Doktoro pri sciencoj, Profesoro Bach Hung
Khang estas konata inter la vjetnamaj informatistoj, ne
nur kiel fakulo en artefarita inteligenteco kaj en
natura lingvistika traktado, sed ankaŭ per sia granda
kontribuo al la sektoro de Informaj Teknologioj de
Vjetnamio, ekde la unuaj tagoj de ĝia fondiĝo. Tamen
malmultaj scias, ke dum la milito li jam alportis la
unuan elektronan kalkulmaŝinon al la Nordo de
Vjetnamio. Profesoro Bach Hung Khang estas devena
de la provinco Nghe Tinh. Naturdotita per profunda
kono kaj brilega humuro, li al ni rakontis siajn
suveniroj, en kiuj feliĉo alternas kun malĝojo. Tra liaj
historioj, ni havas konscion, ke lia vivo streĉe ligiĝas
kun la disvolviĝo de la sektoro de Informaj
Teknologioj. El liaj historioj, la plej memorindaj estas
la alveno de la unua komputilo al la Nordo de
Vjetnamio kaj la maniero ĝin uzi por kontroli kaj
nombri la voĉdonojn ĉe la balotado en Kongreso de la
Vjetnama Komunista Partio en 1986. En 1966, kiam li
estis studento en fina jaro de la fakultato de
82 --1 Profesoro Khang kaj li…
82 -- 2 Prof. Khang (dekstre)…
elektroniko de la Nacia Universitato de Bjelorusio, oni
demandis al li reveni al Vjetnamio por labori en Ŝtata
scienca kaj teknika Komitato (nuna Ministerio pri
Sciencoj kaj Teknologioj). Poste Khang kaj grupo de
vjetnamaj staĝanoj estis senditaj al la Akademio de
Sciencoj de la eksa Sovetunio por studi la komputilon
Minsk-22, unu el la unuaj komputiloj faritaj per la
Sovetunio. En 1967, en la uzino de Minsk en Bjelorusio,
kun helpo de la lokaj fakuloj, Khang kaj lia grupo
sukcese kunmetas kvar komputilojn, el kiuj unu
sendiĝis al Kubo kaj unu al Vjetnamio. Sed kaŭze de la
sekreto, kiu superas en tiu periodo de milito, la
veturigo de la unua komputilo al Vjetnamio estis longa
kaj malfacila vojaĝo. Khang enpakis ĉiujn ekipaĵojn en
20 kontenerojn el ligno, grandaj kaj altaj kiel viroj,
kiuj per fervojo estas aksenditaj al Vjetnamio. Unue la
komputilo stariĝas en ĉambro konstruita sur monteto.
Sed pro la nekonstanta temperaturo kaj alta
malsekeco, la Minsk-22 delokiĝis kaj enloĝiĝis en
teretaĝo de la domo numero 39, strato Tran Hung Dao,
82 -- 3 Prof. Khang kaj membr…
82 -- 4 Prof. Khang, prezidan…
en Hanojo. Post tri monatoj, ĝi plene remuntiĝis kaj
fine de 1968, komencis oficiale funkcii. Laŭ Profesoro
Bach Hung Khang, la komputilo Minsk-22 estis kun
granda signifo, ne nur ĉar ĝi estis la unua de tiu tipo
uzita en la Nordo de Vjetnamio, sed ankaŭ ĉar ĝi
markis gravan etapon, tiun de la kreado de la Nacia
Sektoro de Informaj Teknologioj. Dank'al tiu
komputilo, multaj vjetnamaj informatistoj fariĝos pli
poste ŝlosilo-direktantoj de tiu sektoro. Fine 1985,
Khang kaj kelkaj kolegoj de la Instituto de Informatiko
kaj Cibernetiko (nuna Instituto de Informaj
Teknologioj) prenis sur sin la taskon starigi aŭtomate
gviditan sistemon de voĉdonoj ĉe la 6a Kongreso de
Vjetnama Komunista Partio, antaŭvidite por la
sekvanta jaro. Por starigi tiun aŭtomate gviditan
sistemon de voĉdonoj, Khang kaj liaj kolegoj devas
maldormi multajn noktojn. En tiu epoko en Vjetnamio,
estas nur kelkaj PC-XT kaj PC-286 uzitaj en kelkaj
administrejoj, dum la grupo almenaŭ bezonas 20
komputilojn. Post unu monato, la organiza komitato de
82 -- 5 Profesoro Bach Hung K…
la Kongreso amasigas sufiĉe da komputiloj. Tiam
Khang kaj liaj helpantoj komencis koncepti tiun faman
reton, kies tabelo de multaj serviloj servas kalkuli
preskaŭ 2.000 voĉdonojn. La sistemo jam perfekte
funkciis. Por certaj, tiu tasko povus esti simpla. Sed
ekde kvardeko da jaroj, tio vere estis mirindaĵo, kiu
multe kuraĝigis la informatistojn. Nun Profesoro
Khang emeritiĝas. Ĉiufoje iu salutas lian kontribuon al
la nacio, ĉiam li honeste respondas: "Nenio nature
falas de la ĉielo. Miaj kolegoj, parencoj kaj amikoj jam
kontribuis gravan parton al miaj sukcesoj." *****
Profesoro Doktoro en sciencoj Bach Hung Khang
naskiĝis en 1942 en provinco Nghe An. En 1970, tiu
fakulo en artefarita inteligenteco kaj natura lingvistika
traktado atingis la atestilon de Doktoro pri Sciencoj de
la informatiko kaj cibernetiko de la Akademio de
Sciencoj de la eksa Sovetunio. Li estis direktoro de la
Instituto de Informaj Teknologioj, membro de la Ŝtata
Konsilio kiel Profesoro en Informatiko kaj prezidanto
de la Ĵurio de la Konkurso de la inteligenteco de
Vjetnamio.
Teksto: Thanh Hoa
Fotoj: Thong Thien
El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/05
Esperantigis: Phan Hong Vuong
=======
Send a message
Search for members