Kiam mi eklernis Esperanton komence de la 1970aj jaroj mi estis fasciinita de la ideo de "internacia" lingvo. Ĉar mi malmulte sciis pri la diversaj strukturoj de la Movado, mi decidis aliĝi al UEA kiel individua membro. Estis por mi memkomprenebla, ke oni ne povas agi en "naciaj" strukturoj, kiel la landaj asocioj, kiuj tiam en Germanio aspektis sufiĉe burokrataj kaj malalogaj. La nacia ŝtato por mi kaj multaj aliaj estis iu fora, malamika afero. La ŝtato de la kapitalisto, kiu foriĝos dum la socialisma revolucio kune kun la kapitalismaj strukturoj. La internacia Ideo de Esperanto estis kvazaŭ la anticipo de la revolucio.
  • aldono 13.2.2012: Mi tiam ne sciis, ke Zamenhof opiniis simile. Mi ankaŭ ne pensas, ke UEA informis pri tio. Sennaciismo estis afero de SAT kaj ĉi tiu organizo ne estis menciita.
Pri SAT mi malmulte aŭdis. Eble poste, dum la fino 1970aj jaroj, kiam mi komencis partopreni la "Internaciajn Seminariojn" de Germana Esperanto-Junularo. Por profiti de la abundaj ŝatataj subvencioj por vojaĝoj de junuloj mi tamen aliĝis al la nacia junulara organizo. Kaj tie supozeble konatiĝis al SAT, kiu estis prezentata kiel maldekstra, porpaca organizo.

Bone, mi komprenis min kiel maldekstrulo kaj mi rifuzis militservon. Tamen mi ne povis senti min hejme en SAT. Kiel maldekstrulo mi estis tro proksime al la tiel nomata "socialismaj ŝtatoj" kaj kelkaj taksis min kiel komunisto.

Tute ne gravis, ke mi neniam estis membro de iu komunista partio, eĉ ne junulara aŭ studenta organizo. Certe mi konis komunistojn. Ĉiutage ni debatis pri la politiko de Sovetunio, pri libereco, sekureco, ekologio, pri Stalin kaj Trockij, pri la Ruĝa Armeo kaj la atombomboj.

Mi esperis, ke organizo kiel SAT povus levi ĉi tiujn debatojn de la mallarga nacilingva nivelo al iu pli mondskala kompreno kun kamaradoj el la tuta mondo. Sed mi konstatis, ke en SAT oni tuj flaris la "komuniston" kaj flegis praepokan kontraŭkomunismon, kiu nutris sin de okazaĵoj en la 1920 kaj 1930aj jaroj kaj kulpigis ĉiun, kiu alimaniere argumentis, persone kaj individue pri ĉiuj krimoj de la stalinisma periodo. Bone tion mi konis el la germana debato de la dekstruloj.

Mia plej granda problemo ne estis la komunistoj en la orientaj landoj, sed la okcidentaj. La revuo "Internaciisto" ekzemple sekvis kurson, kiu absolute ne permesis kritikon ja la ruza politiko de Sovetunio kaj la sankta komunista partio. Kaj ili rapide adaptiĝis al la ideoj de Gorbaĉov, kiu ja estis ĝenerala sekretario de la nobla partio. Antaŭ tio estis peko kaj kapitalisma flankenirado. La opinio pri anarkiismo kaj trockismo estas minimume same fiksita, kiel en SAT pri komunistoj. Por ne la tereno por diskuti.

Aldono 2012-02-10
  • Kiam mi eksciis pri SAT la organizo troviĝis en kriza stato. Tiam mi ne sciis, ke tio estis vivmaniero de SAT. La estraro malfidis al la aktivuloj de la junularo organizo, kiu ĝis tiam redaktis la revuon "La juna penso" Mi ne plu scias, pri kiu temis la konflikto, sed la aktivuloj fondis novan projekto "La kancerkliniko (LKK)", kiu aspektis al mi sufice simpatie kaj mi kunlaboris per politikaj tekstoj dum certa tempo, Menciindas, ke la ribeluloj de tiam intertempe estas alte estimataj membroj de SAT. Mi ne scias, ĉu la ideoj de la ribeluloj intertempe estas oficiala programo de SAT aŭ ĉu ili simpli maljuniĝis kaj ŝanĝis sian opinion.
En la germana satanaro mankis, kontraste al aliaj landoj, ĉiuj anarkiismaj tendencoj. Ili estis profunde maldekstraj socialdemokratoj kun certa proletara fono. Ili eĉ decidis ŝanĝi la nomon de la landa strukturo de SAT, kies mallongigo kutime, krom francio, estas LEA. La "L" de laborista iĝis libera, ĉar - tipe socialdemokrata vidpunkto - la laboristaro (proletaro) ne plu estas alloga koncepto. Pri klasbatalo ne indas paroli. Ĉu eblas bone interrilati kun homoj, kiuj estis en la partio, kiu respondecis pri la konstruado de atomcentralojn, pri sistemo por la kontrolo de ŝataj dungitoj (Berufsverbot) kaj multaj aliaj fiagoj.

Aldono 2012-02-10
  • Escepto estis maljuna Esperantisto, kiun mi malkovris en Karlsruhe, la urbo, kie mi studis. S-ro Adolf Gültling estis vera komunisto, kiu vidis Ernst Thälmann persone. Modela proleto kun politikaj malfacilaĵoj - kaj vegetarano.
  • Li rifuzis aliĝi al la burĝa asocio (Germana Esperanto-Asocio) kaj malmulte sciis pri la Esperanto-mondo ekster SAT. Mi sukcesis konvinki lin kaj kelkaj pliaj SAT-anoj de la regiono kunlabori en "neŭtrala" grupo, kie povas partopreni ĉiuj Espreranto-parolantoj sendepende de iu organizo.

SAT pro la nacia membraro kaj la maldekstra tendenco, ne estis organiza alternativo.
Mi decidis marŝi alian vojon: Mi aliĝis al MEM (Mondpaca Esperantista Movado) kaj provis trovi adeptojn en la ekfloranta pacmovado. Okcidente oni taksis min kiel "utila idioto" kiu estas ilo en la manoj de la komunistoj. Mi ĝojis, ke mi povis prezenti al la legantoj de la revuo "Paco" iomete alian vidpunkton pri la diskutoj en nia pacmovado. Ekzemple ni tute ne konsentis, ke Sovetunio devus balanci ĉiujn aldonajn atombombojn de Usono per la sama nombro. Mi povis informi, ke la pacmovado ne nur kontraŭas atombombojn, sed ankaŭ la utiligon de atomenergio en centraloj. Multaj en la pacmovado estis militrifuzantoj kaj ni postulis ĉi tiun rajton tutmonde senescepte.

En 1987 mi decidis partopreni la pli intiman kongreson de SAT en Boulogne-sur-Mer kaj ne la jubilean kongreson de UEA en Varsovio. La oferto de SAT estis iomete trompa, ĉar la kongreso okazis dekon da kilometroj for de la urbo kaj ni nur unfoje mallonge vizitis la historian teatron por elteni egi longan kaj ege enuigan teatraĵon. La organizanto flanke de SAT agis terure burokrataj kaj samtempe malkapablaj. La ekskursoj ne atingis siajn celojn kaj la partoprenantoj sidis horojn en la busoj.

Bela ideo estis vojaĝo tra la maro al Britio. La britaj doganistoj tute ne kontraŭis forlasi la ŝipon kaj volonte donis la tiam ankoraŭ necesn stampon en la pasporton. Por SATanoj tio estis tro da libereco kaj memmastruado. Oni devis atendi en la ŝipo.

Post la kongreso mi pasigis pliajn du semajnojn en nordokcidenta francio kaj vizitis Esperanto-grupoojn por prelegi. Sur loka nivelo oni povis renkonti multajn SAT-anojn, kiuj kutime tre bone harmoniis kun la "neŭtrala" organizo. La aktiveco de la "SAT-amikaro" estis mirinda kaj mi bedaŭris, ke mi ne pli frue serĉis la kontakton. Ne estis problemo komune prizorgi la tradician budon dum la festo de "l'Humanite" la ĉiutaga gazeto de la franca komunista partio.Komunisto, Trockijsto, Anarkisto ne gravis. Oni kunlaboris kaj diskutadis dum la preparado de Crepes, kies vendo financis la tutan budon.

La granda perturbo

Alproksimiĝis la fino de la 1990aj jaroj. Multaj el miaj komunistaj amikoj fidis al la reformoj de Gorbaĉov. Pli da liberco kaj la espero vojaĝi pli facile eksterlanden.

La eblecoj por viziti eksterlandon en la socialismaj ŝtatoj estas malsamaj. Kelkaj landoj, ekzemple Pollando, Hungario kaj Ĉeĥoslovakio povas pli libere vojaĝi ol la germanoj de la demokrata respubliko aŭ rusoj. Por konatiĝi al ili kaj ekscii pli la pensamaniero oni devis vojaĝi al Esperanto-aranĝoj en ĉi tiuj landoj. Kaj per la Pacmovado mi vaste utiligis la eblecojn. Mi diskutis kun multaj,

En Germanio ni esperis, ke la kvazaŭ kadavroj de la centra komitato baldaŭ cedus la juna generacio, kiu vidas kelkajn aferojn sen la antaŭjuĝoj de generacio, kiu travivis la militon - varman kaj malvarman. Tial mi ne vidis problemon dum novembro 1989 vojaĝi tra francio. Mi finfine deziris uzi la trajnon TGV 300. Per speciala bileto mi povas vijaĝi en la tuta lando kaj vizitis Esperantistojn.
  • Aldono, 15-a de februaro 2012
  • En Parizo mi devis tiam atingi alian stacidomon per metroo. Ĉiuj trajnoj iris al Parizo kaj oni ne povis preterpasi la urbon. Tial mi decidis resti en Parizo kaj viziti la oficejon de SAT. Mi konatiĝis als k-do Barkoviĉ, kiu sin baldaŭ prezentis kiel kroato naciisto. Mi miris renkonti tion en la koro de sennacieca organizo.
Daŭrigo 12-a de februaro 2012.........
Mi bone memoras, kiam mi vidis post vizito de la papa kastelo en Avignon la anoncon en la ĵurnaloj ke la muro en Berlin iĝis trapasebla. Tamen mi ne sentis la bezonon, tiuj iri hejmen. Mi diskutis kun la grupo en Avignon kaj vizitis Montpellier por atingi la francan hejmon de Wilhelm Luttermann, kiu loĝis sude de Narbonne. Poste mi uzis trajnon tra la centro de Francio kaj la kutiman noktan trajnon de Paris-Nord al Berlin.

La politikaj eventoj okazis rapide. Ni sekvis la provojn de honestaj kamaradoj instali modernigitan socialismon. Sed la premo de okcidentgermanio iĝis pli kaj pli forta. La ideo de propra vojo de la orienta stato iĝis malebla pro la ekstera kaj ekonomia premo. Okcidentaj kompanio inundis la orientan merkaton kun malmultkostaj veroj kaj prezentis paradizon. La homoj en oriento ne kapablis kredi, ke la sorto estos senlaboreco, la detruo de funkciantaj fabrikoj kaj la nuligo de la sociaj retoj.

Finfine ni povas publike paroli pri la mankoj de demokratio kaj proponi alternativajn solvojn. Kompreneble la transpreno de la okcidenta kapitalismo ne ests nia opcio.

Mi esperis, ke ekde nun eblus konstruema dialogo kun ĉiuj maldekstruloj. Sed tio ne okazis. Komunistoj restis la fiuloj kaj la malvenko de la reala socialismo estis nur plia argumento, ke ili estas kaj restas friponoj.

Dum la postaj jaroj mi pli aŭ malpli pasive sekvis la evoluon. La kristandemokratoj venkis en balotoj (federacia kancliero Helmut Kohl) kaj okupiĝis ĉefe pri du aferoj
  1. Ili detruis ĉiujn strukturojn de la eksa socialisma sistemo kaj kreis novajn strukturojn, kiuj fakte estis la malnovaj de la tempo antaŭ la fondo de GDR. Ekzemple la bone funkcianta sistemo de distrikoj devis cedi la la antikvaj "landoj" nun "federaciaj landoj" laŭ praa limoj (Brandenburg, Sachsen ktp,) Nenio aŭdacis rimarki, ke la trafikaj ligoj kaj alia strukturaj elementoj ŝanĝis dum 50 jaroj.
  2. Due okazis invado de duaklasaj oficistoj el okcidenta germanio. Kies kariero estis en sakstrato povas gajni pli altan postenon en la kolonio. La tuta administracio kaj precipe la altlernejoj maldungis sian personalon pro politikaj kialoj kaj okcidentgermanoj okupis la bone pagatajn postenojn.
La vendo de grundo kaj fabrikoj okazis grandskale per la organizo "Treuhand", kiu komence havis la noblan celon, savi la savindan. Pri la krimoj de Treuhand ekzistas diversaj libroj.

Politike mi alproksimiĝis al la partio PDS, kies programo plej vaste kongruis kun miaj ideoj. Estas konstantaj riproĉoj, ke estas posteuloj de SED. Sed tio ne estas la vero. En la unuaj jaroj ni havis tre viglajn kaj interesajn disktuojn kun kamaradoj, kiuj estis en GDR en la opozicio interne de SED, aŭ ekster. Ili ĉiuj celis al iu speco da socialismo. La fiaj komunistoj aŭ libervole forlasis la partion aŭ estis ekzkluditaj. Ekzemple la membroj de la "Centra Komitato" kaj aliaj gvidantoj de ŝtato kaj partio.

Ni fondis en okcidenta berlin suborganizon de PDS, al kiu aliĝis ekssaj verduloj, kiuj estis same malkontentaj pri la dekstiĝo de sia partio kiel eksaj socialdemokratoj. Ni bone harmoniis en niaj ideoj por demokrata, ekologia socialismo. Mi multe agis en la partio. Mi redaktis lokan revuon por la kvartalo Kreuzberg, estis membro de la tutberlina estraro, agis en la "ekologia platformo", organizis kongresojn, konsultis la frakcion en la landa parlamento de Berlin ktp.

En Esperanto la ŝanĝoj ne estis rimarkeblaj. Restis la antaŭjuĝoj pri "komunistoj" kaj nia demokrata kaj ekologia socialismo ne estis akceptata. Unu el miaj lastaj agoj estis prezento de diversaj politikaj grupoj el la loka maldekstrularo okaze de la Universala kongreso en Berlin.

Maldekstra Forum de Berlin

En Berlin ni sukcesis dum certa tempo kunlabori en "Maldekstra Forumo" sendepende de ideologiaj preferoj. Ni kunvenis monate kaj de tempo al tempo partoprenis en publika prezento. Ekzemple kelkaj partoprenis la grandan manifestacio por Rosa Luxemburg kaj Karl Liebknecht.aŭ ni havis budon dum la alternativa festo okaze de la unua de majo en Kreuzberg.

En la kunvenoj ni interŝanĝis novaĵojn, prezentis revuojn kaj librojn kaj diskutis. Kutime estis amika kaj trankvila etoso. Oni respektis la opinion de la alia kaj pretis kunlabori, kie estis komuna bazo. Modelo, kiun mi esperis trovi sur sennacia nivelo en SAT.

Kelkfoje mi vizits Wilhelm Luttermann en suda francio. Ni multe diskutis kaj vizitis amikojn en la regiono. Sur ĉi tio baza nivelo mi ne rimarkis grandajn kverelojn. Sed en la revuo "Sennaciulo" kaj en iu alia, pli malimpona revueto la batalo daŭris.

Estis la tempo kiam SAT decidis aktualigi la plenan ilustritan vortaron, kaj Wilhelm traktis la literon "K". Kiam mi vidis, kielmaniere oni organzis la laboron, mi perdis la kredon pri la faka kapablo de SAT. Oni laboris sur la bildo de la fina teksto kun ĉiuj tipografiaj detale rekte koditaj. Mi tiam ne konsciis pri HTML, tamen la strukturoj por diferencigi inter enhavo kaj formato jam ekzistis en WordPerfect.

La ideo estas, ke certa informpeco estu difinita laŭ sia funkcio kaj oni povas aldoni certan formaton poste. Ekzemple citaĵo havas kodon por citaĵo kaj poste oni povas decidi ĉu oni atribuas kursivan litertipon aŭ malgrandan. Ĉi tiu metodo laŭ mia opinio ebligis ekzemple eldoni reduktitan version de PIV sen citaĵoj, kiuj ne estas necesaj por multaj homoj. Aŭ oni povus eltiri nur la sciencan terminologion al aparta vortaro. ktp. Eble intertempe la PIV estas transformata al XML-strukturo, kiu permesus similajn manipuladojn. Sed mi dubas, ĉar mi spertis, ke SAT agis ege tradicie kaj blokas progreson. Mi ĉiam havis la impreson, ke oni devas forte treti por havis progreson.

Ekzemple la plej baza instrumento por komuniki en tutmondaj rondoj estus diversaj specoj de retkonferencoj. La estraro ne devas elspezi amason da mono por kunveni dum kongreso, kiel estis la sola metodo dum la 1920aj jaroj. Ili povus ĉiutage aŭ ĉiumonte interkonsenti en telekonferencoj. La fiaj kapitalistoj praktikas tion, la progresemaj laboristoj rifuzas.

La utiligo de la kapabloj de la reto per SATanaro al mi aperas, kiel la utiligo de moderna tekniko por daŭrigo de historiaj kvereloj. Por mi tio ne estis interesa laborkampo. De tempo al tempo mi trarigardis Forumojn, se ili estis publikaj, kaj ne vidis progreson.

Alia ridindaĵo estas la distingo inter per- kaj pro-Esperanto-Asocio. Tio eble en pratempo havis sencon. La LEAoj zorgu pro la propagandon kaj la nobla SAT pri la apliko. Kompreneble ĉi tiu spligo ne povas funkcii.

Estas utila hodiaŭ, kie ekzistas multaj supernaciaj strukturoj havi supernacian partneron. SAT lasas tion al UEA kaj miras, kial neniu konas la organizon. Rilatoj kun la tegmentaj organizoj de partioj, sindikatoj kaj ekologiaj organizoj ne povas esti tasko de landaj asocioj. SAT per sia idiota nostalgio sin mem ekzkludas.

Por-Esperanto asocio glitas en la per-situacion, ĉar homoj, kiuj lernis Esperanton deziras apliki la lingvon. Sed kutime ne indas diskuti tion kun SAT-anoj. Gravas la vortoj de la "kamarado Lanti", cetere unu el la plej stultaj homoj en la Esperantistaro.

Estas malfacile kompreni, kial en sennacieca asocio ekzistas sennacieca frakcio, kio signifas la sennacieca ideologio ne estas komuna ideologiaj bazo. Eble mi mizkomprenas la ideologiajn kapriolojn, sed mi ĵuras, ke ĉiuj aliaj eksteruloj ankaŭ ne komprenas.

Do mi flegos mian sennaciecan pensamanieron kaj esperas ke SAT iam alvenas - espereble antaŭ la kolapso.

Sennacieco estas la sola perspektivo por Esperanto

Zamenhof estis la pioniro de sennacieca pensmaniero. Praktikaj kialoj malhelpis, ke lia filozofio iĝis komuna filozofio de Esperanto. En ĉiuj landoj la amo al la "patrujo" estis sufiĉe forta kaj atakoj kontraŭ la nacia gloro estis traktata kiel ŝtatperfido. Eĉ la laboristoj ne estis libera de ĉi tiu tendenco kaj la germanaj socialdemokratoj komence de la Unua Mondmilito staris kiel "unu viro" malantaŭ la imperiestro por defendi la landon kontraŭ la fiaj francoj, angloj, rusoj.

Intertempe oni povas pli libere kritiki la ekziston de nacia ŝtato. Ĝi estas historio restaĵo sed ne afero, por kiu oni riskas sian vivon. En la novaj ŝtatoj, kiuj ekestis post la disfalo de la socialismaj ŝtatoj kontraste al tio regas ege naciisman tendenco. Tio estas ligita al tute dekstraj ideoj, malŝato de malplimultoj, atakoj kontraŭ eksterlandanoj kaj religia doktinismo. Kelkloke oni intencas krei novan nacian identecon surbaze de "sango" aŭ deveno.

Kontraste al tio la civitana modelo de la franca revolucio traktas ĉiujn enloĝantojn same, sendepende de raso, sekso kaj religio. Tio estas la sola akceptebla maniero por konstrui ŝtatan estaĵon, se oni pensas, ke oni bezonas.

Oni devas ĉiam konsideri, ke la limoj de la nunaj ŝtatoj plej ofte estas tute hazardaj. Ĉiuj idioj pri tradicia loĝloko de iu gento estas fikciaj. Tial ne eblas difina justan datom por la ekesto. Ĉiam iu forpelis aliajn kaj estis antaŭe forpelita de iu, kiu postas rigadas la teritorion kiel sia posedaĵo.

Kaj ofte diversaj gentoj vivis pli aŭ malpli trankvile miksita en certa terpeco. Kutime oni multe parolas kaj raportas pri la konfliktoj. Oni malmulte aŭdas pri la harmonia kunvivado de diversaj popoloj en unu regiono.

Ankaŭ inter Esperantistoj estas trovebla la inklino al lingvaj minoritatoj. Precipe, se ili estas persekutadaj kaj la utiligo de la lingvo estas malpermesata. Pli bone estus raporti pri la lokoj, kie la kunvivado okazas en problemo kaj eĉ donas apartan profiton.

Multaj vizitas Berlin pro la "Multikulti" atmosfero. Estas sperteblaj plej diversaj kulturoj. Ĉi tio situacio ekzistas en multaj lokoj kaj indus pozitive prezenti tion.