March 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30 31          

Archives

January 2010 (1)
December 2009 (12)
November 2009 (12)
October 2009 (9)
September 2009 (5)
August 2009 (3)
July 2009 (4)
June 2009 (2)
May 2009 (5)
April 2009 (11)
March 2009 (24)
February 2009 (6)
December 2008 (2)
November 2008 (9)
October 2008 (2)
June 2008 (1)
May 2008 (1)
April 2008 (4)
March 2008 (10)
February 2008 (8)
January 2008 (28)
December 2007 (5)

March 2nd, 2009

Pri Vlajo. Legiĝas solene, serene, kun respekto, majuskle.

Mi ĉi kune publikigas artikoleton, kiu ilustru la problemon de "ĝusta vorto" por "ĉio kio rilatas manĝojn". Estas problemo en ĉiu lingvo! Oni akceptu ke Esperanto estu "lingvo"!!! Sed... pri tiu temo mi intencas verki apartan tekston. Se ĉiu plado devas havi sian propran nomon, ni metos nin en la pozicio de la biologo, kiu deziras (bezonas) nomon por ĉiu besto, besteto, besteteto... Sed, kaj oni ofte forgesas tion, li ankau disponas pri kvanto da ĝeneralaj nomoj (eble ne li, sed la "normala" homo). Ni akceptu tiajn ĝeneralajn nomojn! La disputado pri la "ĝusta" signifo de "flano", kiu regas lastatempe, estas absolute sensenca. La ĝusta signifo estas tiu de la difino de piv, kaj ĝi estas tre tre tre tre tre ĝenerala.

Published at 09:43 / 4 comments / 151 visits
This post is public

March 3rd, 2009

Etimologio de Etimo.

La plej granda parto de la Esperantaj radikoj tutsimple ne havas etimon, ĉar Zamenhof uzis kiel metodon: elekti, plej ofte, la plejoftanton. Ĉe neologismoj… oni konstatos ke ofte jes ja etimo ekzistas. Ekzemplon vi trovos en sekvonta artikolo. Tial la Naŭlingva Etimologia Leksikono de Louis Bastien estas kara al mi, kaj estas por mi vere etimologia vortaro, pli ol la nunaj aperadantaj, kiuj fakte estas praetimologiaj! Ili traktas la etimologion de la esperanta radiko, antaŭ ol tiu iĝis esperanta. Tamen la esperanta radiko plej ofte do estas senetima, ĉar plejoftanto el tuta serio de diverslingvaj vortoj. Eĉ al nia kolbaso ne respondas nur la rusa колбаса, sed ankaŭ la pola kiełbasa, kaj tre verŝajne vortoj el diversaj aliaj slavaj lingvoj.

Published at 15:37 / 3 comments / 161 visits
This post is public

March 5, 2009

Sidante en pudingo, mi alvokas miajn savantojn!

La unua "Aldono al la U.V." enkondukis la radikon puding' en nian lingvon, kaj difinis ĝin en niaj kvin bazaj, difinaj lingvoj (franca, angla, germana, rusa, pola) per vortoj, kiuj tre similas puding'-on. Sed ĉu vere la kvin nacilingvaj vortoj difinas saman aferon? Estas certe ke ili ne difinas saman aferon en la nuna lingvo! Ĉu antaŭ cent jaroj jes? Jen problemo, kiun oni ĝis nun ne sufiĉe konsideris. Ĉu vortaristo, facilanime, surpaperigu sian tradukon, surbaze de tre proksima simileco?

Published at 13:48 / 5 comments / 242 visits
This post is public

March 9, 2009

Konfeso de hontanta Vortaristo.

Mi konfesas ke mi havis la konvinkon ke vortaroj “Esperanto-Nederlands” ne estas utilaj aŭ almenaŭ ne estas necesaj. Bona esperantisto ja uzu PIV, ĉar difino en klariga vortaro estas pli fidinda ol nura traduko. Tamen, dum la al mi altrudita laboro super la nova vortaro mi konvertiĝis, kaj mi deziras rakonti al miaj karaj legantoj kiel kaj kial mi ŝanĝis opinion.

Published at 09:40 / 9 comments / 211 visits
This post is public

March 11, 2009

Esprimoj Zamenhofaj.

Jen dua artikoleto kun la nomo Esprimoj. Fakte ĝi estas pli malnova ol la antaua, sed tio tamen ne ĝenos vin. En tiu ĉi artikoleto temas precipe pri Zamenhofa problemoj.

Published at 10:37 / 2 comments / 157 visits
This post is public

March 12, 2009

La Mirinda Mondo de Mimo kaj Momo.

En subtila, poezieca – almenaŭ tio estis mia intenco – mi klopodas skizi la amuzajn kontraŭdirojn pri unu vorto en la Fundamento (U.V.) ... kaj... la fuŝajn klopodojn, kiuj kondukis al germana miskorekto fare de niaj doktuloj. Ĉiam la eraro restas en nia Fundamento, sed – kaj tio estas laŭdinda – intertempe ĉiuj vortaroj (mi esperas) silente kaj trankvile korektis la eraron… krom, eble, nia laŭdata PIV, kiu daŭre insistas flirtigi francan vimplon.
Published at 13:29 / 0 comments / 129 visits
This post is public

March 13, 2009

Fundamentaj Ŝtonoj de Falpuŝiĝo!

En la U.V. (Universala Vortaro), parto de la Fundamento de Esperanto, estas kelkaj radikoj, kiuj por ne-FAGRP-anoj (= parolantoj de unu el la kvin bazaj lingvoj de tiu Fundamento) povas esti problemecaj. Cetere, ankaŭ ne tute senproblemaj por FAGRP-anoj! Legu, sed ne vidu en mia teksto kritikemon, ĉar tute ne estas kritikema, nek mi, nek mia artikolo.

Published at 13:43 / 2 comments / 149 visits
This post is public

March 14, 2009

Arkaikiĝo neevitebla, kaj... cetere... riĉiga.

Cent jaroj estas periodo kies daŭro estas sentebla kaj konstatebla. Ankaŭ en Esperanto. Ankaŭ en nia PIV-vortaro. En la daŭro de cent jaroj la socio evoluas, la lingvo evoluas, kaj iuj vortoj perdas sian aktualecon, aŭ eĉ malaperas el la bezonoj de la homoj. En PIV estas vortoj, nomoj de aferoj, kiujn la modernaj homoj ne plu konas, ofte eĉ ne scias ke iam ili ekzistis.

Published at 09:23 / 2 comments / 124 visits
This post is public

March 14, 2009

Eppur, si muove! Kaj tamen ĝi moviĝadas!

Tiu ĉi artikolo provizore resumas la jam aperintajn, kaj metas ilin en iu kadro.

Kvankam ni ne rimarkas ĝin la tero vere daŭre moviĝas, kiel Galileo prave rimarkigis. (kvankam li verŝajne neniam prononcis sian faman frazon!). Tiel ankaŭ lingvo nerimarkite moviĝadas malgraŭ la netuŝeblo de ĝia fundamento. Mi deziras atentigi pri kelkaj el tiuj fenomenoj.

Published at 09:24 / 0 comments / 115 visits
This post is public

March 16, 2009

Zamenhof kaj la Virinoj!

Kion vi jam longe deziris scii, sed ne kuraĝis demandi. Hodiaŭ do foje iom pli leĝeran artikoleton, sed tamen lerniga. Sidu komforte kaj legu atente.

Published at 09:45 / 7 comments / 197 visits
This post is public

March 17, 2009

De lingvo al lingvo...

Amuzan rakonton pri tradukproblemeto mi sendas al vi. Iam tiu ĉi estis la lasta el serio da artikoloj pri mia tiama vortara laboro. Mi decidis publigi en mian blogon la serion, ĉar enestas tamen iuj sciindaĵoj ankaŭ por nenederlandlingvanoj... almenaŭ tion mi esperas.

Bonan amuziĝon!

Published at 13:15 / 2 comments / 133 visits
This post is public

March 18, 2009

Serpentaro.

Por prepari novan modernan eldonon de la Fundamento de Esperanto, en la nederlanda (kaj ankaŭ en kelkaj aliaj lingvoj) mi funde, kaj tre longe, kaj tre serioze studis la fundamenton. Fakte mi malkovris sufiĉe da aferoj, kaj devus verki kelkajn artikolojn pri ĝi. Eble mi faros... eble ne. Almenaŭ tiu ĉi jam estas unu.

Published at 13:20 / 2 comments / 197 visits
This post is public

March 20, 2009

Odo al Saĝaj Malpruduloj: La Granda Salto Antaŭen.

Iu el la nezamenhofaj proverboj sonas: "Ardas je virkata vivofino, dezir' al freŝa bebmusino". Mi preskaŭ certas ke la popola saĝa eldiro estas pendigita, eble sub ŝirma kurteneto, ĉe multaj el niaj akademiaj saĝuloj. Sed antaŭ du jaroj, la dekan de marto 2007, la kurteneto falis kaj montriĝis en plena brileco la deziro de niaj olduloj. Ili publikigis la novan, naŭan oficialan aldonon al la Universala Vortaro, kaj ne plu povis kaŝi sian malprudecon. Ni laŭdu ilin, kaj ni ĝuu kun ili!

Published at 13:56 / 9 comments / 250 visits
This post is public

March 21, 2009

Kaj obeante la ordonon de sia kreanto, plantido iĝis pluvarbarego.

Iom da babilado pri vortaroj, temo tre kara al mi, kaj eble ankaŭ al vi kara leganto. Se vi ĉion scias pri la temo, tiam ne necesos legi ĝin! Mi verkis la artikoleton antaŭ ol la dika Krause aperis, kaj do nepre ankaŭ antaŭ ol la novaj ĉefverko, la ĉina vortaro vidis taglumon. Eble mi poste vastigos la tekston.

Published at 09:15 / 2 comments / 129 visits
This post is public

March 23, 2009

Ĝuu kun mi!

Horo matena estas horo bena.

Je duono post la oka, merkrede la 17an de septembro, mi ĉekomputiliĝis por daŭrigi la pretigon de la granda Esperanta-Nederlanda vortaro, pri kiu mi jam dum kelkaj jaroj enuigas vin kaj tramuelas la orelojn. Post kvaronhoro mi decidis paŭzi kaj foje iom detale rakonti la frumatenajn travivaĵojn. Mi deziras foje puŝi vian nazon pli proksimen al tia laboro, por ke vi povu kunĝui. Almenaŭ por mi estas ĝuo… eble por iuj el vi pli similos koŝmaro? Kaj se la artikolo unualoke estis verkita por nederlandlingvanoj ankau aliaj povos profiti, mi pensas.

Published at 11:39 / 4 comments / 174 visits
This post is public

March 24, 2009

Flandrujo parolas Breŭgele.

Ĉar, de tempo al tempo, mi verkas pri esprimoj kaj proverboj estas interese konigi al vi iun artikolon pri la fama pentraĵo de Breugel, ĝenerale nomata "la Proverboj". Fakte plejparte ne temas pri veraj proverboj sed pri esprimoj! Povas esti interese kompari la enhavon kun iuj diraĵoj en la verko de Prof-ino Sabine Fiedler, verko cetere, laŭ mi, iom (kontraŭ germana spirito) kaĉeca kaj nepre aroganta. Kial tian severan prijuĝon? Respondon vi trovu pere de tiu ĉi artikoleto!

Published at 15:59 / 0 comments / 86 visits
This post is public

March 25, 2009

Breŭgel en verdaĵoj.

Angiloj en verdaĵoj: breŭgela manĝo, jam de longe tre ŝatata en nia lando. Sed la artikoleto pri la esprimoj de la Breŭgela pentraĵo instigis min foje kontroli mian vortaron (nederlanda-esperanta) por vidi ĉu mi menciis kaj transvestis la cititajn esprimojn, ĉar unu el la ĉefaj celoj de mia vortaro estis liveri taŭgan ekvivalenton por kiom eble plej da nederlandan esprimoj. Mi ĉerpis la ekvivalentojn el multe da diversaj fontoj, sed foje ankaŭ mem klopodis esti inventema.



Published at 17:54 / 0 comments / 94 visits
This post is public

March 26, 2009

Ŝatata Venĝilo de Putinistoj.

Ĉe la elekto de tiu ĉi titolo tuj iĝis klara al mi kial la (oficiale tiama) Rusa prezidento ne povas esti Esperantisto! Imagu la esperantigitan formon de lia honorinda nomo! Sed ne volas mediti mi pri Putino, kaj nur iom pri putino(j). En mia, tre katolika, juneco mi lernis – ne demandu al mi, kiel – ke putinistoj kutimis (kutimas?) puni malobeemajn knabinojn per ĵetado de vitriolo en iliajn vizaĝojn. Tiel ili (la inoj) ja tiom bruliĝas ke la postaj cikatroj vizaĝaj igas ilin malallogaj al ĉiu, tiel ke iĝas malfacile por ili per kutima okupo gajni sian ĉiutagan panon. Nuntempe mi malpli interesiĝas pri putinoj, kaj fakte ankaŭ ne tiom pri vitriolo, sed tamen... mia prifundamenta okupado instruis al mi pri vitriolo, kaj mi deziras rakonti tiujn amare-dolĉajn spertojn al vi... por ke ankaŭ vi iom pripensu.

Published at 13:08 / 3 comments / 145 visits
This post is public

March 26, 2009

Grava Novaĵo.

Mi sciigas al ĉiuj ke oni traktos "mian aferon" je lundo, 27.04.2009.

Kredanto au ne... bv. preĝi, sed ne por akiri mian absolviĝon, sed por ke okazu finfina malkovro de la vero. Mi ne kontentiĝos per "absolvo pro manko de pruvoj". Mi deziras ke la vera kulpul(in)o estu punata. Nepre!!!

Bonvolu ankau relegi la komencajn artikolojn de mia blogo.

Published at 13:11 / 3 comments / 275 visits
This post is public

March 27, 2009

王崇芳 – Granda Vortaro Ĉina-Esperanta. (Wang Chongfang).

Laŭ peto de kelkaj geamikoj mi enblogigis mian recenzon pri la nova grand(eg)a ĉina vortaro de Wang Chongfang, por ke pli da homoj povu legi ĝin, kaj kun la espero ke multaj el ili apogos la ĉinojn, kaj aĉetos la libron, en unu el siaj kvar formoj. Mi profitis de la fakto ke mi ĉi tie havas pli da spaco, kaj iometete vastigis la tekston. Mia publikigo ankau intencas esti instigo al ĉiuj aĉeti la verkegon!

Published at 09:48 / 5 comments / 292 visits
This post is public

← previous 1 2 next →

( 24 posts )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...