June 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

June 2009 (2)
June 2008 (1)
March 2008 (2)
February 2008 (5)
January 2008 (5)
December 2007 (4)
November 2007 (4)
October 2007 (8)

June 22, 2009

Eĥo de la pasinteco

Saluton karaj geamikoj!

Al tiuj kiuj rimarkis mian silentan malaperon el Ipernity-vivo kaj ĝenerale el interreta mondo, mi ege pardonpetas. Strangaj ŝanĝoj okazas kaj antaŭ multaj monatoj mi iel tute perdis emon sekvi blogojn, partopreni diskutojn kaj viziti retbabilejojn. Malgraŭ tio mi esperas, ke miaj amikoj de la pasinteco ne iĝis eks-amikoj kaj ke ili pardonos mian longan foreston, kaŭzitan de tiu abrupta ŝanĝo de mia animstato. Per mia reveno en tiu ĉi momento mi ne povas promesi, ke mi tuj rekomencos mian Ipernity-vivon, eĉ tiel viglan kiel ĝi estis en la pasinteco, sed mi almenaŭ volis iomete klarigi, kio okazis. Petante vian pardonon mi aldonas al la galerio tri freŝajn verdajn naturfotojn, inter aliaj verdan muskan koron, kiun hazarde kreis la mirinda naturo.

Min ege ĝojigos viaj eventualaj vortoj.
Dirante denove "Pardonu!", mi amike salutas vin,

Jan

Verda muska koro
Verda muska koro

Harkovrita folio
Harkovrita folio

Post somera pluveto
Post somera pluveto

Published at 18:57 / 6 comments / 330 visits
This post is public

( 1 post )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...