Dendermondo, 8an de marto 2008a.

    Jam tre juna mi estis ĉiam eksterordinare sentema pri beleco. Miaj unuaj, plej foraj, rememoroj temas pri aferoj de beleco, eĉ jam de kiam mi estis nur 3 aŭ 4-jara. En la elementa lernejo mi estis forte tuŝita de tekstoj, kiuj poste montriĝis aparteni al la literaturo, kion mi en tiu momento ankoraŭ ne sciis. Tiel mi ankaŭ estis, en mezgrada lernejo, dum la lecionoj de angla lingvo, tre impresita de la teksto de R. Kipling: I'm the cat that walks by himself, and all places are alike to me. Mi estas la libermova kato, kiu mem decidas pri sia loĝejo. (Mi interpretas!). Kaj ankaŭ mia kato, mia tigro, mia ĉasisteto, tute klare legis Kipling. Mi rakontos al vi (se vi ne ŝatas katojn bv. ĉesi legadon!) kiel.

    Antaŭ dekdu jaroj iu najbaro nia – nu, fakte li loĝis transe de iu sovaĝejo kaj apuda strato – havis du katojn. Unu, nigra kun blankaj piedetoj, tamen suferis de iu haŭtmalsano. Ŝajnas, tiel poste rakontis al mi la du filoj, ke iu katmalamanta najbaro manĝigis al ŝi kontraŭtinean medikamenton. Pro tio ŝi regule perdis harojn, kaj havis malbelajn makulojn. Aspektis kiel leprulino. Ĉiuj homoj ĉasis ŝin, klopodis bati ŝin, malamis ŝin. La najbaro mem, kompreneble, dum la tago laboris fore. Mi kompatis la nigrulinon (fakte estis ankaŭ eksvira kato, sed vi ja jam scias ke por mi, vole-nevole, ĉiuj katoj estas inaj) kaj alvokis ŝin, karesis ŝin kaj donis regule manĝon. Tiel ke finfine tiu kato ĉiam ŝatis esti kun mi, envenis la domon kaj lasis ŝin daŭre karesi, do estis plena kontenta. Ŝia eksvira fratino (iĝas komplika, ĉu) estis tre speciala, vere ia raskato, kun tre speciala haŭto, kun treege fiera kaj aristokrata konduto, do vera aristokato, dirus Marjorie. Ŝi ankaŭ venis por akcepti manĝon, sed neniam dankis aŭ montris ian ajn dankemon. Kontraŭe post manĝo rapide forkuris kaj degne de malproksime rigardis min, sed nur por vidi ĉu ne alvenis nova manĝo.

    En iu momento tamen la nigrulino iĝis tre malsana, kaj ne plu venis por manĝi, kaŝis sin, tute klare por morti. Mi longe serĉis, ĝis finfine mi trovis ŝin ie en la sovaĝejo. Tiam ŝi venis en la domon, por adiaŭi tutklare. Mi ne bone sciis kion fari, ĉar ja ne estis mia kato. Finfine mi tamen decidis iri al bestkuracisto... sed li povis nur dormigi ŝin, mi estis tro malfrue irinta. Mi treege bedaŭris, kaj fakte ankoraŭ bedaŭras, tion. Do mi enterigis ŝin en mia ĝardeno… kaj… la alia kato vidis tion, kaj venis por ĉeesti la enterigon. Post la enterigo ŝi … eniris, por la unua fojo, neinvitite, nian domon. Klare ŝi montris: jen, nun estas mia tempo, nun mi transprenas la povon ĉi tie. Senprobleme ŝi tute trankvile instalis sin sur la sofon, sen iu ajn timo. Poste, kiam ŝi eliris en la ĝardenon, ŝi faris iun dancon de konkeranto sur la tombo de la fratino. Ekde tiam ŝi havis min kiel sklavon. Kompreneble mi iris al la familio por rakonti pri la morto de ilia kato.

    Tamen, de tempo al tempo, malofte, mia nova ĉefo ankoraŭ iris al la familio por iom ripozi, por saluti aŭ por manĝi kromaĵon. Tamen, ankaŭ ŝi malsaniĝis, kaj sufiĉe terure. Nun mi ne hezitis, sed tuj vokis la kuraciston. Li eĉ devis reveni tri tagojn sinsekve por kuraci la katon... per injekcioj kaj piloloj. Kiam ŝi estis treege malsana, kaj mi pensis ke ankaŭ ŝi baldaŭ mortos mi avertis la familion, ke ili venu por adiaŭi. Tion ili faris, sed kelkajn tagojn poste la kato estis denove sana. Kaj fakte... ŝi jam decidis loĝi ĉe ni.

    Kiam mi revenis de Taĝikio, kie mi instruis esperanton dum kelkaj semajnoj, mi rimarkis ke antaŭ la fenestro de la najbaro pendis afiŝo, ke ili serĉis luanton. Mi vizitis ilin por demandi kio okazos, kaj ... ĉu ili intencis kuntransloĝigi la katon. Unue ili jesis, aŭ almenaŭ la patro diris ke la filoj devis decidi pri tio. Kaj, inter alie ĉar la nova loĝejo situis en loko kun multe da trafiko, sed precipe ĉar la "nova patrino" jam havis kelkajn katojn, kaj ili sciis ke tigro ne tro ŝatas konkurencon, ne tro ŝatas kunvivi kun aliaj katoj... ili finfine decidis ke ĝi (aŭ ŝi) restu ĉe mi. Kaj tiel tigro, aŭ ĉasisteto iĝis oficiale mia kato. Kelkaj el la fotoj de tigro en mia blogo estas faritaj en la tago de la enterigo, eĉ sur la tombo de la nigra pantero.

petro