Dendermonde, 5.03.2008.

 

Mi ne scias ĉu mia hodiaŭa teksto estos komprenebla por nemuzikistoj. Ĉiuokaze ĝi minimume estos pli facile kompreneble por muzikistoj ol por aliuloj. Mi volas pripensi pri la demando ĉu mi bedaŭras ke mi, dum tiom da jaroj, instruis pianon al la kvar knabinoj. Mi skribas "kvar", ĉar al la tri estas ligita iom pli juna knabineto, blindulineto. Ofte la kvar kune ludis, kune ludis kvarmanaĵojn kaj sesmanaĵojn kaj kune faris prezentadojn, dum kunvenoj kaj festoj, eĉ foje tre oficiale.

 

El la titolo, kaj el mia aliro al la afero, vi jam konkludis ke mi ne bedaŭras! Estas tiel. Kaj kial? Nu, ĉar ili treege multe instruis al mi! Ili kuracis miajn eblajn dubojn, ili rekondukis min al la klasika muzika kredo, ili gvidis min, kaj ankaŭ foje igis min ĵaluza. Mi mem pensas ke mi ne havas "absolutan" aŭdon… tio signifas: kiam muzikaĵo aŭdiĝas, ekzemple en radio, mi ne aŭtomate pensas: jen, estas muzikpeco en Sol. Mi ne tuj memoras pri luditaj pecoj en kiu gamo ili estas verkitaj… foje eĉ klopodas, senscie, ludi en alian gamon, se mi ne disponas pri la partituro. Tiu fakto, ĉe mi, estas rezulto de tio ke mi ekde la komenco plej ofte ludis transponajn instrumentojn. Preskaŭ ĉiuj sonorilaroj estas transponaj, kaj kiam mi komencis lerni pianon (mi disponis nur pri pianoruinaĵon) mi samtempe eklernis transversan fluton, transponan. (Por nemuzikistoj: kiam oni pensas ludi "do" la instrumento fakte aŭdigas alian sonon, ŝovas ĉiujn notojn en iun difinitan, ĉiam saman, kompreneble, distancon. Mi nun ne volas klarigi kial.)

 

Kaj, kvankam mi instruis solfeĝon al la knabinoj en la nekanta maniero (ni diris la notnomojn, sed ĉiam sur sama tono, por separigi du problemojn: la notnomon, kaj la notsonon) minimume du el la knabinoj ligis la notnomon al ekzakta sono. Mire mi konstatis, kiam la blindulineto estis ne jam kvinjara, ke ŝi tuj rekonis ĉiun noton kiun mi ludis, kaj tuje diris la nomon, eĉ se mi saltis de plej malalta al plej alta. Unue mi konstatis tion kiam mi, dum ŝi estis dekkvinmetre fore en kuirejo, ludis ŝian komponaĵon (jes, ŝi komponis kiam ŝi ne jam estis kvinjara!) kaj intence misludis, anstataŭ fa ludis fa-dieson. Ŝi tuj, kolere, kriis: "Hej, vi false ludas, vi ludas nigran klavon anstataŭ blankan". Jes, tiel kriis blindulino. Mi respondkriis: "Kion vi scias pri nigra kaj blanka klavoj". "Mia patro klarigis al mi pri tiuj klavoj!". Kaj tiam mi do, nepreparite, faris la ekzamenon pri la notnomoj. Kiam mi rakontis tion al la fraŭlino (tiam ankoraŭ knabineto) kiu akuzas min nun, ŝi respondis: "Nu, klare, tio ja estas facila. La notoj ja kantas sian nomon.". Post tiu respondo mi preskaŭ falis. Mi ne imagis al mi ke estis tiel! Por mi ili ja tute ne kantas sian nomon! Sed ŝajnas ke por absolutaŭskultuloj estas tiel. Ili do aŭdas melodion en alia maniero, ili daŭre aŭdas la serion "do, re, mi ...". Kiel ili faras por ne intermiksi en okazo de kanto, melodio kun vortoj, tion mi ne scias.

 

Kun la blindulineto mi ludis kvarmanan rakonton en diversaj partoj. Unu el la partoj estis verkita ne en kutima gamo, sed en iu malmoderna gamo. Kaj iun tagon la knabineto, nur kvarjara, diris al mi: "Petro, tio vere ŝajnas muziko de preĝejo!". Fakte la knabino sciis malmulte pri preĝejoj, sed tamen iom, ĉar la lernejo preparis ŝin al t.n. unua komunio de la sekvonta jaro. Kaj vere, temis pri iu el la gregoriaj gamoj, de la preĝejaj gamoj! Ankaŭ estis la lasta parto, iu adiaŭo, verkita en minora gamo. Kiam ni ludis kaj atingis tiun pecon, la knabineto komencis plori, rifuzis plue ludi. Mi demandis: "Kio okazas?". "Nu," ŝi diris: "estas tro trista. Mi devas plori kiam mi ludas tion. Mi poste estas treege ĉagrena. Mi ne volas tion, kaj mi ne ludos.". Kaj tiel mi lernis, relernis, ke vere la minoraj gamoj transdonas iun melankolian, tristan senton... ne pro konvencio, ne ĉar ni deklaras ĝin tiel, sed vere el sia propra naturo. Mi ja komencis dubi pri tio, sed retrovis mian antaŭan kredon.

 

La unuajn monatojn mi ludigis al la blindulineto nur pecojn en gamo de do. Post kelkaj semajnoj mi diris: "Kaj nun ni ludos ĝin en fa" .... Mi nenion plu diris, kaj je mia miro, kvankam mi neniam parolis al la knabino pri gamoj kaj tiel plu, la knabino tuj, senhezite kaj senpene, ludis la konatajn pecojn (ŝi ja devis ĉion ĉiam memorigi) en fa. Eĉ ne necesis ke mi faru unu plian klarigon; ne necesis ke mi atentigis pri la klavo Bes; ŝi tuj perfekte ludis. Mi ne komprenis tion. Mi neniam komprenos tion. Finfine mi preskaŭ devus kredi ke ŝi en iu antaŭa vivo estis fama pianistino aŭ komponistino. Cetere, mi ankaŭ neniam komprenos kial mi ne suferis ĉe ŝi la teruran penon akiri ke oni ludu per la pinto de la fingroj, kaj kun rondigitaj fingroj (tiel ke la pinto estu rekte sub la dua fingroartiko). Ŝi aŭtomate, ekde la komenco, ludis tiel dum ĉe aliaj lernantoj oni bezonas jarojn por instrui tian tenadon de la fingroj.

 

Tre frue, jam en la tria semajno de lernado, ŝi aŭtoritate (mi bone povas imagi kiu portos pantalonon post ŝia edziniĝo! kaj ŝi estis eĉ ne kvinjara) devigis min sidi maldekstre apud ŝi, kaj ŝi ludis (okmezuran) frazon, demandon. "Respondu!" ŝi aldonis, kaj... ŝi instruis al mi la arton de improvizado, kiun mi ĝis tiam neniam praktikis. Ekde tiam ni regule senvorte konversaciis. Neniam ŝi hezitis pri fino de frazo. Alian fojon ŝi petis min, maldekstre, akompani per klasika akompanformo. Kaj... ŝi, tute laŭ la kvinto-kvarto-cirklo, regule ŝanĝis gamon, sed antaŭe avertis min per krio de la sekvonta gamo! Neniu iam instruis tion al ŝi.

Jam post kelkaj semajnoj da lecionoj okazis ke la blindulino surprizis min per … propra komponaĵo, sen ke mi instigis al tio! Kaj plia surprizo: la komponaĵo estis vere tute nova, harmonie tute en ordo, kaj sekvis la aba-skemon kun fina frazeto. La frazoj estis okmezuraj, kaj konsistis el demando-respondo. Kompreneble ŝi agis laŭ la ekzemploj de sia studado, sed tamen! Ŝi kapablis perfekte distingi la apartajn notojn de akordo, eĉ image! Foje okazis ke, dum aŭtoveturado, ŝi subite diris: Petro, se ni anstataŭ tiu noto uzus tiun alian noton en tiu akordo, la rezulto estus pli bona. La knabineto ne estis blinda de naskiĝo, sed pro okulmalsano blindiĝis kiam ŝi estis trijara. … Miaj lecionoj finiĝis pro separiĝo de la gepatroj. Patrino ne ŝatis la muzikemon de la filino... sed eble gepatroj (aŭ eĉ unu el) havas la rajton decidi pri tiaj aferoj. Mi ne zorgas, ĉar la fundamento estas konstruita, kaj se vere io neordinara enestas en la knabino, ŝi iam trovos sian vojon.

 

Estis nur kelkaj el la travivaĵoj... kiujn oni povas havi kaj ĝui nur ĉe eksterordinare talentitaj lernantoj. Feliĉe ili ĉiuj apartenis al tiu kategorio, kaj tial mi estis treege feliĉa, treege kontenta kaj… nenion bedaŭras. Mi ne ŝatus ne esti havintaj tiajn travivaĵojn ekstreme feliĉigajn.

 

petro.