Jes, vi bone divenis! Estas klare ke mi ĵus saltis el mia bano. Kaj ĉar tio estas loko, kie oni ne estas okupita de serioza laboro, la pensoj hantas, la pensoj venas, la pensoj adas. Grandajn malkovrojn, kiajn mia amiko Freud, kiu en la bano trovis la relativecteorion, kaj alia amiko Sokrato kiu tie trovis la pomon de Adamo, kiu estis altirita de la luno al alta tajda pozicio, sed mi ne povis ne pensi, kaj mi do havis ideojn. Mi konigos al vi miajn pripensojn, sed nepre ne vidu en ili klopodon konvinki vin de mia nekulpeco! Eliru, dum la sekvo de la pensoj, de la supozo ke mi vere ne kulpas kaj poste refaru la ekzercon (tion mi mem ankoraŭ ne faris) en la supozo ke la pensanto jes kulpas.

Fakte devus esti tiel ke akuzato simple sidu kaj atendu ke oni nerefuteble pruvas ke li devas esti kulpa, ke la logiko postulas tion. Envere, kiel ni konstatis, estas tiel ke akuzito nepre estas konsiderata kulpa, ĝis li sukcesas nerefuteble pruvi sian senkulpecon! Kaj kio lacigas min spirite kaj senesperigas min estas ke mi estas konvinkita ke, se esplorjuĝisto (aŭ verŝajne pli grave: esplorpolicistoj) povus rezigni siajn antaŭjuĝojn … ke la vero relative rapide povus esti trovita. Precipe nun, ... ĉar ŝajnas ke antaŭ kelkaj semajnoj la fraŭlino, kune kun amikino, vizitis iun koncerton... do, ŝi ja nun devus esti relative bonstata. Cetere oni rimarkis ke ŝi tute ne aspektas (plu) anoreksieca, eĉ ne vere magra sed jes ja svelta.

 

La pridemandado estas ja tiel ke oni ne volas aŭskulti; ne aŭskultas; sed ankaŭ ne lasas paroli, krom.... ĉar sola celo estas akiri konfeson. Mi eĉ ne havas la impreson ke la vero interesas ilin! Kaj ankoraŭ malpli kiel oni povus helpi, kiel oni povus resanigi la fraŭlinon. Fakte mi antaŭe havis relativan grandan fidon en justico, sed mi devas konfesi ke tiu fido nun forte suferis. Mi klopodis konigi iujn faktojn al diversaj instancoj en nia lando. Mi skribis, kaj sendis serion da artikoletoj, al la Ordeno de Flandra Advokataro. Mi ankaŭ sendis tekstojn al la ĉefepiskopo, kaj al du tre konataj "filozofoj" kaj "etikistoj". Ĉe ambaŭ el ili mi iam sekvis kursojn, kio, kompreneble, ne signifas ke ili memoras min! De la episkopejo mi ricevis sciigon ke la episkopo legas miajn tekstojn kaj akordiĝas ricevi pliajn. Ankaŭ unu moralisto, mallonge sed pozitive, respondis kvankam mi ne speciale petis tion. Aliflanke mi ankaŭ ne volis kaŝi al li mian identecon.

Jen, sufiĉas por hodiaŭ, kvankam mi notis mallonge kelkajn pliajn aferojn pri kiuj mi deziras skribi… sed eble poste! Mi devos klopodi transiri al pli gajaj kaj pli gajigaj rakontoj, kaj eble mi foje rakontos pri la laboro, kiu protektas mian cerbon de troa unuflanka pensado.

Kore,

petro.