February 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29    

Archives

June 2008 (1)
March 2008 (2)
February 2008 (5)
January 2008 (5)
December 2007 (4)
November 2007 (4)
October 2007 (8)

February 6, 2008

U Staré paní - Emil Viklický Trio 6. 2. 2008

Praga ĵazklubo:

U Staré paní

(Ĉe Maljuna sinjorino)

Michalská 9, Prago 1
Ĉiuvespere: de la 19-a ĝis 02-a
Viva muziko: de la 21-a ĝis meznokto
Kontakto: info@jazzlounge.cz
http://www.jazzlounge.cz/

Laŭdire ununura ĵazejo en Prago kie oni povas tutnokte aŭskultante plenvalore vespermanĝi.
Biletoj: 250,- czk / 10 eur

Jen fotoj de hieraŭa koncerto de Emil Viklický trio, kiun mi ĉeesis kun Gustavo kaj fratinjo Eva. Jaroslav Uhlíř estis tiuvespere anstataŭigita per Tomáš Baroš, verŝajne tial oni ludis pli da standardoj kaj malpi da siaj belegaj propraj verkoj, bazitaj sur Moraviaj kantoj. Ja tamen tre bona koncerto!

(sonkvalito de ĉi malsupraj filmetoj estas tre malbona, ja altaj kaj malaltaj tonoj apenaŭ aŭdeblas)

U Staré paní - Emil Viklický trio
U Staré paní - Emil Viklický t…

Laco Tropp
Laco Tropp

 

Tomáš Baroš
Tomáš Baroš
 
Emil Viklický
Emil Viklický

Laco Tropp
Laco Tropp
U Staré paní - Emil Viklický trio
U Staré paní - Emil Viklický t…

P2057568
P2057569

P2057573
P2057587

P2057599

© Published at 09:51 / 0 comments / 295 visits
This post is public

February 6, 2008

UK declares linguistic war / UR ŝaltas lingvan mondmiliton

UK declares linguistic war on the world: the first 750.000 teacher-soldiers will reoccupy India within the next 5 years.

Ugh, is the English language really suitable for this noble project? Could not they teach something easier, e.g. Esperanto? We all would be very thankful for the support, yep! :)

UR ŝaltas lingvan mondmiliton: la unuaj 750000 instruistoj-soldatoj reokupos Baraton dum venontaj 5 jaroj.

Fiiii! Ĉu la angla lingvo vere taŭgas por tiu nobla celo?! Ili instruu Esperanton kaj mi dankegos ilin!
(angla filmeto, subtekstigita Esperante)

http://dotsub.com/films/ukdeclares/index.php?autostart=true&language_setting=eo_2571

© Published at 11:39 / 6 comments / 421 visits
This post is public

February 9, 2008

Traduko de reguloj de ĉeĥa kartludo mariaĝo

Interkonsentite kun Český svaz mariáše (Ĉeĥa Mariaĝo-Asocio) http://www.marias.cstv.cz/ mi estas tradukonta oficialajn regulojn de tiu laŭ mi interesega kaj tre amuza ĉeĥa kartludo, kies reguloj ankoraŭ ne estis tute kaj uzeble tradukitaj eĉ al la angla! 

Ke la traduko estu plejeble kvalita mi volonte akceptos helpon de aliaj samladaj esperantistoj, almenaŭ ni pridiskutu kelkajn tradukotajn terminojn. Mem la nomo de la ludo estas puzleto - laŭ etimologia deveno laŭdire temas pri "geedziĝo" (el la franca "mariage", ĉu), laŭ ofta okazo dum la ludo kiam ludanto ricevas premion pro samkoloraj kartoj de reĝo kaj reĝino tenataj samtempe.
En la Esperanta traduko de fama Brava soldato Ŝvejk tiu ĉi kartludo estas ankaŭ menciita, kiel mariaĝo, tamen en Ĉeha-Esperanta vortaro de Karel Kraft mi trovis nur vorton brisko. Mi prefereble uzus vorton mariaĝo, pro la simila prononco. Mi ne sukcesis ion pli trovi pri tiuj vortoj.
Eble vorto mariaĝo ne estas tute taŭga pro la falsa radiko aĝo kaj tial esperantistoj povus konfuziĝi legante mari/aĝo. Tamen tio ja certe ne estus ununura Esperanta vorto kun tia ambiguo.

La oficialaj reguloj havas du partojn, la unua estas ĝenerala por kompreni la ĉefajn principojn kaj la dua detale priskribas kvazaŭ-reĝan variaĵon de mariaĝo, tiel nomatan aŭkican mariaĝon (licitovaný mariáš), kiu estas serioze ludata eĉ dum oficialaj konkursoj. Ni nepre traduku unue la ĝeneralajn regulojn. Jen ambaŭ:

Ĝeneralaj reguloj de mariaĝo 2008
Oficialaj reguloj de aŭkcia mariaĝo 2008

Mi antaŭĝojas viajn opiniojn, kuraĝdezirojn kaj se eblas ankaŭ konsilojn de samlandanoj rilate la tradukon!

© Published at 07:47 / 4 comments / 672 visits
This post is public

© Published at 08:01 / 0 comments / 879 visits
This post is public

February 14, 2008

Ek orienten...

Pardonu, dum venontaj du semajnoj mi verŝajne ne povos partopreni en okazado ĉi tie ĉe Ipernity, ĉar ĉi ĵaŭde vespere mi estas forveturonta al Kievo, finfine bedaŭrinde sole.

Ĝis re!

© Published at 04:32 / 0 comments / 376 visits
This post is public

( 5 posts )