Merkrede, 16an de aprilo.

 

            La ŝatata floreto de la malliberulo devus esti la miozoto, ĉar en tre multaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto, la populara nomo de la floreto estas "Neforgesumino". Kaj vole-nevole malliberuloj adoras la floreton, ĉar daŭre krias, aŭ minimume pensas ĝian nomon. La ekstera mondo, tute klare, havas alian preferon! La ekstera mondo adoras la "Netuŝumino"-n, la balzaminon aŭ impatienton. Homoj normalaj (?) ne ŝatas esti ĝenitaj de malliberuloj, ne ŝatas okupiĝi pri tiaj problemoj, tutsimple timegas ilin. Miaj klopodoj interesigi ĵurnalistojn pri la justicaj problemoj restis absolute, ĝis nun, senrezultaj. Ili tutsimple tute ne reagis al miaj leteroj kaj artikoletoj. Nur de la episkopejo venis respondo, ke oni legis miajn artikolojn kaj volonte ricevos pliajn. Eble ekzistas deontologia regulo ke oni ne reagas al "homoj nejamkondamnitaj", sed tiam oni almenaŭ povus, responde, sciigi tion.

 

            Nun mi sendis tekstojn i.a. al la Ordeno de Flandra Advokataro, kiu, antaŭ iom da tempo publikigis tekston pri la misuzo de la provizora malliberigo (vidu la tekston inter la 25a kaj 26a letero; fine de januaro). Mi estas scivolema ĉu de tiu flanko venos iu reago. Lunde mi ricevis, de iu leganto de Monato, reagon al la artikoleto pri mia afero kaj li sciigis al mi pri iu nederlandlingva libro, kun kontribuoj de dudeko da malliberuloj. Temas pri la libro "Puntempo" de Lieven Blancquart (pr. Liva Blankarto). Mi tuj kuris al la biblioteko por serĉi la libron, kaj vere ĝi estas tre interesa, kaj tute kongruas (krom etaj detaloj) kun miaj travivaĵoj, kun miaj tekstoj. La libro konsistas el tri partoj. Unua parto: la malliberuloj; dua: la familio; tria: la personaro. Pleje tuŝis min la konstato de iu iama membro de laika ĵurio de Asiza Tribunalo, kiu diris ke forte naŭzis ŝin la maniero laŭ kiu oni insultas kaj mistraktas la familion de kondamnoto. La parto verkita de parencaro donas kortuŝan bildon pri la malrekte punituloj. Ankaŭ la parto verkita de personaro de malliberejoj honeste priskribas la ofte malfacilan situacion de la ĉefoj, kaj de aliaj koncernatoj kaj ne prisilentas ke inter la koncernatoj ne ĉiuj havas saman opinion, kaj do saman konduton.

 

            Feliĉe lastatempe ŝanĝiĝis la reguloj en la biblioteko, kie mi preskaŭ ĉiutage iras por kontroli mian retpoŝton kaj por kontroli la blogon. Nun ni rajtas tie ankaŭ alglui dosierojn, kaj do uzi disketojn. Tiel mi kapablos de tempo al tempo en la biblioteko nutri mian blogon, aŭ... kiel hodiaŭ... ornami ĝin per kelkaj floretoj.