Dendermondo, 12a de marto 2008.

Je mia miro mi konstatis ke sufiĉe multe da aferoj en nia mondo rapide ŝanĝiĝis dum la apenaŭ du monatoj dum kiuj mi estis eksterigita de ĝi. Nekredeble! Nekredeble! Nekredeble!

Unue mi konstatis ke, se mi antaŭe kvazaŭ neniam renkontis ... ĉokoladan lakton... nun ĝi ĉiam kaj ĉie abundas! Kiam mi vizitas geamikojn, neniam mi ne estas ofertita ĉokoladan lakton. Antaŭe tio ne okazis. Aspektas do ke la tuta mondo konvertiĝis al io nova. Ĉiu nun trinkas ĝin, antaŭe ili trinkis kafon aŭ teon.... Ĉie oni servas ĝin, antaŭe oni devis speciale peti, aŭ longe serĉi por trovi ĝin. Mi supozas ke vere estas pli bone por la homaro, por la sano de la homaro, ke oni trinku ĉokoladan lakton, sed kiel do la mondo tiel rapide povas ŝanĝiĝi? Mi pensas ke estus bona ideo ordoni al mia bankdirektoro ke li investu mian monon en firmao de ĉokolada lakto!

Treege strange... la mondo ankaŭ iĝis multe pli ĝentila, multe pli atenta al maljunuloj! Kiam mi iras – normale minimume unu fojon en semajno, ĝenerale lunde, al la Esperanto-Centro en Antverpeno – mi parteton veturas trame. En nia lando ja iĝis tiel ke olduloj povas senpage veturi trame kaj buse. Do, almenaŭ malgrandan parteton mi klopodas profiti de tiu regulo, ĉiusemajne. Antaŭe mi tutsimple eniris tramon, aŭ buson, kaj nenio speciala okazis; neniu speciale rigardis min, neniu speciale atentis min. Sed... depost mia reenmondiĝo, kiam mi eniras tramon aŭ buson, tuje tujege kelkaj junaj homoj ekstariĝas (= iĝas ekstarantaj) kaj proponas al mi ke mi eksidu. Kaj tio ne nur unufoje, sed ĉiufoje! Mi ne komprenas de kie venas tiu subita ĝentileco.

Malbona spirito (aŭ spiritulo?) en la Centro sugestis... ke mia deviga libertempo oldigis min, kaj ke la vizitantoj de mia blogo memoras plej bone miajn korŝirajn rakontojn pri tiea ĉokolada lakto. Kiu scias? Prefere mi ne zorgu kaj ĝuu ĉion kio estas ĝuebla kaj ĝuinda, kaj mi deziras same al vi!

El mia lerneja tempo mi memoras difinon, kiun profesoro de Nederlanda Literaturo ofte ripetis: Humor ist, wenn man trotzdem lacht.

petro.