RADIO AKTIVA - Ponto de Esperantujo

Saluton, karaj geaŭskultantoj de Radio Aktiva!
Kiel promesite, malgraŭ ke ni disponigas por elŝutado nur po unu oficiala podkasto ĉiumonate, nova elŝutebla enhavo troveblas en nia retejo ĉiusemajne, kaj dum aŭgusto ni povas diri ke preskaŭ ĉiutage vi povis trovi ion novan por elŝuti kaj aŭskulti.

Ni povas ankaŭ feliĉiĝi pro tio ke Radio Aktiva iom post iom fariĝas vera ponto de Esperantujo. En nia retejo vi povis trovi dum aŭgusto, krom niaj oficialajn podkastojn, la raportojn -rekte el Pekino- de Bluaĉielo (Li Jianhua) pri la ĵus Okazintaj Pekinaj Olimpikoj, la diverslingva muziko kiun donas al ni Mauricio Barbosa en lia podkasto Monda Muziko, kaj eĉ etan raporton de komencanta esperantisto Roberto, el Brazilo, pri la 43a BKE.

Nun, la novaĵoj:


10a PODKASTO DE RADIO AKTIVA - Nokto de la Nostalgio: nova tradicio en Urugvajo

Krom novaĵoj kaj dankesprimoj al tiuj, kiuj skribis al nia radio, la ĉeftemo de ĉi tiu podkasto estas tradicio kiu komencis antaŭ malpli ol 20 jaroj en Urugvajo, kaj temas pri festo por mezaĝuloj kaj maljunuloj, kiam oni povas aŭsi kie ajn nur malnova muziko de la jaroj 1980-aj, 1970-aj kaj 1960-aj.
Por kontribui al la etoso, ankaŭ ĉi tiu podkasto estas akompanita de malnova muziko... sed en Esperanto.


PLI DA PEKINAJ OLIMPIKOJ: nun Handikapulaj Pekinaj Olimpikoj

La Pekinaj Olimpikoj jam finiĝis, sed ankoraŭ restas alia -malpli diskonigata- kiu okazos en la sama loko: la handikapulaj olimpikoj, kaj Li Jianhua, pli konata kiel Bluaĉielo, daŭre raportas kaj raportos pri ĝi.
La nova torĉo jam ekbruliĝis, la Olimpika Vilaĝo jam pretas, kaj la 6an de septembro handikapulaj sportistoj klopodos kaj suferos por atingi siajn medalojn.

Nia amiko Bluaĉielo pretas por daŭre rakonti al vi ĉion, kio okazas ankaŭ en ĉi tiuj olimpikoj.
Krome, Bluaĉielo alportas por ni ankaŭ informaĵojn el Ĉinio kaj internaciajn novaĵojn. Vi jam povas elŝuti kaj aŭskulti la 17an kaj 18an raportojn el Pekino en nia retejo.


MONDA MUZIKO: Aragono kaj Galegujo


De la mano de Mauricio Barbosa, vi jam povas ĝoji la muzikon de Aragono en la 7a podkasto de Monda Muziko, kaj en la 8a numero, kiu aperos la 2an de septembro, vi povos ĝui la muzikon de Galegujo.


Ĉu vi jam pretas. Vizitu nin nun!!!


Radieme kaj amike,
Daniel Bebelacqua

http://radioaktiva.esperanto.org.uy
radioaktiva (ĉe) esperanto.org.uy
info (ĉe) radioaktiva.uyserv.com