En marto mi vidis interesan fenomenon. La blogo Zamenhof profitis de la blogo Esperanto-Berlin, pri kiu mi informis. La blogo Zamenhof restis en la ombro de la alia, kaj oni nur hazarde povas trovi ĝin. Tial ĝi registras la "nulan nivelon" de 5 vizitoj aŭ malpli tage.

La celo de la blogoj restas la antaŭe priskribita. Sed speciale per blogo Zamenhof mi deziras ĵeti alian lumon al Ludoviko Zamenhof ol troviĝas en la kutimaj biografioj. Ofte nur estas hazardaj trovaĵoj el revuoj, kiujn aliaj biografoj pretervidas.