En la antaŭa, 16a, letero mi aludas artikoleton el Revuo Humo. Jen ĝia traduko:

En la BBC-programo "Horizono" estas ero kiu pritraktas la sciencajn fundamentojn de la teĥniko de "sensa organizita abstino", kiu, post la malpermeso de la droniga teĥniko, iĝis la ŝatata pridemandada meto (nomu ĝin torturado) de la Usonaj sekretaj servoj. Resume temas pri tio, ke malliberulo estu komplete senigita de ĉiu ekstera kontakto, tiel ke li nenion pli aŭdas, vidas, flaras aŭ sentas. Kiam li finfine iĝas freneza, li estas taŭge preparita por pridemandado.

Ni citu el la KUBARK Pridemanda Gvidlibro de la CIA en 1963: 'sensa organizita abstino kaŭzas streson, kiu post kelkaj horoj iĝas netolerebla al plej granda parto de la eksperimentuloj. La eksperimentulo sentas pligrandiĝantan bezonon de fizikaj kaj sociaj stimulojn (...) iuj iom post iom perdas la sencon de realeco kaj havas halucinojn, ekstremajn halucinojn kiuj parencas psikozon kaj aliajn patologiajn efikojn.'

Chris Dillen (profesoro pri justica psikiatrio FUB – Flandra Universitato Bruselo). "Ĉe eksperimentuloj oni rimarkas ke sensa organizita abstino vere tre raipide kaŭzas plenan mensan disfunkciadon. Homo bezonas daŭre kunpuŝon kun la realeco por konstati kie komenĉiĝas via fantazio kaj kie finiĝas la realeco. Se tiu kontrolo ne plu eblas, la cerbo ekvagas."

Humo (nomo de la revuo pri TV-programoj, el kiu mi tradukas la artikoleton): La ideo estas: la malliberulo tiom ekdeziregas stimulojn ke li ekalkroĉiĝas al la pridemandanto. Ĉu tio funkcias?

Dillen: "Jes, ĝi funkcias. La ideo estas tute identa al tiu ĉe cerbolavado: vi zorgu ke iu perdu sian sencon de realeco. Se vi tiam ofertas al li apogon, li estos preta akcepti dependecon. Finfine absolute ĉiu rompiĝas. La problemo estas nur: ĉe iuj homoj oni devas tiom daŭrigi ke ili poste ne plu valoras por io ajn, ke ili eldamaĝiĝis."

Humo: Foje oni ankaŭ nomas la "sensa organizita absino"-n "lima torturado" (torture light). Laŭ la Blanka Domo eĉ ne temas pri torturado. Ĉu vi samopinias?

Dillen: "Persone mi opinias ke oni povas nomi ĝin torturadon. Kiel mi jam diris, estas homoj kiuj neripareble damaĝiĝas pro ĝi"

Humo: Ŝajnas ke en la sesdekaj jaroj estis sesdek stranguloj kiuj esploris, ĉe si mem, la teĥnikon: ĉu oni povas uzi ĝin kiel LSD por malriĉuloj?

Dillen: "Mi ne konsilus ĝin al vi: ŝajnas al mi tro danĝere. Se plie vi estus psikozema – kaj oni ne ĉiam certe scias tion – povus okazi ke vi vagegus treege malproksimen, tiel ke vi eĉ ne plu sukcesus rehavigi al vi kontrolon de via psikozo. Mi dirus: ne ludklopodu hejme!".

 

(Tradukita el Humo).