Hieraŭ mi ricevis informon, verŝajne iun kvazaŭ-aŭtomatan sciigon, ke mia "provizora kaj kondiĉa liberigo" estas longigita por tri pliaj monatoj. Jam antaŭe mi legis en iu broŝuro, ke la maksimuma daŭro de "kondiĉa liberigo" estas tri monatoj. Tial mi jam sciis "ke io devos okazi". Neniun plian informon mi havas. Ĉiuokaze tiel mi nun scias ke mi ne jam devas senti min "tro" libera!
 
petro.