Deka Ĉapitro: La Bona Vivo, Romano de Jay McInerney.
Originala Titolo: The Good Life.
Verŝajne jam pasis dudek jaroj – jaroj de grasa hepataĵo kun poĉitaj piroj, de kareo kun mangoĉatnio kaj de aliaj kulinaraj kombinacioj de jino kaj jango, grasaj kaj dolĉaj – de kiam Luko [Luke] vere estis metinta sian dentojn en duobla buterpano kun ternuksbutero kaj konfitaĵo. Korina [Corine] ofertis unu al li, kaj mirigis lin la dolĉacida pikado de la traŭba konfitaĵo, la glueca ternuksbutero kiu gluiĝadis je lia palato, la abundaj emocioj kaj memoraĵoj kiujn ĉio elvokis. (1)
"Kio okazas?" demandis Korina. (2)
"Mi absolute deziras ke la konfitaĵo atingu ekzakte la randon de la pano," diris Karena [Caren], la Ralf-Laŭrena-knabino. "Kaj tute ĝis en ĉiu angulo. En ĉiu mordaĵo troviĝu konfitaĵo."(3)
Luko interŝanĝis rigardon kun Korina, rigardon kiu atentigis pri la juneco de la knabino, pri ŝia senzorgeco, pri la multkolora, spontanea kolorvarieco de ŝia kondutmaniero, sed eble ĝi malkaŝis pli pri la du homoj kiuj interŝanĝis la rigardon. Korina staris apud ŝi malantaŭ la buterpanstablo, ambaŭ vestis plastajn gantojn. (4)
"Estis unu el miaj obsesioj. Ĝi frenezigis mian patrinon."
"Ĉu vi fakte scias," diris Korina, ke Smuker [Smucker] havas patenton pri senkrusta duobla buterpano kun ternuksfromaĝo kaj konfitaĵo?" (5)
"Furzu!" diris policisto Spineti. "Se vi permesas. Estas kiel patento pri pomtorto." (6)
"Ne, vere."
Tipe por Korina, pripensis Luko, havi scion pri tiaj strangaĵoj kaj samtempe li konsciiĝis kiel strange sed ankaŭ kuraĝige estis konstati ke li sciis tion pri ŝi, dum li nur dum kelkaj tagoj kune kun ŝi laboris. Sed estis vere tiel: ŝi vere estis kolektujo de subtilaj kaj misteraj scioj; tio estis unu el la faktoj kiujn li admiris en ŝi. Iun vesperon, antaŭ kelkaj tagoj, kiam ili faris promeneton en Bateriparko, ŝi estis rakontinta al li ke la koro de kolibro batas mil fojojn en minuto. (7)
"Plaĉas al mi se ambaŭ buterpanoj estas ternuksbutere ŝmiritaj," diris juna soldato kun pintaj haroj, kiuj akcentis la angulecon de lia kapo. (8)
"Tiam ĉio gluiĝas je viaj manoj."
"Ne, mi volas diri je la interna flanko."
"Kiel ajn vi ĝin preparas, ĝi estas abomeninda eltrovaĵo," diris Ivona [Yvonne], fortosta juna Francino kun heloranĝaj haroj, kiu ĵus alvenis kun bastonpanoj kaj surmetaĵoj. Ŝi estis okupita per tranĉado de la lasta bastonpano, kiun ŝi metis supren sur staplo da cigarformaj bulketoj jambon, fromage, saucisson. (9)
"Vi insultas nian nacian pladon," diris Karena.
"Mi ne ŝatas malakordiĝi kun bela virino," diras la soldato kun la anguleca kapo, "sed nia nacia plado estas la fromaĝburgero."
"Jen la kialo," diris Korina, "ke la averaĝa Usonano portas dudek funtojn da nedigestita viando en siaj intestoj." (10)
"Naŭza!" diris Katia. [Katie].
"Vi ĉiuj malpravas," diris Ĵerio [Jerry], kiu suprenlevis kondensitan kokinan supon kun vermiĉeloj de Kambel [Campbell] "jen nia nacia plado." (11)
Iam la du ĉefaĵoj de la ĉiutaga manĝo de Luko estis: ternuksbutero kun konfitaĵo kaj kokina supo kun vermiĉeloj.
"Mi klopodis aliĝi al libervola tasko ĉe la alia provizora kuirejo, ĉe tiu por gastronomoj, kiun Davido Bulejo [David Bouley] lanĉis. Tiuj estis la unuaj vortoj de Klara [Clara], iom aĝinta virino kun amaso da griziĝintaj haroj, nigrelakitaj ungoj kaj acidan mienon, kiu zorgis la kafoaparaton. "Sed ili diris ke ili estis homplene okupitaj – krom se oni estas manekeno, aŭ filmstelulino, mi pensas. Mi ne pensas ke tie ili servas kondensitan supon." (12)
Tiu ĉi manĝopakedo daŭre memorigis Lukon pri sia infantempo – subitaj memoroj pri kantinoj kaj lunĉoj ĉe kuireja bufedo, pri facilaj manĝoj kiuj, kontraŭe al la promesoj de la reklamo, ofte lasis tre malkomfortigajn memoraĵojn. (13) La memorfortiga povo de simpla buterpano. (14) Unu buŝpreno povis rekonduki lin al pikniko kun sia patrino – al tago da ĉevalrajdado, al la odoro de sterko kaj falĉita herbo, al la simpla kontentiga plezuro havi ŝin unu tagon nur por si. (15) En la sama buterpano kun ternuksa butero kuŝis iu al la kvara klaso ligita gusto de venonta katastrofo, kiam Ĉek Ĝonson [Chuch Johnson] , kiu bisis la klason kaj havis la altecon de dekkelkjarulo atendis lin en la pendpilkavenueto dum li malrapide estis maĉanta en la kantino, ĉar li estis invitinta lin al batalo dum la dua lecionhoro. Ĉek estis nominta lian patron "negrofilon", ĉar li estis prononcinta sin kontraŭ la flago de Konfederacianoj ĉe la Justicpalaco. (16) Luko reagis per insultado ke Ĉek estis neandertalano, kaj Ĉek ne bezonis vortaron por rekoni la insulton kiel tian. La afero finiĝis tiel ke Luko kuŝis sur sia dorso, rigardante supren al la pendpilko ĉe ties fosto, spiradanta je aero dum liaj klasanoj kriis kaj jubilis. (17)

"Sciu... se mi kondutis strange kiam vi donis al mi la buterpanon," li rakontis al ŝi poste, "tio estis ĉar ĝi kondukis min al situacioj de antaŭ tridek jaroj."