Dendermonde, 6.03.2008.

 

Kiam Zamenhof kreis la Universalan Vortaron li troviĝis antaŭ la demando pri elekto de la bazaj radikoj. Li jam decidis, per sia sistemo de sufiksoj, precipe per la enigo de la sufikso "mal", ke li bezonos nur duonon el la paroj: juna/olda; riĉa/povra; varma/frida kaj tiel plu. Ke liaj posteuloj male decidos... nu, pri tio, li, prave, ne zorgis. Sed, scie aŭ nescie, mi ne scias, li uzis sistemon por elekti! Seriozaj studoj en naciaj lingvoj montras ke el tiuj paroj, plej ofte, unu el la vortoj havas pozitivan konotacion (donas pozitivan senton), la alia negativan. Oni eĉ povas pruvi ke en normalaj tekstoj la pozitivaj vortoj aperas multe pli ofte ol la negativaj, kaj ke eĉ la negativaj ofte estas anstataŭataj de negacio + la pozitiva vorto. Ne komencu diskuti pri tio, kara leganto, ĉar mi ĉeestis longan kaj seriozan kurson pri la fenomeno en serioza universitato ĉe serioza profesoro (kaj kiel serioza studento).

 

Mi tamen timas ke oni ne rajtas elekti esplorjuĝistan tekston por redakti tiajn statistikojn, ĉar ŝajnas al mi ke la filologiaj reguloj de esplorjuĝistoj kaj esplorjuĝistinoj enhavas la regulon: "Se vi estas antaŭ elekto de pozitiva kaj negativa vorto, nepre elektu la negativan". Ofte oni ja povas fari tion en priskribo de karakteroj, en priskribo de sinteno. Mi, dum la unua esplordemandado, havis la impreson ke mi "dece kaj fiere" neis, malakceptis ĉiujn akuzojn. La esplorjuĝistino tamen notis ke mi "malfide kaj malmodeste" rifuzis rekoni min kulpa. Fakte estas la sama, sed nur oni uzis aliajn vortojn. Ankaŭ la juĝeja psikiatro en sama maniero redaktis sian raporton. Ĉiu komencanta filologo kapablus reverki la raporton en pozitiva maniero, per anstataŭigo de la malvortoj (kiuj en naciaj lingvoj plej ofte ne estas malvortoj, sed la vortoj kun negativa konotacio) per senmalvortoj. Jen: ebla temo por doktoreca disertacio de iu leganto?

 

Alia filologia truko estas la kondencigo de informado! Tiel oni, ŝajne, tre verŝajne, kondencigis dulinian konversacion en unulinian konstaton. La konversacio povus esti: "ĉu la profesoro ŝatis ke oni envenis la ĉambron kaj ĝenis lin dum la instruado?" "Ne, li ne ŝatis tion." Kaj, tute logike, oni povas resumi la tuton en unu solan frazon: "Li ne volis ke oni envenu la ĉambron, kaj ĝenu lin dum la instruado". Tamen, la kondensita veraĵo tute ne plu respondas al la originala vero! Se oni ankoraŭ iom ludas per sinonimoj, aŭ per aldonaj adverboj oni povas plie igi la fakton pli kaj pli suspektiga!

 

La nederlanda lingvo, en prononco, havas la karakterizon ke vorton je finiĝas per voĉa konsonanto. Tiel estiĝas sufiĉe multe da homonimoj kiuj malsamas en skriba formo: unu kun voĉa finkonsonanto, alia kun senvoĉa: ekzemple hard-hart. Ambaŭ vortoj same prononciĝas, per senvoĉa t, kvankam multaj homoj estas konvinkitaj ke ili ĉe la unua vorto vere prononcas finan "d". Kiam mi mem estis en unua jaro de elementa lernejo miaj gepatroj panikis "ĉar la filo ne aŭdis la diferencon inter d kaj t". Mi ja insistis skribi mont (buŝo) anstataŭ la oficialan mond. Sed... fakte... estis ili kiuj ne distingis, ĉar ili pensis aŭdi d fine de mond kaj t fine de mont. Tion mi nur multajn jarojn poste komprenis! Oni instruas al infanoj ke oni devas "plilongigi" (ofte pluraligi) la vorton por trovi la finan konsonanton! Efektive, en monden (pluralo de mond, buŝoj do) oni ja prononcas klare d. Nu, misuzo de tiu scio ankaŭ apartenas al la juĝisteca filologio! Kiam mi diris la frazon "Ik ben noch pedofiel, noch homofiel" (mi estas nek pedofilo, nek samseksemulo) mi zorgis diri, klare, "Ik ben noch, met ch, pedofiel, noch, met ch, homofiel" ĉar en la nederlanda "nog" signifas "daŭre, ankoraŭ" kaj "noch" estas "nek". Mi ja konsciis pri la danĝero ke oni profitus misnoti. La esplorjuĝistino trovis necese ridindigi aŭ pedantigi min, ĉar kontraŭe al la kutimo ne noti laŭvorte la diraĵojn, ŝi insistis ke estu notita la plena frazo: "mi estas nek kun k... ktp".

Jam en pli alta stupo de filologieco, eĉ jam en la kampo de la tekstgramatiko, troviĝas la regulo, ke oni el longa parolado notu nur tion kio povas esti atakutila, kulpiga kaj forgesu pri ĉio kio estas avantaĝa. Ĉar dum esplordemandado oni ĝuste faras tion, longe parolas kaj lasas paroli pozitive kaj kiam oni komencas relativigi kaj kritiki tiam la frazoj iĝas por ili interesaj. Nur post la dua esplordemandado – mi ja ne havis sperton, mi ne estis preparita – mi lernis ke dum la unua preĝsimila murmurado en la komenco, oni laŭt(?)legas al vi viajn rajtojn, inter alie la rajton postuli ke oni notu absolute ĉion, kaj ekzakte per la diritaj vortoj. Ankaŭ la truko de la preĝsimila mallaŭtekstremrapidakomenca murmurado nepre estas fundamenta regulo. Aliflanke, mi timas ke se oni insistas pri tiu rajto... ke la esplordemando certe iĝas pli humana, pli deca, malpli kruda sed... ke ĝi ankaŭ verŝajne ege longe daŭrus. Cetere, ŝajnas al mi ke oni ne rajtas majstri tajpadon por iĝi esplordemandanto.

 

Tiuj estas nur kelkaj filologiaj reguloj en la kampo de esplordemandado, sed ili nepre igas la demandadon multe pli maljusta (jes, mi uzas malvortojn!) ol ĝi honeste devus esti. Plie, sed tio eble jam ne plu estas filologia, la reguloj pri ĝentileco dum parolado nepre ne estas la samaj por pridemandato kaj pridemandanto! Por la pridemandato ĉiam minacas la danĝero ke "li insultas la pridemandantojn", do ke li insultas la juĝistaron. Grava prijuĝo estas ankaŭ la demando ĉu la pridemandato "kunlaboras", sed ŝajne la difino de "kunlaboro" estas "konfeso". Do ankaŭ la sistemo de sinonimeco en juĝustesplora filologio diferencas de la normala uzata. Vere, mi havas la impreson ke estas kampo kiu ne jam sufiĉe estas esplorata kaj pristudata, kaj mi estas feliĉa ke mi povas doni bonajn ideojn al estontaj doktoroj moŝtaj filologiaj!

 

petro.