La apliko de vortoj el Esperanto estis rimarkebla ĉe la retejo de certa tempo.Kaj ofte la titolo tiel bone harmoniis kun la enhavo de la fotoserio, de oni ne aŭdacas paroli pri pura hazardo.

Ekzemple estis fotoj kun la titolo "Sunsubiro", pri kiuj mi atentigis en Ipernity en la grupo de "senintencaj esperantistaĵoj" sen iu utila reago. En la arkvio de MetArt intertempe estas kelkdek fotoserioj kun vortoj, kiuj havas signifon kiel substantivo, adjektivo aŭ verbo en Esperanto.

En la komentoj de la serio "Varmega" estas certe ankoraŭ ne kompleta listo de la titoloj.

La fotoj kaj parte jam la kovriloj povas esti malakcepteblaj por kelkaj Esperantistoj. La fotistoj (ofte la samaj) ne simple montras nudajn virinojn. Ili havas specialan intereson prezenti la vulvon kaj foje la fotoj povus utili por ginekologia faklibro. Evidente ekzistas merkato por ĉi tiuj fotoj, tion montras la ekfloro de la kompanio "MetArt" kaj de manpleno da similaj kompanioj.

En la reto oni nur povas rigardi malaltkvalitajn versiojn de la fotoj. Veraj entuzmiasmuloj havas kontrakton kun la entrepreno kaj povas rivevi ĉion senpere en alta kvalito. Ili pagas $ 29,99 por unu monato aŭ $ 129,99 por la tuta jaro.

Se oni povas esti kontenta kun la malalta kvalito, oni povas trovi la fotojn en granda nombro de aliaj retejoj, kiuj kunmetas la informojn de diversaj fontoj.

Por diversaj interesoj ekzistas specialaj retejoj.

Ekzemple Teen Galleries por rigardi junulinojn kaj Bikini Hotties, se oni preferas almenaŭ komence vidi bankonstumon.

La fotoj de MetArt ne estas rekte pornografiaj, ĉar kutime ne estas videbla seksa aktivico krom delogo aŭ tento. Eble mano kovras la propran vulvon kaj instigas al malicaj fantazioj. Sed la vojo al vera pornografio ne estas longa kaj facile trovebla. Inter la amikoj (friends) de iu retejo kutime troviĝas listo de aliaj retejoj, kiuj prezentas ĉion kun ĉiuj detaloj sur foto kaj video.

Ankaŭ MetArt malkovris la merkaton kaj ofertas aldone filmojn de la modeloj, kiuj lasas malpli da spaco por fantazioj. Eĉ malgrandaj pecoj de vere pornografiaj filmoj estas antaŭrigardeblaj. Kompreneble por rigardi la kompletan filmon en HD-kvalito necesas abono. Oni devas koncedi, ke ĝi tio klaso da pornografia materialo provas teni certan nivelon. La teknika kvalito estas konsiderinde alta, la filmejoj zorge elektitaj, la aktoroj escepte belaj. Tio tute ne estas komparebla kun la ondo de malĉastaj kaj obscenaj filmetoj, kiuj estas rapide farataj de profitemuloj aŭ eĉ amatoroj.

Bedaŭrinde kelkaj homoj laŭte krias "pornografio" se estas videbla la kontakto inter seksaj organoj. Se tio okazas sur la muroj de temploj en sudorienta Asio, tio estas arto kaj fiere montrata al turistoj.

Speciala menciindas la temploj de Kharjuraho en centra Bharato.