Mia ideo estas: montri (sugesti?) ke "oni" ne faru kion mi faris en tiu ĉi ekzerco: traduki el alia ol sia propra nacia lingvo. Mi elektis nur du paĝojn, sed ili jam estas tiel plenaj de lingvaj kaj kulturaj (ankaŭ manĝoj, manĝaĵoj kaj manĝkutimoj apartenas al kaj estas specifaj por difinita kulturo!) ŝtonoj de falpuŝiĝo. Por (eventuale fremda) leganto ne tro gravas, li senpripense saltas kaj forgesas la manklokojn... sed, tradukisto nepre devas kompreni la tekston kiun li tradukas. Mi klopodos citi la problemetojn.

Tamen, mi eble unue skizu la kadron. La du ceffiguroj troviĝas en kriza situacio en siaj respektivaj edziĝoj. La viro hazarde eskapis al la 9/11 katastrofo; poste iĝas helpanto ĉirkaŭ la katastrofa loko, hazarde renkontas virinon.... kaj enamiĝas (fine de la libro tamen ili ne kuniĝas). La elektitaj paĝoj priskribas fakte la unuan ekenamiĝon...

(1) En la originalo (nu fakte en la nederlanda traduko) kareo ktp... estas apozicie uzata; en Esperanto estas pli klare ripeti la prepozicion "de", precipe ĉar ĉe "kombinacioj de..." mi preferis uzi "grasaj kaj dolĉaj" kiel adjektivoj apud kombinacioj!
Ternuksbutero kaj konfitaĵo: al mi, kaj al ĉiuj ceteraj Flandroj, neimagebla kombinaĵo! Ternuksbutero estas konata en (Nord-)Nederlando sed ne en Flandrujo; ni ne nur malsame parolas la saman lingvon, sed ankaŭ malsame manĝas. Sed.... ĉu tiu "ternuksbutero" el la romano, tiu Usona ternuksbutero, estas sama afero kiel tio kion "ni" nomas tiel? Laŭ PIV, ĝi estas grasaĵo, fabrikita el semoj de ternuksoj. Mi pensas ke eĉ en niaj grandmagazenoj oni ne vendas ion tian (eĉ ne la nederlandan specon). Mi ja supozas (eble erare) ke temas pri "pindakaas" (laŭlitere: ternuksa fromaĝo) kiu, laŭ nia norma vortaro estas: miksaĵo de muelitaj ternuksoj kun iom da oleo kaj salo; uzata kiel pansurmetaĵo kaj bazo de iuj saŭcoj. Do... eble ne estas samaj aferoj? Tiu lasta priskribita estas do la nederlanda speco! Mi scias ke sufiĉe multe da Nederlandanoj multe manĝas ĝin, sed mi neniam vidis ĝin ĉe ni.

(2) Fakte ne estas klare al kiu Korina reagas! Unuavide oni supozus ke ŝi reagas al Luko, sed ĉe relegado mi pensas ke mi devas konkludi ke ŝi reagas al iu gesto aŭ vorto de Karena.

(3) En ĉiu modaĵo....: en la nederlanda teksto "devas sidi".... sed tiu esprimo ŝajnas al mi tro nederlandisma, kaj mi supozas ke en la angla originalo "ĝi ankaŭ ne sidas!"

(4) Fakte mi ne bone komprenas la "senzorgeco" .... mi ne vidas kiel ŝi esprimas iun senzorgecon; sed verŝajne.... temas pri tio ke ŝi okupiĝas pri tia bagatelo, dum oni troviĝas en tia katastrofa situacio. (Temas pri 9/11, pri helpantoj en "Loko Nulo", ĉe la kolapsiintaj Ĝemelturoj.). Ĉu la tradukinto oblikvigis la vorton por indiki dubon pri la vorto?

(5) Senkrusta duobla buterpano: du plenaj buterpanoj, unu sur alia, kaj kun fortranĉitaj krustoj?

(6) Furzu' .... Elkrio, de bagateligo aŭ neakordiĝo (?); en nederlanda: Mia pugfendaĵo! Verŝajne la nederlanda esprimo estas iom pli "peza" ol la de mia elektita en Esperanto.

(7) Tre subtile en tiu ĉi ĉapitro estas aludita la ekintersiĝo, ekamiĝo inter ambaŭ ĉefroluloj de la romano.

(8) Interesa miskompreno, kaj oni povas konkludi ke la buterpanoj (sandviĉoj) ne estas faritaj laŭ flandra maniero (unu tranĉaĵo, duonigita kaj faldita) sed de la duobla kvanto de tio: du tranĉaĵoj, unu sur alia, kaj nur la malsupra estas ŝmirita. Ĉu mi erare konkludas?

(9) Aperas en la paragrafo du kunmetaĵoj, kiuj ne ĉiam estos tuj rekonataj: fort-osta kaj hel-oranĝa.

(10) Ĉi tie oni lernas ke fromaĝburgero enhavas ankaŭ viandon! Sed ne estas klare ĉu miksita kun fromaĝo, aŭ kun tranĉaĵo da fromaĝo supren! Nur indiĝenoj tuj komprenos!

(11) Do ŝajne al la Kambel-supskatoloj oni aldonu (saman kvanton) da akvo?

(12) En nederlanda teksto oni uzas la vorton "modelo" kaj ne "manekeno". Oni povas ankaŭ en Esperanto, sed tamen ĉi tie modelo al mi ne ŝajnas taŭga.

(13) Ripeto de "pri" ... (nenecesa ĉe apozicio, sed precipe por ekz. Ĉinoj granda helpo!)

(14) Nefacila senverba frazo!

(15) Ripeto de "al".

(16) Por plena kompreno necesas scion pri tutUsona socio, kulturo... Negrofilo.... mi uzis ĝin kiel tradukon de "nikkervriend" (amiko de nigruloj) ... kun uzo de "filo" en greka signifo ... sed mi serĉas pli bonan kaj trafan tradukon: eble ... ? Intertempe mi pripensis ke "nigrulano" aŭ "negrano" estus taŭgaj vortoj. Oni devas trovi vorton kiu sonas insulte kaj sugestas "politikan amikecon" al nigruloj. Mi ne povas imagi al mi ke ĝis nun ne estas tradukita anglan tekston, kiu enhavas la insultvorton... kian? mi ne jam scias! Iu skota samideano, iama bibliotekisto, verŝajne sendos al mi la originalan anglan tekston.
Por pendpilkavenueto: vidu sekvantan noton. Kvara klaso....: laŭ la kunteksto al mi ne estas klare pri kiu aĝo de lernantoj temas! Plie: ĉu "kantino" estas ĝusta vorto? Laŭ la situacio (en lernejo) mi pensus pri refektorio. Plia grava manko de mia teksto estas ja ke mi ne disponis pri la originalo! Se mi poste akiras mi revenos al la rimarkoj!
(17) En la nederlanda traduko estis vorto (aŭ vortoj) kiujn mi ne komprenis, neniam renkontis, kaj devis serĉi en vortaro.... "tuierbal; tuierbalbaan" kaj mi lernis ke temas pri pilko per ŝnuro ligita al fosto (iomete, ŝajne, kiel ekzercpilkoj por boksistoj). Mi ne scias ĉu mia traduko estas klara (pendpilko; pendpilkavenuo). Mi imagas al mi ke ĉe lernejo troviĝas vojetoj, borderitaj de fostoj, de kiuj pendas pilkoj fiksitaj per ŝnuroj al la fosto; kaj ke tiuj pilkoj estas atingeblaj mane/pugne (?).... sed verŝajne nur Usonanoj scias pri ĝuste kio temas!
Fakte en vortaro ankaŭ ne troviĝas la vortoj tuierbal kaj nepre ne tuierbalbaan... sed ekzistas diversaj kunmetaĵoj kun "tui" .... kaj ĉiam temas pri fost(et)o kiun oni fikse starigas pere de iu ŝnuro. Malgraŭ la diversaj kunmetaĵoj, mi supozas ke tre malmulte da homoj nederlandlingvaj konas la vorton (eble en Nordnederlando?).
Se oni nur "legas" la romanon (en ĝia nederlanda traduko) oni ne multe zorgas; sed tradukisto ne povas tiel senzorge agi. Mi tre ŝatus scii kiel tekstas la originala teksto!