Kara blogvizitanto, vi kompatos min ankoraŭ pli post legado de mia hodiaŭa konfeso kaj… se, hazarde, vi ĝis nun ne kompatis min, nu tiam vi certe nun ŝanĝos vian opinion. Ĉiuokaze bonvolu atente legi la artikoleton, ĉar mi tre ŝatus legi vian opinion poste! Vi helpos min retrovi konscienc-ekvilibron!

     Mi loĝas en tre simpla, tre malnova, tre malmoderna domo, tamen domo kaj ne dometo! Tiel malnova ĝi estas ke en katastro ĝia enigo ne havas konstrudaton. Krom mia edzino kaj mi, kaj mia kato, kaj diversaj nekonataj bestetoj, kiuj loĝas senpermese en ĉiuj domoj (la lasta kiuj rilatas nur al la bestetoj!) loĝis tie nekredeble multe da oniskoj (bildo en PIV p. 811a, sed atentu estas preseraro en la apudbilda nomo). En multaj dialektoj de nia nacia lingvo oni nomas ilin porkolaŭsojn, kvankam tio estas eraro, ĉar ekzistas alia besteto, kiu vere loĝas sur porkohaŭto, kaj kiu rajte portas tiun nomon! Precipe antaŭ kvin aŭ ses jaroj estis multege da ili. Iuj muroj en nia domo ofte aspektis tute makulitaj pro ilia senĝena sidado. Dum jaroj mi okupiĝis per kaptado de la oniskoj, kaj ĝentile portis ilin eksteren en la ĝardenon, ĉar mi opiniis, kaj ankoraŭ nun opinias, ke mi ne rajtas mortigi vivantaĵon. (nu ja, mi scias ke oni ne kapablas mortigi nevivantaĵon! Dankon, Jes!) Mia konduto havis efikon, bonan efikon, ĉar nuntempe mi kapablas kapti nur du aŭ tri en ĉiu tago. Kaj mi scias ke la bestetoj sentas feliĉaj en la ĝardeno, ĉar en ĉiuj fendoj kaj fendetoj, kaj sub ĉiuj ŝtonoj ili gaje moviĝas kaj amasiĝas.

     Sed aldoniĝis alia malfacila problemo! Antaŭ kvaro da jaroj Kjoko kaj mi, ni havis strangan haŭtmalsanon. Ĉu mi ne skribis ke vi kompatos nin? Ĝuste ĉe la rando de niaj ŝtrumpetoj aperis sanga rando de vundetoj, kaj strioj de nia ungogratado. Kjoko, kiu estas multe pli kuracistama ol mi, iris konsulti haŭtspecialiston, kaj tiu diris ke neniu malsano estis, sed ke temis nepre pri pikoj de insektoj. Tiam mi komencis pli bone rigardi mian kruron ĉe subita juko, kaj jes... mi kaptis ege malgrandan besteton (mi ne povis kredi ke tia malgranda besteteto povus trapiki mian elefantecan haŭton kaj tiel dolorigi min)... kies parencon mi iam vidis, hazarde havis sur la mano, en nia biblioteko. En la sama biblioteko mi rapide lernis en entologia libro ke temis pri pulo (bildon vi trovis en PIV, en paĝo 936a). Kaj ni estis do antaŭ la dilemo submetiĝi al tiuj bestetoj, lasi ilin tute senzorge multiĝi, kuraĝe kaj rezigne nutri ilin per nia sango aŭ kruele mortigi ilin. Kaj ni, same Kjoko kiel mi, decidis ke ni havas la rajton, eĉ la devon (?), defendi nin kaj komencis, tamen ne senkompatan sed vere kompatan, batalon kontraŭ niaj homaj kaj domaj puloj. Kiam mi estis en mia feriejo mi fakte petis al Kjoko ke ŝi klopodu kunporti paron, en malgranda skatoleto, dum vizito... sed tiam ni ĵus ŝajne venkis la pulpidemion (pulo + epidemio). Tamen... en la biblioteko de nia urbo ili ankoraŭ daŭre vivas! La biblioteko havas muralmuran tapiŝon, idealan situacion por bredado de puloj, kaj garantiantan eternan vivon (de la puloj). De tempo al tempo, dum semajnfino, urbaj laboristoj venas por spruĉi kontraŭpulvenenon, sed tio ne multe helpas. Atentu! Mi rakontas sekretojn, ĉar la bibliotekaj oficistoj havas striktan malpermeson paroli pri tio! Oni nun estas konstruanta, kaj verŝajne ankoraŭ estos dum deko da jaroj, novan bibliotekon, do oni certe ne investos plian monon por forigi la muralmuran tapiŝon! Sed, mi havas paciencon. Nur... kiam mi revenas de biblioteko mi klopodas reveni piede – por ke eventualaj kunvojaĝantoj dumvoje eskapu – kaj, se mi iras per aŭto mi regule spruĉas similan venenon en ĝi.

(Baldaŭ daŭrigota!).