About this blog

  • 97 posts
  • 22 401 visits
December 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

December 25th, 2009

LA MALNOVA PAGODO HOE NHAI KAJ ĜIA STRANGA STATUO





Hoe Nhai, ankaŭ nomita Hong Phuc, estas unu el la

plej grandaj pagodoj de la ĉefurbo, konstruita sub la la

dinastio de la Ly (1010-1225) sur 3.000m2. Ĝi situas en

strato Hoe Nhai. Ĝi estas ombrita per multjarcentaj

arekoj kaj banjanoj. La pagodo konsistas el du domoj

por kulto, ĉiu havanta kvin apartaĵojn, sanktejon kun

tri benkolinioj kaj spacon de kulto de prauloj kun sep

apartaĵoj. La steleo la plej malnova estas konstruita en

1703 sub la reĝado de la Reĝo Le Hy Tong (1676-1705).

Tie estas gravuritaj la priskribaĵoj de Doktoro Ho

Tong Muc, montrante, ke la pagodo estas konstruita en

la kvartalo Hoe Nhai, en Dong Dau Bo (orienta bordo).

97 -- 2    La statuo de Buddo sidanta sur adorkliniĝinta reĝo
97 -- 2 La statuo de Buddo…

97 -- 1  Nova sanktejo de la pagodo Hoe Nhai
97 -- 1 Nova sanktejo de la p…





















La pagodo ŝirmas multajn malnovajn objektojn: platon

el bronzo (altan je 1m, larĝan je 1,5m) fanditan en 1634

sub la reĝado de la Reĝo Le Than Tong (1619-1662),

tamburon el bronzo gisitan sub la reĝado de la Reĝo Tu

Duc (1848-1883) kaj serion da statuoj el multvalora

ligno. La pagodo konservas ankoraŭ "vestiĝon de

prauloj" de la lernejo Tao Dong, unu el la du grandaj

buddaj lernejoj en la Nordo de Vjetnamio. La statuoj

de Buddo de la pagodo estas el la plej diversigitaj

(altpreza ligno, bakita tero, bronzo) kun sia propra

estetika valoro. Oni tie vidas interalie Sakyamuni

novnaskitan, la Buddon Amitaba kaj la diinon Quan

97 -- 3   La statuo de la Respekteginda Thich Duc Nhuan
97 -- 3 La statuo de la Resp…
97 -- 4   Sereneco en la pagodo Hoe Nhai
97 -- 4 Sereneco en la pagod…





















Yin, la bodisatvon Avalokitesvara, la Respektegindan

Thich Duc Nhuan, kiu glorigis la vjetnaman buddismon

en Xa jarcento. Tamen tiu pagodo precipe distingiĝas

per sia statuo de Buddo sidanta sur adorkliniĝinta

reĝo. Oni diras, ke la skulptisto inspiriĝis per legendo:

dum sia reĝado, la Reĝo Le Hy Tong (1675-1705)

aplikis severan politikon kontraŭ la buddismo. La

respekteginda Chan Dun, la dua bonzo de la pagodo

Hoe Nhai, skribis petskribon, poste ĝin deponis en

skatolon por ĝin prezenti al la Reĝo. La bonzo al li

diris, ke estas perlo en tiu skatolo. Kiam la Reĝo ĝin

malfermis, li ne vidas perlon, sed la petskribon, kiu

97 -- 5   Vendo de incensvergetoj kaj votaj paperoj ĉe la enirejo de la pagodo
97 -- 5 Vendo de incensverge…
97 -- 6   Ceremonio en la pagodo Hoe Nhai
97 -- 6 Ceremonio en la pago…

















diras, ke la dinastio Le (1428-1527) reĝis dum longa

periodo, dank'al la helpo kaj protekto de Buddo. Tiam

la Reĝo Le Hy Tong redaktis imperian dekreton,

esprimante sian penton kaj komplete ŝanĝis sian

politikon kontraŭ la buddismo. Pro sia valoro tiel arta

kiel religia, la pagodo Hoe Nhai altiras grandan

nombron da vizitantoj.





Teksto: Vinh Hung

Fotoj: Hoang Giap

El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/07

Esperantigis: Phan Hong Vuong

=======

Published at 08:33AM ( 0 comments / 3527 visits )
This post is public

December 23rd, 2009

LA GENERALO, MATRIKULO 601



Dum la milito, la vortoj "vojstreko Ho Chi Minh",

labirinta komplekso da vojoj tra la tropika ĝangalo,

jam obsedis multajn generalojn de la usona armeo. La

homo, kiu organizis tiun labirintan implikaĵon, estas la

divizia generalo Dong Si Nguyen, baptita matrikulo

601, majoro de la Korpuso de Truong Son. Matenon de

Aprilo 2009, mi lin renkontis ĉe ĉambro de la Milita

Hospitalo 108, en Hanojo, kie li estis en resaniĝo. Kun

malrapida kaj profunda voĉo de malnova homo devena

de la Centro, li al ni rakontis siajn iamajn suvenirojn,

siajn ĝojojn kaj penojn pri la legenda vojstreko Ho Chi

Minh. Li konfidis: " En 1967, por kontraŭstari al

kruelaj bombadoj de la Usonaj aeraj fortoj sur la

vojstreko Ho Chi Minh, la Partia centra komitato min

sendis al la regiono Truong Son. La vojo estis tiel kota,

ke ni devas rekovri la teron per arbustaj branĉoj por

permesi al kamionoj pasi. Tiam ni estis atakitaj kaj mi

ploris pro niaj kuraĝaj soldatoj mortigitaj en batalo"

Tio estis la momento, kiam la divizia generalo Dong Si

Nguyen decidis apliki la strategion " Samtempe ataki

la malamikon ,tute malfermante la vojon al fronto". Li

konstruigis la vojstrekon Ho Chi Minh pavimitan de

ŝtonoj kaj sistemon de kontraŭaviada defendo por ĝin

protekti kaj tuje repliki atakojn de la Usonaj aeraj

fortoj. En 1967, baterioj de raketoj sekrete etendiĝis en

la regiono de Truong Son por batali kontraŭ la

bombaviadilo B52, tio devojigis la Usonajn aerajn

fortojn. La divizia generalo Dong Si Nguyen al ni

parolis pri la Militiro de la Vojo 9 - Laosa Sudo, unu el

militiroj, kiu helpis venki la terajn fortojn kaj la

strategion de "Vjetnamigo de la milito" de la Usona

armeo. "La Usona armeo malprave pensis povi fari la

pluvon kaj belan veteron kun granda kaj potenca forto



96 -- 2  La divizia generalo Dong Si Nguyen akompananta  la ĝenerala sekretario de La Vjetnama Komunista Partio Le Duan kaj generaloj en vizito laŭlonge de la vojstreko Ho Chi Minh dum la Kompanjo de liberigo de Quang Tri en 1972
96 -- 2 La divizia generalo D…
96 -- 1  La divizia generalo Dong Si Nguyen prezentanta militoperacian planon  pri la Kampanjo de la Vojo  9-Laosa Sudo (1971) en Komandejo kaŝita en arbaroj de Truong Son
96 -- 1 La divizia generalo D…







de helikopteroj. Sed sur la batalkampo Truong Son, tio

similas al la bildo de ludo "doni al elefantoj manĝi

sukerkanojn". Lia komparo nin ridigas tiel forte, ke li

jam ankaŭ eksplodas per rido. Certaj ameme alnomas

la divizian generalon Dong Si Nguyen "la homo, kiu

povas en unu nokto ellabori centon da strategiojn".

Unu el liaj realigaĵoj, pri kiu multaj ankoraŭ parolas,

estis la neŭtraligo de la linio McNamara, sistemo de

dornokratoj, kiu etendiĝis de Cua Viet, provinco

Quang Tri, ĝis Muong Phin, Laoso. Usono estis fiera

deklari, ke eĉ unu formiko ne povus trairi. Tamen

dank'al la milita genio de la divizia generalo, vicoj da

kamionoj de la Norda armeo facile povis pasi al la

Sudo, kvazaŭ ne ekzistus tiu sistemo. La artifiko

utiligita per la divizia generalo estis simpla sed tre

sagaca. Post kiam li malkaŝis la "tropikajn arbetojn",

bonan sistemon de detekto de bruoj de la usona armeo,

dissemitaj laŭlonge de la vojstreko Ho Chi Minh de la

sistemo McNamara, li jam ordonis al soldatoj reutiligi

la motorojn de difektitaj aŭ incendiitaj kamioj

dispartigitaj laŭlonge de la vojstreko kaj ilin tagnokte

funkciigi apud "tropikaj arbetoj". Tiel estis

neŭtraligita la sistemo de detekto de McNamara. Dong

Si Nguyen estas tre konata ne nur por havi multajn

efikajn sistemojn de lukto kontraŭ la malamiko, sed

ankaŭ por esti rezoluta homo, dotita per strategia

vidado. Li jam tion pruvis kun sia decido fari la

vojstrekon Ho Chi Minh kompleksa labirinto de

transportaj vojoj interkonektitaj unuj la aliajn

laŭlonge de la montoĉeno Truong Son kaj krei divizion

de komionoj. Temis pri aŭdaca decido, ĉar antaŭe en

mondaj militoj, nenia lando disvolvis unuon de



96 -- 3   La divizia generalo Dong Si Nguyen , majoro de la Korpuso Truong Son, dum la Kompanjo de la Vojo 9 - Laosa Sudo
96 -- 3 La divizia generalo…
96 -- 4   La divizia generalo Dong Si Nguyen, majoro de la Korpuso de Truiong Son, de 1967 ĝis 1076
96 -- 4 La divizia generalo…















kamionoj samnivele kun divizio. Dank'al du divizioj da

kamionoj, ni jam povis transporti grandan kvanton da

soldatoj kaj materialoj kaj samtempe provizi rapidan

apogilon sur la batalkampoj. Ekzemple la transporto

de korpuso de infanterio kaj divizio por prepari la

kampanjon Ho Chi Minh de Aprilo 1975 plenumiĝis

dum tre mallonga tempo. Paroli pri la arto de

komando de la trupoj, la generalo Dong Si Nguyen

deklaris: " Generalo, kiu komandas trupojn sur la

batalkampo, devas esti kreiva adaptiĝi al realaĵoj de

ĉiu batalo. Li devas esti decidema, sed ne dogma aŭ

konservativa. Se li erarus, li devas tuje fari reĝustigon.

Tial li povas ŝanĝi la malvenkon en venkon kaj pasi de

defensiva fazo al ofensiva fazo." Fine de la intervidiĝo,

por nia artikolo, mi al li demandis ion malmulte

konatan, temas pri lia biografio. Zorgoplena, sajnas al

li subite memori pri io tre grava. "Multaj konas mian

nomon, sed estas io tre malmulte konata, tio estas, ke

dum la periodo kiam mi estis en Truong Son, mi estis

nomita matrikulo 601". Mi lin dankis kaj survoje de

reveno, mi repensis pri la matrikulo 601. Mi al mi

demandis, se lia vivo ne estis kiel tiu numero, malmulte

mistera, tute kiel la vojstreko Ho Chi Minh, kiun

Usono neniam povis neŭtraligi, kvankam siaj ĉiuj

klopodoj. ***** La divizia generalo Dong Si Nguyen,

kies la naskiĝnomo estas Nguyen Huu Vu, estas naskita

la 1an de Marto 1923 en komunumo Quang Trung,

distrikto Quang Trach, provinco Quang Binh, en la

Centro de Vjetnamio. Li estis majoro de la Korpuso

Truong Son de 1967 ĝis 1976. Li okupis gravajn

postenojn, el kiuj membron de la Politik-Buroo, vic-

prezidanton de la Ministra Konsilio, vic-ĉefon de la

Stabo, vic-ministron pri Nacia Defendo, ministron pri

konstruado, majoron kaj politikan komisaron de la

Milita Zono de la ĉefurbo... Li vicevis multajn

premiojn kaj honoroficajn titolojn kiel Medalon de

"Ora stelo" (la plej alta distingaĵo de la Ŝtato),

Medalon Ho Chi Minh, Medalon de militheroaĵoj de

Unua klaso, Medalon de militordenoj de Unua klaso,

Medalon de Venko de Unua klaso, Medalon de

Rezistado de Unua klaso kaj multajn aliajn.





Teksto: Thanh Hoa

Fotoj: Hoang Ha kaj arkivoj

El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/05

Esperantigis: Phan Hong Vuong

========

Published at 12:02PM ( 0 comments / 199 visits )
This post is public

December 20th, 2009

BAC LIEU, AMPLEKSA NATURO





Situante je ĉirkaŭ 56 maraj miloj de la marborda urbo

Phan Thiet, provinco Binh Thuan, la insulo Phu Qui

ŝirmas 16 km2. Laŭ fiŝistoj, tiu insulo similas al drako

se ĝi estas vidata de la oriento, al moruo se vi estas

norde de la insulo kaj al granda baleno se vidate de la

okcidento. Laŭ la analoj, laŭ la fluanta tempo, la insulo

Phu Qui havas multajn nomojn kiel Co Long, Thuan

Tinh, Cu Lao Khoai Xu, Cu Lao Thu. Ĉirkaŭiĝinta per

deko da insuletoj, zonita de belaj plaĝoj, Phu Qui estas

investanta en la turismaj terinstalaĵoj, komence per sia

voja reto kaj sia hotela parko. Ĝi disponas belajn

95 -- 1  Angulo de la insulo Phu Qui vidite de la monto Cao Cat
95 -- 1 Angulo de la insulo P…
95 -- 2  Kajo sur la insulo
95 -- 2 Kajo sur la insulo













plaĝojn kiel Trieu Duong, Doi, Ganh Hang... Krom siaj

naturaj riĉaĵoj, ĝi ŝirmas ankaŭ multajn grandajn

pagodojn, kies tiujn de Linh Quang kaj Van An Thang.

Tiu lasta, antikva je 2.000 jaroj, klasifikiĝas historia

vestiĝo en 1996 per la Ŝtato. La turismaj potencialoj de

Phu Qui pleniĝas per la ĉirkaŭigantaj montoj kaj

insuletoj. Je 3 km okcidente de ĝia haveno troviĝas la

monto Cam, alta je 108m, sur kies pinto stariĝas la plej

alta lumturo de Vjetnamio. Je 4 km oriente de la monto

Cam, la monto Cao Cat ŝirmas la pagodon Linh Son

Tu, unu el la du konstruitaj sur unu monto de la

95 -- 3   La turo de televidilo sur la monto Chua
95 -- 3 La turo de televidil…
95 -- 4  Bredado de fiŝkaptaj produktoj en la mara zono  de Lach Du
95 -- 4 Bredado de fiŝkaptaj…















provinco Binh Thuan. La aparteco de Phu Qui

dependas de siaj insuletoj. Je ĉirkaŭ unu milo, troviĝas

la insuleto Hon Tranh kaj je 25 miloj sude, la insuleto

Hon Bo (insuleto Patro), ŝtona insuleto servanta kiel

rifuĝejo al maraj birdoj. Dotita per mara ekonomio

subtenita de historiaj kaj kulturaj pejzaĝoj

konsekvencaj, la insulo Phu Qui posedas grandajn

potencialojn en la turismo, marajn kaj marbordajn

riĉofontojn, mineralajn riĉofontojn kaj materialojn por

la disvolviĝo de la industrio de transformado de la

agrokulturaj produktoj, nutraj produktoj kaj maraj

95 -- 5   Farmo de bredado de merlangoj
95 -- 5 Farmo de bredado de…
95 -- 6   Vasta lernejo sur la insulo
95 -- 6 Vasta lernejo sur la…













fruktoj. La insulo Phu Qui progrese fariĝas mara

ekonomia centro kun multaj servoj pri la fiŝkapto, la

transformado de fiŝkaptaj produktoj por eksporto, la

ŝipaj konstruado kaj riparo. Nuntempe ĝi posedas 1400

ŝipojn de fiŝkapto, kie laboras 6.000 laboristoj, kiuj

ĉiujare kaptas ĉirkaŭ 20.000 tunoj de fiŝkaptaj

produktoj. La insulo posedas 103 establejojn de enakva

kulturo, kies 93 specialigitaj en bredado de merlangoj

en flosantaj flosoj kaj submaraj kaĝoj, La kreado kaj

disvolviĝo de 16 entreprenoj de transformado de maraj

fruktoj por eksporto kaj de preskaŭ 30 establejoj de

95 -- 7   Urba nova spaco estas konstruiĝanta  sur la insulo
95 -- 7 Urba nova spaco esta…
95 -- 8   Nova generacio de Phu Qui
95 -- 8 Nova generacio de Ph…















servo pri fiŝkaptado jam multe kontribuis en la procezo

de la transformado de la loka ekonomia strukturo

celante al la moderniĝo kaj industriiĝo. Por pli bone

ekspluati tiujn ekonomiajn potencialojn, la provinco

Binh Thuan privilegias la ekspluaton de la mara

turismo. Phu Qui tuje celas atente plibonigi siajn

vojajn terinstalaĵojn servantajn siajn turismajn

pejzaĝojn, konstrui ŝipojn, flughavenon, enŝipejon,

hotelojn, restoraciojn, senforgesante trovi allogajn

turismajn produktojn. La turistoj surprizas per la

beleco kaj la ĉarmo de la insulo kaj per la gastamo de

la insulanoj.





Teksto kaj fotoj: Huu Thanh, Nguyen Thanh

El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/09

Esperantigis: Phan Hong Vuong

=======

Published at 04:16AM ( 0 comments / 233 visits )
This post is public

December 17th, 2009

PLONĜADO EN LA " PARADIZO BAO SON "





La eko-turisma zono de Bao Son, baptita "Paradizo

Bao Son", nuntempe estas adreso el la plej allogaj, ne

nur por Hanojanoj sed ankaŭ por tiuj ĉiuj de

ĉirkaŭantaj provincoj kaj eĉ de pli malproksimaj lokoj.

La "Paradizo Bao Son", situante je preskaŭ 15 km de

la urbo-centro de Hanojo, estis investita je 50 milionoj

da dolaroj per la grupo Bao Son. Kvankam

malfermiĝinta ek de nelonge, ĝi rapide fariĝis elektita

adreso por multe da hanojanoj. La "Paradizo Bao

Son" estas turisma pejzaĝo de granda kvalito, kiu

konsistas el multaj zonoj de distraĵoj, kie la tradicieco

94 -- 1  Enirpordo de la "Paradizo Bao Son"
94 -- 1 Enirpordo de la "Para…
94 -- 2   Turistoj en rikiŝo vizitantaj la malnovan kvartalon
94 -- 2 Turistoj en rikiŝo v…















kombinas la ultra-moderneco. La vizitantoj absorbiĝas

en trankvilan mondon, kiu estas tute kontraŭ al la

bruaj stratoj, kiujn ili kutimas frekventi. Malnova

kvartalo restaŭranta la etoson de la "36 malnovaj

stratoj" de Hanojo ŝirmas pli ol 5.000m2. Estas pli ol

20 domoj, unuj apud la aliaj, kun tegmentoj de tegoloj.

kiuj reaperigas la malnovan kvartalon de Hanojo

komence de la 20a jarcento. Domoj kun franca stilo

estas ankaŭ konstruataj. Oni tie vendas ĉiujn specojn

de komercaĵoj kiel teksaĵoj, artaj objektoj,

malvarmetigaj trinkaĵoj... La celo estas speguligi la

94 -- 3   Fabrikado de la statuoj
94 -- 3 Fabrikado de la stat…
94 -- 4  En la vilaĝo de teksado de la silko
94 -- 4 En la vilaĝo de teksa…















ĉiutagan vivon kaj komercajn aktivecojn de hanojanoj

antaŭ preskaŭ unu jarcento. Sur trotuaroj, vendistinoj

kun bruna bluzo kaj nigra jupo vendas verdan teon kaj

bombonojn. Kelkafoje aperas rikiŝo por inviti

pasaĝeron al piedirado tra la malnova kvartalo. Estas

ankaŭ spaco por tradiciaj metioj. Junaj virinoj sidas

antaŭ teksmaŝino el ligno; metiistoj tajlas statuojn en

ŝtonaj blokoj aŭ strekas paralelajn sentencojn; virinoj

plektas korbojn el bambuo aŭ modelas potojn el tero.

Parfumoj de la iama vilaĝa vivo. La vizitantoj, kiuj

ŝatas la bonsajojn kaj ornamplantoj, vizitos la

94 -- -5   Tradiciaj metiistaj objektoj por vendi
94 -- -5 Tradiciaj metiistaj…
94 -- 6   Interpreto de alternaj kantoj
94 -- 6 Interpreto de altern…















ĝardenon "Royal", kiu regrupigas pli ol 500 speciojn

da orkideoj, diversajn speciojn da papilioj, de statuoj

de arhato kaj de Buddo Maitreya alta je pli ol 10m. En

spaco de moderna distraĵo dotita per scenejo kun 7.000

lokoj, prezentiĝas filmoj kaj baldaŭ spektakloj de

delfenoj kaj de fokoj...Apude akvario estas konstruata.

Ĝi akceptos 2.000 speciojn da maraj fiŝoj el ĉiuj

kontinentoj, kies ŝarkoj, raĵoj sed ankaŭ delfenoj kaj

fokoj. Aparte spaco de multi-funkciaj distraĵoj por ĉiuj

kolektas impresajn ludojn kaj maneĝojn. Estas ankaŭ

teatro 4D (kvar dimensioj) kun 48 rotaciaj seĝoj, kiu

94 -- 7   Danco  kun rubando el silko per ĉinaj artistoj
94 -- 7 Danco kun rubando e…
94 -- 8   Lanternoj similaj al en Golfo Ha Long
94 -- 8 Lanternoj similaj al…



















plonĝas la publikon en fantasmagorian mondon. Post

travojaĝo ĉirkaŭ la loko, la vizitantoj povas distriĝi en

naĝejo, poste gustumi ĝuoplenajn pladojn kiel

patkukojn de rizo kun salikokoj, gluecan rizon kun

kokido, supon kun angiloj kaj nudelojn de rizo kun

fiŝoj... Noktojn de plenluno, la vizitantoj havas ŝancon

kontempli la "Paradizon Bao Son" brilan sub la lumo

de koloritaj lanternoj kaj de piroteknikaĵoj. Bao Son

estas perfekta elekto por ripozi post semajno de peniga

laboro.

*******

Por pli scii: Prezaro -

En semajno: 40.000VND/ adoltulo, 30.000VND/infano -

Dimanĉe : 50.000VND/ adoltulo, 40.000VND/infano







Teksto: Thanh Hoa Fotoj:

Tien Dung, Quang Ha

El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/08

Esperantigis: Phan Hong Vuong

=======

Published at 02:17AM ( 0 comments / 239 visits )
This post is public

December 13rd, 2009

KONUSAJ ĈAPELOJ




Ek de jarcentoj, la non la (konusa ĉapelo teksita el

folioj de palmo) estas la ĉiutaga aĵo de la vjetnamaj

virinoj. La bildo de la non la figuras eĉ sur antikvaj

objektoj kiel tamburo el bronzo de Ngoc Lu kaj ĵaroj el

bronzo de Dao Thinh, datiĝintaj de 2.500 ĝis 3.000


93 -- 1  Iamaj vjetnamaj virinoj kaj la konusa ĉapelo
93 -- 1 Iamaj vjetnamaj virin…
93 -- 2   Pentraĵo kun vjetnamaj virinoj surportantaj la ao dai kaj la konusan ĉapelon
93 -- 2 Pentraĵo kun vjetnam…




















jaroj. Kun la tempo, la non la ricevis multajn ŝanĝojn

pri stilo kaj materialoj. Komence la non la estis teksita

kaj plektita. Nur ĝis la 3a jarcento antaŭ JC, kiam fero

estis uzata, la homoj komencis uzi kudrilojn por kudri

la foliojn de la non la. La materialoj por la fabrikado

estas el de la plej simplaj, la precipa estanta folioj kaj

93 -- 3   Pupoj kun longa tuniko kaj surportantaj konusajn ĉapelojn, tre ŝatata suveniro de la turistoj
93 -- 3 Pupoj kun longa tuni…
93 -- 4  Fabrikado de la armaturo el bambuo
93 -- 4 Fabrikado de la armat…















fibroj de la palmo Moc (nuntempe tiuj lastaj estas

anstataŭitaj per fadenoj de nilono). La amaturo estas el

bambuo. Antaŭ ĉio, la metiistoj devas trakti la foliojn

ilin plate metante sur varma fera lado kaj ilin

premante kun manpleno da teksaĵo en preciza

93 -- 5    Preparo de folioj de la palmo Moc
93 -- 5 Preparo de folioj d…
93 -- 6   Fremdlandaj turistoj malkovrantaj la metiistan fabrikadon de la non la
93 -- 6 Fremdlandaj turistoj…



















temperaturo, celante ne ilin bruligi. Malsufiĉa

temperaturo ne permesas atingi la necesan glatecon.

La folioj estas fumitaj per sulfuro, por ke ili

senkolorigu ĝis blanko kaj estu rezistaj al la ŝimo. La

bambuoj estas tranĉitaj laŭ la senco de la longeco por

fari armaturojn, poste fumitaj por rezisti al la termitoj

93 -- 7   La non la ornamita de motivoj
93 -- 7 La non la ornamita d…
93 -- 8   La konusa ĉapelo fariĝas unu el la simboloj de la vjetnamaj virinoj
93 -- 8 La konusa ĉapelo far…















kaj aliaj lignovoraj insektoj. Estas multaj vilaĝoj

specialigitaj en fabrikado de la konusaj ĉapeloj, kies

Chuong, distrilto Thanh Oai, Hanojo estas famekonata

pro siaj produktoj de kvalito. La konusaj ĉapeloj de la

vilaĝo formiĝas el 16 rulringoj. Ek de tre longe, tiu

93 -- 9  La virinoj de minoritataj etnoj uzantaj ankaŭ  la non la en sia ĉiutaga vivo
93 -- 9 La virinoj de minorit…
93 -- 10  La non la estas proksima al la ĉiutaga vivo de la vjetnamaj virinoj
93 -- 10 La non la estas prok…















nombro estas neŝanĝa. La beleco de la non la dependas

de la lerteco de la metiistoj. Estas multaj specoj da non

la, kiel la non thung rong vanh (korbo en formo de

konusa ĉapelo), la non ba tam (plata ĉapelo el palmo

kun franĝo). Kelkafoje unu spegulo algluiĝas interne

de la non la. Sub la folioj kun blanko preskaŭ

93 -- 11  La non la estas proksima al la ĉiutaga vivo de la vjetnamaj virinoj
93 -- 11 La non la estas prok…
93 -- 12   La konusa ĉapelo kontribuas konkeri la belecon de la vjetnama virino
93 -- 12 La konusa ĉapelo ko…



















travidebla, kelkafoje oni glitas popolan poemon, aŭ

ankoraŭ figuron de templo, palaco aŭ pagodo. Tiu tipo

de non la nomiĝas non Bai Tho. La non la perfekte

kombinas la tradician tunikon kun 4 baskoj aŭ aŭzajo

(Ao dai). Surmetantaj tiun ĉapelon, la vjetnaminoj

93 -- 13    La konusa ĉapelo estas nepre necesa aĵo de la kamparaninoj
93 -- 13 La konusa ĉapelo e…
93 -- 14   Konusaj ĉapeloj elmetitaj en Festivalo de Hue
93 -- 14 Konusaj ĉapeloj elm…















fariĝas pli dolĉaj, pli elegantaj kaj pli sentemaj. Oni

ĝin kunportas por iri al kampaj laboroj, al bazaroj aŭ

por partopreni en feston. En spektakloj, la danco de

konusaj ĉapeloj kun la ao dai plialtigas la mildecon, la

93 -- 15   Vendo de konusaj ĉapeloj en bazaro de Hue
93 -- 15 Vendo de konusaj ĉa…















virinecon kaj la graciecon de la vjetnaminoj. Preskaŭ

ĉiuj vjetnamoj sin sentas proksimaj kaj sentas

profundan elligetecon kontraŭ la non la, emblema de

sia kulturo.





Teksto: Tran Tri Cong

Fotoj: Tat Son kaj arkivoj

El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/08

Esperantigis: Phan Hong Vuong

=======

Published at 09:27AM ( 0 comments / 169 visits )
This post is public

December 10th, 2009

RENKONTO KUN METIISTOJ POTISTOJ DE HON DAT





Hon Dat, vilaĝo de la provinco Kien Giang, suda

ekstremo de Vjetnamio, estas konata de la tuta lando

por esti la lulilo de la brila Kulturo Oc Eo datiĝinta de

la Antikvaj Tempoj. Nuntempe la loka loĝantaro

altiras pli la atenton de la publiko pro la disvolviĝo de

tradicia metio, la fabrikado de potoj el bakita tero.

Antaŭe la prilaborado de potoj el bakita tero estas

malĉefa metio por la terkultivistoj de Hon Dat, post la

semotempo de la rizo. Kiel ĝin rakontis Nguyen Thi Le,

metiistino de la vilaĝeto Xom Lo: "Ekde pli ol cento da



92 -- 1  Huynh Thi Le, 18-jara, ellernis la metion ĉe siaj gepatroj
92 -- 1 Huynh Thi Le, 18-jara…
92 -- 2  La lertaj manoj de la metiistoj kontribuas antaŭgardi kaj disvolvigi tiun tradician metion
92 -- 2 La lertaj manoj de la…



















jaroj, la loĝantaro de Hon Dat komencis konstrui

fornojn el bakita tero. La laboro postulas lertecon kaj

diligentecon, ĉar bona forno permesos produkti

artikolojn kun alta kvalito. Foje finiĝinta, bona forno

havas brilan ruĝetan brunon, donas resonon kiam oni

supre frapetas, kaj malcedas al la pluvo kaj suno." Por

fari potojn el tero, oni uzas la argilon facilan glatiĝi,

tre alteniĝan kaj povantan rezisti al altaj temperaturoj.

La unua etapo de fabrikado estas krei la formon de la

produkto kun muldilo el ligno aŭ bakita tero. Poste por



92 -- 3   La manoj de la metiistoj kontribuas antaŭgardi kaj disvolvigi tiun tradician metion
92 -- 3 La manoj de la metii…
92 -- 4   La produktoj de potoj el bakita tero de Hon Dat estas diversspecaj kaj originalaj kaj ŝatataj per lokaj loĝantoj
92 -- 4 La produktoj de poto…















eltiri la ekcesan akvon povantan kaŭzi la disformon ĉe

la produkto, oni tapas sur la poto kun tabuleto el

bambuo, kaj poste oni ĝin glatigas. Ĉiuj tiuj

antaŭrimedoj postulas la lertecon, teknikon kaj

kreivecon. La etapo de bakado estas la plej grava. Ĝi

devas esti zorge preparita per veterana metiisto. La

temperaturo de forno ne estas tiel samspeca, ke

produktoj estu aranĝitaj laŭ amplekso kaj pezo: la

grandaj meze, la malgrandaj ĉirkaŭe. La seka ligno, la

pajlo kaj la ŝeloj de rizgrajnoj estas brulaĵoj. Laŭ S-ino



92 -- 5  Produktoj post la bakado
92 -- 5 Produktoj post la bak…
92 -- 6  Finaj produktoj antaŭ transporto al bazaroj kelkafoje en malproksimaj lokoj
92 -- 6 Finaj produktoj antaŭ…















Mai, estrino de forno, "La profitoj estas malfortaj pro

fortaj elspezoj por la transporto en ŝipo kaj pro

aĉetprezo de la materialoj". Tamen multaj junuloj de

Hon Dat tre interesiĝas pri tiu metio. Huynh Le, 18-

jara, diplomita de duagrada lernejo, elektas resti

hejme kaj pratiki tiun tradician metion, kiun ŝia

familio ĉiamigas ekde multaj jaroj. Kvankam la

konkurenco de la objektoj el metalo aŭ plasto, tiu

tradicia metio estas ĉiam pratikita per la terkultivistoj

de Hon Dat. Tiuj potoj el bakita tero estas ankoraŭ tre

ŝatataj per la homoj de la Sudo de Vjetnamio.





Teksto: Huu Thanh

Fotoj: Kim Son, Minh Quoc, Huu Thanh

El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/06

Esperantigis: Phan Hong Vuong

=======

Published at 08:28AM ( 0 comments / 188 visits )
This post is public

December 4th, 2009

FAMILIA ORKESTRO TRE VIET





En Vjetnamio estas orkestro, kies ĉiuj membroj

estas de la sama familio kaj ludas kun instrumentoj el

bambuo. Tio estas familia orkestro Tre Viet de la

grandaj artistoj Dong Van Minh kaj Mai Lan. Tre Viet

estas familia orkestro ununura en Vjetnamio, kiu ludas

rafinitan muzikon sole kun el bambuo instrumentoj.

Fondita en 1993, Tre Viet konsistas el 5 membroj: La

patro - Dong Van Minh, aktoro en Teatro de vjetnamaj

danco kaj muziko; la patrino - Mai Lan, direktorino de

la sekcio de citaro kun 16 kordoj en la Fakultato de la

instrumentoj de tradicia muziko de la Konservatorio;

la unuenaskito filo - Dong Quang Vinh, studento en

Fakultato Ly Sang Chi (analizo, komponado,

administrado) en la Instituto de Shang Hai (Ĉinio); la

duenaskita filo - Dong Minh Anh kaj la nepino Dong

Minh Trang, kiu frekventas ankaŭ kursojn en

Konservatorio. La ideo krei tiun originalan orkestron

rajte apartenas al Dong Van Minh. De nun sia tuta



91 -- 1  Dong Van Minh donanta recitalon kun el bambuo instrumento, nomita ankaŭ "piano el bambuo" inventita per sia filo
91 -- 1 Dong Van Minh donanta…
91 -- 2   Mai Lan dum recitalo de T'rung
91 -- 2 Mai Lan dum recitalo…



















artista vivo streĉe ligiĝas al el bambuo muzikiloj.

Gepatroj, amikoj, kolegoj ofte en stratoj de Hanojo

renkontas lin ŝarĝinta de liaj muzikiloj, ĉiufoje kiam li

iras al teatro. Krom esti brila muzikisto, tio estas

ankaŭ talenta fabrikanto de el bambuo muzikiloj. Estas

ĝuste de tiu amo de el bambuo muzikiloj, ke naskiĝis

tiu amo por la studentino pri citaro kun 16 kordoj Mai

Lan, fariĝinta lia edzino kaj ankaŭ eminenta artistino.

Mai Lan pratikas la muzikon ekde sia pli juna aĝo.

Dum 30 jaroj, ŝi instruis la citaron. Ŝiaj du infanoj,

kiuj havas la ŝancon heridi muzikan talenton de siaj

gepatroj, gajnis multajn naciajn premiojn. Dong

Quang Vinh jam atingis la oran medalon pri recitalo

de la T'rung en 13 aĝoj; la oran medalon pri recitalo

de fluto en 14 aĝoj en Festivalo de folkfloraj kantoj kaj

tradiciaj instrumentoj, aranĝita per la Departemento

pri Kulturo, Sportoj kaj turismo de Hanojo; la duan

premion de fluto el bambuo ĉe 19 aĝoj en nacia



91 -- 3  La unuenaskita filo Dong Quang Minh dum recitalo de ŝtona instrumento
91 -- 3 La unuenaskita filo D…
91 -- 4  La nepino Dong Minh Trang dum recitalo de citaro kun 16 kordoj
91 -- 4 La nepino Dong Minh T…



















konkurso en solo kaj en grupo por tradiciaj

instrumentoj organizita per la Ministerio pri Kulturo,

Sportoj kaj Turismo. Dong Minh Anh havas nenion al

li envii, kiam li atingas la oran medalon pri recitalo de

la T'rung kaj instrumento el ŝtono ĉe Festivalo de

folkloraj kantoj kaj tradiciaj instrumentoj organizita

per la Departemento pri Kulturo, Sportoj kaj Turismo

de Hanojo dum la jaroj 2002-2004. La nepino Dong

Minh Trang gajnas la oran medalon pri recitalo de

ŝtona instrumento, en Festivalo de folkloraj kantoj kaj

tradiciaj instrumentoj en 2005. Lastatempe Minh

Trang jam ankaŭ gajnis la unuan premion de la nacia

konkurso en solo kaj en grupo de tradiciaj

instrumentoj en 2008. Ĉiufoje kiam la familia orkestro

Tre Viet montriĝas en sceno, la spektantoj estas

komplete envultitaj per tiuj fastinantaj sonoroj, per la

subtilaj melodioj de la montoj kaj arbaroj de Tay

Nguyen aŭ per la folkloraj arioj kristalopuraj kaj



91 -- 5  Fremda kliento tre mirigita antaŭ la originaleco de la el bambuo instrumentoj
91 -- 5 Fremda kliento tre mi…
91 -- 6   La domo situanta strato Hao Nam estas loko,kie la familia orkestro Tre Viet provludas
91 -- 6 La domo situanta str…



















melodiaj de la Nordo. La familia orkestro ludas kaj

instruas ankaŭ senpage la orfojn, la kriplajn infanojn

de la vilaĝo Huu Nghi, faras spektaklojn por la

invalidoj de milito. Irante ĉien, la familia orkestro Tre

Viet estas ankaŭ tre ŝatata per la spektantoj kaj

postlasas multajn profundajn impresojn. En 2006, la

tuta familia orkestro estas invitita en Japanio. "En tiu

momento, eksplikas Mai Lan, la plimulto de junuloj

estas altirataj per la rock, la hip-hop...Malmultaj

homoj maltrankviliĝas por tradiciaj instrumentoj kaj

al ili donas atenton. En Francio, en Italio...la orkestro

havas okazon ludi. Tio estis malfacilaj, tamen feliĉaj

tagoj, ĉar la spektantoj estis tre nombraj..." La familia

domo Tre Viet situas en la strato Hao Nam, proksime

al la Nacia Instituto de muziko de Vjetnamio, kiu

fariĝas kutima adreso por la amantoj de la tradicia

muziko. En familia intimeco, la orkestro ludas ariojn

penetritajn de la amo de la naskiĝo-vilaĝo, de la -lando,

kiu elportas la animon en la labirinton de la sonoroj el

bambuo.





Teksto: Nguyen Thanh Long

otoj: An Thanh Dat

El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/07

Esperantigis: Phan Hong Vuong

=========

Published at 09:19AM ( 0 comments / 184 visits )
This post is public

November 29th, 2009

BAC LIEU, AMPLEKSA NATURO



Situante sur la duoninsulo Ca Mau, en

suda ekstremo de Vjetnamio, Bac Lieu estas la lulilo de

la "Da co hoai lang", kanzono kiu ensorĉas multe da

vjetnamoj, precipe la homojn de la Sudo. Bac Lieu

estas randostarita per la provincoj Hau Giang kaj Kien

Giang. Tio estas la loĝloko kun riĉaj artaj tradicioj kaj

la lulilo de la "Don ca tai tu", formo de folklora

spektaklo interpretita dum la festoj, edziĝaj ceremonioj



90  -  1  Kajo en Bac Lieu
90 - 1 Kajo en Bac Lieu
90 -- 2  Flosanta bazaro, unu el kulturaj trajtoj de Bac Lieu
90 -- 2 Flosanta bazaro, unu…















aŭ tute simple dum la plenlunaj noktoj. La homoj de

Bac Lieu havas teneran koron kaj grandan amon por

sia lando kaj naskiĝurbo. La kanzono "Da co hoai

lang", komponita per Van Cao Lau, spegulas tiun

amligitecon kontraŭ la naskiĝotero, kiu ekzistas ĉe ĉiuj

popoloj de la mondo kaj kiu estas aparte fortika ĉe la

homoj de la Delto de Mekongo. La tipa bildo de Bac

Lieu estas la retaĵo de kanaloj, en kiu speguliĝas la

kokosujoj. La loĝantoj de Bac Lieu precipe delokiĝas



90-  -- 3   la kaptado de mituloj estas tradicia metio, kiu helpas multajn malriĉajn terkultivistoj rondigi la monato-finojn
90- -- 3 la kaptado de mitu…
90 -- 4   Sekigo de la fiŝoj sur kajo
90 -- 4 Sekigo de la fiŝoj s…















per tiuj fluirejoj. Sidantaj sur sia kanoto kun motoro

aŭ remoj, ili povas ĝui freŝan aeron sur la kanalo,

kontempli la ĉielon kaj paroli kun kamparanoj simplaj

kaj sinceraj. Bac Lieu estas fama per siaj salbasenoj,

metio ekde longe pratikita, kiuj provizas grandan

kvanton de salo al la Delto de Mekongo, salo kiu estas

ankaŭ eksportita al Japanio pro sia kvalito. Bac Lieu

nombras ankaŭ multe da vilaĝoj de metiistoj

specialigitaj en teksado de fiŝretoj, en produktado de



90 -- 5   La teksado de la objektoj el bambuo helpas plibonigi la vivon de lokaj terkultivistoj (Antaŭurbo de la urbo Bac Lieu)
90 -- 5 La teksado de la obj…
90 -- 6   La teksado de tukoj kaj kulvualoj pratikiĝas ekde longe en Bac Lieu. Ili estas tre raraj en kamparaj zonoj de la Sudo
90 -- 6 La teksado de tukoj…















peklaĵo el fiŝoj aŭ sojo, de objektoj el bambuo aŭ

roganto. En marbordaj vilaĝoj, estas tre diskonita la

teksado de la fiŝretoj, laboro ankoraŭ tute mana.

Antaŭe sovaĝa regiono, kultivebligita komence de la

19a jarcento, Bac Lieu havas kuirartan stilon simplan,

kun pladoj kradrostitaj aŭ bolitaj. Estas multe da

ĝuoplenaj pladoj, kiel la Lau Mam servita kun sovaĝaj

legomoj, la Lau kun acidaj angiloj, kradrostitaj

makulaj ofiocefaloj, la supo de vermiĉeloj kun bova



90 -- 7   La teksado de tukoj kaj kulvualoj pratikiĝis ekde longe en Bac Lieu. Ili estas tre raraj en kamparaj zonoj de la Sudo
90 -- 7 La teksado de tukoj…
90 -- 8   La taksado de tukoj kaj kulvualoj pratikiĝis ekde longe en Bac Lieu. Ili estas tre raraj en kamparaj zonoj de la Sudo
90 -- 8 La taksado de tukoj…















viando, la platpanoj de rizo, la salikokoj sekiĝintaj kun

marinitaj cepoj, la salato kun lotusaj radikoj kaj

bolitaj salikokoj, ktp... La ostroj, helikoj kaj mituloj

estas abundaj kaj malmulkostaj. Estas ankaŭ ĝuoplenaj

pladoj surbaze de serpento, testudo aŭ krabo. La

fruktoĝardeno de longanujoj de Bac Lieu estas la plej

famaj de la Delto kaj ĉiujare altiras multe da vizitantoj.

Ĝi ŝirmas 230 ha sur la komunumoj Hiep Thanh kaj

Vinh Trach de la urbo Bac Lieu. Laŭ la loka loĝantaro,



90 -- 9    La Pagode Xiem Can, de la etno Kmero, estis konstruata en 1887
90 -- 9 La Pagode Xiem Can,…
90 -- 10  Moderniĝo de la stratoj
90 -- 10 Moderniĝo de la stra…















ekde pli ol 100 jaroj, ĝi estis kreita. Laŭ la legendo,

Truong Hung jam reportis el fremdlando du specioj de

longanujoj: Subic kaj Tu Huyt, por ilin kultivi sur

sablaj terenoj en Bac Lieu. La Subic donas grandan

frukton kun delikata haŭto, karno dika kaj aromplena.

La Tu Huyt malgrandajn fruktojn kun dika kaj dolĉa

karno. Tiuj-ĉi specioj bone adaptiĝas al lokaj grundo

kaj klimato. Laŭ la produktantoj, ĉiujare unu maljuna

longanujo donas de 300 ĝis 400 kg de longanoj. La



90 -- 11   Statuo de la Diino Nam Hai, alta mensa loko en Bac Lieu
90 -- 11 Statuo de la Diino…
90 -- 12   La famekonata kanzono "Da co hoai lang",. komponita per  Cao Van Lau, estas ofte interpretita  per lokaj ŝatantaj artistoj  por amuzi la turistojn
90 -- 12 La famekonata kanzo…



















produktantaj familioj povas gajni dekojn da milionoj

de dongoj pojare, eĉ por certaj, centoj da milionoj de

dongoj. Por antaŭgardi kaj valorigi tiun-ĉi maljunan

fruktoĝardenon, la urbo Bac Lieu kunordiĝas kun

vojaĝantoj por tie ellaborigi projekton de disvolviĝo de

la ekoturismo. Tiujn lastajn jarojn, multaj familioj de

Hiep Thanh kaj Vinh Trach Dong jam investis en siaj

ĝardenoj de longanujoj kaj ilin malfermas al la

turistoj. La malkovro de Bac Lieu postlasas al

vizitantoj neforgeseblan impreson, kie miksiĝas la

suveniroj de belegaj pejzaĝoj, kie regas la harmonio

inter la homo kaj la naturo, la bongustaj pladoj kaj

precipe la varmega akcepto de la loĝantoj.



Teksto: Huu Thanh

Fotoj: Huu Thanh, Minh Quoc, Thu Dong

El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/09

Esperantigis: Phan Hong Vuong

=======

Published at 09:57AM ( 0 comments / 263 visits )
This post is public

November 26th, 2009

"LA KVALIRO" DE LA ARKITEKTURAJ VESTIĜOJ



Restaŭri kaj antaŭgardi historiajn kaj

kulturajn vestiĝojn estas grava tasko. Profesoro kaj

arkitekto Hoang Dao Kinh estas unu el raraj

arkitektoj, kiuj dediĉis sian tutan vivon al tiu laboro.

Liaj amikoj kaj kolegoj lin surnomis "kvaliro de la

arkitekturaj vestiĝoj". Naskiĝinta en familio de riĉa

kultura tradicio, Kinh estas tre fiera pri belaj pejzaĝoj

de sia patrolando, pri moroj kaj kutimoj de ĝia

loĝantaro kaj tute simple pri ĝia ĉiutaga vivo. Estinte

formita en Rusio, li estas influita per la granda kulturo

de tiu lando. Returne iri Vjetnamion, li pasiiĝas pri

vestiĝoj havantaj grandan kulturan valoron. Tiujn 50

lastajn jarojn, poste kiam li akiris sian diplomon de

arkitekto en rusa universitato, Kinh jam dediĉis sian

tutan tempon al la antaŭgardo kaj restaŭrado de la

arkitekturaj vestiĝoj, interalie de la Temploj kaj



89 -- 1  Modelo de elŝipiĝejo por la liberlaso de floroj kaj de monumento sur la rivero Thach Han (provinco Quang Tri) realigita per Profesoro Kinh kaj liaj asocianoj de la Kompanio Hoang Dao
89 -- 1 Modelo de elŝipiĝejo…
89 -- 2  Arkitekturaj verkoj realigitaj per la Kompanio Hoang Dao: La Pagodo Van en Tam Dao
89 -- 2 Arkitekturaj verkoj r…























pagodoj de la Nordo de Vjetnamio. Komence de la

jaroj 1980, li jam partoprenis en la studo de la Turoj

Cham, en la restaŭrado de la malnova pagodo Ponto

kaj de dekoj da domoj de la urbo Hoi An (provinco

Quang Nam). Li laboris ankaŭ pri la Reĝa domaro

(Dai Noi), la tombo de la Reĝo Minh Mang en la

imperia urbo Hue, kaj pri la Opero de Hanojo. La

restaŭrado kaj antaŭgardo de la arkitekturaj vestiĝoj

postulas ne nur grandan sidonemon, sed ankaŭ

profundan konon pri la valoro de tiuj vestiĝoj. Ĉiu

projekto, en kiu li partoprenis, plifortigis lian

profundan amon por la arkitekturaj verkoj. Laŭ Kinh,

la celo de tiu laboro estas precizigi la situacion de la

arkitektura heredaĵo, poste ĝin restaŭri laŭ scienca

plano. Tio implicas la partoprenon de multe da fakuloj

pri historio, arkeologio, arkitekturo, belartoj, kemio



89 -- 3   Arkitekturaj verkoj realigitaj per la Kompanio Hoang Dao :  La Pagodo Bai Dinh, provinco Ninh Binh
89 -- 3 Arkitekturaj verkoj…
89 -- 4   Profesoro Kinh dum la tezoprezentado en la Universitato  pri arkitekturo de Hanojo
89 -- 4 Profesoro Kinh dum l…



















kaj klasifikitaj metiistoj. La malfacilaĵo de tiu laboro

estas scii kiel sekurigi la ĉiamecon de la pejzaĝo kaj

samtempe konservi ĝiajn originajn trajtojn kaj ĝian

tradician kulturan valoron. Preskaŭ sepdekjara,

Profesoro Hoang Dao Kinh ĉiam havas grandan pasion

por sia profesio. Li daŭrigas plifari multe da vojaĝoj al

kvar anguloj de la lando kaj ofte partoprenas en

konferencoj, seminarioj kaj kunvenoj, helpas la

studentojn prepari ilian tezon de studfino, verkas

librojn kaj redakti artikolojn por magazinoj kaj

ĵurnaloj. Kun siaj asocianoj de la Kompanio Hoang

Dao, kie li laboras, li jam realigis la projekton de

konstruado de elŝipiĝejo por la liberlaso de floroj kaj

de monumento sur la rivero Thach Han, en provinco

Quang Tri. Tiu nova projekto estis sukceso, ĉar la

formo kaj tradicia strukturo estas konservitaj.



89 -- 5   Profesoro Kinh interŝanĝas siajn spertojn kun junaj arkitektoj de la Kompanio Hoang Dao
89 -- 5 Profesoro Kinh inter…















Profesoro Kinh ŝatas la kreivecon de junaj arkitektoj

kaj transmetas la fajron de sia pasio al la 20 junuloj de

sia Kompanio Hoang Dao. Tio estas sindonemo, kiu

kontribuis konservi la belecon de la vestiĝoj kaj ilin

ĉiamigi por venontaj generacioj. ***** Profesoro-

arkitekto Hoang Dao Kinh naskiĝis en 1941 en Hanojo.

En l967, li estis diplomito de la Universtato pri

arkitekturo de Moskvo (Rusio), kie li defendis tezon de

agregacio pri la restaŭrado de la heredaĵoj en 1977.

Nuntempe li estas membro de la Nacia Koncilio por la

kulturaj heredaĵoj, vic-prezidanto de la Asocio de

vjetnamaj arkitektoj, direktoro de la projektado kaj

restaŭrado de vestiĝoj (nuna Instituto pri antaŭgardo

de vestiĝoj) ekde 20 jaroj. Li jam prezidis kaj

partoprenis en la antaŭgardo kaj restaŭrado de dekoj

da pejzaĝoj en Hamojo, Hoi An, Hue, My Son, ktp...





Teksto: Huu Tuan

Fotoj: Nam Suong

El : Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/07

Esperantigis: Phan Hong Vuong

=======

Published at 09:31AM ( 0 comments / 172 visits )
This post is public

Published at 08:29AM ( 0 comments / 87 visits )
This post is public

November 22nd, 2009

KOLOROJ DE LA ETNO LO LO CHAI



La komunumo Lung Cu, distrikto Dong Van,

provinco Ha Giang, situas en la norda ekstremo de

Vjetnamio. Ĝi havas etan vilaĝeton Lo Lo Chai, kun

nur 81 familioj de etno Lo Lo ŝirmantaj pli ol da 300

homoj. Lo Lo Chai imponas la vizitantojn per siaj


88 -- 2  Juveloj de la virinoj Lo Lo
88 -- 2 Juveloj de la virinoj…

88 -- 1  La kvieta vilaĝeto Lo Lo Chai piede de la monto Rong (Drako)
88 -- 1 La kvieta vilaĝeto Lo…















domoj kun septoj el pajlargila mortero kaj tegmentoj

de telegoj jin-jang (negativaj kaj pozitivaj). Ĉiu domo

ĉirkaŭiĝas per mureto el ŝtonoj. Plimulto el domoj

disponas du pordojn, sur kiuj alkroĉiĝas talismanoj

por forpeli la misfarajn spiritojn. La altaro de la domo



88 -- 3   Juveloj de la virinoj Lo Lo
88 -- 3 Juveloj de la virino…
88 -- 4   Virinoj Lo Lo en tradiciaj kostumoj
88 -- 4 Virinoj Lo Lo en tra…

















estas vidalvide la ĉefa enirejo. La loĝejo ne dividiĝas en

ĉambroj, kaj la nova paro okupas "ĉambron"

disiĝantan per simpla kurteno el teksaĵo. Kiam

vizitanto alvenas al vilaĝeto, la vilaĝanoj estas feliĉaj

kaj ekscititaj, tiu evento estas konsiderata kiel festo. Ili

prezentas kompleton da gongoj, kiu estas la simbolo de

la spirita vivo de sia etno. Poste ili pratikas kantojn kaj



88 -- 5   La lerteco de la junulinoj Lo Lo estas ofte taksita  per ilia kapableco  fari vestojn
88 -- 5 La lerteco de la jun…
88 -- 6   Vivante en malfacila ĉirkaŭmedio,la Lo Lo estas tre laboremaj
88 -- 6 Vivante en malfacila…

















dancojn, tre gravaj en la mensa aktiveco de la Lo Lo.

La kostumoj de virinoj Lo Lo estas tre specialaj. Ili

teksas ili mem sian jupon, Kvankam ĝenerale la

kostumoj ne teksiĝas por vendi, tamen se vizitanto volus

ilin aĉeti, la lokaj virinoj povas kontentigi tiun



88 -- 7   S-ino Mua Thi Vay, 70-jara, estas tre sperta en la arto teksi brokaĵojn
88 -- 7 S-ino Mua Thi Vay, 7…
88 -- 8   La danco spegulas malsamajn aspektojn de la ĉiutagaj aktivecoj kaj de la mensa vivo de la Lo Lo
88 -- 8 La danco spegulas ma…





















demandon. Kelkaj vizitantoj surloke faras mendon por

aĉeti kompleton kun 3-4 milionoj da dongoj. La

teksaĵoj estas ofte kun vivaj kaj varmaj koloroj, kiuj

bone kombinas kun juveloj el arĝento aŭ aluminio. La



88 -- 9   Kuirejo de familio Lo Lo
88 -- 9 Kuirejo de familio L…
88 -- 10   Domo de la Lo Lo kun septoj el pajlargila mortero kaj tegmento de tegoloj Yin-Yang, ĉirkaŭita per mureto el ŝtonoj
88 -- 10 Domo de la Lo Lo ku…















viroj Lo Lo elektas sian venontan edzinon parte

surbaze de la vestoj, kiujn ŝi jam teksis. Nuntempe

multe da virinoj Lo Lo surportas modernajn vestojn,

sed por ili iliaj tradiciaj uniformoj ĉiam restas fiereco.





Teksto: Tuan Long, Huu Tuan

Fotoj: Thanh Dat, Trong Chinh

El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/08

Esperantigis: Phan Hong Vuong

=======

Published at 05:20AM ( 0 comments / 156 visits )
This post is public

November 20th, 2009

LIBRO DE FRANCO PRI DE THAM, NACIA HEROO DE VJETNAMIO



Claude Gendre, Ŝtata doktoro pri historio,

membro de la Asocio Franco-Vjetnamio, jam faris

nombrajn valorajn esplorojn pri fremda historio, kies

du pri Vjetnamio: "La batalo Dong Dang" publikita en

2004 kaj pli ĵuse "La De Tham" publikita en 2007 per

la Eldonejo L'Hartmattan kaj denove presita en 2008.

"Hoang Hoa Tham - alinome De Tham (1846-1913)

estas granda heroo de la vjetnama popolo. Li jam

trudakiris la admiron de la malamikoj pro sia kuraĝo

kaj siaj artifikoj", deklaris Claude Gendre. Jean

Gendre, avo de Claude Gendre, estis soldato en la

franca armeo de la Tonkino (Norda Vjetnamio) kaj

interalie jam partoprenis en la batalo kontraŭ De

Tham de 1908 ĝis 1911 en distrikto Yen The, provinco

Bac Giang. Ekde 9 jaroj, Claude Genre ofte aŭdis sian

avon al li rakonti pri malproksima tero. Pasis jaroj, sed



87 -- !   Claude Gendre prezentanta la libron "De Tham" denove presita en 2009
87 -- ! Claude Gendre prezen…
87 -- 2  Claude Gendre prezentanta la foton de sia avo en Muzeo de Yen The
87 -- 2 Claude Gendre prezent…



















la paroloj de lia avo, la folkloraj kanzonoj, la historioj

pri Vjetnamio, Dong Dang, Yen The...kaj pri De Tham

restas vivemaj en lia memoro. Fine 2001, Claude

Gendre komencis transpreni dokumentojn pri sia avo

kaj de De Tham, kaj interalie jam trovis raporton

datiĝintan la 27an de Aprilo 1909, senditan al la

Ministro pri Milito kaj al tiu pri Kolonioj, detale

raportantan la militiron kontraŭ De Tham en la

regiono Yen The de la 29an de Januaro ĝis la 28an de

Marto 1909. La verko "La De Tham" konsistas el 12

ĉapitroj elvokantaj la politikan situacion de Vjetnamio

antaŭ la ribelo de De Tham ĝis la cirkonstancoj de lia

morto...Claude Gendre volis publike prezenti la heroon

De Tham, genian ĉefon, eminentulon alligitan al

tradiciaj valoroj, decidan rezolute sekvi la selektitan

vojon. Claude Gendre konfirmas, ke Hoang Hoa Tham



87 -- 3   Claude gendre kaj posteuloj de De Tham prezentantaj la incensvergetojn piede de la statuo de De Tham en Yen The
87 -- 3 Claude gendre kaj po…
87 -- 4  Claude Gendre plantanta arbon de suveniro survoje al la Templo de De Tham
87 -- 4 Claude Gendre plantan…















estis vera milita genio, kiu utiligis inĝeniajn teknikojn

de batalo kaj de kamuflado, kiujn dekojn da jaroj pli

poste aplikis ankaŭ la fortoj de Viet Minh. "La

sanktega tigro de Yen The" estas heroo kun arda koro

kaj batalanta por la sola celo: nacia sendependeco.

Ĉijare dum sia reveno al Vjetnamio, Claude Gendre

kaj lokaj respondeculoj estis al la serĉado de la tombo

de De Tham, kaj provizis dokumentojn al la loka

muzeo. Li jam partoprenis al la Festivalo Yen The kun

vjetnama tradicia kostumo. "La Vjetnamio estas

grandanima nacio, mi volas ion fari por tiu-ĉi lando, la

tero, kie mia avo jam kunportis multe da suveniroj", li

konfidis. La historio de Claude Gendre estas kortuŝa.

Post unu jarcento de distanco, du personoj, avo kaj

nepo, havis profundajn sentojn kontraŭ Vjetnamio kaj

ĝia popolo tra la nacia heroo De Tham.



Teksto: Nguyen Thi Trang

Fotoj: Hoang Chuong, Trong Van

El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/10

Esperantigis: Phan Hong Vuong

=======

Published at 02:25AM ( 0 comments / 179 visits )
This post is public

November 15th, 2009

INDUSTRIO DE LA MARSALO EN vJETNAMIO



Vjetnamio posedas 3.200 km de marbordoj,kiuj

provizas senliman fonton da salo. La salo estas

manĝovaro de eksportado kaj materialo de produktado

de kelkaj kemiaj produktoj. Tamen Vjetnamio ĉiam

estas devigata ĝin importi. Iun tagon de granda varmo,

ni vizitis salmarĉojn. Interparolante kun salistoj, ni

eksciis la procezon de produktado kaj la malfacilaĵojn

de tiu peniga metio. Komence la mara akvo estas

gvidata al kampoj por ke ĝi povu vaporiĝi. Poste la jam

saturita mara akvo estas direktita al la basenoj, kie

okazos la kristaliĝo. Tran Thi Mit, 60-jara, el vilaĝo

Tri Hai, distrikto Ninh Hai, provinco Ninh Thuan

pratikas tiun laboron ekde la aĝo de 15 jaroj. "Tio



86  -- 1  Preparo de la salmarĉoj
86 -- 1 Preparo de la salmar…
86 -- 2  Nova metodo de produktado de la salo
86 -- 2 Nova metodo de produk…
















estas akra laboro, La salistoj devas labori la tutan

tagon por gajni malabundan salajron". Ŝia familio

havas preskaŭ 2.000 m2 de salmarĉoj. Se la vetero estus

favora, ili povas produkti pli ol 150 tunojn pojare, kun

prezo da 300.000 al 400.000 dongoj potune. Tio estas

sufiĉa enspezo por kontentigi la elspezojn dum 8

monatoj. Dum pluva sezono, ili devas pratiki aliajn

oficojn kiel laboron de konstruo, transporton de fiŝoj...

Nguyen Huu Hung, 58-jara, el vilaĝo Ninh Chu,

provinco Ninh Thuan, asertis: "La varma klimato tie-ĉi

estas favora al la produktado de la salo". Hung

pratikas tiun laboron ekde 40 jaroj kaj pasigis

periodojn de feliĉo kaj malĝojo. Li rakontis, ke dum la



86 -- 3
86 -- 3
86 -- 4  Kun siaj 3260 km de marbordoj kaj sunumita klimato, Vjetnamio disponas grandajn atutojn por disvolvigi la oroduktadon de la salo
86 -- 4 Kun siaj 3260 km de m…


















periodo, kie la produktado de la salo renkontas multe

da malfacilaĵoj kaj la bredado de la salikokoj bone

enspezigas, la salistoj jam fosas basenojn en loko de

salmarĉoj por bredi salikokojn. Sed kiam la prezo de la

salikokoj defalas, ili frakasas lagetojn kaj revenas al la

produktado de la salo. Lastan jaron, sur la

surfacamplekso de 0,5 ha, lia familio akiras bonan

rikolton. Kun 200 tunoj, li gajnis 200 milionojn da

dongoj. Tio sufiĉas por kovri la elspezojn de la familio

dum unu jaro. Ĉijare li jam rikoltas 80 tunojn, kaj

feliĉe ĉisezone pro pli alta kosto (1,5 milionoj de

dongoj/tuno), li povis gajni 80 milionojn da dongoj. La

produktado de la salo multe dependas de la tempo. Se



86 -- 5  Salisto, malfacila metio
86 -- 5 Salisto, malfacila me…
86 -- 6  Bone meritita paŭzo
86 -- 6 Bone meritita paŭzo





















la suno brilas, la rikolto estas bona. Ĉar la kosto de la

salo varias, pro tio la vivo de la salistoj fariĝas

nestabila. Ĉisezone ĝi estas altiĝinta, la salistoj estas tre

feliĉaj, sed ili estas ankaŭ maltrankvilaj pri la informo,

laŭ kiu Vjetnamio ĉijare intencas importi centojn da

tunoj. Situante norde de la provinco Binh Thuan, la

distrikto Tuy Phong havas grandan zonon de

fiŝkaptado kun 50 km de marbordoj. Ankaŭ ĝi estas

konata pri la produktado de salo. Granda kvanto de

salo estas produktita per la kompanio Vinh Hao

(VIHASAL), grava produktanto en Vjetnamio.

VIHASAL posedas preskaŭ 600 ha da salmarĉoj, kun

kapableco da 60.000 tunoj pojare. Ĝi okupas la unuan



86 -- 7  Transporto de la salo al magazeno
86 -- 7 Transporto de la salo…
86 -- 8  survoje al salmarĉoj en distrikto Hai Hau
86 -- 8 survoje al salmarĉoj…

















lokon en la lando rilate la investado en ekipaĵoj kaj

teknologioj en produktado. En 2001, la societo jam

rikoltis preskaŭ 40.000 tunojn kaj en 2002, 69.000

tunojn. Ĝia salo respondas al la necesaj normoj kaj

estas tre konkureca. Ekde komence de la jaro, kiel

estas multe da pluvo, la rikolto estas malbona kaj la

enspezo atingas nur 20 miliardojn da dongoj. Kiel

antaŭvidite, de nun ĝis 2010, la kompanio kunportas

sian surfacamplekson de produktado al pli ol 2.000 ha.

Vjetnamio povas perfekte kontentigi siajn naciajn

bezonojn pri salo. Sed ĝi devas ankoraŭ ĝin importi,

kial ? Laŭ Phan Van Dao, ĝenerala direktoro de la

kompanio Vinh Hao, " la surfacamplekso de la



86 -- 9  Stacio de pumpado de la Kompanio de produktado de salo Vinh Bao
86 -- 9 Stacio de pumpado de…
86 -- 10  Kontrolo de la kvalito en Kompanio Vinh Bao
86 -- 10 Kontrolo de la kvali…

















salmarĉoj estas nestabila. Kelkaj marbordaj regionoj

estas fariĝantaj industriaj zonoj kaj turismaj pejzaĝoj.

Tio estas en kontraŭdiro kun la plano de produktado

de salo aprobita per la Ĉefministro. Aliaj marbordaj

loĝolokoj ne interesiĝas pri la disvolviĝo de tiu metio,

ĉar la produktado de salo postulas grandajn

surfacampleksojn kun malfortaj enspezoj. Ni jam vizitis

la projekton de sala produktado Quan The, proksime

al la golfo Ca Na (provinco Ninh Thuan). Dang Van

Hien, el la kompanio de investado kaj disvolviĝo Ha

Long (BIM), deklaris: " Kiel antaŭvidite, tio estas la

centro de produktado de rafinita salo la plej granda de

la lando". En unua fazo, sur 2500 ha, produktiĝos



86 -- 11  Moderna teknologio de rafinado de la salo en Kompanio Vinh Bao
86 -- 11 Moderna teknologio d…
86 -- 12  Rikolto de la salo en Kompanio Vinh Bao
86 -- 12 Rikolto de la salo e…

















308.000 tunoj da salo kun internaciaj normoj, pli ol

20.000 tunoj de gipsoŝtono kaj 183.000 m3 da Nuoc ot

(restaĵo de fluaĵo post la kristaliĝo de la salo). BIM

investos 500 milionojn da dolaroj por konstrui

industrian zonon de transformo de kemiaj produktoj.

La projekto Quan The devus provizi pli ol 500.000

tunoj da rafinita salo en servado de la industrio kaj

eksporto. ***** Laŭ la ĝenerala kompanio de salo de

Vjetnamio (VISALCO), ĉiujare Vjetnamio konsumas

1,1 - 1,2 milionojn de tunoj da salo, kies 500.000 tunoj

por la homa kaj besta konsumado kaj la restaĵo por la

industrio. En la periodo 1996 - 2006, la produktado

atingis 737.000 tunojn, en 1998, 980.000 tunojn.



86 -- 13  Permaŝina rikolto de la salo
86 -- 13 Permaŝina rikolto de…
86 -- 14  S-ro Tran Xuan Hoa, vic-prezidanto de la Popola Komitato de la provinco Ninh Thuan
86 -- 14 S-ro Tran Xuan Hoa,…

















Ĉiujare Vjetnamio devas importi ĉirkaŭ 200.000

tunojn, sed ĉijare 400.000 tunojn. Laŭ Tran Xuan Hoa,

vic-prezidanto de la popola Komitato de la provinco

Ninh Thuan, "investi en la sektoro de salo multe

enspezigi la provincon, la produktado atingos milionojn

da tunoj kaj Ninh Thuan fariĝos la ĉefurbo de salo de

la lando. La produktado de salo permesos al Ninh

Thuan disvolvigi la industrion, krei dekojn da miloj de

oficoj kaj kontribui al ĝia ekonomia disvolviĝo. Kiel

antaŭvidite, de nun ĝis 2010, la provinco atingos

produktadon de 588.000 tunoj, kies 500.000 tunoj de

industria salo, respondanta al 30% de la nacia

demando”.





Teksto: Huu Thanh

Fotoj: Kim Son, Minh Quoc Huu Thanh, Trung Kien

El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/06

Esperantigis: Phan Hong Vuong

=======

Published at 03:28AM ( 0 comments / 196 visits )
This post is public

November 13rd, 2009

LEGENDA VOJSTREKO (50a Datreveno de la vojstreko Ho Chi Minh 19/05/1959- 19/05/2009)



La historiistoj de samtempaj militoj

parolos ankoraŭ longe pri la "vojstreko Ho Chi Minh",

senmorta simbolo de la heroa milito kontraŭ atakintoj,

ankoraŭ enhavanta multajn nesolvitajn misterojn. La

15an de Februaro 1971, artikolo eldonita en la Ĵurnalo

de la armitaj fortoj de Usono, la milita korespondanto



85 -- 1 La generaloj de la Korpuso Truong Son, la ĝenerala majoro de divizio Dong Si Nguyen (nigra jako) kaj vic-majoroj  (maldekstre al dekstre) la brigadestroj Vo So, Nguyen Quang Bich, Do Xuan Dien
85 -- 1 La generaloj de la Kor…
85 -- 2  La vojstreko Ho Chi Minh, foto prenita el usona skolt-aviadilo
85 -- 2 La vojstreko Ho Chi M…



















George Weiss skribis tiujn-ĉi vortojn: "Komence la

vojstreko Ho Chi Minh estis nur vojo kun cento da

irejoj kreitaj per lokaj loĝantoj kaj bestoj. Post pli

malfrue, ĝi fariĝis veturebla vojo. Tio estis ne nur

transporta vojo, sed ankaŭ malsimpla reta da serpentaj

irejoj irantaj al cento da direktoj. Tio estis labirinta

implikaĵo tra la ĝangalo, kiu pruvas altan nivelon de

organizado de vjetnamaj komunistoj". La altrangaj

funkciuloj usonaj kaj de Suda Vjetnamio jam komencis

sin montri nekapablaj antaŭ la fortika disvolviĝo de la



85 -- 3  Le legenda vojsterko Ho Chi Minh
85 -- 3 Le legenda vojsterko…
85 -- 4  Sur la vojstreko HCM, la juna volontulino Nguyen Thi Hang  hazarde renkontis Cu, sian klasamikon, soldaton de la Korpuso de trupo Truong Son
85 -- 4 Sur la vojstreko HCM,…





















reto de transporto tra la Truong Son montĉeno. Ili uzis

preskaŭ ĉiujn la plej multe progresintaj militajn

ekipaĵojn por detrui tiun vojon, celante halti la gravan

akson de proviantado Nord-Sudo, laŭ sia teorio

"fortranĉi la stomakon de la kontraŭulo". Tamen estis

vanaj iliaj ĉiuj klopodoj. Malgraŭ milionoj da tunoj de

bomboj, milionoj da litroj de toksaj kemiaj produktoj

kaj multaj rabekspedicioj de trupoj kaj spionoj, la

vojstreko Ho Chi Minh senĉese etendiĝis kiel

senkompata ĉeno sin kuntiriĝanta ĉirkaŭ la kolo de



85 -- 5  La vojstreko HCM transiranta la rivereton Muang Xepon (Laoso)
85 -- 5 La vojstreko HCM tran…
85 -- 6  Dien, politika komisaro de la roto 6. regimento 8, Divizio Huong Giang, milita Zono Tri Thien Hue, donanta trinki al malamika soldato vundita en la fronto de la vojo 9 - Laoss Sudo
85 -- 6 Dien, politika komisa…

















usonaj kaj marionetaj trupoj. Ĝis la fina

gorĝpremado... Tio estas la 19an de Majo 1959, tago de

datreveno de Prezidanto Ho Chi Minh, la Centra

Komitato de la Partio kaj Politik-buroo prenis la saĝan

decidaĵon malfermi la vojstrekon Nord-Sudo tra la

Truong Son montĉeno, celante plifortigi la kapablecojn

de la soldatoj en la Sudo. Post la milito, estis reportita,

ke inter 1959 kaj 1972, usona armeo realigis 678.000

flugadojn kaj elŝutis 7.526.700 bombojn super la

vojstreko Ho Chi Minh, bomaviadiloj B52 entreprenis



85 -- 7  La rivereto Ta Le, unu el tri "pafejoj" la plej persistegaj de la Usonaj Aerfortoj
85 -- 7 La rivereto Ta Le, un…
85 -- 8   Kaj sur la memvojstreko HCM, kun rudimentaj cikloj, junaj volontuloj transportis dekoj de miloj da tunoj de porvivaĵoj kaj municioj al la Sudo
85 -- 8 Kaj sur la memvojstr…

















cirkaŭ 20.000 rabekskursojn kaj la aviadiloj de

disŝutado de toksaj kemiaj produktoj jam elŝutis

milionojn da litroj. Ne estas mirige do, ke la

amasinformiloj nomis tiun vojstrekon "pafejo" de la

milito en Vjetnamio. Dum 16 jaroj (1959-1975),

preskaŭ 20.000 soldatoj, junaj volontuloj kaj civitanaj

laborantoj jam estis mortigitaj en arbaroj kaj montoj

de Truong Son. "La usonaj aerfortoj jam provizis al ni

nombrajn eksplodaĵojn por trabori la monton kaj

trabati al ni vojon al la Sudo. Tiuj-ĉi vortoj de



85 -- 9  La lineo de fajro ATP (vojturniĝo kun formo de A, la rivereto Ta Le, kaj la intermont  Phu La Nhich ) en Quang Binh  estis la tri "pafejoj" la plej persistegaj de la Usonaj Aerfortoj
85 -- 9 La lineo de fajro ATP…
85 -- 10  Kvankam bombita, incendiita kaj nudigita per dekoj de miloj da usonaj aeraj atakoj, la vojstreko HCM neniam ĉesis plenumi sian rolon,  nome permesi al konvojoj da kamionoj  alsendi al la Sudo homojn kaj porvivaĵojn
85 -- 10 Kvankam bombita, inc…



















"vojstreko Ho Chi Minh" ankoraŭ hantas la usonan

armeon, ĉar tiu eta vojo ĝin puŝis akcepti la

malvenkon" ne senhumure asertis la generalo de

divizio Dong Si Nguyen, eksa majoro de la Korpuso de

Truong Son. Ekde la venko de Aprilo 1975, forpasis pli

ol 30 jaroj. Sed tiu vojstreko disfrakasita 6.000 tagoj-

noktojn, daŭrige paroligas pri ĝi. Nuntempe la

vojstreko fariĝas larĝa gudrita vojo. Ĝi havas novan

mision ankaŭ historian, tiun kontribui al la konstruado

kaj disvolvigo de la lando, survoje de la industriiĝo kaj

moderniĝo. ***** Dum la milito, la vojstreko Ho Chi



85 -- 11  Sur la vojstreko HCM, la civitanaj laborantoj surdorse transportis ŝarĝojn dufoje plimpezai ol sia korpo por la fronto de la Sudo
85 -- 11 Sur la vojstreko HCM…
85 -- 12  Spite al usonaj sovaĝaj bombadoj, neniam ĉesis la konvojoj  de kamionoj
85 -- 12 Spite al usonaj sova…



















Minh je 20.330 km longa konsistis el 5 retoj de

vertikalaj vojoj (6810 km), 21 retoj de horizontalaj

vojoj (4.980 km), 3.000 km de vojoj de ligado, 1.300 km

de linioj de informoj pri transsendo de sonoraj ondoj,

14.000 km de linioj de fiksaj telefonoj, 4.700 km de

vojoj de vojkurbiĝo por eviti la gravajn punktojn, 3.140

km de vojetoj kaŝitaj sub la ombro de arbaraj arbegoj,

500 km de riveraj vojoj kaj 3.000 km da tuboj por

alsendi la benzinon. Dum pli ol 16 jaroj (1959-1975)

por protekti la vojstrekon, la vjetnamaj armitaj fortoj

jam batalis kontraŭ 111.135 rabekskursoj de Usonaj



85 -- 13   Sekcioj de la vojstreko HCM faritaj el trunkoj de arboj
85 -- 13 Sekcioj de la vojst…







aerfortoj. Ili faligis 2.455 aviadilojn, dispuŝis pli ol

1.260 terajn invadojn. Al la Sudo, ili transportis

1.349.000 tunojn de varoj kaj armiloj, 5,5 milionojn da

m3 de benzino kaj pli ol 3.613.000 soldatojn kaj

kadrojn. Estis mortigitaj 19.800 soldatoj kaj junaj

volontuloj, vunditaj 40.000 kaj detruitaj 14.500

veturiloj, 700 kanonoj kaj pli ol 90.000 tunoj da

materialoj.





Teksto: Thanh Hoa

Fotoj: Trong Thanh

El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/05

Esperantigis: Phan Hong Vuong

Published at 01:18AM ( 0 comments / 184 visits )
This post is public

November 5th, 2009

LA PLEJ GRANDA BELSKRIBITA VERKO EN VJETNAMIO





La belskribado de tekstoj de tri Deklaracioj de

sendependeco en latinigita skribo de vjetnama jam

admirigis la publikon, ne nur per la granda talento de

ĝia aŭtoro, sed ankaŭ per la amo, kiun tiu lasta sentas

tiel por sia gepatra lingvo, kiel per sia dankemo

kontraŭ antaŭaj generacioj, kiuj elverŝis sian sangon

por la sendependeco de la nacio. Tio estas la dua

rekordo de Trinh Tuan post lia belskribita verko

titolita "Truyen Kieu" (Historio de Kieu) longa je

300m, en 2005. La trajtoj kun eleganta gracieco

esprimas la inspiriĝon de la aŭtoro tra la belskribitaj

tekstoj "Nam quoc son ha" ( Montoj kaj riveroj de la

Imperio de la Sudo) de la ĉefgeneralo Ly Thuong Kiet

(XIa jarcento), "Binh Ngo dai cao" (Proklamo pri la



84 -- 1  Transporto de la belskribita verko al la ekspozicio
84 -- 1 Transporto de la bels…
84 -- 2  Unu paĝo de la libro
84 -- 2 Unu paĝo de la libro

















venko super la Ngo-invadintoj) de Nguyen Trai (XVa

jarcento) kaj "Tuyen ngon doc lap" (Proklamo de

sendependeco) de la Prezidanto Ho Chi Minh (Xa

jarcento). Tiuj-ĉi senmortaj majstroverkoj de la nacio

asertas la nedreseblan spiriton de la popolo en batalo

kontraŭ la invadintoj. Tio estas belparolaj deklaracioj

pri la nacia suvereneco. Kiel hazarde, tiuj-ĉi

deklaracioj faris sian aperiĝon en 500 jaroj de

distanco, markante la turnopunktojn en glora historio

de la vjetnama popolo. Trinh Tuan finis sian laboron

post 21 tagoj de intensaj klopodoj. Kun formato 0,9 x

2,1m kaj pezo je 300kg, la verko konsistas el el ligno



84 -- 3  Trinh Tuan belskribas por siaj admirantoj
84 -- 3 Trinh Tuan belskribas…
84 -- 4  Trinh Tuan antaŭ sia verko
84 -- 4 Trinh Tuan antaŭ sia…















vang re kovrilo kaj 43 paĝoj dikaj je 0,5 cm popaĝo,

faritaj el speciala papero, kiu ne sin difektas krome se

ĝi estus atakita per acido aŭ fajro. La belskribaĵoj

realiĝas sur fono kun motivoj distingaj de ĉiu epoko

kiel la drako de la Ly-dinastio, tiu de la Le-dinastio aŭ

bildo de la lotusa stiligita floro. Trinh Tuan konfidis:

"Realigante tiun verkon, mi dezirus sendi mesaĝon kun

intenco ne nur rememorigi la meritojn de la antikvuloj,

sed ankaŭ provizi al la nuntempa generacio subjekton

por pripensi. Tiu verko ne estas por vendi. La tekstoj,

kiujn mi selektas por belskribi, devas havi realan

valoron en beletro, politiko kaj kulturo. Sinjoro

Faruhammer, de germana nacieco, sin esprimas: "Tio

estas unuan fojon, ke mi vidas belskribitan verkon en

latinigita vjetnama. Mi profunde admiras ĝian

aŭtoron". Laŭ la historiisto Duong Trung Quoc, tio

estas "originala ideo, pacienca laboro, kiu pruvas

ardan koron kaj amon por la antikvuloj kaj la nacia

historio".





Teksto: Vuong Mo

Fotoj: Le Minh

El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2007/12

Esperantigis: Phan Hong Vuong

=======

Published at 01:59AM ( 0 comments / 209 visits )
This post is public

November 1st, 2009

VIRINO, KIU ANTAŬGARDAS LA NOM





Nom, la oficiala skribo de la vjetnama popolo

de la 10a ĝis la 20a jarcento, estas minacita de

malaperiĝo. Nuntempe ĝi estas ciferecigita kaj alŝutita

en Interreto per kelkaj vjetnamaj kaj fremdaj

esploristoj. Unu el ili estas Shi Ying Yi, kiu ankaŭ estas

nomata Sinh per siaj vjetnamaj kolegoj. Nuntempe

Sinh estas ĉefo de la biblioteko pri la Azia Sud-oriento

en la Universitato Berkeley, Kalifornio, kaj direktas la

projekton de ciferecigo de la Nom de la Usona Asocio

de antaŭgardo de la Nom. Ŝi helpas la Asocion taksi,

klasifiki kaj ciferecigi la dokumentojn en Nom. Devena



83 -- 1  Sinh studas malnovajn bibliografiojn en hejmo de Tran Van Luu, distrikto Ngu Loc, provinco Thanh Hoa
83 -- 1 Sinh studas malnovajn…
83 -- 2  Sinh studas malnovan steleon de Phung Khac Khoan en distrikto Vinh Loc, provinco Thanh Hoa
83 -- 2 Sinh studas malnovan…



















de Ĉinio, Sinh naskiĝis en Sajgono, kreskis en Usono

kaj povas paroli kaj skribi ĉinan. Diplomito pri la

fakultato de Azia Sud-oriento de la Universitato

Cornell en Ithaca (NovJorko), ŝi interesiĝis pri

vjetnama historio. Pro tio, multfoje ŝi revenis al

Hanojo por plenigi siajn konojn pri la Nom. Ŝia

profesoro al ŝi prezentis famekonatajn esploristojn kiel

Profesorojn Nguyen Tai Can, Phan Van Cac kaj

Nguyen Quang Hong. Ju pli ŝi faris esplorojn pri la

Nom, des pli ŝi pri ĝi pasiiĝis. Ŝiaj vojaĝoj al la Pagodo

de Parfumoj kaj Con Son, kie Nguyen Trai skribis



83 -- 3  Sinh prezentanta poemojn en Nom dum la 10a datreveno de la fondiĝo de la Oficejo de antaŭgardo de la Nom
83 -- 3 Sinh prezentanta poem…
83 -- 4  Selekto de libroj destinitaj esti ciferecigitaj
83 -- 4 Selekto de libroj des…















senmortajn verkojn, permesis al ŝi pliprofundigi siajn

konojn pri la vjetnama historio. Ŝi jam selektis "Uc

Trai Thi Tap" (poemaron de Nguyen Trai) kiel sian

tezon de agregacio. Nuntempe ŝi tenas tri diplomojn de

agregacio en biblioteko de informado, en studado pri la

Azio kaj en studado pri la Azia Sud-oriento. En 2004, ŝi

estis invitata al Vjetnamio por partopreni en internacia

konferenco, kie ŝi jam faris intervenon pri la kreado de

ciferecigita biblioteko de la Nom. Poste la Asocio de

antaŭgardo de la Nom jam kooperis kun la Nacia

Biblioteko de Vjetnamio por realigi projekton de



83 -- 5  Restaŭrado de libroj
83 -- 5 Restaŭrado de libroj
83 -- 6  Surkomputila ekvilibrigo de koloroj en paĝoj de la libro
83 -- 6 Surkomputila ekvilibr…















ciferecigo de la libroj en Nom. De tiam ŝi ofte revenis al

Vjetnamio por transdoni novajn teknologiojn de

arkivado al la nacia biblioteko. Tiujn lastajn jarojn,

Sinh kaj ŝiaj vjetnamaj kolegoj jam kolektis, klasifikis

kaj ciferecigis multajn librojn en Nom por krei bazon

de donitaĵoj sur la retejo nomfoundation.org. El pli ol

4.000 libroj en Nom de la Nacia Biblioteko de

Vjetnamio, multaj difektiĝis. Ŝi kaj aliaj membroj de la

Asocio jam iris en la nordan provincon Bac Ninh por

aĉeti paperon Do. Poste ili reserĉis dokumentojn kun

sama enhavo en la Instituto Han-Nom kaj ilin kopiis

sur tiu papero. Antaŭ ol reveni al Usono, Sinh laboras



83 -- 7  Shi-Ying Yi
83 -- 7 Shi-Ying Yi







7 tagojn posemajne en la Nacia biblioteko de

Vjetnamio por povi fini sian laboron. La Direktoro de

la biblioteko, Pham The Khang, asertis: "Estas rare

vidi iun pli pasian ol Sinh. Ŝi komunikis sian amon por

la Nom al Vjetnamaj junuloj. En proksima estonteco,

la libroj en Nom de la Nacia Biblioteko prezentiĝos al

la mondo. Multaj el miaj kolegoj ŝin alnomas "La

animo de la projekto", ĉar ŝi estas eksterordinara

bibliotekistino". Ŝi konfesis: "Post la Nom, mi min

dediĉos studi la historion de certaj aliaj landoj de la

Azia Sud-oriento. Tamen ĉiam restas al mi la pasio en

esploroj pri la Nom".





Teksto: Tran Tri Cong

Fotoj: Tran Thanh Giang

El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/04

Esperantigis: Phan Hong Vuong

=======

Published at 03:15AM ( 2 comments / 318 visits )
This post is public

October 29th, 2009

PROFESORO BACH HUNG KHANG, FAKULO EN ARTEFARITA INTELIGENTECO KAJ LINGVISTIKA TRAKTADO



Doktoro pri sciencoj, Profesoro Bach Hung

Khang estas konata inter la vjetnamaj informatistoj, ne

nur kiel fakulo en artefarita inteligenteco kaj en

natura lingvistika traktado, sed ankaŭ per sia granda

kontribuo al la sektoro de Informaj Teknologioj de

Vjetnamio, ekde la unuaj tagoj de ĝia fondiĝo. Tamen

malmultaj scias, ke dum la milito li jam alportis la

unuan elektronan kalkulmaŝinon al la Nordo de

Vjetnamio. Profesoro Bach Hung Khang estas devena

de la provinco Nghe Tinh. Naturdotita per profunda

kono kaj brilega humuro, li al ni rakontis siajn

suveniroj, en kiuj feliĉo alternas kun malĝojo. Tra liaj

historioj, ni havas konscion, ke lia vivo streĉe ligiĝas

kun la disvolviĝo de la sektoro de Informaj

Teknologioj. El liaj historioj, la plej memorindaj estas

la alveno de la unua komputilo al la Nordo de

Vjetnamio kaj la maniero ĝin uzi por kontroli kaj

nombri la voĉdonojn ĉe la balotado en Kongreso de la

Vjetnama Komunista Partio en 1986. En 1966, kiam li

estis studento en fina jaro de la fakultato de



82 --1  Profesoro Khang kaj lia lernanto,Prof.Doktoro Luong Chi Mai, vic-direktoro de la Instituto de Informaj Teknologioj , kiu sekvis la saman sciencan vojiron de sia instruisto
82 --1 Profesoro Khang kaj li…
82 -- 2  Prof. Khang (dekstre) babilas kun Prof. Setsuo Ohsuga, unua prezidanto de la Lekcio Azia-Pacifiko pri la disvolviĝo de la artefarita inteligenteco, tenita en Vjetnamio
82 -- 2 Prof. Khang (dekstre)…



















elektroniko de la Nacia Universitato de Bjelorusio, oni

demandis al li reveni al Vjetnamio por labori en Ŝtata

scienca kaj teknika Komitato (nuna Ministerio pri

Sciencoj kaj Teknologioj). Poste Khang kaj grupo de

vjetnamaj staĝanoj estis senditaj al la Akademio de

Sciencoj de la eksa Sovetunio por studi la komputilon

Minsk-22, unu el la unuaj komputiloj faritaj per la

Sovetunio. En 1967, en la uzino de Minsk en Bjelorusio,

kun helpo de la lokaj fakuloj, Khang kaj lia grupo

sukcese kunmetas kvar komputilojn, el kiuj unu

sendiĝis al Kubo kaj unu al Vjetnamio. Sed kaŭze de la

sekreto, kiu superas en tiu periodo de milito, la

veturigo de la unua komputilo al Vjetnamio estis longa

kaj malfacila vojaĝo. Khang enpakis ĉiujn ekipaĵojn en

20 kontenerojn el ligno, grandaj kaj altaj kiel viroj,

kiuj per fervojo estas aksenditaj al Vjetnamio. Unue la

komputilo stariĝas en ĉambro konstruita sur monteto.

Sed pro la nekonstanta temperaturo kaj alta

malsekeco, la Minsk-22 delokiĝis kaj enloĝiĝis en

teretaĝo de la domo numero 39, strato Tran Hung Dao,



82 -- 3  Prof. Khang kaj membroj de la Ĵurio ekzamenanta la kvaliton de la maŝino de tranĉado CNC de la kandidato Le Van Kien en Konkurso  de la Inteligenteco de Vjetnamio 2001
82 -- 3 Prof. Khang kaj membr…
82 -- 4  Prof. Khang, prezidanto de la Ĵurio ekzamenanta la softajn partojn dum la Konkurso de la Inteligenteco de Vjetnamio 2004
82 -- 4 Prof. Khang, prezidan…















en Hanojo. Post tri monatoj, ĝi plene remuntiĝis kaj

fine de 1968, komencis oficiale funkcii. Laŭ Profesoro

Bach Hung Khang, la komputilo Minsk-22 estis kun

granda signifo, ne nur ĉar ĝi estis la unua de tiu tipo

uzita en la Nordo de Vjetnamio, sed ankaŭ ĉar ĝi

markis gravan etapon, tiun de la kreado de la Nacia

Sektoro de Informaj Teknologioj. Dank'al tiu

komputilo, multaj vjetnamaj informatistoj fariĝos pli

poste ŝlosilo-direktantoj de tiu sektoro. Fine 1985,

Khang kaj kelkaj kolegoj de la Instituto de Informatiko

kaj Cibernetiko (nuna Instituto de Informaj

Teknologioj) prenis sur sin la taskon starigi aŭtomate

gviditan sistemon de voĉdonoj ĉe la 6a Kongreso de

Vjetnama Komunista Partio, antaŭvidite por la

sekvanta jaro. Por starigi tiun aŭtomate gviditan

sistemon de voĉdonoj, Khang kaj liaj kolegoj devas

maldormi multajn noktojn. En tiu epoko en Vjetnamio,

estas nur kelkaj PC-XT kaj PC-286 uzitaj en kelkaj

administrejoj, dum la grupo almenaŭ bezonas 20

komputilojn. Post unu monato, la organiza komitato de



82 -- 5  Profesoro Bach Hung Khang, fakulo  en artefarita inteligenteco - Januaro 2009
82 -- 5 Profesoro Bach Hung K…





la Kongreso amasigas sufiĉe da komputiloj. Tiam

Khang kaj liaj helpantoj komencis koncepti tiun faman

reton, kies tabelo de multaj serviloj servas kalkuli

preskaŭ 2.000 voĉdonojn. La sistemo jam perfekte

funkciis. Por certaj, tiu tasko povus esti simpla. Sed

ekde kvardeko da jaroj, tio vere estis mirindaĵo, kiu

multe kuraĝigis la informatistojn. Nun Profesoro

Khang emeritiĝas. Ĉiufoje iu salutas lian kontribuon al

la nacio, ĉiam li honeste respondas: "Nenio nature

falas de la ĉielo. Miaj kolegoj, parencoj kaj amikoj jam

kontribuis gravan parton al miaj sukcesoj." *****

Profesoro Doktoro en sciencoj Bach Hung Khang

naskiĝis en 1942 en provinco Nghe An. En 1970, tiu

fakulo en artefarita inteligenteco kaj natura lingvistika

traktado atingis la atestilon de Doktoro pri Sciencoj de

la informatiko kaj cibernetiko de la Akademio de

Sciencoj de la eksa Sovetunio. Li estis direktoro de la

Instituto de Informaj Teknologioj, membro de la Ŝtata

Konsilio kiel Profesoro en Informatiko kaj prezidanto

de la Ĵurio de la Konkurso de la inteligenteco de

Vjetnamio.





Teksto: Thanh Hoa

Fotoj: Thong Thien

El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/05

Esperantigis: Phan Hong Vuong

=======

Published at 03:50AM ( 0 comments / 208 visits )
This post is public

October 25th, 2009

LA ARTISTO TUYET HOA, LOKŜANĜA KANTISTINO





Vidante Mai Tuyet Hoa vestitan kun pulovero

kaj blua-jeano libere direkti sian motorciklon, neniu

povas imagi, ke temas pri famekonata lokŝanĝa

kantistino de xam de la ĉefurbo (La xam estas ĝenro da

voĉa muziko, tre populara en estinteco). Tuyet Hoa

fariĝas famekonata, ĉar ŝi ne nur tre bone kantas kaj

ludas sian dukordan vjolon, sed ankaŭ per sia

eksteraĵo. Pri ŝi, oni diras, ke tio estas "rara perlo" en

la medio de la lokŝanĝaj kantistoj, ĉar laŭ la kuro de la

tempo, malmultaj pratikas tiun arton, aparte la

junuloj. Dum vizito al nokta bazaro en la strato Hang

Dao, Hanojo, mi jam rimarkis en strata angulo junan

lokŝanĝan kantistinon vigle kaj verve ludanta arion de

xam. Pli poste, mi scias, ke ŝi nomiĝas Mai Tuyet Hoa.

Inter la lokŝanĝaj kantistinoj, kiujn mi konas, neniu

bone kantas, ludas muzikilon kaj plie estas bela kiel ŝi.



81 -- 1  Tuyet Hoa en studio de registrado
81 -- 1 Tuyet Hoa en studio d…
81 -- 2  La artisto Ha Thi Cau transmetanta sekretojn de xam al Tuyet Hoa
81 -- 2 La artisto Ha Thi Cau…



















Tuyet Hoa naskiĝis en 1976 sub la signo de la Drako,

signo, kiu ŝatas aventurojn kaj malkovrojn. 8-jara,

naturdotita per granda artisra talento, ŝi jam

frekventis kursojn de dukorda vjolo en la Altlernejo de

Artoj de Hanojo. Pli poste, ŝi eniris en la

Konservatorio de Hanojo. En sia ekzameno de

studofino, ŝi elektis kiel subjekton "La dukorda vjolo

kaj la arto kanti la xam". Dudek jaroj de studado de la

vjolo, la ĉefa muzikilo, kiu akompanas la lokŝanĝan

kantistinon, jam al Tuyet Hoa permesis pliprofundigi

la arton xam. Dank'al la helpo de la artisto Ha Thi

Cau, de veteranaj lokŝanĝaj kantistoj kaj de profesoroj

de la konservatorio, kiuj al ŝi transsendis sekretojn en

tekniko de la xam, Tuyet Hoa fariĝis virtuozo de tiu

populara arto. Laŭ la direktoro Dang Hoanh Loan,

vic-direktoro de la Instituto de muziko de Vjetnamio,



81 -- 3  Tuyet Hoa kaj Quang Long sub rolo de edzo-paro en stratoj de Hanojo
81 -- 3 Tuyet Hoa kaj Quang L…
81 -- 4  Tuyet Hoa (Centre) en kompanio de junaj lokŝanĝaj kantistoj de Hanojo
81 -- 4 Tuyet Hoa (Centre) en…



















"Inter tiuj, kiuj scias kanti ariojn de xam, Tuyet Hoa

estas la unusola bone kanti mirinde sin akompanante

per vjolo". Multfoje mi aŭskultis Tuyet Hoa publike

montriĝi kaj ĉiufoje, ŝia melankolia voĉo, kiun

akompanas ŝia vjolo, min profunde kortuŝas. Estas

kormolige, ke ŝin vidi en kamparanaj vestoj - flikita

jupo, mallonga jako, akvigita kaptuko - kun amo kanti

akompanante sin per vjolo, sidante sur mato eĉ

surgrunde etendiĝante en strata angulo. Por Mai Tuyet

Hoa, la profesio de lokŝanĝa kantisto kaj ŝi mem estas

kiel korpo kaj ties ombro. Tamen nuntempe malmultaj

pri ĝi interesiĝas. Tuyet Hoa revas, kiam iutage, la

arioj de xam denove resonos en anguloj de la stratoj de

Hanojo. ***** La xam estas populara arto kreita ekde

7 jarcentoj sub la dinastio de la Tran. Ekzistas en

Vjetnamio ĉirkaŭ 400 arioj, kies la plimulto estas buŝe

transmitaj kaj estis antaŭe luditaj per blindaj



81 -- 5  La artisto Tuyet Hoa , en Januaro 2009
81 -- 5 La artisto Tuyet Hoa…















lokŝanĝaj kantistoj. Tiuj-ĉi iris per grupo de 2 al 4, ofte

apartenantaj al sama familio kaj eksterdome montris

sin en multhomaj stratoj. La lokŝanga kantisto

rakontas sian vivon, kompatas sur siaj malfeliĉaĵoj,

homaj suferoj, la senhaveco, disdigo, neesto, malfidelo

en amo...Kelkfoje, li prenas ŝerceman tonon por

ridindigi sociajn malkonvenaĵojn. La paroloj de lia

kanto fariĝas pikemaj, kiam li vipas la malvirtojn kaj

malbonaĵojn de la homo. La arioj de xam plaĉas al la

orelo per la riĉeco de siaj paroloj, kiujn akompanas la

ondomovaj sonoj de la vjolo. Hodiaŭ oni ne plu vidas la

lokŝanĝajn kantistojn en la stratoj de Hanojo, sed tiu

arto ĉiam ĝuas ŝatatecon de la publiko.





Teksto: Nguyen Ha Anh

Fotoj: Hoang Ha

El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/04

Esperantigis: Phan HongVuong

=======



Published at 04:25AM ( 0 comments / 223 visits )
This post is public


   ← previous   1 2 3 4 5 6   next →   

( 97 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Phan Hong Vuong

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...