Samideano Gustavo ĵus alvenis Pragon.

Hieraŭ vespere ni (mi, mia fratino Eva kaj li) renkontiĝis en tetrinkejo ĉe Du tasoj Unuafoje mi vere parolis Esperante ne nur skribante sed voĉe, unuafoje mi kontraŭbatalis la lingvan imperiismon ne uzante la anglan lingvon kun li. Kun mia fratino, kiu studas la francan filologion, ili hieraŭ iamete krokidilis france, sed entute tio estis Esperantan vesperon.

Dum ĉiutaga reala vivo mi ne estas tre parolema, sed hieraŭ mi ĝuis la paroladon. Kromalie mi provis rediri iujn ŝercojn kiujn mi konas, por praktiki la lingvon. Unu mi volas nun prezenti kiel (eble ne:) sprita finpunkto de tiu ĉi artikoleto, kiu preterpase estas mia lasta hodiaŭa aktiveco ĉe Ipernity. Mi havas multe da programadon farota ĝis morgaŭ.

Ĉu vi konas la plej bonan ŝercon de gestudentoj de fama (kaj priŝercata) Praga matematika-fizika fakulto, MATFYZ, de Karola Universitato? Se vi ankoraŭ ne konas ĝin, bonvolu ridi post la vorto "nombro":

Epsilono estas grandega negativa nombro.

Bonege, ĉu? Tamen mi timas ke multaj el vi ridegas ne kompreninte :-)
Do bonvolu legi ekzemple la epsilono-deltan (Cauchy) difinon pri funkcia kontinueco.

Jam?

Nun mi laboru, ek!