Estis periodoj en mia vivo, kiam mi regule, por ne diri akurate partoprenis diservojn kaj mi eĉ planis studi teologion kun la celo labori kiel pastro. Sed la sorto havis aliajn planojn per mi kaj finfine 2014 la membroj de ATEO elektis min kiel prezidanto.
En 4 jardekoj okazis certaj ŝanĝoj en mia percepto de la religio kaj de la mondo. Teologio nur estas mia du opcio en la elekto de studloko kaj mi ricevis la permeson studi kemion. Subite mi estis en vigla maldekstra medio, kiun mi ne konis el mia provinca urbeto, kie la du grandaj eklezioj estis la centro de la kultura vivo.

Mi studis la verkojn de Karl Marx kaj Friedrich Engels kun sia profunda kritiko de ĉiuj aspektoj de la burĝa socio. Sed ni neniam estis sen kontakto al kristanoj. En la batalo kontraŭ la atomarmiloj ni bone kunlaboris kun la anoj de la kristanaj paroĥoj kaj vigle diskutadis dum longaj noktoj.

Sed restis la problemo, ke la funkciuloj de la eklezioj benis la armilojn dum preskaŭ ĉiu milito, dum la simplaj kredantoj varbis por la mesaĝo de paco. Kiam mi intencis rifuzi la militservon mi ne povis utiligi la facilan kaj akceptatan vojon per la religio, sed mi devis prezenti individuan, eksterreligian ideon. Post rifuzo en la unua fazo - kaŭzita per militema kristandemokrata komisionestro kaj mia stulteco - mi sukcesis finfine, ĉar la komisiono pretis akcepti mian konvinkon, inspirata de Old Shatterhand, figuro el la verkoj de Karl May (ne Marx!), kiu evitas mortigi sian malamikojn kaj finfine sukcesis konvinki sian indianan amikon Winnetou.

Dum la jaroj poste mi pliprofundigis miajn konojn pri la diversaj religioj per la studado de libroj kaj diskutoj. Fakte en Berlin ni estas ne nur en la ĉefurbo de Germanio, sed ankaŭ en la ĉefurbo de la paganojn. La influo kaj la membraro de la plej multaj religiaj organizoj malkreskas konstante, la grandegaj preĝejoj estas malplenaj. Unu el miaj plej fruaj kontribuoj en "Monato" temis pri la plano vendi preĝejon en mia kvartalo. Personoj, kiuj aktive praktikas religion estas maloftaj inter familianoj, amikoj kaj kolegoj. Eĉ inter la kreskanta nombro de islamanoj rapide malaperas la emo praktiki la tradicion de la gepatroj.

Aliflanke la preteco montri sian malŝaton al religioj en organizita formo estas malgranda. En Germanio, kiel en Esperantujo. Sed en Germanio okazis dum la lastaj jaroj plijuniĝo de la organizoj, kiuj tradicie aperas sub nomoj kiel liberpensuloj aŭ intertempe humanistoj. Ili sukcese atakas la monopolon de la religkoj pri etikaj demandoj.

Per provokaj agadoj ili sukcesas altiri la intereson de la amaskomunikiloj kaj de la publiko. Ekzemple en Germanio ekzistas leĝo, kiu malpermesas danci dum Sankta Vendredo antaŭ pasko. Por protesti kontraŭ la influo de la eklezioj oni organizas publikaj festojn, kiuj rompas la leĝon.

Tre sukcesas estis infanlibro kun multaj desegnoj en kiu porkido kaj eta erinaco provas trovi Dion. Mi iomete subtenis la Esperanto-kulturo per teknika helpo al la projekto traduki la konatan libron kaj eldoni ĝin en perfekta maniero. Kelkcent ekzempleroj vendiĝis tutemonde dum malmultaj jaroj kaj en diversaj landoj oni ekkonis la verkon nur por la Esperanto-versio kaj nun traduas al nacia lingvo.

Mi estas konvinkita, ke moderna ateismo, agnostizismo, liberpensularo, humanismo ktp. povas trovi grandan subtenon en Esperantujo kaj mi pretas helpi al la realigo de ĉi tio granda celo. Ni ankoraŭ estas nur manpleno da aktivuloj en nia organizo ATEO, sed glora estonteco estas antaŭ ni.