Pensante pri propedeŭtika valoro de Esperanto, kaj eblo ĝin utiligi en lerneja sistemo, mi komencis esplori la eblojn en la slovena lerneja sistemo. La ideo estis enkonduki Esperanton en du lastaj jaroj de infanĝardeno kaj unuaj tri de elementa lernejo. Parolante kun direktorino de la plej proksima infanĝardeno, mi komprenis ke la ŝanco por tio ekzistas, kaj mi kontaktis Centron por novtipa edukado de Ministerio pri Klerigo.
Tie atendis min surprizo. Bona surprizo. Ekzistas jam komplete prilaborita sistemo, kiel oni enkondukas ion en lernejan programon en Slovenio, la vojo estas ja jena.
Komence lernejo aliĝas al konkurso por novtipaj projektoj. La ministerio inter multaj projektoj elektas tiujn kiujn ĝi opinias bonkvalitaj. Lernejo enkondukas la projekton ĉe elektita grupo de lernantoj, kaj kune kun la Ministerio, gepatroj kaj infanoj prijuĝas la projekton kaj ĝiajn rezultojn dufoje jare. Se post la tria jaro la projekto estas takstita per taksoj 4 aŭ 5, tiam oni povas komenci oficialigan proceduron (kutime tio daŭras du jarojn) kaj poste la projekto estas preta por fariĝi oficiala kaj deviga en lernejoj. La sama sistemo validas por infanĝardenoj (3-6 jaruloj), elementaj lernejoj (6-15 jaruloj) kaj mezlernejoj (15-19 jaruloj). La ministerio mem povas permesi komencon de la novtipa projekto, sed ĝi dediĉas por tio neniun monsubtenon.
Meze de januaro mi kun kolegino iris al seminario pri novtipaj projektoj en la Ministerio de Klerigo. Ni petis prezenti nian projekton al la partoprenantoj. Samtempe ni serĉis kunlaborantajn lernejojn kaj infanĝardenojn por nia ideo.
Post nia prezento la interesiĝo por la programo inter la ĉeestintaj lernejaj reprezentantoj estis sufiĉe granda. Atendis nin la sekva paŝo: trovi tiujn lernejojn kaj infanĝardenojn kiujn frekventos la samaj infanoj, tio signifas ke infanoj de iu infanĝardeno iros al la antaŭvidita lernejo.
Ni trovis en Maribor tian paron, eĉ tre proksiman al mia hejmo, elementan lernejon de mia filo kaj la apudan infanĝardenon.
Sed interesiĝis pri laprogramo ankaŭ lernejo en Ruše, urbeto proksimume 10 km for de Maribor. Ĉe ili la situacio estas eĉ pli bona, ĉar ili en la sama konstruaĵo havas kaj la infanĝardenon kaj la lernejon.
Nun nia projekto estas en la stato, ke ĝi estas akceptita de la Ministerio de Klerigo kaj ke ni havas 200 infanojn je dispono en 8 grupoj. 50 infanojn inter 4 kaj 5 jaroj, 50 infanojn inter 5 kaj 6 jaroj kaj 100 infanojn inter 6 kaj 7 jaroj. Sekvas kelkaj monatoj en kiuj ni devas kapabligi almenaŭ 5 junajn instruistojn por la laboro kun etinfanoj, ni devas pripensi la plej bonan metodikon, prepari instrukciojn por instruistoj de lernejoj kaj kolekti monon por realigi la projekton.
Ĝi havas ankaŭ esploran aspekton, ĉar ni esploros kiel frua enkonduko de Esperanto influas al lernaj kapabloj de infanoj poste.
Esperante, ke ni sukcesos pri la iniciato, ni invitas ĉiujn interesitojn kontakti nin. Ĉiu subteno estas bonvena.
La artikolo aperis ankaŭ en Eŭropa bulteno: http://www.europo.eu/bulteno/1_EB-78-2009.pdf
Send a message
Search for members
Luizo says:
Printempo says:
Vladimír Türk*pro says:
Printempo says:
Dimitrije Janicic says:
Printempo replies:
Dimitrije Janicic replies:
Manolopro says:
Nur restas al mi io neklara, en rilato al la instruistoj. Ĉu vere ekzistas edukistoj pretaj lerni esperanton sufiĉe altnivele por instruado aŭ, alternative, esperantistoj kiuj kapablus mastri la fakon de infan-edukado sufiĉe rapide?
(P.S. ĉu vi finfine venos Hispanujen?
Printempo says:
Ekzistas unu kaj aliaj, kaj kune ni sukcesos ion fari .
Pri Hispanio mi bedaŭrinde ne povas ion diri, ĉar estas iuj komplikaĵoj... sed pri tio alian fojon.
Vitoresperanto says:
Printempo says:
Sebá says:
Mi tre interesiĝas pri via projekto, ĉar mi nuntempe esploras ankaŭ la eblecon enkonduki Esperanton en lernejojn (publikajn kaj privatajn)
La precipaj argumentoj estas la propedeŭtika aspekto de Esperanto kaj la malfermigo de la "fenestrojn" al la mondo, ebligante infanojn kaj junulojn fariĝi mondcivitano.
Mi deziras al vi la tutplenan sukceson!
Brakumon el Brazilo!