Dendermondo, 10.03.2008.


Estas konate, eĉ de mi mem, ke mi suferas je du gravaj profesiaj malsanoj de instruisto, ambaŭ nekuraceblaj! Mi ĉion plej bone scias (estas ja devo por instruisto! se ne, kiel li povus instrui?) kaj mi ĉiam deziras transdoni konon, instrui do. Se ion mi treege ŝatas, se io faras al mi tre grandan impreson ... mi deziras ke ankaŭ aliaj homoj konu ĝin, admiru ĝin, ĝuu ĝin, ŝatu ĝin. Tio tamen ne ĉiam sukcesas! Tiel mi ĉiam kun esperanto-grupoj organizis ekskursojn al iuj lokoj, kun la espero kaj kun la ideo ke la membroj poste, memstare, reiru al tiuj lokoj por funde esplori ilin. Sed... plej ofte tio malsukcesas. Estas tre malofte ke homoj estas same impresitaj kiel mi, estas same ĝuavidaj. Kion fari? Oni povas nur konstati kaj akcepti, eĉ ne prijuĝi! Oni ne povas devigi homojn ĝui, ĉu? Iam okazis en mia grupo ke mi anoncis ekskurson al eble la plej mirinda loko en nia lando (laŭ mi, kaj mi ja plej bone scias!) kaj iu membro diris: Nu, mi jam estis tie! Kial mi reiru? Mi jam vidis ĝin. Mi preskaŭ svenis pro miro! Mi ja ĉiusemajne, eble eĉ ĉiutage, ŝatus iri por readmiri, ĉar ĝi ja ĉiufoje iom alie aspektas, iom alie impresas. En iu sekvonta kontribuo mi parolos pri ĉi, detale.


Ankaŭ al la infanoj, al kiuj mi instruis, mi ŝatis doni la eblecon ĝui la belajn kaj interesajn lokojn de nia lando, kaj mi organizis instruajn ekskursojn. Plej ofte temas pri naturmirindaĵoj, pri belaj pejzaĝoj sed ne ĉiam. Kiam mi estis en kvina jaro de elementa lernejo, estis ĉe la fino de la dua (lasta?) mondmilito kaj ekskurseblecoj, eĉ en propra lando, ne estis memkompreneblaj. En la kurso pri propralanda geografio ni lernis pri la Centra Kanalo, kaj pri la ŝipliftoj. Estis eĉ, ne tro klara, bildo malgranda pri tiuj liftoj en la libro, sed mi tamen ne tro bone komprenis la aferon. Mi estis treege incitita. Kanalo do finiĝis ie abrupte, kaj estis daŭrigita preskaŭ dudek metrojn malsupre. La ŝipoj eniris, supre aŭ malsupre, iun liftokeston, estis kondukitaj malsupren aŭ supren, kaj tie eliris la keston por daŭrigi la veturadon. Mi ege deziris vidi tion iam per propraj okuloj.


Dekon da jaroj poste mi regule, unue per skotero, poste per aŭto veturis al Karloreĝo (Charleroi) por viziti parencojn, kiuj, en la magraj jaroj, elmigris tien el Flandrujo por labori en la minejoj. Kaj en la proksimeco de La Louvière mi rimarkis, ĉiufoje, rostintajn ŝildetojn kun indiko al ŝipliftoj. Kaj en iu, de Dio benata, momento mi decidis. Nu, mi anstataŭ normale daŭrigi la veturadon foje esploru la memoritajn liftojn! Tion mi do faris, kaj ekde tiam (minimume tridek jarojn) mi minimume unu fojon en la jaro reiras, kvankam miaj parencoj jam ennubiliĝis, por readmiri tiujn liftojn. Tion mi ankaŭ faris, la 6an de julio 1995, kun miaj pianolernantinoj kaj ilia familio. En tiu momento oni ne jam finis, eble nur komencis, la konstruadon de la nova lifto, kiu anstataŭas (eble apudas, ĉar la malnovaj restis!) kvar de la malnovaj. Malgraŭ la imponeco de tiu nova lifto, mia koro tamen daŭre pli ligiĝas al la malnovaj. Eble pro la obstakla konatiĝo, sed nepre ankaŭ ĉar la malnovaj havas pli homajn dimensiojn. La nova estas giganta, estas supermezura, brilas de homa tekniko kaj elektropovo, dum la malnovaj okulumas modesthoman inventemon kaj kuraĝon.

Se vi, kara blogovizitanto, estas kuriozigita ... tiam mi konsilas al vi ke vi vizitu la blogon de Paul Peeraerts, kiu publikigis multajn fotojn de la malnovaj kaj la nova liftoj. Zamenhof jam diris ke ĉiu birdo pepas laŭ sia beko. Nu, vi, ĉe Paul legos kaj admiros klaran elcerban tekston, kiu komprenigos al vi la tutan aferon, dum ĉe mi vi legis koran elverŝaĵon. Per tio mi ne volas nei al Paul koron, nek cerbon al mi mem! Do, iru, kaj ĝuu per koro kaj per cerbo!

Krom la koran kaj la cerban, la nova lifto havas ankaŭ politikan dimension! Mirigas min ke Paul ne priskribis tion, ĉar li nepre estas politike multe pli kapabla ol mi. En nia lando ja estas tiel ke se la ŝtato donas gravajn subvenciojn al Flandrujo, nepre protestas la Valonoj, kaj insistas pri samvalora donaco! Kaj tiel la nova lifto estas kompensado, se mi bone memoras, por subvencioj al la Flandraj marhavenoj. La Flandroj laŭte kriis, kaj krias, ke la nova lifto havas nenian ekonomian valoron, nenian ekonomian sencon kaj tute ne estas pravigebla, ĉar neniam estos multe uzata. Laŭ mi neniu povas kun certeco scii tion. En la nuna momento ĝi certe ne estas multe uzata kaj ne alportas gravajn ekonomiajn avantaĝojn, sed se iam oni finfine sufiĉe konscios ke estus bone pli uzi la akvotrafikon anstataŭ transporti ĉiujn varojn per kamionoj. Mi supozas ke ekologie la akvotransporto estas malpli malpuriga, kaj ankaŭ permesas transporton de pli vastaj amasoj da varoj kaj ke la ĉefa malavantaĝo estas la malplirapideco. Nu, eble Paul iam pli bone klarigos tion.

petro