Pasis la 125-jara jubileo de Esperanto en 2012. Por 2013 kelkaj Esperantistoj peferus la ĉeftemon "Lingva Justeco" por tutmonda agado. Aliaj estas konvinkitaj, ke la kreado de memorjaro, kiu nur estas konata kaj plenigata de Esperantistoj, eble ne estus bona ideo. La spertoj dum la 125-jara jubileo montris, ke estas malfacile atingi la gazetaron kaj la publikon kun ĉi tiu temo. En la plej multaj landoj aperis nur malmultaj tekstoj en ĉiutagaj gazetoj aŭ radiostacioj.

El tiu ĉi sperto mi konkludis, ke ne estas taŭga metodo, ĉiam krei novajn temojn, kiuj nur gravas por la alta tavolo de la Esperantistaro. Eble estas pli ruza partopreni kiel tutmonda movado en la agado de aliaj organizoj kun temo, kiu kongruas al la celoj de Esperanto.

Mi rimarkis, ke en la kalendaro de la Unuiĝintaj Nacioj troviĝis la "internacia jaro de kvinoo" por 2013. La Ĝenerala Asembleo en 2011 decidis laŭ propono de Bolivio, ke la tasko estas pligrandigi la tutmondan konscion, kiamaniere kvinoo povas kontribui al nutrado, plibonigi nutraĵan sekurecon kaj helpi al la elimino de malriĉeco en la tuta mondo.

La slogano por la jaro estas "estonteco plantita antaŭ miloj da jaroj" kaj agnoskas la kontribuon de la indiĝenaj popoloj de la Andoj kiel gardistoj de la nutraj kaj biologie diversaj semoj.

Kvinoo kaj Esperanto

En la plej unua momento Esperantistoj estas konfuzitaj kaj ne vidas rilaton inter la planto kvinoo kaj la lingvo Esperanto. Sed estas kelkaj similecoj.

Kiel la lingvo Esperanto la planto kvinoo deziras esti utila al la tuta homaro. Ambaŭ ne estas posedaĵo de ŝtato aŭ kompanio, sed libere uzebla de ĉiuj, kiuj deziras uzi ĝin. Kvinoo estas kiel Esperanto relative nekonata, eĉ inter fakuloj, kaj multaj havas antaŭjuĝojn. Estas granda fendo inter la teoria utilo kaj la praktika apliko.

Oni eĉ raportas, ke la uzado de kvinoo estis malpermesita dum certa periodo por la invadoj de la hispanoj en la andoj. Nur foraj indiĝenaj komunumoj povis kultivi en malfacile atingeblaj kampoj. La malpermeso de Esperanto en kelkaj partoj de la mondo estas ofte citata fakto por klarigi la ne kontentigan disvastiĝon en la fino de la 20-a jarcento.

Sed ĉi tiuj, kiuj tamen utiligis kvinoon, ricevis apartan forton. La semoj estas riĉaj de proteino kaj povas anstataŭigi lakton aŭ eĉ viandon. Multaj trajtoj de kvinoo subtenas la sanecon. Kelkaj eĉ supozas, ke la regula konsumo estas kontraŭkancera rimedo. Ni rimarkas similan efikon rilate al Esperanto. Esperantistoj ofte havas longan aktivan vivon. La konstanta percepto de novaj ideoj, la regulaj vojaĝoj al foraj kongresoj, la vizito de amikoj vigligas homojn. Aliaj, kiuj vivas sen espero al la fina venko vegetas en maljunulejoj kaj perdas familianojn kaj amikojn sen anstataŭigo. Esperantistoj konstrante trovas novajn amikojn en la tuta mondo.

Finfine kvinoo estas akceptata 2013 de la monda komunumo per decido, simile al la agnosko de Esperanto per UNESCO antaŭ kelkaj jardekoj. La Unuĝintaj Nacioj petas kvazaŭ la tutan mondon subteni la propagandon pri kvinoo. Sukceson, kiun Esperanto ĝis nun ne atingis.

Sed Esperantistoj povas aliĝi al la tutmonda agado de Unuiĝintaj Nacioj kaj montri, ke la promesoj de Esperanto pri internacia komunikado estas pli ol fanfaronado. En la plano de FAO por 2013 la organzioj de indiĝenaj popoloj havas konsiderinde gravan pozicion:

• Vía Campesina
• Confederación de Organizaciones de productores Familiares del Mercosur Ampliado
(COPROFAM)
• Mecanismo de dialogo del Comité Mundial de Seguridad Alimentaria (representante de
los pueblos indígenas)
• Asociación Mundial de los Pueblos de Montaña (APMM)
• Foro Internacional indígena sobre Biodiversidad (FIIB)
• Coordinara Andina de las Organizaciones Indígenas (CAOI)
• Foro Rural Mundial
Estas konata fakto, ke precipe la indiĝenaj popoloj parolas tre diversajn lingvojn kaj ofte estas devigata uzi la lingvojn de la imperiismaj konkerantoj. Se temas pri suda ameriko la komuna lingvo estas la hispana kaj FAO uzas ĉi tiun lingvon dum la internacia jaro de kvinoo.

Se temas pri tutmonda komunikado la celgrupo de la kvinoa-jaro devas uzi la anglan. La lingvo de tiuj mondskalaj entreprenoj, kiuj rabas la grundon kaj la genetikan heredaĵon de la indiĝenaj popoloj. Oni povas longe paroli pri la avantaĝoj de Esperanto kiel neŭtrala komunikilo. Sed ĉiam pli efike estas simple montri la avantaĝojn en la praktiko. Kaj la internacia jaro de kvinoo ebligas alproksimiĝ al organizoj, kiuj kutime malfacile estas atingeblaj per lingvaj problemoj.


Sociaj forumoj - maltaŭga ekzemplo

Antaŭ kelkaj jaroj, kiam tutmonde ekestis la sociaj forumoj, kiuj poste organizis grandajn kongresojn.Tie la lingva problemo estis evidenta. Ili ne havis la monon por pagi tradukistojn. Mi eperis, ke Esperantistoj aktive kunlaboru kaj montro la alternativon pre praktikaj agadoj. Sed vane. Niaj karaj samideano nur komprenis, ke estas ebleco por paroli pri la teoria solvo en kunvenoj, kie kunvenis konvinkitaj Esperantistoj. Nenio praktika helpo, ekzemple traduki al malgrandaj lingvoj estis oficiale ofertata.

En la internacia jaro de kvinoo estas malfacile paroli pri lingvaj temoj. Se oni deziras kunlabori oni estas devigata al praktika agado.

Sed la Esperantistoj ĉiam trovas truon por redukti ĉion al lingva problemo. En PIV kaj sekve en Vikipedio iu decidis uzi la terminon "kvinoo" kaj ĉi tio decido estas diskutenda. Ne estis la plej ruza elekto, supozeble ĉar la vortaristoj ne konsciis pri la afero komplete. Tial estas aliaj proponoj, kiuj estas pli konvinkaj. Estas la fekunda grundo por longdaŭra kverelado, kiun oni konas ekzemple de landnomoj.