About this blog

March 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30 31          

Archives

March 1st, 2009

Tradukoj bonvenas

Karaj amikoj, mi petas ĉiuj kiuj povas traduki suban tekston al sia patrina lingvo (aŭ alia se kapablas).

Temas pri Festivalo de lingvoj kaj kulturoj kiu okazos en Maribor ĉi somere. Ni volas publiki etan noton (invitilon) en kiel eblas pliaj lingvoj kaj meti tiujn tradukojn al nia paĝaro www.zvik.org

Ĉiuj viaj kontribuoj estas bonvenaj.

Anticipe mi dankas al ĉiuj.



Bonvenon al Festivalo de lingvoj kaj kulturoj!

Festivalo de lingvoj kaj kulturoj okazos , dum fama Festivalo Lent, inter la 26-a de junio kaj la 11-a de julio 2009 en slovena urbo Maribor.
En urba parko okazos evento "Art Kamp". Dum tiu tempo ni prezentos proksimume 30 lingvojn kaj faros kurson de Esperanto. Samtempe ni organizas ekspozicion en Muzeo de popola liberigo kie ni prezentos diversajn materialojn ligitajn al mondaj popoloj kaj kulturoj. Pro tio ni jam kontaktis niajn amikojn tutmonde kaj multajn ambasadojn. Ni invitas ĉiujn partopreni en kolektado de ekspozicia materialo (unua skriblernolibro por infanoj, vortaroj, mapoj de landoj, flagetoj, popolaj simboloj, gravaj ajoj, muzikajoj..). Ni ĝojos se ankaŭ vi venos aŭ per Skype prezentos gravajn aferojn de via propra lingvo kaj klulturo.
Bonvenon al Maribor!




Mi petas vin skribi pri kiu lingvo temas, kaj aldoni vian plenan nomon kaj urbon/landon el kiu vi estas.

Se vi konsentas mi aperigus tiujn informojn. Se ne, vi diru, kion mi rajtas anonci publike.

Amike, Vesna




Published at 19:09 ( 30 comments / 807 visits )
This post is public

February 8, 2009

ESPERANTO KURSO KAJ FESTIVALO DE LINGVOJ KADRE DE FESTIVALO LENT

ESPERANTO KURSO KAJ FESTIVALO DE LINGVOJ KADRE DE FESTIVALO LENT

Somera maribora Festivalo Lent estas unu el la plej grandaj someraj kulturaj eventoj en Slovenio. Dum du semajnoj en urbaj placoj, stratoj, galerioj, teatroj, bibliotekoj, aparte preparitaj scenejoj okazas centoj da diversaj programeroj. Ĝi komenciĝas per "Etno Lent", okazas "Jazz Lent", en granda scenejo prezentas sin multaj mondkonataj muzikgrupoj, koncertumas entuziasmaj junuloj, teatrumas diversaj teatroj el multaj landoj. Dum tiu tempo en Maribor estas prezentata bunta kultura riĉeco de diversaj popoloj. Ene de Festivalo Lent okazas "Art kamp" en urba parko. Ĉijare en "Art kamp" estos ankaŭ Festivalo de lingvoj kaj ĉiutaga kurso de Esperanto. Tiuj du programeroj estos fadeno de la tuta programo en la prko, ĉar ĉiuj aliaj programeroj estos ligitaj al tagaj okazoj de nia programo. Krom eŭropaj lingvoj, la festivalo de lingvoj montros kelkajn, el nia vidpunkto "ekzotikajn" lingvojn. Ni preparas "Tagojn de romaa kulturo" kaj prezentadon de slovenaj dialektoj (jes, estas mirinde, sed en tiel eta lando ekzistas eĉ 42 oficialaj dialektoj). Festvalo Lent okazos inter la 26-a de junio kaj la 11-a de julio 2009. Bonvenon!





La artikolo aperis ankaŭ en Eŭropa bulteno: http://www.europo.eu/bulteno/1_EB-78-2009.pdf

Published at 10:24 ( 6 comments / 408 visits )
This post is public

February 8, 2009

ENKONDUKO DE ESPERANTO EN LA LERNEJA SISTEMO, ĈU EBLAS?



Pensante pri propedeŭtika valoro de Esperanto, kaj eblo ĝin utiligi en lerneja sistemo, mi komencis esplori la eblojn en la slovena lerneja sistemo. La ideo estis enkonduki Esperanton en du lastaj jaroj de infanĝardeno kaj unuaj tri de elementa lernejo. Parolante kun direktorino de la plej proksima infanĝardeno, mi komprenis ke la ŝanco por tio ekzistas, kaj mi kontaktis Centron por novtipa edukado de Ministerio pri Klerigo.
Tie atendis min surprizo. Bona surprizo. Ekzistas jam komplete prilaborita sistemo, kiel oni enkondukas ion en lernejan programon en Slovenio, la vojo estas ja jena.
Komence lernejo aliĝas al konkurso por novtipaj projektoj. La ministerio inter multaj projektoj elektas tiujn kiujn ĝi opinias bonkvalitaj. Lernejo enkondukas la projekton ĉe elektita grupo de lernantoj, kaj kune kun la Ministerio, gepatroj kaj infanoj prijuĝas la projekton kaj ĝiajn rezultojn dufoje jare. Se post la tria jaro la projekto estas takstita per taksoj 4 aŭ 5, tiam oni povas komenci oficialigan proceduron (kutime tio daŭras du jarojn) kaj poste la projekto estas preta por fariĝi oficiala kaj deviga en lernejoj. La sama sistemo validas por infanĝardenoj (3-6 jaruloj), elementaj lernejoj (6-15 jaruloj) kaj mezlernejoj (15-19 jaruloj). La ministerio mem povas permesi komencon de la novtipa projekto, sed ĝi dediĉas por tio neniun monsubtenon.
Meze de januaro mi kun kolegino iris al seminario pri novtipaj projektoj en la Ministerio de Klerigo. Ni petis prezenti nian projekton al la partoprenantoj. Samtempe ni serĉis kunlaborantajn lernejojn kaj infanĝardenojn por nia ideo.
Post nia prezento la interesiĝo por la programo inter la ĉeestintaj lernejaj reprezentantoj estis sufiĉe granda. Atendis nin la sekva paŝo: trovi tiujn lernejojn kaj infanĝardenojn kiujn frekventos la samaj infanoj, tio signifas ke infanoj de iu infanĝardeno iros al la antaŭvidita lernejo.
Ni trovis en Maribor tian paron, eĉ tre proksiman al mia hejmo, elementan lernejon de mia filo kaj la apudan infanĝardenon.
Sed interesiĝis pri laprogramo ankaŭ lernejo en Ruše, urbeto proksimume 10 km for de Maribor. Ĉe ili la situacio estas eĉ pli bona, ĉar ili en la sama konstruaĵo havas kaj la infanĝardenon kaj la lernejon.
Nun nia projekto estas en la stato, ke ĝi estas akceptita de la Ministerio de Klerigo kaj ke ni havas 200 infanojn je dispono en 8 grupoj. 50 infanojn inter 4 kaj 5 jaroj, 50 infanojn inter 5 kaj 6 jaroj kaj 100 infanojn inter 6 kaj 7 jaroj. Sekvas kelkaj monatoj en kiuj ni devas kapabligi almenaŭ 5 junajn instruistojn por la laboro kun etinfanoj, ni devas pripensi la plej bonan metodikon, prepari instrukciojn por instruistoj de lernejoj kaj kolekti monon por realigi la projekton.
Ĝi havas ankaŭ esploran aspekton, ĉar ni esploros kiel frua enkonduko de Esperanto influas al lernaj kapabloj de infanoj poste.
Esperante, ke ni sukcesos pri la iniciato, ni invitas ĉiujn interesitojn kontakti nin. Ĉiu subteno estas bonvena.



La artikolo aperis ankaŭ en Eŭropa bulteno: http://www.europo.eu/bulteno/1_EB-78-2009.pdf

Published at 10:22 ( 12 comments / 474 visits )
This post is public

January 12, 2009

Printempa renkontiĝo

Ĉu vi jam pripensis kion fari en lasta semajnfino de majo? Tiam vetero kutime belas kaj en montaro povas esti vere agrable.

Ĉi jare, por printempa renkontiĝo, ni elektis mariboran parton de Pohorje. Ni kunvenos la 27-a de majo posttagmeze kaj sabate kaj dimanĉe ni profitos bonan okazon por promeni monte, amikiĝi, babili...

Areh
Areh
Areh, avgusto 2008
Areh, avgusto 2008
Montrilo
Montrilo
Ruška koča, montkabano en Areh sur Pohorje
Ruška koča, montkabano en Areh…



Kiel kutime, ĉamboj estos plurlitaj, akvo monta, matenoj malvarmaj kaj noktoj stelaj.

Mi aldonas kelkajn fotojn. Se vi volus scii pli, bonvolu demandi.

Ĉiuokaze, mi atendas vin la 27-a je la 16-a horo ĉe suba stacidomo de ŝnurfervojo.

Sxnurfervojo al Pohorje (1000 m)
Sxnurfervojo al Pohorje (1000…
Teraso nenie
Teraso nenie

Published at 18:39 ( 1 comment / 303 visits )
This post is public

October 1st, 2008

Kaŝtana pikniko

Kiel kutime, ankaŭ ĉi jare ni atendas abundan rikolton de arbaraj (mmm, tre bongustaj, varmaj, bakitaj...) kaŝtanoj.

Ili maturiĝas pli malpli en sama tempo ĉiu jare, do fine de oktobro estas ilia tempo. Tiam ni kolektiĝas... kaj iras ĉasi. Kaŝtanojn kompreneble.
Kaj ili scias tion, do, ili kaŝiĝas. Silente malaperas sub falitaj folioj pensante, ke ni ne rimarkos ilin. Sed ni scias pri ilia kaŝmaniero, kaj konas proksimajn arbarojn.
Ni jam mendis belan veteron por semajnfino ekde la 24-a (vendredo) ĝis la 26-a (dimanĉo)de oktobro.
Ni atendas vian alvenon vendrede post 16-a horo ĉe montkabano en Tojzlov vrh. Ĝi situas en Kozjak montaro , nur 9 km for dr centro de Maribor en maldekstra flanko de rivero Drava.
Ni tranoktos du foje en tiu ĉi montkabano. Ĝi estas meze de kaŝtana arbaro, sur monteto etsas ankaŭ vinberaroj kaj fruktarbaroj... Estas bela kaj ĉarma loko, aparte aŭtune.
Ni promenos tra arbaro, kolektos kaŝtanojn (mi kredas ankaŭ fungojn). Estus bone kunporti montajn (aŭ sportajn) ŝuojn, se eblas korbon aŭ se vi ne havas sufiĉos sako por kaŝtanoj, se vi pli konforte marŝas kun bastonoj kunportu ilin.
Vespere ni preparos lignofajron kaj bakos kaŝtanojn (vi povas manĝi ilin kiel multe vi volas), ludos...
Ni loĝos en plurlitaj ĉambroj, banĉambroj kaj toaletoj estas suretaĝaj. Kunportu "tavolan" vestaĵon, ĉar en tiu tempo vetero estas ŝanĝebla kaj vi povas bezoni kaj mallongajn manikojn aŭ eble vintran vestaĵon.
Se vi volas aliĝi vi sendu al mi mesaĝon, sed la plej malfrue merkrede la 22-a de oktobro.

Pli vi povas legi ĉe www.esperanto-maribor.si

P.S. Ĉu vi ankoraŭ ne aliaĝis???

Published at 20:36 ( 2 comments / 522 visits )
This post is public


( 5 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Printempo

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...