El Nia Lingvo Esperanto paĝoj 60 - 63

81) Memorigo


Rekondukas min la fantazio
Kun la sorĉo de la romantiko
Tra la bela lando ltalio
Kaj de tie sur murmura maro
Al la suna bordo de Afriko.
Ke, kunveturinta amikaro,
Rememoru ankau vi,
Ripetigu tie ĉi
Nia postvojaĝa kanto
EI "Heroldo de Esperanto".

82) La plezura marveturo

Plezurego senkompara
Vere estis, kredu gin,
La Afrik-veturo mara
En mil-naucent-tridek-kvin.


Ĉu jam estis iam tia
Amuzega idili'
Kia nia "Sina-i-a"
Kun la verda famili'?


EI tutmondaj kontinentoj
Sub la flago de l' esper'
Da geviroj multaj centoj
Sin disigis de la ter'.


Por ke estu mi sincera,
Diru tiu ĉi raport':
Nia ŝipo estis vera
Specimeno de komfort'.


Tre praktike en la lito
Sen bezono de banuj'
Oni sin en sia ŝvito
Ee jam bani povis tuj.


Multe servis por amuzo
Ejoj kun funela tro',
Ĉar sin ligis kun la uzo
Gimnastika malenu'.


Dum ĝojiga star-ekzerco
Antau la manĝeja pord'
Bonhumor' kaj rida serĉo
Plialtiĝis ĝis rekord'.

Ĉiu babiladis ĝoje,
Eĉ en sonĝo kaj ebri'
Ĉiu-loke, ĉiu-foje
Esperanton aŭdis mi.

Dum la danco kun inklinoj
Al kares' lau mia gust'
Ĉiulandaj belulinoj
Premis sin al mia brust'.

Nokte mi ferdeken trenis
La matracon al fraulin',
Ĉar mi la felicon benis,
Dum ŝi dormis gardi sin.

Estis krom la luna lumo
Kaj enpensaj kisoj mil
Paradiza bankostumo
Tuta ŝia litkovril'.

Kun ronkado dormantara
Kai mistera marmurmur'
Estis flustro amo-para
Nia nokt-orelplezur'.

Sed la sorĉa romantiko
Venis al la pleja pIen'
Ĉe apero de Afriko
En radia sunmaten'.

Antaŭ nia ŝvito-guta
Karavan' el trans la mar'
Ĝoje dancis tuj la tuta
Korve-nigra genegrar'.

Sonĝe min ankoraŭ gvidas
Tra palmar' la fantazi'.
Kaj eĉ la kamelojn vidas
Mi ankoraŭ ĉirkau mi.

Mi ĉe ili resti revis,
Tarnen - kia malplezur'!
Nia ŝip' la ankrojn levis
Por alnorda hejmvetur'.

Granda estis, dank' al Dio,
De Neptuno la favor',
Ĉar el nia familio
Li neniun glutis for.

Eble eĉ per kelkaj idoj
Pligrandigos nia ar',
Ĉar en geedziĝ-avidoj
Ardis pli ol unu par'.

Tre amataj ĉeestlntoj,
Lau ĉi tiu melodi'
Ĉe petolaj glasotintoj
Faru mem da strofoj pli.

Kaj U-E-A, kara mia,
Kore mi petegas vin,
Baldaŭ per denova tia
Ŝipvetur' ĝojigu nin.

(Laŭ la germana popolmelodio ,,Eine Seefahrt die ist lustig")



Sinaia estis ŝipo konstruigita de kompanio “Fabre Line / Compagnie Française de Navigation a Vapeur Cyprien Fabre & Compagnie” en 1924 kiel ŝarĝ-ŝipo el 8.567 tunoj. Ĝi estis uzata i.a. ankaŭ kiel transport-ŝipo por migrantoj, el orienta Azio al Amerikoj.