Dendermonde, 14.04.2008.

Jam dum preskaŭ unu monato mi ne plu aldonis ion al mia blogo. Kio okazis? Mi klopodos klarigi. Post mia liberiĝo mi klopodis reaktiviĝi. Mi skribas, konscie, klopodis ĉar vere tio ne aŭtomate okazis! Mi devis treege puŝi min, treege devigi min, ĉar mia emo estas nur sidi kaj atendi, nur pensi kaj pensadi. Plie, la nenifarado dum proksimume sep semajnoj, en la malliberejo, ŝajne tendencis instigi min al nova vivmaniero de tuttaga, tutsemajna, tutmonata nenifarado, ankaŭ en liberejo. Tamen mi finfine sukcesis reaktiviĝi en mia laboro en la esperantocentro en Antverpeno, kvankam ankaŭ tie la unuajn du semajnojn mi vere ne sufiĉe aktivis. Kaj mi nepre devas devigi min labori, ĉar ĝi estas la sola maniero por eviti senfruktan pensadon. Mi esperis ke kun la tempo la pensado malpliiĝus, sed... kontraŭe ĝi pliiĝas, pro mia absoluta malkompreno de la okazintaĵoj. Aliflanke mi tamen havas la impreson (ĉu aliaj homoj ankaŭ? estas alia demando!) ke mi sukcesis serioze reokupiĝi pri miaj diversaj taskoj kaj laboroj.

Farto.

Mi havas la impreson kaj senton ke mi fartas bone. Mi ĉiam, dum la tuta vivo, intense ĝuis multajn eĉ simplajn aferojn. Tiel estas ankaŭ nun. Ofte mi eĉ sentas min tre feliĉa. Multajn aferojn mi nun eĉ pli intense ĝuas kaj frandas ol iam antaŭe (jes, kara Tina, estas ĉiam iom da bono en ĉio!). La hernio, kiu suferigis min antaŭ kaj en la komenca semajno de la malliberiĝo, ne plu montras sin, kaj ne forgesu ke ĝi tute ne rilatis al "mia kazo", tute ne estis nurimagita, ĉar mi suferis de ĝi jam la semajnojn antaŭ la saniga kuracloka restado! Mia sangopremo ŝajne renormaliĝis kaj mi supozas ke mi ankaŭ denove regajnis kelkajn kilogramojn, sed tion mi ne jam kontrolis.

Psike ankaŭ ĉio ŝajnas sufiĉe normala. Estas interesa por mi la observado de la konduto de iuj homoj al mi. Kelkaj parencoj ne plu konas min, kaj ne plu ŝatas paroli kun mi. Kelkaj konatoj montras esti tre evitemaj, tre dubantaj sed multaj aliaj, ankaŭ ne-esperantistoj, klare montras ke ili trovas la tutan suspekton ridinda kaj absurda, kaj ke ili estas konvinkitaj ke la akuzo estas falsa. Kelkaj, tre kortuŝe, faras grandajn klopodojn ĉe hazarda pasado montri ke ili rimarkis kaj gaje salutas min. Aliaj, same kortuŝe, faras grandajn klopodojn okupiĝi pri privataj urĝaj aferoj por montri ke ili, tute kontraŭvole, ne rimarkis min. Hieraŭ, en supermerkato, unu el la kasistinoj, post la traktado de miaj aĉetaĵoj ĝentile informiĝis ĉu mi ankoraŭ aŭdis ion pri la evoluo de mia kazo. Mi preferas tian (konsolan) agadon al komedia ŝajnigo de nesciado. Cetere mi konstatis ke ĉe multaj homoj regas la konvinko ke oni ne rajtas enkarcerigi iun dum pli ol du semajnoj sen konvinkaj pruvoj de kulpo. Fakte oni ne rajtas "sen klara priskribo de akuzo" sed neniu preskribo rilate kulpon aŭ pruvoj pri kulpo. Sed el "pli ol dusemajna malliberigo" homoj tuj deduktas ke konvinkaj pruvoj nepre estas.

Mi tute ne kapablas koleri pro la fakto ke iuj ne fidas min. Unue, ili ja tute ne, aŭ tre malmulte, estas informitaj. Due, kiel mi mem reagus al alia homo en simila kazo? La bazo de la tuto estas ja treege ĝena. Ankaŭ mi ne kredas tro, aŭ ne kredis, ke vere funda malico ekzistas... precipe ne en fraŭlino 23-jara! Kial iu fraŭlino, 23-jara, eĉ se ŝi psike ne tute estas en ordo, inventus tian rakonton, surpaperigus pri ĝi dekkvin paĝojn, se vere nenio okazis? Tiu fakto ŝajnas al mi nekredebla kaj nekredinda. Precipe se ŝi scias kiajn sekvojn tia akuzo povas havi! Nun mi mem, sed nur mi mem (kaj ŝi! kaj ŝia patrino!), scias ke tio eblas, sed tamen mi ne povas kompreni ĝin! Tio estas do la demando, kiu hantas min, kiu daŭre kuras en mia kapo. Mi serĉas diversajn klarigojn, kaj ankaŭ trovas diversajn sed neniu el tiuj "klarigoj" povas tute kontentigi min, ĉar la veron mi ne konas.

Supozeble la "biografio" ne estis surpaperigita kun la intenco kaŭzi la sekvojn kiujn ĝi havis, sed en la momento kiam ŝi ekinformiĝis (ĉu ŝi? mi supozas ke jes, sed certecon ankaŭ pri tio mi ne havas) ŝi ja povus reiri al la vero! Tion ŝi ne faris, mi supozas. Ŝajnas, intertempe, ke ŝia nuna biografio ne kongruas kun deklaroj kiujn ŝi faris antaŭ kvar aŭ kvin jaroj, almenaŭ tiel sugestis al mi la juĝeja psikiatro. Cetere, mi devas korekti iun frazon kiun mi notis en la teksto "Nuna Stato" de la 4a de marto. Mi skribis tie ke la psikiatro dirAs ke ŝiaj deklaroj estAs kredindaj kaj ke ŝia malsano estas kaŭzita de miaj tiamaj agoj. Mi havas la impreson (ne la certecon!) ke li nun minimume hezitas kaj dubas la kredindecon.

Evoluo.

Mi ne scias ĉu intertempe estis iu evoluo en la esplorado. Ankaŭ mia advokato ne scias, kaj li povis diri al mi nur "ke la esplorado estas sekreta" kaj "ke nek li, nek mi havas aliron al la dosiero nun". En la fino de la nuna monato ne plu validos (ne plu estos devigaj) por mi la kondiĉojn de mia liberiĝo. Fakte tio nenion signifas, kaj nenion ŝanĝas, ĉar mi tamen ne rajtos (mi supozas) veturi al la fraŭlino aŭ al la gepatroj por peti klarigojn! Almenaŭ mi ne riskos tion, krom se mia advokato ĝin al mi konsilus.

Precipe en la informiteco mankas ĉiuj pozitive interpreteblaj faktoj. Tiun pozitivecon oni devas dedukti el klara silento. Iuj aferoj, kiel la esplordemandado de ambaŭ fratinoj, estas nur duonvorte menciitaj kaj mi scias ke la plej eta akuzeto de iu el ili tuj estus uzata kiel forta atakilo kontraŭ mi. Ke nenio tia okazis supozigas ke iliaj deklaroj estis, kontraŭe, pozitivaj, laŭdaj al mi, kaj verŝajne malemaj (aŭ eĉ kontraŭdiraj) al la deklaroj de la akuzintino. Fakte nur la juĝeja psikiatro, dum la dua renkontiĝo, citis pozitivajn faktojn sed tamen kontraŭbalancis per citado de negativaĵoj, al kiuj li aldonis ke li nur povis citi, sen plia juĝo, tion kion li mem legis en la deklaroj de la fraŭlino.

Interesaj (esperigaj kaj timigaj) faktoj.

Dum la pasintaj semajnoj kaj monatoj okazis diversaj citindaj aferoj rilate justicon. Pri la zorgoj de la "Ordeno de Flandra Advokataro" mi jam raportis, kaj mi supozas ke iliaj klopodoj daŭras. Mi pensas ke mi klopodos sendi al ili kelkajn el miaj tekstoj. Neniu ja povos malpermesi tion al mi.

En Nederlando, kaj la televidoj multe raportis pri tio, oni venis al la konstato ke la kondamno, antaŭ kvin aŭ ses jaroj, de iu flegistino, kiu estis akuzita de mortigo de pluraj pacientoj, estis maljusta. Ŝi nun (post ses jaroj!) estas liberigita kaj oni decidis (mi pensas) relanĉi la esploradon kaj proceson. Ŝi dankas tion ne al propra agado, al propra protestado, sed nur al la pli-malpli hazarda fakto ke iuj eksteruloj studis ŝian kazon kaj lanĉis protestagadon. Mi scias ke homo kapablas adapti sin al ĉiu ajn situacio, kaj kapablas akcepti senproteste plia maljustaĵojn!

Ĉe ni oni liberigis, post iom pli ol unu jaro da "provizora" malliberiĝo iun fraŭlinon, akuzitan de planita mortigo de amkonkurantino, per sabotado de ties paraŝuto antaŭ komuna saltado. Malgraŭ ke ŝi neniam konfesis kaj ke oni trovis neniujn nerufuteblajn pruvojn ŝi estis enkarcerigita dum pli ol unu jaro. Ŝia advokato diras, kaj mi kredas tion nun, ke neniu estas kapabla kaŝi sian kulpon, en tiaj cirkonstancoj, dum tuta jaro kaj ke li estas konvinkita ke ŝi estas tute senkulpa. Kaj kiu riparos la damaĝojn? Ŝi ridetante eliris, tute feliĉa, la malliberejon post tiu longa tempo. Nu ja, la kolero pro suferitaj maljustecoj, la konstato de tute ruinita estonto nur poste venos, post kelkaj monatoj!

En apuda urbo Alsto, iu bakisto iun vesperon kverelis kun edzino, pri kutima virina eco: ŝi elspezis tro da mono. Ili ne enlitiĝas en la komuna familia lito, sed la edzino restas malsupre sur fotelo. Matene la fotelo estas ne pridormita kaj la bela birdo ŝajne forflugis. La polico, anstataŭ lasi la bakiston en sia malofta feliĉa libera stato, rapide suspektas lin, ĉar la edzino lasis ĉiujn paperojn kaj kontroli ĉu vere ŝi forprenis multe da mono ne estas facila afero, inter alie ĉar ne estas facile scii ĉu ŝi prenis de blanka aŭ de nigra kaso, kaj funde esploras ĉion, traktante la bakiston kiel krimulon. Eĉ la bakistaj fornoj estas esploritaj de hundoj trejnitaj por kadavroserĉado kaj oni alportas ĉiaspecajn komplikitajn serĉaparatojn. Tamen mi supozas ke oni ne malliberigis lin, kvankam oni minacis fari tion. Nun, du jarojn poste, tute hazarde (pro reago de tiea nova amikino de la forkurintino, ĉar ŝi legis en iu listo en interreto ke la eksbakistino estas en listo de serĉatoj) oni ekscias ke ŝi vivas novan vivon en la lando de la fromaĝo. Intertempe la bakisto tute ruiniĝis, ĉar perdis ĉiujn klientojn, kiuj daŭre flaris kremaciajn odorojn, estas senlabora kaj vivas el mono de apoginstancoj. Li diris ke li esperas ke nun li denove povos trovi decan laboron, kaj li intencas plendi kontraŭ la maljusta traktado fare de la loka kaj juĝeja polico. La prokuroro de Dendermondo trovis necese rapide deklari ke la polico agis tute konforme al la preskriboj!

Estus iluzio imagi al si ke pro tiaj okazintaĵoj la esplorjuĝistoj kaj la polico adaptos siajn kutimojn kaj pli dece traktos supozatajn krimulojn. Ili, eble senkonscie, tiel komforte sentas sin en sia neskuebla superforta pozicio ke ili estas konvinkitaj pri propra netuŝiteblo kaj superpovo.