Ekde 1677 Carlowitz estis respondeca por la minejoj en saksio, ekde 1711 li estis ĉefo de la tuta saksa mineja industrio. Li bone sciis, ke la produktado de metaloj dependis de la provizo de ligno el la arbaroj. Oni bezonis lignon por stabiligi la ŝaktojn kaj subterajn galeriojn. Ligno kaj lignokarbo estis la sola energifonto por prilabori la ercojn kaj pro melti la metalojn. La kresko de la enloĝantaro kaj pligrandigo de la urboj signifis plian atakon al la arbaroj.
Carlowitz kritikas la ekspluatadon de la arbaroj pro rapida profito. Kvankam la termino "daŭripova" (germane: nachhaltend) nur unufoje aperas en lia verko, li estas rigardata kiel patro de la "daŭripova evoluo. La kompleta titolo de lia libro prezentas en la maniero de lia epoko la tutan programon. Li priskribas, kiel oni povas mastrumi la arbarojn en maniero, ke ĉiam povas denove kreski arbojn laŭ natura maniero. Li informas, kiel oni povas kolekti semojn kaj planti arbojn en regionoj, kie la arbaro estis antaŭe detruita.

Post la fino de la studado Carlovitz vojaĝis kelkajn jarojn tra Eŭropo kaj vizitis Francion, Nederlandon, Danion, Svedion, Italion kaj Malton. Dum lia viziti en Britio okazis 1669 la granda bruligo de Londono kaj li estis devigata pasigi certan tempon en malliberejo. Oni supozis, ke eksterlandaj agentoj kaŭzis la katastrofon. En Britio en 1664 John Evelyn prezentis la libron "Sylva, or Discourse on Forest Trees" en kiu li proponis al bienuloj planti arbojn. En Francio Carlovitz konatiĝis al la moderna leĝo pri arbaroj de Luduviko XIV.

Post la reveno de sia studvojaĝo Carlovitz en 1675 fondis familion kun Ursula Margaretha von Bose. Ili translokiĝis 1690 al la urbo Freibert, la centro de la saksa mineja industrio. La domo kun la adreso Obermarkt 10 ankoraŭ ekzistas. Ekde la 24-a de aprilo 2013 bronca reliefo kun la sola konata portreto de Carlovitz ornamas la muron de la domo. Nur unu jaro post la apero de lia plej konata verko li mortis la 3-an de marto 1714 kaj estis entombigita en la preĝejo "Stadtkirche St. Petri", kiu troviĝas sur la plej alta loko de la urbo. En la norda kapelo ankoraŭ estas konservata la tomboŝtono.

En 2013 aperis nova eldono de la "Sylvicultura oeconomica" kun konciza prezento de la enhavo kaj reprodukto de historiaj kuprogravuroj. La tipografio estas adaptita al modernaj kutimoj sed la indiko de la paĝoŝanĝoj de la originalo eblas citi la koncernajn paĝojn de 1713 kaj povas helpi al scienca esploro. La enhavo aspektas mirinde moderna, ĉar Carlovitz multfoje mencias la respondecon kontraŭ sekvontajn generaciojn