Alia loko, en nia lando (aŭ ĉu mi diru najbara lando?), kiu estas tre kara al mi (kaj mi intence konstruis duban rilatan korelativecon) situas apud Nismes, kompreneble la belga Nismes. Ĝi estas konata al malmulte da homoj. Iuj homoj eĉ vojaĝas eksterlanden por admiri malpli spektaklajn samspecajn fenomenojn! Mi konatiĝis kun ĝi, danke al Kjoko! En la komencaj monatoj, kiam ŝi trovis sian adoratan kavaliron sur blanka ĉevalo (mi tiam posedis blankan aŭtomobilon!), ŝi jam ĉiutage legis la solan bonan nederlandlingvan ĵurnalon (De Standaard; mi sendos kopion al ili, por ke ili igu la nepagitan reklamon pagotan!) kaj inter alie tre atente legis la aldonon por gejunuloj (tiam ŝi ja ne jam oldiniĝis). Kaj iun ĵaŭdon ŝi estis leginta pri iu regiono, kie ankoraŭ verŝajne vivas linkoj, aŭ minimume iu speco de grandaj sovaĝaj katoj. Plie en tiu loko ankaŭ estus troveblaj multaj specoj de orkideoj sovaĝaj. Kompreneble ni baldaŭ poste iris tien por esplori la situacion.

Ni trovis priskribon de iu interesa promeno, kiu finiĝas ĉe iu dolino eksterordinara. La promeno kondukas laŭ serio da dolinoj, da "subaeraj grotoj". Almenaŭ tiel oni foje priskribas la aferon. En, la regiono mem oni nomas ilin "Abannets", sed neniu povas klarigi la nomon. Cetere, por iuj la vorto abannet signifas aŭ indikas "montetojn", por aliaj ĝi indikas "tertruojn". La fenomeno mem estas tipa por kalkregiono, por karsta regiono, do por regionoj kie oni ankaŭ trovas grotojn. La plej impona dolino en la regiono estas nomata "Fondry des Chiens", mi tradukus "Hundoabismo", ĉar mi supozas ke fondry rilatas al profundaĵo. Denove, certa mi ne estas, kaj neniu estas, ĉar ankaŭ pri tiu nomo ekzistas minimume kvin diversaj klarigoj. Mi klopodos nun iom priskribi tiun hundoabismon, por helpi vin rigardi la fotojn, ĉar tre strange neniu foto sukcesas vere bone sugesti la tuton, eĉ ne la panoramaj fotoj. Tamen, nia amiko Paul, faris bonegajn fotojn, kiujn vi tamen per mia priskribo eble eĉ pli bone povos ĝui.

Imagu ke vi venu sur iun dikventran herbejon ĉirkaŭitan de arbaroj, proksime kaj fore, sed la herbejo mem estas glata. Fakte nenio estas videbla. Vi promenas suren, espereble kun la okuloj ne direktitaj al la nuboj, kaj subite... antaŭ viaj piedoj estas tridekmetre profunda abismo, plena de rokpintoj, multaj rokpintoj. La supraj pintoj de la rokpintoj kune formas iun virtualan (jes, mi studis fizikon!) tegmenton! Facile vi povas, image, konekti la pintojn kaj vi povas, virtuale, vidi la tegmenton. Pro tio oni ofte parolas pri "subaere groto", ĉar oni povus imagi ke antaŭ si estas groto kies tegmento forvaporiĝis. Tio estas cetere unu, absolute neakceptebla, klarigo de la fenomeno. Mi mem ne ŝatas tiun nomon, ĉar por mi "groto" ĉiam kaj tuj alvokas stalagtitojn kaj stalagmitojn, kaj estas ĉi tie absolute neniu spuro de kiu ajn stalago! La larĝeco de la abismo, en multaj lokoj, proksimas al 200 metroj. Apud, tuj apud, la granda hundoabismo estas ankoraŭ du aliaj, iom pli malvastaj dolinoj. En la tuta regiono estas pli ol cent. Bedaŭrinde, kaj nekredeble, iujn oni jam plenigis, uzis por ... liberigi de la homaj rubaĵoj!

La abismo aspektas minaca, sed fakte estas tre ĝentila. Malantaŭe (jes, iu malantaŭo ekzistas!) estas natura, facila, pitoreska, iom kaŝita vojeto, kiu aŭtomate gvidas vin enen, ĝis la plena profundo. Nur tiam, de malsupre, vi povas admiri la kolosecon de la starantaj rokopintoj. Kaj tiam vi ankaŭ malkovros ke, en multaj lokoj, estas tre facile grimpi la rokojn randajn, sen rokgrimpada trejnado. Eĉ kun la blindulineto estis neniu problemo grimpi supren.

En iuj periodoj de la jaro, ĝuste sur la herbejo de la hundoabismo, floras abunde diversaj specioj de orkideoj. Maloftaĵo en nia lando, kaj tial mi ankaŭ estas kontenta ke la fenomeno ne estas tro konata. Dum la somera turismo sezono en la regiono oni veturigas iun trajneton, sur radoj, por la luksaj turistoj, kiuj ne ŝatas tro lacigi sin, sed la trajneto haltas nur kelkajn minutojn apud la abismo... kaj la naturneamantoj pluen trajnas, feliĉaj pro la neimagebla ĝojo kaj ĝuo de ludiltrajnveturado, maĉante maĉgumon. Cetere ankaŭ ĉe la ŝipliftoj oni organizas tiajn amuzaĵojn, por eviti ke la turistoj vidu tion, kio estas vidinda. Haleluja!

Mi sendas vin nun al la belaj fotoj de Paul, kaj konsilas al vi iom balanciĝi inter la fotoj kaj tiu ĉi teksto, ĝis vi komprenos kaj vidos kaj rigardos pli enen. Nismes situas en la Valona Kalkregiono, rande de la Ardenoj, ĉe la kunfluo de du interesaj riveretoj (unu el ili grandparte subtera, sed ĝi precize en Nismes reaperas) la Blanka Akvo kaj la Nigra Akvo. (Eau Blanche, Eau Noire). En la tuja apudeco estas videblaj ankoraŭ multaj aliaj mirindaĵoj, pri kiu mi, eble, iam rakontos. Kvankam ni jam dekojn da fojoj iris tien, ni ĝis nun ne renkontis la sovaĝajn katojn kaj ankaŭ ne linkojn.

petro.