About this blog

  • 31 posts
  • 20 383 visits / 1 comment
June 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

June 23, 2009

Ĝeneralaj reguloj de kartludo mariaĝo

// tre kruda versio de traduko de la reguloj prenitaj el retpaĝo de Ĉeĥa Mariaĝo-Asocio //

Artikolo I. Enkonduko

Tiu ĉi dokumento difinas ĝeneralajn regulojn de kartludo mariaĝo. Bazaj specoj de la ludo estas elekta mariaĝo, kruca mariaĝo kaj aŭkcia mariaĝo. Specifaj kaj precizigaj reguloj estas difinataj en apartaj dokumentoj dediĉitaj al tiuj specoj aŭ iliaj variaĵoj. Ĉiuj dokumentoj troveblas ĉe retpaĝaro de Ĉeĥa Mariaĝo-Asocio.

Artikolo II. Bazaj terminoj kaj principoj

  1. Mariaĝo estas kartludo por 3 aŭ 4 ludantoj. Ĝi estas ludata per german-tipa kartaro kiu konsistas el 32 ludkartoj, kiuj estas dividitaj en kvar emblemoj nomataj koloroj de po ok rangoj. La koloroj estas – koroj, tintiloj, vitofolioj kaj glanoj. La rangoj estas – sepo, oko, naŭo, deko, fanto, damo, reĝo kaj aso. Sepo estas konsiderata la plej malalta rango, aso la plej alta. Se unu koloro estas elektita kiel atuta, tiukolora karto de ajna rango estas kosiderata pli alta ol kartoj de la tri aliaj koloroj – ĝi atutas ilin. Dum luda rundoj kun elektita atuta koloro la deko de ĉiu koloro havas specialan rangon – ĝi iĝas la dua plej alta karto de sia koloro, tuj post la aso (do ĝi estas pli alta ol la reĝo).
  2. La celo de luda rundo estas plenumi deklaritan kontrakton malgraŭ la klopodo de kontraŭuloj malebligi tion.
  3. Elektanta ludanto, kiu fiksas la kontrakton kaj eventuale la koloron de atutoj, estas en la sekva teksto nomata deklarinto kaj ludas sole kontraŭ la aliaj ludantoj kiuj kunlaboras (defendantoj). La escepto estas kruca mariaĝo – tie okazas ke la deklarinto ludas en paro kun partnero (deklarinta flanko) kontraŭ paro da kontraŭuloj (defendanta flanko) (vidu Art. VII., par. 2).
  4. Ĉiuj kartoj estas disdonataj por luda rundo. La unua ludanto kiu ricevas kartojn dum la disdono estas nomata ĉefulo. Ĉiuj ludantoj, krom la eventuala paŭzanto, devas havi la saman nombron da kartoj (la mano) antaŭ komenco de kartludado. Se nur tri ludantoj partoprenas la ludon, la deklarinto kaŝite flankenmetas du kromajn kartojn nomatajn talono. Nek rangon nek koloron de tiuj du kartoj li malkaŝas al la defendantoj, eĉ ne dum la sekva kartludado. Dum elekta kaj aŭkcia mariaĝo ĉiam nur tri ludantoj partoprenas en la kartludado (vidu Art. VII., par. 1 kaj 3). Tamen eĉ tiujn du specojn de mariĝo povas facile ludi kvar ludantoj – la disdoninto simple paŭzas kaj ne partoprenas la rundon (paŭzanto).
  5. Ludanto ne rajtas montri nek konigi al siaj partneroj kartojn kiuj restas en lia mano.
  6. En la fazo de kartludado estas ludataj 10 kartoprenoj (aŭ simple prenoj), ĉiu konsistas el tri kartoj, po unu el ĉiu mano. Ĉiu ludanto laŭvice kaj laŭregule donas unu karton el sia mano kaj la ludanto al kiu apartenas la plej alta karto gajnas la kartoprenon. Li flankenmetos ĝin al propra staketo, tiel ke frontflankoj de la kartoj etsas nevideblaj, kaj donas la unuan karton de sekva kartopreno. Unuan kartoprenon komencas la ĉefulo, la escepto estas kartludado de kontraktoj Mizerulo aŭ Riĉulo, kies unuan kartoprenon komencas la deklarinto. Kartoj de prenitaj kartoprenoj ne plu partoprenas la kartludadon kaj ludantoj rajtas enrigardi nur la lastan finitan kartoprenon de la kartludo.
  7. Kiam ludanto donas karton al la kartopreno, li devas sekvi koloron, tio signifas doni karton samkoloran kun la unua karto de la kartopreno. Se la ludanto ne havas tiukoloran karton, li devas doni atutan karton, se atuta koloro estas fiksita. Se li eĉ ne havas atutan karton li rajtas doni ajnan alikoloran karton el sia mano, sed tia karto ne povas por li gajni la kartoprenon.
  8. Samtempa devo estas doni pli altan karton ol la plej alta karto aktuale en la kartopreno, se la ludanto havas tian karton. La regulo sekvi koloron validas samtempe, do en la kazo ke unua karto de la kartopreno estis atutita per atutkolora karto, la ludanto devas doni karton de la unua koloro, sed jam ne necese pli altan (ĉar eĉ la plej alta neatuta karto ne estus pli alta ol la atuto). Tamen se la ludanto ne havas la unuan koloron kaj ankaŭ donas atutan, la atuto ja devas esti pli alta ol la alia atuto en la kartopreno, se la ludanto tian havas.
  9. Kartojn por la sekva rundo kolektas ludanto, kies estas vico disdoni. La devo disdoni moviĝas al la sekva ludanto en la luda direkto (sama direkto kiel oni donas kartojn, kutime dekstrume), tio signifas ke disdonas ĉefulo de antaŭa rundo. Kolektante la kartojn la ludanto ne rajtas miksi ilin (se la koncernaj specifaj reguloj ne difinos alie), eĉ ne eblas ŝanĝi la sinsekvon intermetante du kolektataj staketoj lasitajn sur la tablo post la antaŭa rundo. La ludanto sidanta antaŭ la disdonanto (en la luda direkto) havas rajton kaj devon tranĉi la kartstakon antaŭ disdono, tio signifas hazarde dividi ĝin en du partoj (malsupran kaj supran, ambaŭ partoj devas enhavi almenaŭ du kartojn) kaj meti la malsupran parton sur la supran, tiel ke neniu vidas la lastan karton.

Artikolo III. Valoroj de kartoj

  1. Se celo aŭ parto de celo de deklarita kontrakto estas gajni kiom eble plej da poentoj, gajneblas la jenaj poentoj:

    • Aso – 10 poentoj
    • Deko – 10 poentoj
    • Lasta kartopreno – 10 poentoj
    • Mariaĝo – 20 poentoj
    • Atuta mariaĝo – 40 poentoj
  2. Poentoj pro asoj, dekoj kaj lasta kartopreno apartenas al tiu ludanto kiu gajnis la koncernan kartoprenon. Poentoj gajnitaj de kunludantoj estas post kartludo adiciataj por deklari la venkan flankon.
  3. Termino mariaĝo indikas ke ludanto havas en sia mano samtempe samkoloran damon kaj reĝon. Poentoj pro mariaĝo apartenas al la ludanto kiu havas ĝin nur se li anoncis ĝin dum iu kartopreno, kaj ne gravas kiu venkis la kartoprenon. La mariaĝo povas iĝi anoncita kiam la ludanto donas unuan el la du kartoj al kartopreno (kutime la damon) – tiam li ne metas la karton en la mezo de la tablo sed sur propra staketo de prenitaj kartoj, kie ĝi restos videbla ĝis fino de la rundo. Poentoj pro neanoncita mariaĝo ne apartenas al iu.
  4. Se la celo de deklarita kontrakto estas alia ol gajni poentojn, la valoroj de gajnitaj kartoprenoj ne estas atentataj kaj eventualaj mariaĝoj ne estas anoncataj.

Artikolo IV. Kontraktoj

  1. Antaŭ komenco de kartludado la deklaranto deklaras unu el jenaj kontraktoj:

    • Ludo
    • Sepo (pli precize Ludo kaj Sepo)
    • Cento
    • Cento kaj Sepo
    • Mizerulo
    • Riĉulo
    • Du Sepoj (nur dum aŭkcia mariaĝo)
    • Du Sepoj kaj Cento (nur dum aŭkcia mariaĝo)

    La metodo por elekti la deklaranton kaj lian kontrakton estas difinita diverse en specifaj reguloj de konkretaj specoj de la kartludo.
  2. Deklaro de kontrakto Ludo signifas ke la deklaranto elektas kaj anoncas atutan koloron kaj por plenumi la kontrakton li devas gajni pli da poentoj ol la defendanta flanko.
  3. Deklaro de kontrakto Sepo (tio fakte estas Ludo kaj Sepo) signifas ke la deklaranto elektas kaj anoncas atutan koloron kaj klopodos gajni la lastan kartoprenon per la atutkolora sepo. La kontrakto Sepo estas perdita se la deklaranto devas doni la atutan sepon pli frue ol en la lasta kartopreno aŭ se alia ludanto dum la lasta kartopreno ankoraŭ havis iun atutan karton (kiu do gajnis la kartoprenon). Kvankam la Ludo ĉiam estas parto de kontrakto Sepo, la plenumo estas taksata aparte (do rezulto de la kontrakto povas ankaŭ esti venkita Sepo kaj perdita Ludo aŭ male).
  4. Deklaro de kontrakto Cento signifas, ke la deklaranto elektas kaj anoncas atutan koloron kaj klopodos gajni almenaŭ 100 poentoj. Do por plenumo de la kontrakto la deklaranto nepre devas havi mariaĝon. Al la poentsumo por atingi la limon de 100 poentoj adicias nur unu mariaĝo, do por plenumi la kontrakton kun atuta mariaĝo necesas gajni almenaŭ 60 poentojn per asoj, dekoj kaj lasta kartopreno, aŭ eĉ almenaŭ 80 poentojn se la mariaĝo ne estas atutkolora. Eventualaj kromaj mariaĝoj estos adiciataj nur al la venka poentsumo.
  5. Deklaro de kombinita kontrakto Cento kaj Sepo signifas ke la deklaranto elektos kaj anoncos atutan koloron kaj klopodos plenumi ambaŭ kontraktojn samtempe, tio signifas klopodo gajni almenaŭ cent poentojn kaj gajni la lastan kartoprenon per atuta sepo. La plenumo de la kontraktoj estas taksata aparte.
  6. Deklaro de kontrakto Mizerulo signifas ke la deklaranto provos gajni neniun kartoprenon dum la kartludado. Atuta koloro ne estas elektata kaj dekoj havas normalan rangon inter naŭo kaj fanto.
  7. La unuan kartoprenon komencas ĉiam la deklaranto. Li donas la unuan karton sur tablo kun la frontflanko sube jam antaŭ deklaro de la kontrakto, kaj montras ĝin post la deklaro kiam komencas kartludado. La kontrakto estas perdita kaj kartludado tuj finiĝas se la deklarinto gajnas iun kartoprenon.
  8. Deklaro de kontrakto Riĉulo signifas ke la deklaranto provos gajni ĉiujn kartoprenojn. Atuta koloro ne estas elektata kaj dekoj havas normalan rangon inter naŭo kaj fanto. La unuan kartoprenon komencas ĉiam la deklaranto. Li donas la unuan karton sur tablo kun la frontflanko sube jam antaŭ deklaro de la kontrakto, kaj montras ĝin post la deklaro kiam komencas kartludado. La kontrakto estas perdita kaj kartludado tuj finiĝas se la deklarinto perdas iun kartoprenon.
  9. Deklaro de kontrakto Du Sepoj signifas, ke la deklaranto elektas kaj anoncas atutan koloron kaj plie kroman koloron nomatan helpkoloro kaj klopodos gajni la antaŭlastan kartoprenon per la helpkolora sepo kaj la lastan per la atutkolora sepo. La kontrakto Du Sepoj estas perdita se la deklarinto donis unu el la du sepoj pli frue ol en la celita kartopreno aŭ se ĝi perdas iun el la du lastaj kartoprenoj. El tio sekvas, ke por plenumi la kontrakton la defendantoj jam dum la antaŭlasta kartopreno devas havi neniun atutkoloran kaj neniun helpkoloran karton, kaj ke la deklarinto devas gajni la okan kartoprenon.
  10. Deklaro de kombinita kontrakto Du Sepoj kaj Cento signifas ke la deklaranto provos plenumi ambaŭ kontraktojn samtempe. La plenumo de la kontraktoj estas taksata aparte.
  11. Deklarita atutkolora sepo (eventuale helpkolora) povas esti donata nur kiel la lasta karto de sia koloro en la mano kaj nur al la lasta (eventuale antaŭlasta) kartopreno, se la deklaranto ne devas doni ĝin pli frue obeante alian regulon.
  12. Dum kontraktoj kun elektita atuta koloro la deklaranto ne rajtas meti asojn nek dekojn en la talonon. Talonigi nevaloran atuton estas permesite, se specifaj reguloj ne difinas alie.

Artikolo V. Premioj

  1. Se la deklarinto plenumis sian kontrakton, ĉiu defendanto pagos al li la rezultan premion. Se la deklarinto perdis sian kontrakton, li (eventuale la deklarinta flanko) pagos la rezultan premion al ĉiu defendanto. Eventuala paŭzanto estas dum la pagado konsiderata kiel defendanto.
  2. La rezulta monsumo dependas de baza premio difinita antaŭ komenco de la ludo – kutima bazo estis tradicie 10 haleroj, nun pli ofte 20 aŭ 50 haleroj aŭ eĉ unu ĉeĥa krono. La suba tabelo difinas koeficientojn per kiuj estas multiplikata la baza premio por kalkuli la bazan premion pro ĉiu kontrakto:

    • Ludo 1
    • Sepo 2
    • Cento 4
    • Mizerulo 15
    • Riĉulo 30
    • Du Sepoj 40

    La rezultaj premioj pro kombinitaj kontraktoj estas adiciataj, eventuale subtrahataj se estis plenumita nur unu el la kontraktoj.
  3. Se la atuta koloro estas koroj la rezulta premio estas duobligita.
  4. Estontan premion pro la deklarita kontrakto povas estis plialtigita per duobligado kaj reduobligado. Kiam la deklaranto deklaras sian kontrakton le defendanta parto devas konfirmi ĝin. Defendanto povas komenti la kontrakton dirante "Bone" (se li pensas ke la deklaranto plenumos ĝin) aŭ dirante "Duoble" (se li pensas ke la deklarinto perdos ĝin). Ĉiu duobligo duobligas la premion pro la kontrakto. Kombinitaj kontraktoj estas duobligataj aparte. Ludantoj komentas la kontrakton laŭvice en la direkto de ludo. La premio povas esti kelkfoje reduobligita de alternantaj flankoj, kutimaj ĉeĥaj esprimoj por duobligi kaj reduobligi estas "Flek" (unua duobligo de la defendanta flanko), "Re" (reduobligo de la deklarinta flanko), "Tutti" (defendanta flanko), "Boty" (deklarinta flanko) ktp. Se iu flanko ĉesas duobligi kontrakton la alia flanko ne plu povas reduobligi tiun kontrakton kaj la baza premio pro tiu kontrakto iĝas fiksita. La duobligado finiĝas kiam ĉiuj defendantoj konfirmis la kontrakton dirante "Bone".
  5. Se la deklarita kontrakto estas kombinita, ekzemple Sepo kaj Ludo, oni diferencigas la duobligojn menciante kontrakton, dirante ekzemple "La ludo duoble" (Flek na hru) aŭ "La sepo duoble" (Flek na sedmu" aŭ eĉ "Ambaŭ duoble" (Pod obojí), kaj simile. Ekzistas multaj ĉeĥaj "spicaj" esprimoj uzataj dum la ludo, eble mi iam dediĉos apartan dokumenton al ili.
  6. Se la deklarinto plenumis la kontrakton Cento, li ricevos la bazan premion pro cento (sed eventuale plialtigitan dum duobligado) tiomoble per kiom da poentdekoj lia rezulta poentsumo (inkluzive ĉiujn liajn mariaĝojn) superis 90 poentojn (do nur unuoble se li venkis per minimumaj 100 poentoj, aŭ kvaroble se li gajnis 130 poentojn ktp.). Se la deklarinto ne plenumis la kontrakton li devas pagi la saman bazan premion tiomoble, kiom da poentdekoj mankis al li por atingi la limon de 100 poentoj, kaj ankaŭ unoble pro ĉiu poentdeko kiun la defendanta flanko gajnis danke al mariaĝoj.
  7. Dum kontrakto Ludo (aŭ Ludo kaj Sepo) la deklarinto aŭ defendanta flanko povas atingi tiel nomatan Silentan centon gajninte cent ol pli ol cent poentojn (ĉiuj mariaĝoj de la flanko inkluzivas en la poentsumo). En tiu kazo la baza premio pro la ludo estas duobligita (do iĝas duono de la baza premio pro deklarita Cento) kaj la venka flanko ricevos ĝin tiomoble, per kiom da poentdekoj la poentsumo superis 90 poentojn.
  8. Dum kontrakto Ludo aŭ Cento la deklarinto aŭ defendanta flanko povas atingi tiel nomatan Silentan sepon, gajninte la lastan kartoprenon per la atutkolora sepo. La Silenta sepo povas estis ankaŭ perdita, se iu ludanto (eventuale eĉ kunludanto de la sama flanko) gajnis la lastan kartoprenon kun la atuta sepo per pli alta atuto. La premio pro Silenta sepo estas duono de la baza premio pro deklarita Sepo. Se la Silenta sepo estas perdita, la premion pagas la flanko kiu donis la sepon. Se la atutkolora sepo ne estis donita al la lasta kartopreno, tute ne temas pri perdita Silenta sepo.
  9. Maksimuma premio pro unu rundo (laŭ la rezulto de kartludado kaj inkluzive duobligadon), tiel nomata limito, estas kvincentoblo de la bazo.
  10. Se iu defendanto duobligis evidentan kontrakton, tio signifas sendube venkitan ludon, li pagos al la deklarinto mem anstataŭ siaj kunludantoj la tutan diferencon inter la rezulta premio post duobligiado kaj la baza premio pro la kontrakto. Se alia defendanto ankaŭ duobligis, ĉiu el la du pagos duonon de la diferenco. La defendantoj, kiuj ne partoprenis en la duobligado, pagas nur la bazan premion pro la kontrakto (laŭ Art. V., par. 2, 3).
  11. Kontraktoj Ludo, Sepo, Cento estas konsiderataj evidentaj, se estas certa antaŭ komenco de kartludado, ke oni ne povas igi la deklarinton perdi eĉ 10 el la 90 poentoj pro asoj, dekoj kaj lasta kartopreno.
  12. Kontrakto Mizerulo estas konsiderata evidenta, se estas certa antaŭ komenco de kartludado, ke la deklarinto ne povas gajni eĉ unu kartopreno.
  13. Kontrakto Riĉulo estas konsiderata evidenta, se estas certa antaŭ komenco de kartludado, ke la deklarinto ne povas perdi eĉ unu kartopreno.
  14. Kontrakto Du Sepoj estas konsiderata evidenta, se estas certa antaŭ komenco de kartludado, ke la deklarinto venkos eĉ se ĉiuj atutaj kaj helpkoloraj kartojn kiuj mankas al li estas en la mano de unu defendanto.
  15. Se dum duobligado de kontrakto Sepo la defendantoj duobligigis la Ludon kaj ne duobligis la Sepon (tiel konfirmis ĝian venkon), kaj la deklarinto la Ludon ne reduobligis (tiel konfirmis ĝian perdon), la kartludado tute ne okazos, ĉar laŭ la subtrahotaj premioj la rezulto estus nulo, do ne estas dubo pri la venkonto.

Artikolo VI. Renonco

  1. Renonco estas ĉiu kulpo kontraŭ la reguloj de la ludo.
  2. Renonco estas antaŭ ĉio:

    • Miksado aŭ intermetado de kartoj (laŭ Art. II, par. 9)
    • Plurfoja malĝusta disdono
    • Malobeo de la ludvico komentante deklaritan kontrakton (laŭ Art. V., par. 4)
    • Malĝusta nombro de talonigitaj kartoj
    • Enrigardo en la talono kiam la kontrakto jam estas komentita
    • Malobeo de la ludvico kartludante (laŭ Art. II., par. 6)
    • Nesekvo de la koloro (laŭ Art. II., par. 7)
    • Nesurtabligo de pli alta karto (laŭ Art. II., par. 8)
    • Anticipa surtabligo de deklarita Sepo (laŭ Art. IV., par. 10)
    • Enrigardo en kartoj de kontraŭuloj aŭ kunludantoj
    • Konigo de kartoj al kunludanto
    • Talonigo de aso aŭ deko, escepte de kontrakto Mizerulo aŭ Riĉulo (laŭ Art. IV. par. 11)
  3. Ludanto kiu renoncis, pagas al ĉiuj aliaj ludantoj monpunon konsistantan en dekoblo de la bazo kaj devas (krom la unuaj tri renoncspecoj) ankaŭ pagi anstataŭ ludantoj de sia flanko la premion pro la kontrakto (laŭ la rezulto de duobligado), kiu estas konsiderata perdita de la renoncinta flanko. Monpuno pro kontraŭregula talonigo de aso aŭ deko estas kvindekoblo de la bazo.

Artikolo VII. Bazaj specifaĵoj de la diversaj ludspecoj

  1. Elekta mariaĝo: Kartludadon partoprenas 3 ludantoj. Oni disdonas sen talono laŭ la ludvico jene: 7-5-5-5-5-5. Atutkoloron ĉiam elektas la ĉefulo vidinte nur la unuajn sep kartojn. Li kaŝite flankenmetas elektitan karton kies koloro iĝos atuta (li tamen povas elekti unu el la kvin neviditaj kartoj kaj tiel hazarde elekti la atutkoloron). Poste li aldonas la neviditajn kartojn al sia mano kaj talonigas du kartojn. Se li volas deklari kontrakton kun atuta koloro, li unue devas ebligi al aliaj ludi kontrakton sen atutoj (Mizerulon aŭ Riĉulon). Tion ĝi faras demandante "Koloro?" La aliaj laŭvice respondos "Bona" konfirmante la estontan kontrakton de ĉefulo, aŭ "Malbona" – en tiu kazo la dirinto prenos la talonon, talonigos du kartojn kaj deklaros Mizerulon aŭ Riĉulon. Se ambaŭ ludantoj diris "Bona", la ĉefulo montras la flankenmetitan atuton, aldonas ĝin al sia mano kaj deklaras la kontrakton, atendante komentojn. Se la ĉefulo volas ludi Mizerulon aŭ Riĉulon, li anstataŭigas la unue flankenmetitan atuton per la karto, kiun li donos al la unua kartopreno, kaj deklaras la kontrakton. En kazo de Mizerulo, la aliaj ludantoj ankoraŭ povas transpreni la kontrakton deklarante Riĉulon, prenante la talonon kaj talonigante du kartojn. La deklarita kontrakto poste estas duobligata laŭ la ĝeneralaj reguloj. Se la ĉefulo deklaris kontrakton kun atuta koloro, la defendantoj povas en la unua rundo de duobligado deklari Sepon aŭ Centon Kontraŭ. Al deklarita Cento adiciatas unua anoncita mariaĝo.
  2. Kruca mariaĝo: Kartoprenon partoprenas 4 ludantoj. Oni disdonas sen talono laŭ la ludvico jene: 4-4-4-4-4-4-4-4. La ĉefulo elektas atutkoloron vidinte la unuajn kvar kartojn, kaj flankenmetas karton kies koloro iĝos atuta. Elektante li anoncas rangon de atutkolora karto, kun kies posedanto li volas kunlabori. Li povas intence anonci rangon de karto kiun li havas por ke li ludu sole, aŭ poste trovi la anoncitan karton inter la kvar neviditaj kartoj. Talono ne ekzistas. La ĉefulo demandas "Koloro?" kaj la aliaj povas respondi "Malbona", ludonte Mizerulon aŭ Riĉulon. Se ĉiuj diris "Bona", la ĉefulo montras la flankenmetitan atuton, aldonas ĝin al sia mano, kaj deklaras kontrakton. Poste aliaj komentas la kontrakton, eventuale duobligante. Se la deklarinto kunlaboras kun alia ludanto (posedanto de atuto de la anoncita rango), tiu ludanto devas ne duobligi kontraŭ la ĉefulo (tio signifas ke neparajn duobligojn faras nur defendantoj). La duobligado ne ĉiam montras, kiuj ludantoj kunlaboras, aŭ ne montras tion al ĉiuj. La rezulta poentsumo de kunludantoj estas adiciata. Se la flankoj havas po du ludantoj, unu perdinto pagas al unu venkinto, kaj la alia perdinto al la dua. La defendantoj ankaŭ povas deklari kontrakton kontraŭ la deklarinta flanko. Estas devige duobligi Ludon por la defendanto, kiu havas atutan damon aŭ reĝon. La deklaranta flanko devas deklari Centon, se unu el la ludantoj havas atutan mariaĝon. Dum la kontrakto Mizerulo post la unua surtabligo en dua kartopreno ĉiuj ludantoj montras siajn kartojn, kiuj restos videblaj ĝis la fina de la kartludado. La defendantoj tamen ne rajtas interkonsentiĝi. La Riĉulo povas estis ludata "kun ruzulo", tio signifas ke la deklarinto ne devas gajni la lastan kartoprenon. La "ruzulo" gajninta ĝin estas konsideranta kiel ano de deklarinta flanko kaj ricevos saman premion kiel la deklarinto.
  3. Aŭkcia mariaĝo – Kartludadon partoprenas 3 ludantoj. Oni disdonas laŭ la ludvico kun talono jene: 5-5-5-2-5-5-5. La ludanto kiu venkas la aŭkcion sindevigante al la plej alta kontrakto (laŭ Art. IV, par. 1) prenos la dukartan talonon disdonatan kaŝite en la mezo de la tablo kaj havas rajton elekti atutkoloron kaj deklari kontrakton, taloniginte du kartojn. Li povas deklari kontrakton per kiu li venkis la aŭkcion aŭ ajnan pli altan kontrakton (sed ne malpli altan). La rajto de unua surtabligo tamen restas ĉe la ĉefulo (kun la escepto de kontraktoj Mizerulo kaj Riĉulo). La aŭkcion komencas per anonco de kontrakto la arierulo, tio estas ludanto kiu ricevas kartojn dum la disdono kiel lasta. Li demandas ĉefulon iom post iom plialtigante la kontrakton, al la ĉefulo sufiĉas ĉiam sekvi la proponitan kontrakton dirante "Mi havas ĝin". Se la arierulo ne plu povas plialtigi kontrakton, li rezignas la aŭkcion. Se la ĉefulo ne povas sekvi la kontrakton de arierulo, rezignas la ĉefulo. Post la rezigno la tria ludanto transprenas la postenon de la rezigninto, do se rezignis ĉefulo al la tria ludanto sufiĉas sekvi kontraktojn de arierulo por venki la aŭkcion, alikaze li devas plialtigi la kontraktojn kiun la ĉefulo havas. En tiu ĉi ludspeco ekzistas specifa kontrakto Du Sepoj (vidu Art. IV., par. 8).
Published at 19:42 ( 0 comments / 562 visits )
This post is public

June 22, 2009

Eĥo de la pasinteco

Saluton karaj geamikoj!

Al tiuj kiuj rimarkis mian silentan malaperon el Ipernity-vivo kaj ĝenerale el interreta mondo, mi ege pardonpetas. Strangaj ŝanĝoj okazas kaj antaŭ multaj monatoj mi iel tute perdis emon sekvi blogojn, partopreni diskutojn kaj viziti retbabilejojn. Malgraŭ tio mi esperas, ke miaj amikoj de la pasinteco ne iĝis eks-amikoj kaj ke ili pardonos mian longan foreston, kaŭzitan de tiu abrupta ŝanĝo de mia animstato. Per mia reveno en tiu ĉi momento mi ne povas promesi, ke mi tuj rekomencos mian Ipernity-vivon, eĉ tiel viglan kiel ĝi estis en la pasinteco, sed mi almenaŭ volis iomete klarigi, kio okazis. Petante vian pardonon mi aldonas al la galerio tri freŝajn verdajn naturfotojn, inter aliaj verdan muskan koron, kiun hazarde kreis la mirinda naturo.

Min ege ĝojigos viaj eventualaj vortoj.
Dirante denove "Pardonu!", mi amike salutas vin,

Jan

Verda muska koro
Verda muska koro

Harkovrita folio
Harkovrita folio

Post somera pluveto
Post somera pluveto

Published at 18:57 ( 6 comments / 322 visits )
This post is public

June 6, 2008

Esperanta Tendaro en Karpatoj - invito

Resaluton amikoj. Mi pardonpetas pro mi longa silentado ĉe Ipernity kaj profitas oportunon reviziti ĝin, ĉar mi estis petita sciigi amikojn pri Esperanta renkontiĝo okazonta en aŭgusto en Ukrainaj Karpatoj.

Bonvolu legi iomete pli ĉe Ipernity-paĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo, tie vi ankaŭ trovos invitilon kun kontakto al organizanto.

Esperanta Tendaro en Karpatoj

Published at 08:05 ( 0 comments / 1525 visits )
This post is public

March 19, 2008

Ukrainio, Hungario kaj Hispanio

Mi pardonpetas pro alsxuto de dekoj da fotoj samtempe, sed mi ne paciencas aldoni po kelkaj cxiutage. Se vi interesas pri la vojagxo, ne nur pri fotoj, mi konsilas spekti la albumojn kiam ili estos pretaj, prefereble per bildoprezento, ordigite, Mi jam alsxutis Ukrainion sed ankoraux mankas priskriboj:

Ukrainio 02/2008

Published at 06:26 ( 0 comments / 691 visits )
This post is public

March 12, 2008

Pozdrav z Madridu | Saluton el Madrido

Srdečně zdravím z Madridu! Trochu jsem se zranil, takže se vrátím již tento čtvrtek, ne 17. března, jak bylo původně plánováno. Snad stihnu udělat ještě pár fotek, než se mi vybijí provizorně zakoupené baterky...

Koran saluton el Madrido. Mi revenos al Prago jam morgaux, ne je la 17-a de marto kiel mi planis antauxe, cxar mi estas malgrave vundita kaj mia familio timas pro tio. Espereble mi tamen sukcesos foti ion interesan kaj poste alsxuti cxi tien.

Published at 11:58 ( 8 comments / 1471 visits )
This post is public

February 14, 2008

Ek orienten...

Pardonu, dum venontaj du semajnoj mi verŝajne ne povos partopreni en okazado ĉi tie ĉe Ipernity, ĉar ĉi ĵaŭde vespere mi estas forveturonta al Kievo, finfine bedaŭrinde sole.

Ĝis re!

Published at 04:32 ( 0 comments / 565 visits )
This post is public

Published at 08:01 ( 0 comments / 1082 visits )
This post is public

February 9, 2008

Traduko de reguloj de ĉeĥa kartludo mariaĝo

Interkonsentite kun Český svaz mariáše (Ĉeĥa Mariaĝo-Asocio) http://www.marias.cstv.cz/ mi estas tradukonta oficialajn regulojn de tiu laŭ mi interesega kaj tre amuza ĉeĥa kartludo, kies reguloj ankoraŭ ne estis tute kaj uzeble tradukitaj eĉ al la angla! 

Ke la traduko estu plejeble kvalita mi volonte akceptos helpon de aliaj samladaj esperantistoj, almenaŭ ni pridiskutu kelkajn tradukotajn terminojn. Mem la nomo de la ludo estas puzleto - laŭ etimologia deveno laŭdire temas pri "geedziĝo" (el la franca "mariage", ĉu), laŭ ofta okazo dum la ludo kiam ludanto ricevas premion pro samkoloraj kartoj de reĝo kaj reĝino tenataj samtempe.
En la Esperanta traduko de fama Brava soldato Ŝvejk tiu ĉi kartludo estas ankaŭ menciita, kiel mariaĝo, tamen en Ĉeha-Esperanta vortaro de Karel Kraft mi trovis nur vorton brisko. Mi prefereble uzus vorton mariaĝo, pro la simila prononco. Mi ne sukcesis ion pli trovi pri tiuj vortoj.
Eble vorto mariaĝo ne estas tute taŭga pro la falsa radiko aĝo kaj tial esperantistoj povus konfuziĝi legante mari/aĝo. Tamen tio ja certe ne estus ununura Esperanta vorto kun tia ambiguo.

La oficialaj reguloj havas du partojn, la unua estas ĝenerala por kompreni la ĉefajn principojn kaj la dua detale priskribas kvazaŭ-reĝan variaĵon de mariaĝo, tiel nomatan aŭkican mariaĝon (licitovaný mariáš), kiu estas serioze ludata eĉ dum oficialaj konkursoj. Ni nepre traduku unue la ĝeneralajn regulojn. Jen ambaŭ:

Ĝeneralaj reguloj de mariaĝo 2008
Oficialaj reguloj de aŭkcia mariaĝo 2008

Mi antaŭĝojas viajn opiniojn, kuraĝdezirojn kaj se eblas ankaŭ konsilojn de samlandanoj rilate la tradukon!

Published at 07:47 ( 4 comments / 1261 visits )
This post is public

February 6, 2008

UK declares linguistic war / UR ŝaltas lingvan mondmiliton

UK declares linguistic war on the world: the first 750.000 teacher-soldiers will reoccupy India within the next 5 years.

Ugh, is the English language really suitable for this noble project? Could not they teach something easier, e.g. Esperanto? We all would be very thankful for the support, yep! :)

UR ŝaltas lingvan mondmiliton: la unuaj 750000 instruistoj-soldatoj reokupos Baraton dum venontaj 5 jaroj.

Fiiii! Ĉu la angla lingvo vere taŭgas por tiu nobla celo?! Ili instruu Esperanton kaj mi dankegos ilin!
(angla filmeto, subtekstigita Esperante)

http://dotsub.com/films/ukdeclares/index.php?autostart=true&language_setting=eo_2571

Published at 11:39 ( 6 comments / 795 visits )
This post is public

February 6, 2008

U Staré paní - Emil Viklický Trio 6. 2. 2008

Praga ĵazklubo:

U Staré paní

(Ĉe Maljuna sinjorino)

Michalská 9, Prago 1
Ĉiuvespere: de la 19-a ĝis 02-a
Viva muziko: de la 21-a ĝis meznokto
Kontakto: info@jazzlounge.cz
http://www.jazzlounge.cz/

Laŭdire ununura ĵazejo en Prago kie oni povas tutnokte aŭskultante plenvalore vespermanĝi.
Biletoj: 250,- czk / 10 eur

Jen fotoj de hieraŭa koncerto de Emil Viklický trio, kiun mi ĉeesis kun Gustavo kaj fratinjo Eva. Jaroslav Uhlíř estis tiuvespere anstataŭigita per Tomáš Baroš, verŝajne tial oni ludis pli da standardoj kaj malpi da siaj belegaj propraj verkoj, bazitaj sur Moraviaj kantoj. Ja tamen tre bona koncerto!

(sonkvalito de ĉi malsupraj filmetoj estas tre malbona, ja altaj kaj malaltaj tonoj apenaŭ aŭdeblas)

U Staré paní - Emil Viklický trio
U Staré paní - Emil Viklický t…

Laco Tropp
Laco Tropp

 

Tomáš Baroš
Tomáš Baroš
 
Emil Viklický
Emil Viklický

Laco Tropp
Laco Tropp
U Staré paní - Emil Viklický trio
U Staré paní - Emil Viklický t…

Published at 09:51 ( 0 comments / 474 visits )
This post is public

January 28, 2008

Cenzuro? Benazir Bhutto: "...Omar Sheikh, the man who murdered Osama bin Laden..."

Tiun ĉi artikolon mi verkis antaŭ kelkaj semajnoj sed tuj igis ĝin privata ĉar mi decidis ke Ipernity estu pli bone loko por amuziĝi. Nun mi ŝanĝis mian decidon kaj ridaktante la eksan blogaĵon mi eksciis ke situacio iomete ŝanĝis. Ruĝaj tekstoj estas hodiaŭaj aldonaĵoj.

Tiel-ĉi aspektis cenzurita versio de intervjuo kun Benazir Bhutto (troveblas en BBC-arkivo):
(spektu atente ĉirkaŭ kvina minuto de filmeto)

 

Kaj tiu ĉi verŝajne origina versio aperis antaŭ nelonge ĉe youtube:
(spektu kaj aŭskultu atente ĉirkaŭ sesa minuto)

 

Hodiaŭ mi re-spektis la version el BBC arkivo kaj mi ĝojegas ke mi tiam faris propran sekurkopion de la datumfluo. Ĉar, ne tiel mirige, pro la ega pridiskutado BBC verŝajne decidis anstataŭigi la cenzuritan version per la originala:

Hodiaŭa jam ne cenzurita versio en BBC-arkivo

Konkludojn faru ĉiu mem. Iuj pensas ke ŝi celis diri "who murdered *for* Osama", aŭ ke ŝi aŭ intence aŭ erarante misdiris Osama anstataŭ Daniel Pearl, tamen kial la intervjuisto en tiu kazo ne pridemandis tion aŭ almenaŭ ne klarigis post la elsendo?
Mi ne celas diri ion, fakte por mi jam antaŭ longe estas kutimaj amaskomunikiloj nekredeblaj. Tiu ĉi ekzemplo apenaŭ estas nura escepto, tamen bone montras flekseblecon kaj kredeblecon de (ciferecaj) "rikordoj", "arkivoj" ktp.

Ĉu kaŝita cenzuro en laŭdire demokracia lando ne estas eĉ pli aĉa afero ol bluaj glubendoj aŭ granda ĉina fajroŝirmilo pri kiuj ĉiuj scias?

Angle jam troveblas multegajn skribaĵojn pri tiu afero:
[EN] http://existentialistcowboy.blogspot.com/2007/12/bbc-censored-benazir-bhuttos-reports.html
[EN] http://www.pissedonpolitics.com/2007/12/benazir_bhutto_bin_laden_murde.htm
France аnkаŭ:
[FR] http://www.agoravox.fr/article.php3?id_article=33697
Ĉeĥe ankaŭ aperis ion:
[CS] http://www.blisty.cz/2008/1/3/art38079.html 

Published at 13:02 ( 4 comments / 1226 visits )
This post is public

January 28, 2008

Filmo Godfather (1972), rilata muziko kaj komputilludoj (ĉeĥa Mafia kaj Godfather de EA)

Filmo Godfather (1972)

Citaĵo de Vikipedio: The Godfather (anglalingve: "La Baptopatro") estas 1972-a krima filmo direktita kaj kunverkita de Francis Ford Coppola, bazita de la romano de la sama nomo de la alia kunverkisto Mario Puzo. En la filmo aperis steluloj Marlon Brando, Al Pacino, Robert Duvall, Diane Keaton, kaj James Caan. La filmo estas la unua parto de la Trilogo Godfather, sekvita de The Godfather Part II en 1974 kaj The Godfather Part III en 1990. La rakonto de la filmo ampleksis dek jarojn de malfrua 1945 ĝis frua 1955, pri la estro de Novjorka Mafio donas kontrolon de la familia entrepreno al sia malinklina filo. Ĝi rangas kiel la tria plej bona filmo de la American Film Institute, kaj estas unu el du filmoj kun rango de 9.1 el 10 (la alia estas The Shawshank Redemption) en la Internet Movie Database plej bona 250 listo. Ĝi ankaŭ estas la plej alta filmo en la plej bona 100-listo de Metacritic.

Mafia: The City of Lost Heaven (2002)

Ĉeĥa komputila ludo: http://www.mafia-game.cz/ de Illusion Softworks.
Tiun bonegan ludon mi finludis kaj (poste;) eĉ aĉetis.
Al mi tre plaĉas, ke kvankam la ludanto estas libera la ludo ne mankas gravan agadlinion (kompare ekzemple kun GTA). Plie grava parto de tiu ludo estas ŝoforado de malnovaj aŭtoj, kies fizika ŝoformodelo estas tre precize programita (en tiama tempo, kaj por tiuspeca ludo) kaj bone subtenis uzadon de stirrado.

Mafia - bildo 2
Mafia - bildo 2
Mafia - bildo 1
Mafia - bildo 1

Mafia - ekrankopio 3
Mafia - ekrankopio 3
Mafia - ekrankopio 4
Mafia - ekrankopio 4

Mafia - ekrankopio 5
Mafia - ekrankopio 5
Mafia - ekrankopio 6
Mafia - ekrankopio 6

Mafia II (?)

Nur hodiaŭ mi trovis oficialan sciigon pri venonta sekvaĵo: http://www.2kgames.com/mafia2/home.html
(oni subparolis pri tio neoficiale, dum lasta jaro mi forgesis pri tiu afero)
Mi antaŭĝojegas ĝin!

Mafia II - ekrankopio 2
Mafia II - ekrankopio 2
Mafia II - ekrankopio 1
Mafia II - ekrankopio 1

The Godfather: the game (2006)

Pli nova ludo de Electronic Arts bazita ĝuste sur la libro kaj filmo:
http://www.ea.com/official/godfather/godfather/us/home.jsp
Mi ne ludis tiun ĉi ludon, fakte mi nuntempe ne ludas komputilludojn kaj mi eĉ ne kredis ke ĝi estus pli bona ol la ĉeĥa ;)

The Godfather the game - ekrankopio 2
The Godfather the game - ekran…
The Godfather the game - ekrankopio 1
The Godfather the game - ekran…

Muziko

 

La tria sonaĵo estas la fama melodio de la filmo ludata de ĉeĥa romantika-pianisto Jiří Malásek. Hodiaŭ lia filo Petr Malásek estas ĵaza pianisto kaj mi jam kelkfoje aŭdis lin en Pragaj ĵazkluboj.

Published at 09:58 ( 0 comments / 969 visits )
This post is public

Published at 15:19 ( 0 comments / 301 visits )
This post is public

Published at 12:12 ( 0 comments / 395 visits )
This post is public

January 16, 2008

Setkání uživatelů Ipernity v Praze 2./3. února

...ačkoliv bude do značné míry esperantistické, není to vůbec podmínkou.
Všichni jsou vítani, nějak se dorozumět zvládneme.
Akci inicioval Lars Sözüer a bude pořádána za více než jen snad morální podpory z Prahy.

Více se o ní dočtete mnohojazyčně v Larsově blogu, kam také pište veškeré komentáře:

 

 

Ipernity-setkání v Praze

Published at 10:08 ( 0 comments / 318 visits )
This post is public

December 31, 2007

PF 2008 / Bondeziro / Пожелание / Voeux / 祝贺 / Wish

Jene vi povas bildigi propran novjaran bondeziron de mi. Retpoŝtadreso ne estas nepre plenigota, tamen se vi plenigos ĝin vi ankaŭ ricevos la bildon retpoŝte. Amikoj, mi ankaŭ klopodas aldoni ligilojn kun preplenigitaj agordoj en viajn gastlibrojn, tamen mi ŝajne ne sukcesos fari tion por ĉiuj amikoj, mi esperas ke ĉiu pri kiu mi "forgesos" pardonos min, uzos jenan ligilon kaj plenigos sian nomon mem:

cindrulo.info/2008

Published at 15:09 ( 7 comments / 1003 visits )
This post is public

December 19, 2007

"Vánoce" na Jítravě / "Kristnasko" en Jítrava

[cs] /pahýl/

Tímto zdravím účastníky v nadpisu zmíněné milé akce a současně zde publikuji první článek v češtině :)

V pátek při velice hektickém objezdu, jak už to bohužel na Vánoce často bývá, jsem si nestihl sbalit foťák, takže jsem o víkendu udělal jen pár snímků mobilním telefonem. Dávám je sem, dokud někdo neposkytne lepší. A také je zde záznam trasy sobotní procházky, překvapilo mne, že to bylo skorem 15 km...

[eo] /malpreta/

Dum lasta finsemajno mi ĉeestis antaŭkristnaskan renkontiĝon en norda ĉeĥa vilaĝo Jítrava en Lužické hory. Ni loĝis apud preĝejo en paroĥestro, ĉar la renkontiĝo estis organizita par nia universitata profesoro de etiko kaj teologio. Ni alvenis en Jítrava'n vespere ĉirkaŭ je la oka, sabate ni ekskursis 15 km en ĉirkaŭa neĝkovriteta naturo kaj vespere antaŭfestis Kristnaskon dekorante Kristarbon kaj ĉeestante meznoktan meson. Bonegan etoson bedaŭrinde difektis dimanĉe iu malfeliĉa okazaĵo kiu okazis en familio de aliaj loĝantoj de la paroĥestro.

Jítrava
Jítrava
Jítrava - preĝejo
Jítrava - preĝejo

Jítrava - paroĥestro
Jítrava - paroĥestro
Jítrava - paroĥestra muro
Jítrava - paroĥestra muro

Sobotní procházka (odkaz na vizualizaci GPS dat pomocí EveryTrail.com)

    

Published at 15:23 ( 0 comments / 313 visits )
This post is public

December 10, 2007

高罗佩: 狄公案—迷宫案 (第十九章)

第十九章

  乔泰与马荣离开县衙后,狄公案头取了一份公事,但拿在手中看了半日,也不知上面言讲何事。洪参军明白,主人心中愁闷,如何有心事研读公文。

  狄公放下手中公事,说道:“洪参军,我对你一向无话不言。这兰坊历来兰艾同盆,龙鱼混杂,如今更境内忧外患,危机四伏,若是乔泰与马荣拿不到那番胡头领,我们处境实危如累卵矣!”

  参军安慰道:“老爷且放宽心,乔、马二人胆大心细,武艺超群,素能降龙伏虎,除妖捉怪,此去擒拿小小番酋,定能马到成功,万无一失。”

  狄公默默无语,批了几张公文,仍不见乔、马动静,放下手中玉管狼毫,说道:“乔、马二人到现在不归,量来他们已经得手。我们在此坐等无益,今日天高云淡,秋阳杲杲,不如趁此晴和天气,去万寿山中寻访鹤衣先生,也是道理。”

  (杲:读‘搞’,杲杲:明亮的样子。)

  洪参军跟随狄公多年,深知主人每遇疑难,六神不安之时,总要外出走走。或扮作身背药箱的江湖郎中,或者装成手摇串铃的游方道士,假借行医看相,微服私访,体察民情,进而消愁解闷,安神定心。遂忙出内衙命从人厩房中牵出骅骝两骑,配了鞍辔。

  两骑从正门出了县衙,一路南行,过石桥,出南门,沿官道南奔而去。行至一三岔路口,经一农人指引,二骑上了一条小道,直奔万寿山。到得山脚,二人甩蹬下马,恰遇一樵夫路过,洪参军衣袖中摸出数枚铜钱赏了,命其代为看马。

  二人滑石径攀山不止,。一口气登上峰巅青龙岭。稍事休息,又下羊肠小道进入深谷。

  谷中万籁俱寂,惟闻溪流潺潺,泉水幽咽。二人跨石桥,过小溪,来到一条岔道,骋目远眺,尽头似有一间草堂隐于簇簇绿叶之中。沿岔道前行,拨荆棘,穿草丛,来到一扇竹门门首。门内是一座小花园,十分别致。园中夭桃秾李,百卉竞妍,幽香四溢。沁人心脾。似这等仙山佳景,实令人心旷神怡,流连忘返。

  (秾:读‘农’,花木繁盛的样子。)

  草堂屋顶青苔碧绿,檐下藤蔓满墙。狄公不愿打破这宁静气氛,也不呼唤,只将堂前花木轻轻拨开。向前一瞧,见一以斑竹搭成的露台之上,一老者身着褴衫,头项斗笠,正俯身浇灌花木,这才喊道:“老丈可是鹤衣先生么?”

  老者回过头来,没有答言,只朝屋子方向略略做了个手势。老者白眉银须盖了一半脸面,另一半又被斗笠边沿遮了,故狄公无法看清他的容貌。老者转过脸去,放下手中水壶,默默走到屋后。“

  老者对远客如此漠然相待,狄公心中自是愀然不乐。命洪参军候于门外,自己慢步上得门前阶梯,推开半掩的木门,进人屋内。

  (愀然:形容神色变得严肃或不愉快。愀:读‘巧’。)

  屋子很大,只在窗前有木桌一张,木凳一对,靠后墙尚有竹案一方,墙角整整齐齐摆了花锄花铲,看样子倒很象一座农舍。但屋中却窗明几净,朴素中更显几分清雅。

  屋中不见主人。狄公自思如此鞍马劳顿,翻山越岭,一路风尘,踵门求见,却遭此冷遇,不免心中气恼。叹息一声,在一张木凳上坐了,移目窗外。

  露台花架之上姹紫嫣红,群芳争艳,室内屋外一片寂静,惟闻一只蜜蜂在花丛之中嗡嗡长鸣。狄公置身于这恬静香馥环境之中,愁闷之心自然渐渐宽松,一时的恼怒也就慢慢烟消云散。遂将两肘搁木桌之上,悠然环视四壁,见竹案上方有一幅单条悬于墙上,轻声念道:天龙升空成仙果地蚓掘土亦长生狄公寻思,这副条幅好不寻常,一时恐难解其中寓意。

  条幅左下方有笔者签名印章,但字迹太小,狄公从坐的地方看不清楚。正欲近前看个明白,忽见后门门帘开启,老者慢步走进屋来。

  老者正是鹤衣隐士,此时已摘去头上斗笠,身上换了一件褐袍,手中提了一把铜壶,热气蒸腾。

  狄公忙起身,迎头一揖,鹤衣先生略一点头,似为还礼,背朝窗于另一张木凳上坐了。狄公一阵踌躇,告个罪也重新坐下。

  鹤衣先生已至耄耋之年,满头银丝,一脸纹皱,但仍唇红齿白,器宇轩昂,一双眼睛矍铄有神。狄公诚惶诚恐,单等鹤衣先生开口说话。

  (耄耋:读作‘冒碟’、八十岁的年龄,高龄,高寿。)

  鹤衣先生沏了香茶,放下手中铜壶,抬眼看看客人,开言道:“老朽隐迹深山,孤陋寡闻,不染尘事,不知礼仪,若有懈怠之处。尚请担待。”狄公听得分明,鹤衣先生说话口齿清楚,嗓音洪亮。

  狄公忙说道“晚生乃一个不速之客,蛛诸多打扰,万望涵容。先生你……”

  谁知。“你”字刚一出口,鹤衣先生就将狄公的话打断:“哈哈!倪!如此,你是倪门宗亲!”

  狄公急纠正道:“晚生姓狄。我……”

  鹤衣先生又插上来话来,连声说道:“不错”、“不错!”自那次我与老友倪公于他宅中叙旧话别,白驹过隙,转眼已是十年有余,却再也没有相见,想来他已故世八、九年了。“

  狄公心中寻思,鹤衣先生毕竟到了迟暮之年,不免有些昏聩。不过,他如此牵强附会,倒把话题直接引到了他来访的目的之上,不如将错就错,听其自然。

  鹤衣先生将两茶盅倒满,又说道:“昔年倪公与我在京师同窗同门,同作同憩,情同手足,于今已七十年矣。倪公自韶光之年便胸怀大略,腹有良谋,立志革弊兴利,正本清源……”鹤衣先生说话声渐渐低了下去,呷了一口茶,连连点头。

  狄公小心问道:“倪公在兰坊居住数年,必定皓首穷经,老骥伏枥,在此大有一番作为。对此,晚生很想聆听先生见教。”

  鹤衣先生似乎没有听见,依然品呷香茗。狄公好生尴尬,只得也将茶盅送到唇边。刚呷一口,便知似这等醇香馥郁之茶他有生以来还是第一次品尝。几口喝下去,顿觉神清目爽,周身舒贴。正品茶间,鹤衣先生又开了口:“山中嶙峋怪石之间流出一眼甘泉,我溪边取来泉水,昨日晚间又将茶叶置于绽苞初放之菊花之中,今晨初日曈曈,晨露未晞,鲜花怒放之时,才将其取出。茶叶受花香熏染,玉露滋润,再沏以甘泉,自然独具奇香,别有风味。”

  (曈曈:日出时光亮的样子;曈:读:“同‘。晞:读’西‘,干,干燥。)

  他略停一停,又说道:“后来,我们劳燕分飞,倪公出仕为官,而我则浪迹江湖,遍游全国名山大川。倪公于沉浮宦海之中从七品县令升迁至州府刺史,后又官拜黜陟。他为官一生,恫瘝在抱,疾恶如仇,一心除暴安良,惩恶扬善为国家振兴,社稷大治,可谓呕心沥血,鞠躬尽瘁。他一意大施经伦,大展鸿图,却将对其不肖之子倪琦的家教丢弃一边,既无谏诤之言,微辞之语,更缺痛下针砭,当头棒喝。群轻折轴,积羽沉舟,倪琦终于堕落成性,不可救药。

  (桐瘝在抱:把人民的疾苦放在心上;桐瘝:读作‘通观’。)

  “倪公对家出恶子如梦初醒之时,适逢丁虎国将军遭黜来兰访定居养老。不久,他上表并亲觐皇上,弃却高官厚禄,也来到兰坊,意欲以田园之乐,终其天年。这样,我与他分别四十余年之后又在此邂逅。我们二人走过的道路各异,却终于殊途同归,只是所经之路一长一短,一曲一直。”

  说到此处,鹤衣先生停了一停。这最后几句话狄公不解其意,意欲动问,鹤衣先生却又开了腔:“就在他故世前不久,他还与我就此论细细商讨过。其时他写下一幅单条,至今我仍悬于对面墙壁之上。你起身瞧那魏碑,何等苍劲峭利,何等秀润洒脱!”

  狄公近前一瞧,方看清落款写了“宁馨簃倪寿乾敬书”八个小字。狄公终于明白,倪寿乾画轴内所藏遗文确为他人假造。诚然,倪寿乾二字与赝文上签字十分相似,然明眼人一看便知,两个签名绝非同出一人手笔。狄公慢捋长须,轻轻颔首。至此,结于他心中的许多疑团已经解开,庆幸这一趟深山之行实在受益非浅。

  (簃:读‘移’,楼阁旁边的小屋。)

  狄公重新入座,开言道:“先生,倪公书法自是炉火纯青,超群出众,而你的瀚墨则是独占鳌头,盖世无双!你写在倪寿乾迷宫前门楼之上的铭文……”

  鹤衣先生似乎没有听他说话,将他打断,说道:“倪公志向远大,抱负不凡,生命不息,奋进不止。就是他定居兰坊之后,仍念念不忘惩凶扶善,昭雪冤屈,并为之精心筹划,巧作安排,有的深谋远略甚至要在他去后多年方能见效。为了清静,他购下并重修那座迷宫。其实他整日操心劳神,一颗心又安能清静下来!”说罢连连摇头,又将茶盅斟满。

  狄公问道:“倪公在此可有许多高朋好友?”

  鹤衣先生慢捻长眉,吃吃一笑道:“倪公乃一儒门弟子,来兰坊后仍不忘研读四书五经,孜孜不倦。他曾赠我许多卷帙,真是汗牛充栋。我厨中灶下正缺引火之柴,他却雪中送炭,给我送来这上等之薪。”

  狄公寻思,他的主人对他所问避而不答倒也罢了,不期却又进而贬低儒家经典,心中很不是滋味,正欲好言相辩,鹤衣先生却又开了腔:“孔子,你们将他奉若神明,视为圣人,其实他只不过是个碌碌终生之辈,从不知他所为愈多,所获愈少;所求愈硕,所得愈微。当然,孔子确实不愧是个壮志凌云之人。倪寿乾就是这样的人。”

  鹤衣先生停了停,又突然指了狄公说道:“还有你,也是这样的人!”

  狄公闻言大惊,惶惶然立起,小心说道:“晚生有一不明之处,尚清先生指点。”

  鹤衣先生也立起,说道:“一处不明?有其一必有其二。如今你好比渔人上山,樵夫下海,如何打得鱼回,砍得柴归?千里之行,始于足下。望你脚踏实地,好自为之,切忌舍近求远,莫要再做缘木求鱼,治丝益棼的蠢事,也许有朝一日你能找到打开成功之门的钥匙。失陪了!”

  (棼:读‘焚’,麻布。)

  狄公正欲稽首长揖辞谢主人,鹤衣先在却早已转身向后门走去。

  狄公等主人离去后,自出前门。来到花园门口,见洪参军仍依门酣睡,遂将他唤醒。

  洪参军睡眼朦胧,揉了揉,打个哈欠,笑道:“这一觉睡得好生香甜,还做了一个好梦,梦见了我青梅竹马的童年。那些往事其实我早已忘记,不知怎地竟在梦中又出现了!”

  狄公道:“此地奇事甚多,我们回去吧!”

  二人默默取原道返回,不一会,又来到青龙岭上,洪参军问道:“老爷入草堂多时,那隐士可曾与你勾通关节,指破迷津?”

  狄公略一点头,答道:“经他指点,我已知倪寿乾画轴之中遗文确系他人伪造,也知倪寿乾致仕辞官确实事出有因,还有丁虎国丧命的全案曲折我也已了然于胸。”

  洪参军本想追本溯源,问个详细,见狄公脸色阴沉,话到嘴边又咽了回去。

  稍事歇息后,二人下得山来,上马回城。

  内衙中马荣将他与乔泰如何重获番胡头领从头至尾讲述一遍,说他二人假戏真做,配合默契,捕人一事做得人鬼不知,又将他与乌尔金一段对话细细讲了,只将他偶遇吐尔贝一事略去。他知道,狄公对此类事情绝无兴趣。

  狄公专心听禀,听完,愁容顿消,连声赞道:“好!好!蛇无头而不番今番乌乌尔金已在囹圄之中,量胡兵不敢轻举妄动,我们可操左券。”

  马荣又禀道:“陶甘已将倪琦邀于县衙,此时正与他在花厅中品茶闲话。”

  狄公闻言大喜,对洪亮说道:“洪参军。你即去厅中面见倪琦,就我因急务在手,一时脱身不得,请他在衙中再稍候片时,我一旦得空即去会他。”

  洪参军领命。正待出门,狄公问道:“洪参军,日前差你打探李夫人下落,不知可有消息?”

  “老爷,我寻思方缉捕在此土生土长,耳目灵通,欲探李夫人下落,我自不能与他相比,故将此差事又委于他了。”

  狄公点了点头,又问马荣:“丁夫妇尸身,结果如何?”

  “回禀老爷,据件作称,那对翁妪均属衰老而死。”

  狄公起身更衣,加冠束带,穿戴整齐。突然对马荣说:“闻你自幼拜名师习学拳棒,十年前便有九级角牴大师之称,不知此话可实?”

  马荣听了眉飞色舞,毫不自谦,口道:“老爷,确有此事。”

  “你初学之时,对业师有何评说?”

  马荣颦眉回想一阵,答道:“恩师手段高强,称雄武林。他于我恩重如山,我对他钦仰不已。他从难从严,谆谆教诲,我也不畏艰辛,用心习学。不过,当他与我比试,挡我杀手不费吹灰之力,破我门户易如反掌之时,我于敬佩之余,却因他总是胜我一筹而往往心生痛恨。”

  狄公淡淡一笑道:“好一对恩师贤徒!今日下午。我在南郊万寿山中遇见一人,此人给我一顿酸甜苦辣,令我感憾不已,却又不敢向自己言讲明白,现在我心中有些话却由你说了出来!”

  狄公这几句话,马荣自是不解其意。不过,他对此番夸奖着实受宠若惊,朗声一笑,掀开了通向公堂的帷帘。狄公摇曳出得内衙,进入大堂。

Published at 07:06 ( 2 comments / 766 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 31 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Jan Popelka

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...