En nia oficiala retejo vi povos elŝuti niaj podkastojn kaj legi la akompanantan priskribon de ĉiu podkasto, kaj ankaŭ lasi komentariojn tie.

Ĉi tie, en ipernity, vi estos informita de tempo al tempo pri la novaĵoj de nia radio, sed por havi ĉiam la plej ĝisdatigitajn informojn ni konsilas vin viziti nian oficiala retejon.

Tie vi trovos:

  • En la rubriko "Radio Aktiva": Niajn oficialajn podkastojn. Ekde la sepa podkasto, ili estas 30-minutaj kaj enhavas ĉiaspecajn informojn kun muzikaj intermezoj, kaj kelkfoje ankaŭ novaĵojn, sed ĉefe la enhavo celas esti ĉiam aktuala, por ke ĝi ne perdu intereson kun la tempo.
  • En la rubriko "La Roko": Serion de rokmuzikaj programeroj en Esperanto kaj la hispana pri esperantaj rokbandoj, kun multe da informoj pri ili kaj -kompreneble- multe da roka muziko por aŭskulti, danci kaj ĝui.
  • En la rubriko "Monda Muziko": la podkastojn de la brazila esperantisto Mauricio Barbosa, kiu gvidos vin tra la muziko de la mondo en la propra lingvo de ĉiu lando, sed kun enkonduko kaj informoj en Esperanto.
  • En aliaj rubrikoj vi trovos multajn aliajn podkastojn kun specifaj kaj tre interesaj enhavoj: informoj pri la kulturo kaj kutimoj en Urugvajo, Intervjuoj kaj raportoj de la Brazila Kongreso de Esperanto, informoj novaĵoj kaj intervjuoj pri la Pekinaj Olimpikoj, kaj multe pli.

Ni atendas vin kaj viajn komentariojn, ĉu tekste, ĉu voĉe.

La teamo de Radio Aktiva