Jam en la komenco de mia "aventuro" mi demandis min mem, ĉu ne estus bona okazo por montri nian forton, por montri ke ni ekzistas, por devigi la mondon kalkuli je ni? Se la esperantistoj ja amase esprimus sian indignon pri la maniero laŭ kiu oni traktas senkulpulon, aŭ minimume iun, kiu devas esti supozata senkulpa? Mia blogo iomete havas tiun formon, sekvas iom tiun ideon sed ĝi ja restas absolute nekonata kaj ignorata de eksteruloj. Se mi ne estus liberiĝinta la unuan de februaro mi eble estus alvokinta al iu konkreta agado, al iu amasskribado al ekzemple nia ministro de Justico.

    Tute sendepende de mi, Rob Moerbeek venis ankaŭ al tiu ideo, kaj eĉ lancis alvokon. Mi kopias ĝin por vi ĉi tie, sed mi ankaŭ aldonos mian skriban reagon, kiun mi sendis al ĉiuj adresoj de Rob alskribitaj. Mi treege dankas Rob por lia iniciato, kaj mi trovas ke ni devas memori ĝin kaj se necese (mi treege esperas ke neniam estos necese!) eĉ agi laŭ ĝi. En la nuna momento – kiel mi skribis en mia respondo, sed mi deziras reemfazi ĝin – tamen estas nepre tro malfrue, kaj eventuale tro frue. En la nuna momento la tuta afero ankoraŭ estas en fazo de esploro, kaj, principe, "esploro" estas kaj estu "sekreta". Neniu rajtas interveni, neniu rajtas klopodi influi la esploradon. Nur se oni decidus "transdoni" la aferon al "fazo de juĝado" ni povos ekagi. Intertempe ... ni trankvile-maltrankvile atendu!

Rob sendis tiun ĉi alvokon:

     Karaj, necesas interveni ĉe belgaj instancoj por rejustigi la aferon
     DeSmedt. Legu en la ĵusa "Monato". Jen kion subskribi mi proponas:
     Konsternitaj pro jurlezo en Belgio, ĉe kiu la fi-akuzom de kompatinda
     psikpacientino rezultigis la enkarcerigon de la internacie bonfama Petro
     De Smedt kun fumanto - kio laŭ la sciencaj konstatoj signifas rektan
     atencon al lia vivo - ni petas la responsajn instancojn konsideri
     ŝanĝi la sistemon trakti akuziton kiel kondamniton kaj maksimume
     hejmreteni tian kulpigiton, krome ĉi-kaze tujege rehabiliti kaj
     kompensi ĝis eventuala kondamno.
     Esperante ke ĉi tio estas komprenata, ni respekte salutas vin
     Subskribis .....
     Kore, Rob.



    Mi respondis tiele:

     Karaj,

     Mi dankas Rob por tiu ideo pri reago ĉe Ministerio aŭ simila, sed... laŭ mia opinio, tute privata   opinio, estas.... aŭ tro malfrue (pli taŭgis dum mia malliberiĝo) aŭ tro frue (pli bone: se vere iĝus "kazo", se vere oni decidus fari procezon). Ni nun estas en la fazo de esplorado, antaŭesplorado (vooronderzoek), kiu, cetere, oficiale estas "sekreta", do kiu ne rajtas esti ĝenata!
Se oni decidus (kion mi ĉiam ankoraŭ esperas ke ĝi ne okazos!) vere trakti procezon, vere kondamni aŭ persekuti min.... tiam la afero tute ŝanĝiĝus, kompreneble.
Aliflanke, en tiu kazo, estus unika okazo (bedaŭrinde) foje montri nian forton, agi kiel premgrupo.
Kaj denove: mi ripetas ke eĉ ne eta kaŭzo ekzistas por persekuti min! Nenion malbonan mi faris. Do ne timu ke iam vi estos ĝenata! (eĉ ne se oni maljuste kondamnus min, ĉar neniam oni povos trovi pruvojn pri io kio ne okazis, aŭ... mi nenion plu komprenas pri la mondo.)

petro.



    Mi do trovas ke ne estus oportune ekdiskuti pri la temo de dezirindeco, ebleco aŭ enhavo de tia agado nun. Se iam utile, ni revenos al ĝi, kaj tiam povos "organizi" ĝin eventuale, kaj lasi ĉiun ajn libera en la esprimo de la kritiko. Aliflanke estas bone, eĉ jam nun, pripensi ke tia ebleco ekzistas.

petro.