Somera Esperanto-Familia/Feria TendaroSomera Esperantista Familia/Feria Tendaro (mallonge SEFT, en 1978 sekreta esperantista fiŝhokista tendaro, poste Somera Esperantista Familia Tendaro, ekde 1996 kun la nuna nomo) estas Esperantorenkontiĝo en nordorienta germanio, kiu okazas ĉiujare dum unu semajno.

En la lastaj jaroj la nombro de partoprenantoj estis pli ol 70, kelkfoje eĉ pli ol 100.

Dum la aranĝo okazas esperantokurso kaj diversaj ekskursoj en la ĉirkaŭaĵon. La tendaro "Zeltplatz am Dreetzsee" (esperante: Tendaro ĉe Dreclago, situas meze en arbaro apud la vilaĝo Thomsdorf en nordorienta Brandenburgio tuj ĉe la landlimo al Meklenburgio-Antaŭpomerio. La du puraj lagoj apartenas al Meklenburgio-Antaŭpomerio.

En 1998 kaj 2002 aperis kronikoj pri ĉiu tiu aranĝo okaze de 20jara kaj 25jara jubileoj.
La jubilea, 30a SEFT en 2007 okazis de la 21a ĝis la 28a de julio 2007.

La ĉijara, 31a SEFT okazis de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2008 kun iom pli ol 60 partoprenantoj.

SEFT en la sekvonta jaro okazos de la 8a ĝis 16 de aŭgusto 2009 sur la sama tendejo.

SEFT estas ĉiam menciata en unu el la regionaj gazetoj, kiel ekz. en "Templiner Zeitung" kaj "Neubrandenburger Zeitung" en 2002. Krome ĝi estas celo por unutaga ekskurso de la Esperanto-Societo Neubrandenburg.

legu pli... http://eo.wikipedia.org/wiki/SEFT