Kunlaboro?

http://code.google.com/p/tangrambase


[2007] Ĉijare mi bakalaŭriĝis, kiel la temo de mia bakalŭrverko elektinte tangramon, antikvan puzlon verŝajne elpensitan en Ĉinio. Mi elektis tiun temon certe danke al influo de mia patro, kiu antaŭ longe interesiĝis pri ĝin. Kiam mi estis juna, li montris al mi paperojn kovritajn per simplaj tamen esprimfortaj siluetoj - siluetoj de homoj, animaloj, naturaĵoj, veturiloj sed ankaŭ abstraktaj formoj.

Multe da aĵoj kaŝiĝis en ŝranketo de mia patro, dediĉita al ĉiuspecaj puzloj, sed Tangram kaptis mian interson plejmulte.

Unua komputilo kiun mi renkontiĝis estis ZX Spectrum. Tiam oni konservis programojn sur sonbendoj, dum la ŝutado vi fakte povis aŭdi ilin! Antikvaĵo, ĉu! Tamen en tia epoko mia patro provis programi ilon por tangramludi perkomputile. Multe da problemoj kreskis, precipe pro la eta ekrandistingivo kaj ne ekzistanta glatigo. Kvankam Baziko jam ekzistis ĝi ne tre taŭgus do mia patro programis ĉion permane en asembla lingvo. Finfine la programo iel funkciis sed havis malkonvenaĵojn kaj neniam estis kompletita.

Nia dua komputilo estis jam PC (386), kiun mia patro ne plu sciis programi. Mi ekinteresiĝis pri programado en kvina klaso de baza lernejo, kiam mia amiko diris ke li scipovas programi simplan kalkulilon en Baziko, kaj faris tion sur papero. Mi estis miridita kaj sciema. Mi alportis la paperon hejmen kaj montris ĝin al mia patro. Li diris, ke tio ne estas mirindaĵo, sed krome li rimarkis mian interesiĝon. Tial mi baldaŭ ricevis programadan medion Vizuala Baziko (mi ne rememoras precize versionomero de mia unua) kaj libron pri programado en tiu ĉi lingvo. La unua sencohava programo kiun mi skribis estis la kribrilo de Eratosteno - baza algortimo por serĉado de primoj.

Pri tangramo ni reinteresis kiam mi studis en okjara gimnazio, kien mi ŝanĝis poste la kvina, matematiko-celumita bazlerneja klaso. En gimnazio samklase studis filino de eksa amiko de mia patro. Tiel ĉi ili denove amikiĝis. La amiko estis vere malfeliĉa, ĉar lia ununura filo mortis pro leŭkemio. Kiam la filo estis mortanta en malsanulejo, lia patro ĉiusemajne kreis magazineton por li kaj liaj kunmalsanuloj. Eĉ kvankam la filo mortis, la patro tamen kontinuis krei la magazineton kiel la rememoro kaj ankaŭ por aliaj malsanuloj. Tiam en gimnazio ni partoprenis en la magazino per sekcio dediĉata al tangramo. Tiam ni desegnis figurojn en komputila desegnilo, ne tre malfacile, sed tamen ne tre facile - aranĝado de pecoj por krei iu ajn figuron ne sufiĉis - poste oni bezonis ankaŭ rekonturi la figuron por atingi konturon kolorplenigotan kiel silueto - la tasko de legantoj estis solvi la siluetojn uzante ĉiujn sep pecojn de tangramo. En sekva eldono la korektaj solvoj estis publikigotaj kaj ankaŭ la listo de sukcesintoj.

(kontinuota ĉi tie kiel ĝisdatigo)