝi havis aĵon se ŝi ne konis ĝian econ. Eble ŝia patro ne havis tian valoran ĉapon do ŝi ne komprenis ĝin. Kiel filino povas estis saĝa kiam patro mem vivis per vestaĉoj?" Li denove metis ĉapon kaj ĉar li ne havis novan jaketon, do vestis la samon. Li prenis la malnovan ombrelon kaj ekmarŝis.
Ĉame atingis apud la hejmo de edzino kaj sidis sub la arbo, viŝis sian vizaĝon. Li aŭdis Gautali estis kantanta, "Mi volas flugi sed mi ne estas birdo. Tamen mi ne volas vivi tie ĉi."
Li denome kolereĝis ene,"Sen furaĝo, ventro de la bubalino tie fariĝas same kiel violino. Kaj vi tiel kantas en arbaro."
Post momento de ripozo li superngrimpis. Kiam vi atingis apude, li ne plu volis iri. Li malrapide iris ĝis la ĝardeno-pordo. Lia bopatrino eistis lavanta ujon. Bopatro sidis sur la planko kaj ekfumis. Li salutis al la bopatrino kaj ŝi ankaŭ reciprokis. Ĉame sidis sur la planko. Bopatro salutis lin.
Poste venis Gaunthali kun furaĝo. Kun bela bluzo kaj sario, braceleto, kolĉeno, ruĝa signo sur frunto, floro sur harato kaj kun bela figuro - ŝi vere aspektis tre bele. Ĉame satiĝis rigardante ŝin kaj por li estis kvazaŭ vere eniris diino de hejmo.
Vespere Gaunthali salutis al Ĉame ĉe liaj piedoj. Ĉame estis feliĉega. Li volis brakumi ŝin kaj kisi milfoje. Li provis preni ŝian manon kaj ŝi tuj liberiĝis.
Post manĝo oni donis litaĝon por Ĉame sur planko. Li kuŝis sin sed tute ne venis dormo ĉe liaj okuloj. Li nur atendis al Gauthali. Ĉiuj manĝis kaj lavis ujojn. Iu venis kun lampo kaj iris alia, iu venis kaj fermis la pordon. Ĉame ĝojis.
Ĉame sole pensis. Kial mi batis al Gauthali en tiu tago? Virinoj nature volas rigardi ediziĝon. Ŝi havis aĝon tian, ŝi povis iri senprobleme. Kial vi edziĝas se vi ne povas toleri ŝin ĝojanta en vilaĝo? Kio alia malĝentila ago povas estis krom bati edzinon nur ĉar ŝi malfrue kuiris rizon? Ŝi fariĝis kverelema pro mia batado. Mi neniam batos ŝin post reiro al hejmo. Vi diru al mi se mi ne respektis ŝin pli ol Juthe al ŝia edzino.
Kiam venis tiaj ideoj al lia kapo, ankaŭ li sufris mordon de puloj.
Matene pordo malfermiĝis. Ĉame donis orelon por scii ĉu Gauthali venis. Li vidis ke eistis bopatro kiu pisis ĉe logomo-kampo. Ĉame estis senpacienca dum tuta nokto.
6.
Estis tempo liberigi brutojn. La bopatro fumis sidante sur la muro. La bopatrino disigis maizojn sur la planko. Gauthali estis en la kuirejo. Iom hontante Ĉame diris al la bopatro, "Estas sezeno de agrikulturo. Bonvolu sendi filinon."
Bopatro iom tusis kaj diris, "Jes bofilo, sed mi aŭdis ke vi vokis nin malriĉa kaj tiel plu. Kvankam ni estas malriĉaj, ni neniam almozon petis ĉe iu. Mi donis ŝin al vi kun honoro. Konvinku ŝin kaj kunprenu. Neniu malpermesas vin."
Vizaĝo de Ĉame ne estis brila. Gauthali aperis kun bambua korbo por iri al arbaro. Ĉame kaptis ŝin al brako kaj diris, "Kien vi iras kun korbo? Ni iru al hejmo."
"Mi tute iros tien, kvankam vi volus murdi min."
"Kien vi iros se vi ne volas iri al hejmo?"
"Ie ajn. Mi ne havas problemon vivi sole. Mi fariĝos fakirino kaj iros."
"Do kiu donos furaĝon al bubalino se vi iĝos fakirino?"
"Vi mem faru por via bubalino."
"Ne freneziĝu, tuj ni kune iru."
"Kaj vi denove batos post ĉiu pretendo."
"Vere, tio neniam okazos."
"Ne diru. Mi scias."
Post iom, Gauthali lasis la hejmon, beliginte sin. Bopatrino donis paketon kaj ujo de kazeo. Gauthali iris antaŭen kun la paketo kaj Ĉame sekvis ŝin kun kazeo. Survoje, ili babilis.
"Kiom da lakto bubalino donas nuntempe?"
"Eble kvar litroj en mateno kaj vespero."
Gauthali montris malkontenton, rigardante al Ĉame.
---
Suno estis malantaŭ la monteto. Bovgardistoj malrapide iris supren flugigante pulvon en aero. Ĉame kaj Gauthali atingis al akvofonto. De supro venis edzino de Juthe. Ŝi ridis rigardante ilin kaj diris."Kiel bele. Same kiel la paro de ansero kaj anserino, edzino gvidas kaj edzino. Tre belapektas."
Gauthali ridetis, "Ne. Ne ridu tielfratino. Iam li denove koleros kaj..."
"Ho, ne. kaj vi denove tuj kisos unu la alion. Kverelo de edzo kaj edzino estas same kiel pajlo-fajro."
Mi volus anonci ke venos al Katmando esperanstitino el Ivanovo, Rusio. S-ino Tatjana Loskutova. Sxi estas membro de Ipernity!!!!
Sxi restos en Katmando dum unu monato kaj restos cxe mia hejmo dum unua semajno. Sxi prelegos al ni pri Esperanto movado en Rusio kaj versxajne sxi ankaux instruos Esperanton al ni.
Estas plezuro ke Nepalo vidas la prezidenton Dr Ram Baran Yadav por la unua fojo hieraŭ. Homoj neniam eĉ imagis ke iu ajn de civitano povas trovi la plej altan seĝon de la ŝtato. Nepre ests la frukto dolĉa de foriro de monarĥio....
Bv legi detalon cxe mia blogo: www.razeno.blogspot.com
Hieraux ni decidis pri kelke da gravaj aferoj.
1. Ni diskutis pri la mono ni elspezis pri junuloj dum ilia vojagxo kaj demandis cxu ni bone uzis nian monon
2. Ni decidis ke ni okazigos la Internaician Himalajan Renkontigxon ekde 26an de februaro 2009. La programo konsistos el unusemajno da promenado en la montoj.
3. Ni decidis ke ni okazigos la Nacian Kongreons en la 13a kaj 14a de septembro 2008.
Bonvolu legu l adetalon cxe mia blogo: www.razeno.blogpspot.com
Ni bonvenigas vin al ambaux programo kiam vi gxuos nepalan etoson kaj sampteme havos sancxon paroli pri esperanto-movado en Nepalo!!!
Ĉu homoj povas kredi ke la dinastio, kiu per forto kaj komploto regis en la malriĉa lando dum 240 jaroj, povas forlasi la palacon tiel simple kiel batita kato? Tio okazis en Nepalo. Do, ni faris historion. Tiel facile, simple kaj pace.
Oni de du jaroj, kiam sukceis popola movado kontraŭ la puĉo, sciis ke la reĝo foriros sed ili ne estis certa ĉu li tiel facile lasos al tronon. Speciale tiu reĝo kiu venis al la trono per/dank' al masakro kaj kies filo estas fi-fama pro misuzo de povo inter popolo. Oni anticipis pli larĝan, vastan kaj tertreman malpacon.
De komenco la Shah reĝoj de Nepalo estis en disputoj. Kiam la mondo faris ĉion eblan evoluon scienan, Nepalo daŭre implikiĝis pri politikaj komplotoj. La reĝo nek povis daŭrigi la arton kaj kulturon de la antaŭa Malla dinatio, nek ili povis moderne evolui la landon.
Antaŭe, la reĝo akceptis la lingvon de la popoloj, la nevara, sed la reĝo de Shah dinastio forte deklaris ke ilia lingvo estu la unu sola lingvo de la lando. Antaŭe vivis en Nepalo Hinduanoj, Budhanoj, Islamanoj kaj Kristnoj sed la unua reĝo de Shah dinatio aŭ mortpunis ilin aŭ sendis ilin ekster la lando. Kavankam ili ne povis malpermesi nian kulturon, ili aldonis novajn (ili tamen havis tre malmulte por aldoni) kulturojn kaj devigis nin tion sekvi.
Nature, la malamo de la popolo al la reĝo ampliksiĝis. Dank' al la Maoista milito, homoj ekhavis kuraĝon paroli kontraŭ la reĝo en malproksimaj vilaĝoj.
Nu, dum lia 10-minuta prelego de 6an de junio, 2007, la reĝo eks-reĝo Gyanendra Shah ĉefe volis klarigi ke la Shah dinstio nur faras ĉion laŭ la deziro de la popoloj...legu pli cxe mia blogo: www.razeno.blogspot.com
Kara,
Hodiaux la tuta mondo celebras la etoso-tagon. Mi deziras bonon kaj sukceson al tiuj kiuj laboras por la pia celo.
Vi scias, mi logxas en Nepalo, apud la plej alta monto de la mondo. Kaj la negxo en montoj akvigxas -- pli kaj plu. do, suferas la valoj, homoj kaj teaj kulturoj. Kion ni faris malbonon al la tero ke ni estas malbenita? Kaj kial vi (moke, la ricxaj, altaj, blankaj homoj) ne povas fari ion por savi nin? La usono (pardonu miaj bonkoraj usonaj amokoj) ne povas diri ke ili estos la parto de la Kjoto Protokolo kaj malalitgxos elsendo de vundigaj gasoj kaj ni aktoras sur la strato kun geknaboj ke ni devas hodiaux lasi malbonajn kutimoj? Cxu tio estas justo?
Aliflanke, la politikistoj en Nepalo ankaux ne estas sincera por labori por pura etoso. Ili ne povas helpi nin uzi elektrikan auxtomobilon ktp. Ili ankaux estas gvidita de mono - ili faros nur tion kion la komecistoj diras al ili kaj la komercistoj ne niam faras bonon al la popolo? Mi nur auxdis ke trovigxas malgranda elektrikan auxton sed la registaro postulas tiom multe da imposto sur gxi ke la kosto pli ol duobligxas...kion fari?
Mi pensas ke cxiuj samtempe devas fari ion ke nia tero restos pura, almenaux por nia vennta generacio, se ne por ni. Cxu vi helpos nin?
Jen ni faris historion. Tiel plene, pace kaj sukcese ni forigis la monarĥion, preskaŭ 240-jaraĝa. La konstitucia asembleo, elektita per la baloto de la 10a de aprilo, hieraŭ nokte, je 11.20, decidis ke la monirĥio ne plu estos en Nepalo kaj la estinta regco ne plu havos ian tian lukson kaj forton. La reĝo devos lasi lian palacon en venontaj 15 tagoj.
Ekde hieraŭ noktomezo kaj dum tuta tago hodiaŭ, amaso da homoj ĝuis kaj demonstraciis pro ĝojo en stratoj de Katmando kaj multaj aliaj urboj. Hoamaso hodiaŭ staris antaŭ la reĝa palaco, demandante la reĝon tuj forlasi la palacon.
Legu plu cxe www.razeno.blogspot.com
Razen Manandhar
La internacia lingvo jam kreis sian 50 jaran historion en Nepalo. Esperanto venis en Nepalo en la jaro 1957, dank' al emo de Tobor Sielj. Dum lia vojagxo al Nepalo, li instruis al kelke da gejunloj. La fino rezultis je fondigxo de Katmandua Espernato-Scoieto. Tirtha Raj Onta prezidis gxin kaj Shree Prasad Shrestha estis gxia sekretario.
Poste venis Simo Milojevicx kiu isruis dum 8 monatoj al pli ol 200 studentoj. Poste la movado stagnis pro divesaj kialoj. Krome, kelke da individuoj uzas la internacian lingvon paparte.
En la jaro 1990 denove la movado trovis novan energion kiam venis Joachim Werdin el Pollando instrui Esperanton en Katmando. Lingva Instituto Quest donis cxambron por la instruado. Lernis gxin cxirkaux
100 da homoj. Je la fino de la kurso, novaj gelernatoj fondis Nepalan Esperanto-Asocion kun helpoj de Philip Pierce kaj Marco Ono. Pradip Paudyal estis gxia unua perzidanto. Dua vizito de Wedin en Nepalo en
<!--
D(["mb","Katmando kaj en Patano kaj pli ol 100 da gejunuloj denove lernis gxin.
Krome okazis la unua kongerso de NEspA kaj gxi eldonis gxian bulteno
"Montejo". La membroj renkontigxis dum sabatoj kaj praktiadis la
lingvon kaj la estraro kunvenas cxiu monate.
En decembro 1993 fondigxis Klubo Esperantista de Patan, kiun prezidis
Razen Manandhar. Sed la klubo ne longe vivis.
Razen Manandhar ekverkis Esperanto-Nepali vortaron, kiun la NEspA
baldux eldonos.
De 1994, Nepalaj geesperantistoj dauxre partoprenas al Univsersalaj
Kongresoj, dank\' al subtenoj de diversaj organizajxoj kaj ankaux helpo
de NEspA mem. Estis 8 nepalanoj en la 79a UK en Pekino.
En 1995 okazis la unuan Himalajan Renkontigxon kiux venigis dekojn da
geesperantistoj el divesaj landoj kaj gxuante la lingvon kaj
diskutante pri la movado, ili piedvagadas cxirkaux la montaro. La
tradicio okazigi gxin en cixuj du jaroj dauxras. La sepa IHR esats
okazonta en 2007 februaro.
Gejunuloj de NEspA sukcesis je fondigxo de Nepalan Esperanto Junulara
Organizo (NEJO) en 2002. Dhruba Pokharel estis gxia unua prezidanto.
La junulara movado ankaux samtemple ampleksigxas. Ili jam partoprenis
en kelke da Internaciaj Junularaj Kongresoj. En 2006, ili eldonis sian
bulteon "Templo".
En 2002 NEspA fongis Orientan Nepalan Esperanto-Societon (ONES) kiel
filion de NEspA kaj poste sekvis la filio en Pokhara. Ili en siaj
vicoj laboradas disvastigi Esperanton en siaj regionoj. Satendra Nath
Bandhupadhyaya kaj Bothraj Dhakal estis unuaj prezidantoj de ONES kaj
Pokhara filioj respektive.
Trovigxas du retodiskutrondoj pri Esperanto movado en NEpalo:
"nepalesperanto" kaj "nepalaj-esperantitoj" kaj ankaux kelke da anoj
blogas en Esperanto.
NEspA okazigis la 4an Azian Kongreson de Esperanto dum 25-29 auxgusto
2005. Entute partoprenis 171 da geesperantistoj en la kongreso. Antaux
tio okazis Antaux Kongresa Renkontigxo.
Dank\' al dauxra instruado de NEspA, cxirkaux 500 da homoj jam lernis
la lingvon en pasintaj 16 jaroj kaj uzas gxin en siaj vivoj laux vole.
Venis 50 da membroj de NEspA dum gixa kongreso en novembro 2007. Estas
nia nuna laboro ke ni revenigu ilernintojn al NEspA kaj
Esperanto-movado.
Venis 50 da membroj de NEspA dum gixa kongreso en novembro 2007. Estas
nia nuna laboro ke ni revenigu ilernintojn al NEspA kaj
Esperanto-movado. Kaj estis 30 membroj en la lasta kongreso.
2008.05.14
Hodiaux la cxefo de la Maoistoj, Prachanda, petis al la regxo ke li lasu la palacon en venotaj du semajnoj. Cxu tiel facile finos la kruela dinastio de la Sxahoj, kiuj regis dum pasintaj 238 jaroj per la forto de glavoj kaj komplotoj? Devas estis miraklo se li tion faros.
Laux la plano, la cxefministro vokos la unuan kunsidon de la Konstitucia Asembloeo en la 30a de majo kaj gxi unuvocxe deklaros ke Nepalo estas respublika.
Bonvolu legi pli en www.razeno.blogspot.com
Nekredeble okazis por nepalaj kaj internaiciaj politikaj observantoj. Eĉ la Usona regisaro, inter aliaj, volis okazigi la elekton por ke ili pruvu ke la Maoistoj estas nur teroristoj kaj ili ne sukcesos akiri seĝojn. Ili jam donis al ni tiom multe da mono. Sed la rezulto estis simple mala. Nun, la historio diros ke la internaciaj orgnizaĵoj multe helpis al Nepalo okazigi la elekton kaj pruvi ke la Maoistoj vere estas demokratia forto de Nepalo. Estinta prezidento de Usono Jimmy Carter tuj diris ke la elekto estas sukcesa na demokratia. Kion fari?
Legu pli cxe mia blogo www.razeno.blogspot.com
Latest posts
-
Subscribe to the latest posts of Razeno