Logika cerbonodo.
Kompreneble ĉiu homo havas rajton je propra opinio, kaj ĉiu rajtas opnii ke bildvortaroj estas sensencaj, stultaj ktp... sed normale oni tamen tiam devus konstati ke aliaj homoj povas havi alian opinion. Kiel ja klarigi tiam ke Duden jam estas ĉe sia sesa eldono, kaj ke ĉiu eldono ampleksis pli ol centmil ekzemplerojn? Kiel klarigi ke la verko estis tradukita en kelkdeko da lingvoj? Jes, mi scias ke verŝajne 80 elcento de la aĉetantoj de iu ajn libro... neniam ĝin vere uzas, kaj do fakte ne bezonas ĝin... sed restas do la 20 elcento da aliaj., ĉu? Do estas ekster ĉia dubo ke ekzistas (multe da) homoj, kiuj trovas bildvortarojn utilaj.

Ideoj povas ŝanĝiĝi.
Strange, sed mi mem tute ne ŝatis tabullibrojn. Neniam mi serioze rigardis la libron "Bildotabuloj por la instruado de Esperanto" de Dietterle (1919). Ĝi ne plaĉis al mi, eble pro malnoveco, eble pro la ekzercaj tekstoj. Nun tamen, fakte danke al la recenzo pri nia bildvortaro, mi iom serioze foliumis ĝin, kaj mi miris. Ĝi estas multe pli interesa ol mi imagis. Siatempe ĝi ankaŭ povis funkcii kiel tradukvortaro, ĉar ekzistis eldonoj en franca, angla, itala, germana, hispana kaj pola lingvoj. Mi trovis en ĝi, krom kompreneblajn manketojn, pravan proponon pri enkonduko de la vorto "gambo". La libro ampleksas nur 36 tabulojn, kaj eble oni povus doni al ĝi la epiteton "primitiva" laŭ la ideoj de nia recenzisto. Kiam aperis la Bildvortaro de Rüdiger Eichholz mi tute ŝanĝis mian ideon pri bildvortaroj, almenaŭ pri tiaspeca bildvortaro, kaj komprenis ke ĝi ne anstataŭas normalan vortaron, ankaŭ ne ilustras ĝin sed donas eblecon alporti amason da nocioj, kiujn oni normale ne trovos (dusenca esprimo!) en "normala" vortaro.

En la komenco estis la vorto...
Tiel instruas la biblio. Aleksandro akordiĝas, ĉar li instruas ke la "motoro" de vortaro estas la vorto. Nu, ne estas hazardo ke vortaro nomiĝas vortaro, ĉu? Kvankam se ni bone pripensas: ĉu ne ĉiu libro estas aro da vortoj, vortaro? Interesa estas la rimarko pri desegnado de "arbo". Nu, .... neniu kapablas desegni "arbon", ŝajnas al mi. Oni nur kapablas desegni iun specion de arbo, aŭ fantaziaĵon, kiu do fakte ja ne estas arbo.

Ekzistas diversaj teorioj pri la maniero laŭ kiu infano sukcesas ligi abstraktan ideon al konkretaj bildoj!
Estas strange ke Aleksandro ne vidis ke ĝuste en bildvortaro la "motoro" ne estas vorto, almenaŭ simpla vorto, sed kunmetaĵo kaj ofte duopo de adjektivo + substantivo, aŭ pli longa esprimo. Ĝuste tiel la bildvortaro estas vastigo de normala vortaro, estas komplementa al normala vortaro, liveras ion kio estas nur tre magre trovebla en vort-aro.

Skribiĝis ke "el la tuta leksiko la libro prezentas ĝenerale nur substantivojn." Povas ŝajni tiel, sed ŝajno ofte trompas! Aleksandro ne sekvis la konsilon de Zamenhof: "Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu!". Esperanto, en tio ĝi estas unika, sub ĉiu substantivo kaŝas adjektivojn kaj verbojn. Ĉiu substantivo kiu finiĝas en -ilo tuj puŝas viajn pensojn en verba direkto kaj oni ne bezonas komplikitajn vojojn por ekde aliaj substantivoj atingi rilatajn verbojn. Plie mi miris kiel Duden, ankaŭ en naciaj lingvoj, sukcesis sugesti amasojn da verboj, ekzemple en la tabuloj pri sportoj kaj gimnastiko.

Pri arboj kiuj kaŝas arbaron.
En unu rilato mi havis saman senton kiel la recenzisto. Li skribas: se per unu desegno eblas montri dek vortojn, kial ne eblas tuj prezenti centon? Ankaŭ mi ofte havis la senton ke la dudenistoj povus pli detale priskribi la bildojn. Ekzemple ĉe la tabulo 48a: Kuirejaj Aparatoj, mi pensis: kial oni ne indikis kaj nomis la rulfiksilojn de la paperrulaĵo? kial oni ne identigis la kulerojn de la kuleraro: truhava kulero, spatelforma kulero... kial restas sennomaj la partoj de la pato: longa tenilo, kovrilo... kial same pri premomarmito: anso, tenilo, sekureca pezovalvo... kial restas sennomaj en la pantranĉmaŝino: la panpuŝilo, la tranĉdisko, la turnokranko, la tranĉdikecoregulilo (aŭ dikecilo) ? Sed, se por iu aŭ alia nomo la rezonado nepre validas ... kompleteco ne eblas, kaj ĝi kondukus, vole nevole, al tridekope pli dika libro. Kaj ĝi ankaŭ igus la arbojn kaŝi la arbaron.

Sennomaĵoj nomon ricevas.
Krom de tradukistoj de iom teĥnikaj tekstoj (ĉar vere, tiel "primitiva" la bildvortaro ne estas) la bildvortaro liveras al ni la eskapintajn aŭ nekonatajn nomojn de objektoj. Al mi okazis trifoje ĉi-semajne. Mi deziris trovi la nomon de infanludilo, nomon kiu rifuzis, en iu ajn lingvo, lumiĝi en mia kapo. Mi rapide rigardis la tabulojn pri infanludejo kaj infanludiloj, sed ne trovis la objekton. Tiam mi rigardis ĉe la brokantaĵoj, kaj jes, jen ĝi estis: la turbo. En la antaŭa bildvortaro ĝi ankoraŭ estis en la infanludejo! Alian tagon mi volis trovi la nomon de la pendantaj longaj finaĵoj de festa frako... kaj jes, mi trovis la baskojn! eĉ se ne nur en Baskolando oni ilin portas! Samtempe mi lernis utilan nomon: baskotegmento. En tiaj serĉadoj grandega helpo estas la ĉe FEL disponigita dosiero: nocivortaro, kiu rapide gvidas vin al la ĝusta vortofamilio.

Facilhumoraĵoj.

La recenzisto lasis sin tenti kaj verkis humoraĵon pri la dekok homoj kiuj okupiĝas per filmado. Nu, ĝuste tiun bildon mi bezonis por trovi taŭgan nomon por la homo kiu okupiĝas pri organizado de la lumigado: la ĉeflumigisto... Sufiĉis al mi trovi la nomon en la listo, lia aspekto tute ne gravas al mi. La nocio gravas kaj ne la bildo. Nu eble estonte ni devos nomi la vortaron ne bildvortaro sed nociovortaro, ĉu? Nu, fakte mia glosa teksto komencas flari kritike, kaj tio tute ne estis mia intenco. Eble mi devos poste relegi kaj polurigi ĝin.

Klarigo pri ŝato kaj malŝato.
Intertempe mi komprenis mian heziton inter ŝato kaj malŝato. Fakte mi malŝatas tiajn tabulverkojn se temas pri simplaj nocioj, kiaj homo, domo, tablo, ĝardeno, bovo ktp... sed mi ŝatas tabulverkojn se mi povas trovi en ili la nociojn kiuj ne estas troveblaj en normalaj vortaroj. Revenante de dentisto mi ŝatas rakonti pri la terura aparato kiun li, plena de iu plastraĵo, ŝovis en mian buŝon por akiri bildon de mia dentara bazo. Mi ŝatas nomi la torturaĵon, kaj mia bildvortaro bildigas ĝin kaj nomas ĝin enpremo-kulero. Mi ŝatas raporti pri la diversaj saltoj kiujn mi vidis dum gimnastika ekzercado, kaj mia bildvortaro bildigas ilin kaj klarigas ke mi nomu ilin: streĉsalto, kaŭrsalto, diskrura salto, sidsalto, tondilsalto kaj cervosalto. Jen vi, kara! Mi bezonas nomojn por ĉiuj manĝiloj kiuj troviĝas sur festa tablo? Mia bildvortaro donos ilin al mi, aŭ almenaŭ donos la bezonatajn ideojn por fari liston de centoj da manĝiloj. Jen do ebla utilo de tia vortaro! Kaj mi eĉ ne menciis la partojn de bicikla pedalo!

.

Flandra Esperanto-Ligo tre ŝatis tiun ĉi artikolon
+ aldoni komenton Komentoj