Jan Popelka Published on February 9, 2008
by Jan Popelka

Jan Popelka's blog

Browse posts
Ukrainio, Hungario kaj Hispanio
Posted on March 19, 2008
Pozdrav z Madridu | Saluton el Madrido
Posted on March 12, 2008
8 comments (latest 20 months ago)
Ek orienten...
Posted on February 14, 2008
Cindrula Blogenhavo
Posted on February 9, 2008
Traduko de reguloj de ĉeĥa kartludo mariaĝo
4 comments (latest 21 months ago)
UK declares linguistic war / UR ŝaltas lingvan mondmiliton
Posted on February 6, 2008
6 comments (latest 21 months ago)
U Staré paní - Emil Viklický Trio 6. 2. 2008
Posted on February 6, 2008
Cenzuro? Benazir Bhutto: "...Omar Sheikh, the man who murdered Osama bin Laden..."
Posted on January 28, 2008
4 comments (latest 22 months ago)
Filmo Godfather (1972), rilata muziko kaj komputilludoj (ĉeĥa Mafia kaj Godfather de EA)
Posted on January 28, 2008

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 258 times

Traduko de reguloj de ĉeĥa kartludo mariaĝo

Saturday February 9, 2008 at 07:47AM

Interkonsentite kun Český svaz mariáše (Ĉeĥa Mariaĝo-Asocio) http://www.marias.cstv.cz/ mi estas tradukonta oficialajn regulojn de tiu laŭ mi interesega kaj tre amuza ĉeĥa kartludo, kies reguloj ankoraŭ ne estis tute kaj uzeble tradukitaj eĉ al la angla! 

Ke la traduko estu plejeble kvalita mi volonte akceptos helpon de aliaj samladaj esperantistoj, almenaŭ ni pridiskutu kelkajn tradukotajn terminojn. Mem la nomo de la ludo estas puzleto - laŭ etimologia deveno laŭdire temas pri "geedziĝo" (el la franca "mariage", ĉu), laŭ ofta okazo dum la ludo kiam ludanto ricevas premion pro samkoloraj kartoj de reĝo kaj reĝino tenataj samtempe.
En la Esperanta traduko de fama Brava soldato Ŝvejk tiu ĉi kartludo estas ankaŭ menciita, kiel mariaĝo, tamen en Ĉeha-Esperanta vortaro de Karel Kraft mi trovis nur vorton brisko. Mi prefereble uzus vorton mariaĝo, pro la simila prononco. Mi ne sukcesis ion pli trovi pri tiuj vortoj.
Eble vorto mariaĝo ne estas tute taŭga pro la falsa radiko aĝo kaj tial esperantistoj povus konfuziĝi legante mari/aĝo. Tamen tio ja certe ne estus ununura Esperanta vorto kun tia ambiguo.

La oficialaj reguloj havas du partojn, la unua estas ĝenerala por kompreni la ĉefajn principojn kaj la dua detale priskribas kvazaŭ-reĝan variaĵon de mariaĝo, tiel nomatan aŭkican mariaĝon (licitovaný mariáš), kiu estas serioze ludata eĉ dum oficialaj konkursoj. Ni nepre traduku unue la ĝeneralajn regulojn. Jen ambaŭ:

Ĝeneralaj reguloj de mariaĝo 2008
Oficialaj reguloj de aŭkcia mariaĝo 2008

Mi antaŭĝojas viajn opiniojn, kuraĝdezirojn kaj se eblas ankaŭ konsilojn de samlandanoj rilate la tradukon!

4 Comments / add your comment?

Roland Platteau says:
Mi anticipe tre atendas vian tradukon!
Ankaux en Francio estas kartludo "Mariage" (fakte estas franca vorto) ni ludis gxin kun mia patrino kiam mi estis infano. Estis simpla ludo. Eble ekzistas ankaŭ vario pli komplika?

Se mi kuraĝos mi provos meti la regulojn.
Alian kartludon mi esperantigis. "le Piquet" Ĝi estas la plej malnova el ĉiuj francaj kartludoj plu ekzistanta, ĉar ĝi datiĝas de la apero mem de ili, dum la reĝado de Karolo la 7-a en la 15-a jarcento.

miiraslimake.over-blog.com/article-3020912.html

alian karludo, kiun mi tre ŝatas estas Taroko, mi ne scias ĉu ĝi ekzistas en Ĉeĥio, ĝi ekzsistas en Francio Svisio kaj Italio sub diversaj varioj.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Jan Popelka replies:
Nu, la reguloj ne estas malfacilaj, tamen por bone ludi vi bezonas multajn spertojn pri tio!
Ege interesus min ekkoni la francan variaĵon de mariaĝo, se vere temas pri sama ludo - se ie en la Interreto troviĝas reguloj nepre donu al mi ligilon, Roland! Dankon.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
Mi iomete serĉis en miaj libroj kaj en intereto Jes ankaŭ en Francio ĝi estas brisko "Jeu de Brisque", kiu estas ties unua nomo, la nomon "mariage" (geedziĝo) ĝi gajnis poste pro ties plej populara kombino.
Estas pluraj variantoj, sur ĉiu libro la regulo malsamas de kelkaj detaloj! jen du varioj, kiuj legeblas interrete:
www.teteamodeler.com/boiteaoutils/decouvrirlemonde/fiche141.asp
kaj alia:
www.reponses-internet.com/brisque.htm
(ili estas france, sed mi konstatis, ke vi tre bone scipovas la francan!)
La versio, kiujn ni ludis kun mia patrino estis simpligita versio, kaj konstatas kun teruro, ke mi ne certas bone memori ĝin.
en la "vera" ludo estas ĉiuj kombinoj kutimaj en kartludoj, kiel en pikedo. En la simpligita formo estas nur la "geedziĝo" (kvankam se mi bone memoras, ni kalkulis ankaŭ la "tierces" (trivicoj). krom tio oni poentis en ĉiu ludbatalo: les points (la poentoj) kaj "la belle" (la plej alta atuta karto). La poentoj valoris du, kaj la "Bela" unu. La totalo atingenda por gajni estis 8; Ankaŭ ok kartojn oni ricevis. Sed en ĉiuj reguloj surlibraj kiujn mi legas oni disdonas 5 kartojn, sed poste oni uzas la tutan kartaron, ĉerpante laŭvice ĝis elĉerpiĝo.
ĉie oni diras ke estas ludo de la 16-a jarcento en Francio. Sed sur iu paĝo mi vidis prezentita kiel devena el Pollando.

Do en Ĉeĥio estas asocio kaj konkursoj de tiu ludo?!

Mi ankaŭ rimarkis en tiu TTT-ejo, kartojn kun la samaj bildoj ol tiuj kiuj mi eĉetis en Aŭstrio. eo.wikipedia.org/wiki/Ludkarto#Svis-_kaj_german-tipaj_ludkartoj
Ĉu tio estas la kartemblemoj uzitaj en Ĉeĥio?

Mi ŝatas kartludoj, kaj mi provas, kiam mi vojaĝas eksterlande aĉeti ludkartojn de la lando.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Roland Platteau edited this comment 21 months ago.
Jan Popelka replies:
Dankegon pro la malkonciza respondo! Mi certe tralegos ĉi menciitajn paĝojn. Ankaŭ ĉiu prikartluda Esperanta teksto estos por mi tre utile, ĉar mi volas uzi kutimajn terminojn se taŭgaj jam ekzistas. Ĉi ĵaŭde mi forveturos por ĉirkaŭ du semajnoj (Kievo, Budapeŝto) kaj poste preskaŭ tuj en Madrido (ĉi foje pli malpli rilate studon), do mi apenaŭ sukcesos fari ion konkretan antaŭ mia mezmarta reveno el Hispanio.
Oni ĉi tie uzas 32 kartojn por mariaĝo nomatajn "mariaĝaj kartoj", ie kutime ili estas unu-kapaj (tiujn mi preferas) aŭ du-kapaj (simetriaj) - tamen ĉi diferenco temas nur pri kutimaj bildoj, aspekto de kartoj, kaj fakte ne havas signifon. Mi ja certe povas sendi al vi kartojn el mia lando (pakaĵo estas eĉ pli malmultekosta ol unu biero!), tamen se mi bone komprenis vi preferas mem aĉeti ilin, vizitante respektivan landon, ĉu?

Mi ĵus legis en ĉeĥa vikipedio:

[cs] Mariáš pochází z Německa, kde vznikl na přelomu 18. a 19. století. Jeho název je odvozen od francouzské hry Mariage, ze které vznikl. Kromě toho převzal některé prvky z dalších her – Taroků, Skatu či Špád.

[eo] Mariaĝo devenas el Germanio, kie ĝi naskiĝis en 18./19. jarcento. Ĝia nomo originas el franca ludo Mariage, el kiu ĝi evoluis. Krome ĝi transprenis kelkajn elementojn el aliaj ludoj – nome Taroko, Skato aŭ Ŝpado.

Tamen mi kredas, ke almenaŭ nuntempe tiu ĉi bonega ludo certe estas plej ludata en Ĉeĥio – ja eĉ la asocio kaj konkursoj ekzistas. Kiam ni havos la regulojn tradukitaj ekzistas ankaŭ iu iomete arteca libreto pri mariaŝo – laŭ mi ankaŭ tradukinda.
Posted 21 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...