Hoe Nhai, ankaŭ nomita Hong Phuc, estas unu el la
plej grandaj pagodoj de la ĉefurbo, konstruita sub la la
dinastio de la Ly (1010-1225) sur 3.000m2. Ĝi situas en
strato Hoe Nhai. Ĝi estas ombrita per multjarcentaj
arekoj kaj banjanoj. La pagodo konsistas el du domoj
por kulto, ĉiu havanta kvin apartaĵojn, sanktejon kun
tri benkolinioj kaj spacon de kulto de prauloj kun sep
apartaĵoj. La steleo la plej malnova estas konstruita en
1703 sub la reĝado de la Reĝo Le Hy Tong (1676-1705).
Tie estas gravuritaj la priskribaĵoj de Doktoro Ho
Tong Muc, montrante, ke la pagodo estas konstruita en
la kvartalo Hoe Nhai, en Dong Dau Bo (orienta bordo).
97 -- 1 Nova sanktejo de la p…
La pagodo ŝirmas multajn malnovajn objektojn: platon
el bronzo (altan je 1m, larĝan je 1,5m) fanditan en 1634
sub la reĝado de la Reĝo Le Than Tong (1619-1662),
tamburon el bronzo gisitan sub la reĝado de la Reĝo Tu
Duc (1848-1883) kaj serion da statuoj el multvalora
ligno. La pagodo konservas ankoraŭ "vestiĝon de
prauloj" de la lernejo Tao Dong, unu el la du grandaj
buddaj lernejoj en la Nordo de Vjetnamio. La statuoj
de Buddo de la pagodo estas el la plej diversigitaj
(altpreza ligno, bakita tero, bronzo) kun sia propra
estetika valoro. Oni tie vidas interalie Sakyamuni
novnaskitan, la Buddon Amitaba kaj la diinon Quan
97 -- 3 La statuo de la Resp…
97 -- 4 Sereneco en la pagod…
Yin, la bodisatvon Avalokitesvara, la Respektegindan
Thich Duc Nhuan, kiu glorigis la vjetnaman buddismon
en Xa jarcento. Tamen tiu pagodo precipe distingiĝas
per sia statuo de Buddo sidanta sur adorkliniĝinta
reĝo. Oni diras, ke la skulptisto inspiriĝis per legendo:
dum sia reĝado, la Reĝo Le Hy Tong (1675-1705)
aplikis severan politikon kontraŭ la buddismo. La
respekteginda Chan Dun, la dua bonzo de la pagodo
Hoe Nhai, skribis petskribon, poste ĝin deponis en
skatolon por ĝin prezenti al la Reĝo. La bonzo al li
diris, ke estas perlo en tiu skatolo. Kiam la Reĝo ĝin
malfermis, li ne vidas perlon, sed la petskribon, kiu
97 -- 5 Vendo de incensverge…
97 -- 6 Ceremonio en la pago…
diras, ke la dinastio Le (1428-1527) reĝis dum longa
periodo, dank'al la helpo kaj protekto de Buddo. Tiam
la Reĝo Le Hy Tong redaktis imperian dekreton,
esprimante sian penton kaj komplete ŝanĝis sian
politikon kontraŭ la buddismo. Pro sia valoro tiel arta
kiel religia, la pagodo Hoe Nhai altiras grandan
nombron da vizitantoj.
Teksto: Vinh Hung
Fotoj: Hoang Giap
El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/07
Esperantigis: Phan Hong Vuong
=======
translate into English
Send a message
Search for a member
