10.1. Kiel trovi lernantojn

Varbado al Esperanto-kursoj estas unu el la plej malfacilaj taskoj, ja ĝi estas rezulto de longaj antaŭpreparaj laboroj. Por havi aliĝintojn oni jam anticipe

  • devis informi la homojn pri la ekzisto de Esperanto
  • devis veki ilian intereson
  • devis trafi ilian motiviĝon
  • devis peri al ili informon pri la eko de la kurso
  • kaj devis trafi al la optimumo de iliaj ebloj (tempo, loko, prezo de la kurso, ktp)

La tuto estas komplekso de merkatikaj laboroj, ĝuste pro tio okupiĝas pri la varbado aŭ la tuta loka E-grupo, aŭ kelkaj aktivuloj, havantaj iom da tiaj konoj.

Por sukcesa organizado de kursoj certe estas nepra afero tralegi kelkajn merkatikajn librojn. Eĉ en si mem tiuj libroj estas tre ineresaj legaĵoj. Kiam en la libro oni parolas pri „iu firmao“, pensu pri via E-organisaĵoj, kiam oni skribas pri „iu produkto“, anstataŭigu ĝin per via planata E-kurso. Vi vidos, kiom atentokapta povas esti iu tiaspeca libro.

10.1.1. Antaŭvarbaj taskoj

Antaŭ ol anonci iun kurson oni devas zorgi pri konigo de Esperanto, kaj pri prezento de ĝiaj valoroj. Estus tute vana eĉ la plej profesia reklamo, se la celitoj ankoraŭ neniam anticipe audis pri la lingvo mem.

Feliĉe, multaj E-grupoj, asocioj aŭ individuoj jam okupiĝas pri tiu afero. Sed estas tre grave (kiu bedaŭrinde tamen ofte mankas), en la gazetartikoloj, flugfolioj, intervjujoj ktp, nepre mencii iun kontaktadreson, kie eventuala interesiĝanto povas ricevi pliajn informojn.

  • Difinu vian celgrupon, kaj trovu informkanalon al ili! Laŭ viaj lokaj ebloj vi povas fari afiŝon (ne pri la kurso, sed pri Esperanto ĝenerale) por via universitata anonctabulo, vitrinoj de konataj budikistoj, aŭ vi povas aperigi pagajn aŭ senpagajn anoncetojn en ĵurnaloj, legataj de via celgrupo ktp. Gravas, ke ĝi estu plurfoja aŭ daŭra afero, kaj neniam forgesu mencii vian kontakt adreson (telefonon kaj retpaĝon).
  • Faru por vi iun datenbankon pri interesiĝintoj (nomoj, adresoj, dato, personaj notoj ktp)
  • De tempo al tempo sendu al ili materialon, kiu povas teni „varma“ ilian intereson. Registru tion en via datenbanko, por ne sendi dufoje la saman materialon.
  • Elformu iun interretan paĝon, kie interesiĝantoj povas trovi informojn pri la avantaĝoj de kono de Esperanto.
GRAVE!
Klopodu pensi per la kapo de eksterulo! Klopodu diveni, kiel vi povus veki lian/ŝian intereson, kio povas esti motivo por „ordinara“ (ankoraŭ ne-esperantista) homo!

10.1.2. Varbado al kurso


Kiam vi prepares ajnan reklaman materialon, klopodu ĉiam imagi vin kiel eksterulo, ĵus leginta la reklamon. Klopodu pensi per la kapo de la leganto! – Pensu ekzemple pri tio, kian reklamon oni devus fari, kion oni devus skribi, por ke iu konvinku vin lerni ekzemple volapukon!
Post solvo de la basaj kondiĉoj (dato, loko, prezo de la kurso, persono de instruonto, kursmaterialoj ktp)
  • vi povas aperigi gazetanoncojn (pagajn aŭ senpagajn) pri la komenco de la kurso (por allogi eventualajn interesiĝantojn, ne estantaj en via datenbanko)
  • sendu informon al membro de via datenbazo
  • sendu informon ankaŭ al homoj de via eventualaj antaŭaj kursoj , kiu ekpartoprenis sed ne finis ĝin
  • estas utile, se vi sugestas al interesiĝintoj partopreni la kurson kune kun sia amiko aŭ konato.
Multaj homoj „timas“ solaj iri kaj partopreni novan, nekonatan aferon.

En ĉiuj kazoj nepre menciu konkretan daton, horon kaj lokon, kie oni povas aliĝi al la kurso aŭ povas havu pliajn, personajn informojn. Eĉ homoj, decidintaj jam pri partopreno, ofte bezonas personan renkonton, personan vizaĝonpor fari la lastan paŝon.

Preparu iun enketilon, kaj petu ĝian plenigon dum la unua kursa kunveno. Krom la bazaj informoj
(nomo, adreso, retadreso, telefono, aĝo ktp) per viaj demandoj klopodu ekscii, kiu vojo de
reklamado estis la plej trafa, kaj kiu estis la ĉefa motivo en la ekinteresiĝo pri E-o.
Analizado de tiuj enketiloj post kelkaj jaroj povas doni tre interesan informon al vi. Uzu tiun enketilan analizon, kiam vi legas la sekvan ĉapitron en la merkatita lernolibro.