Hieraŭ, dimanĉe la 21-an de aŭgusto, ni iomete promenis en la centro de la urbo. Ĉe la stratangulo "Unter den Linden" / "Friedrichstrasse" estas la domo de Vokswagen kaj en la kelo ĉiam estas senpagaj ekspozicioj. Ĉu necesas mencii, ke la urbo estas Berlin?
Aktuale estsa "ars elektronica" kun amuzaj ekspoziciaĵoj. Ekzemple oni povas iĝi parto de la ekspocizio.
Vi staras antaŭ luma muro kaj ili prenas la siluteon (?) de vi. Ĝi aperas kiel glumarko el aparato, kiu tranĉas la randon. Poste vi povas glui la pozitivan parton al muro kaj aldoni komenton.
Tiel vi iĝas parto de la ekspocizio.
La negativan parton vi rajtas konservi por la genepoj.
Rapidu, se vi deziras ankaŭ esti tie.
„Ars Electronica - Wovon Maschinen träumen“
7. Juli - 28. August 2011
Automobil Forum Unter den Linden
Unter den Linden 21, 10117 Berlin
Öffnungszeiten: Montag bis Sonntag von 10.00 - 20.00 Uhr
Der Eintritt ist frei.
Sign-in to post a comment.