Dendermonde, 3.03.2008.

 

Pro la apero de Monato kaj de Jen multaj novaj vizitantoj legos mian blogon. Plej ofte ili ne nepre reiras al la unuaj kontribuoj, sed unue legas la novajn tekstojn. Tial, kaj ankaŭ por reordigi mian propran cerbon – kredu min! en nura unumonata libereco mi ne jam sukcesis denove tute normale pensi kaj agi – povas esti interese pripensi pri la nuna stato de la afero.

 

De la unua de februaro mi estas en provizora libereco (kie provizore, normale kaj espereble, ne signifas ke poste nepre sekvos denove mallibereco!) sub kondiĉoj. Tio signifas ke mi devas plenumi, obei iujn simplajn kondiĉojn. Simplaj kaj logikaj ili povas ŝajni al juĝistecaj homoj, sed, laŭ mi, ne al normaluloj. Pardonu, mi ne intencas (ĉu vere ne?) sugesti ke juĝistecaj homoj ne povus esti normaluloj! Mia normala natura (mi supozas) emo estas... ke mi tuj veturu al la kulpigantino kaj al ŝia patrino por peti ke ili klarigu al mi "kio ja okazas", sed ĝuste tio estas al mi malpermesata... ĉar ĝi estus kaŭzo por nova aresto.

 

Se mi bone komprenas la aferon, se mi estas bone informita – kaj normale devus esti tiel, kaj mi ankaŭ kredas ke estas tiel – kontraŭ mi estas nur la dekkvinpaĝa (biografia) akuzo de la 23-jara fraŭlino (pri inventitaj faktoj, kiuj estus okazintaj antaŭ 12 ĝis 16 jaroj). Plie estas deklaro de la patrino ke, malgraŭ ke ŝi neniam ion suspektis aŭ konstatis, ŝi kredas ke la deklaroj de la filino povus esti pravaj. Ŝajne la deklaroj de la fratinoj kaj de aliaj personoj estas nur pozitivaj rilate al mi. La juĝeja psikiatro diras ke la deklaroj estas kredindaj, kaj ke la malsano de la fraŭlino estas kaŭzita de tiuj (ĉu ne estus pli honeste kaj verŝajne diri : tiAj) eventoj.

 

Kontraŭ tio mi povas nur doni liston de neverŝajnecoj:

Ne estas verŝajne ke :

- mi estas povinta fari tiajn fiagojn dum kvin jaroj sen ke iu ajn, iam ajn, eĉ nur iujn supozojn aŭ dubojn estus havinta;

- mi neniam estus tuŝinta eĉ nur unu de la fratinoj;

- mi estus povinta iri al la gepatra dormĉambro dum ĉiuj familianoj ĉeestis;

- la knabino estus silentanta dum tiom da jaroj, eĉ dum la fama Dutroux-tempo ;

- la knabino, kiu deklaras ke en la komenco ŝi trovis mian agadon «normala», neniam estus menciinta al la fratinoj, eĉ nur por informiĝi ĉu ili havis similajn spertojn ;

- la knabino estus atinginta tian altan nivelon de pianludado en tiuj cirkonstancoj... sed tiu argumento, kvankam la plej forta lau mi, versxajne ne estas komprenebla de jugxistaro;

- la piano daure sonis, se mia koncentriga metodo vere estus aplikita lau la de la knabino priskribita maniero;

- mi ne estus farinta aliajn viktimojn, ekzemple inter la krokodiletoj (infanoj, membroj de infana esperantogrupo) aŭ ekster la esperanta medio ;

- neniu mencio de alia viktimo estus veninta post la vastaj alvokoj en televido kaj ĵurnaloj.

Ecx ne unu el la versxajnajxoj efektive realigxis, do kiel oni povas daure resti cxe la konvinko ke mi vere kulpas? Nepre estas ja pruvo el absurdo.

 

 

Mi mem disponas pri atestantoj, kiuj povos aldoni gravajn informojn, sed... mi ne rajtas priparoli tion, ĉar oni povus vidi en ĝi manieron por influi ilin. Tial la supra listo restas tre nekompleta nun. Nur ĉe la fino de la tuta afero mi povos esti pli preciza en miaj informoj.

 

Iuj legantoj miskomprenis ŝajne. Ĝis nun estas neniu kondamno, eĉ ne estas transdono al la definitiva juĝisto. Ĉio estas en la fazo de antaŭesplorado. Oni liberigis min, ĉar mia restado en malliberejo ne plu necesis por la esplorado. Mi povas bone, sed nur parte, kompreni la situacion. Parte, ĉar mi estas konvinkita ke oni povus pli serioze jam esplori verŝajnecon de la akuzoj anstataŭ tuj malliberigi min, precipe ĉar la akuzoj venas de mense malsana persono. Mi absolute mem trovas ke oni devis serioze esplori la akuzadon, kaj pensas tute kiel Bertilo, kiu skribis al mi; responde al mia sciigo ke mi estis en provizora libereco:

 

Jes. Sed almenaŭ tio estas grava plibonigo, ĉu ne? Aŭ eble malplimalboniĝo... Nun, ŝajnas al mi, oni atingis ian staton, kiun oni povus nomi iel justa. Pro la suspekto oni ja devas esplori, sed pro la malforteco de la akuzo oni ne vere rajtis vin enkarcerigi, laŭ mia opinio. Kaj - plej grave - se oni tamen enkarcerigas nuran suspektaton (kio ja povas ofte esti necesa), oni devas fari ĉion eblan por mildigi la ĝenon al persono, kiu povas esti tute senkulpa. Laŭ viaj rakontoj oni traktas en Belgujo nurajn suspektatojn kiel jam pruvitajn kulpintojn. Fakte estas iele tiel en preskaŭ ĉiuj landoj, ŝajnas al mi, kaj tio estas terurega afero! Pura mezepoko. Oni devus teni la suspektatojn en preskaŭ luksaj, almenaŭ kiom eble komfortaj kondiĉoj, kun kiom eble malplej da limigoj de la ebloj kontakti la eksteran mondon, kaj kun tuja plenumo de la deziroj de la malliberigitoj. Unupersona ĉambro (ne karcero!) kun komforta lito estas nur la plej elementaj postuloj. Mi konscias, ke ekonomiaj realaĵoj povas limigi la eblojn atingi tian idealon, sed almenaŭ oni kiom eble provu tiudirekte.

 

Mia persona stato, strange, estas stato de granda feliĉo. Mi ne sentas venĝemon, mi ne sentas koleron ... eble mi devus skribi: mi ne jam, kiu scias ... mi nur ekstreme ĝuas la liberecon en ĉiuj siaj formoj. Mi estas ekstreme kontenta ke denove estas vetersituacioj, ke denove estas sezonoj, ke denove estas vento kaj pluvo... ĉar dum tiuj preskaŭ du monatoj ili foresis el mia vivo! Mi havas strangan senton kiam mi, en mia aŭto, pasas la policejon (tiam mi estas iom venĝema, iom kolera, iom maltrankvila) aŭ kiam mi pasas la malliberon (tiam mi estas kompatema). Kiam mi pasas la St. Jacobstraat – mi ne evitas ĝin – mi ne povas ne pripensi ke mi pasas "mondon en mondo", mondon pri kiu la cetere mondo tro malmulton scias, kaj neniam pensas... krom... se konato tie ferias. Iam mi priskribos mian opinion pri la senco de tia tro kaj mise uzata mondo.

 

Fakte mi ne scias kion mi nun devas aŭ devus fari. Ĉu tutsimple pasive atendi? Kaj ĉar mi ne scias mi intencas unu el la sekvontaj tagoj telefoni al mia advokato kaj peti lian konsilon. Mi promesas ke mi tuj sciigos al vi pri ĉiu ebla ŝanĝiĝo de la situacio. Ĉiuokaze mi malfacile povas imagi al mi ke oni denove enkarcerigos senkulpulon.

 

petro.