Grava parto de Etna Kulturo estas la Etna kulturo! Dum tiu ĉi semajno mi kolaziis kun miaj propraj nescioj pri kelkaj kultureroj. (Rimarku: K <> k). Mi klarigos.
Mi legis el-Usonan libron, romanon de Jay McInerney, "La Bona Vivo"... kaj kvankam ĝi ne vere plaĉis al mi, mia animstato iom ŝokiĝis. Kial? Nu, la libro relative ofte tuŝetas la distingon inter sudaj kaj nordaj Ŝtatoj en Usono, sentigas ke la Popolmilito Usona ankoraŭ ie kaj tie ombras, kaj inter alie aludas tipajn karakterizajn akĉentojn, kiuj karakterizas la sudanojn. Sed... neniu plia klarigo... kaj mi konstatis do ke mia scio pri Usonanoj estas treege limigita kaj simpligita. Mi neniam ŝokiĝis pro iu akĉento... neniam pensis pri ombroj de iu iama milito...

Ĉu vere?
Dum pluraj paĝoj oni priskribas kiel la helpantoj dum "naŭ-dekunu" (falo de la Dunaskoturoj) voris neimageblajn kvantojn de "buterpanoj kun ternuksbutero kaj konfitaĵo" ... kaj mi tute ne povis imagi ke iu manĝus tian kombinaĵon! En la libro ĝi aperas kiel tre kutima Usona manĝaĵo. Kaj tio resendis min al la fejsbuka buterpanmilito. Finfine... buterpano estas do tre ĝenerala nomo de tre diversaj manĝaĵoj, almenaŭ tion mi pensas.

Vikipedia Pano.
En Vikipedio estas bona artikoleto, en Esperanto, pri "pano". Sed ĝi estas tre malkompleta. Feliĉe simila al ĝi, multaj nacilingvaj "panoj" estas. En la nuna momento mi trovis en Wikipedia, kontribuojn pri pano en 169 lingvoj. Mi jam pripensis, pro la Zamenhofaj ekzemploj pri pano (vidu mian antaŭan artikolon) ke la Danoj kunportis kaj manĝis verŝajne la tipan skandinavan panon, la krakpanon, ĉar, laŭ mia ideo, (mi povas erari!) alispeca pano malofte aperas tie. Sed mi klopodos nun priskribi pri kio Flandro pensas, kiam li renkontas aŭ uzas la vorton pano. Bedaŭrinde en la esperanta artikolo la pritrakto de la "kultura signifo" ankoraŭ tute mankas.

Flandra Pano.
Por ni, Flandroj, pano estas, antaŭ ĉio, la ronda bulforma ĉirkaŭ 700-grama pano, kiel ĝi aperas en la dua bildo de la esperanta vikipedia artikolo... aŭ, sed tio jam estas iom pli moderna, la ronda oblonga kiu bildiĝas tie apude. Pli moderna nuntempa estas eble la tria bildo, kie montras (senbuteran) buterpanaron, serion da maŝine prete tranĉitaj pantranĉaĵoj. Alia bildo de tiaj panbuloj estas videbla en la Nederlanda versio, sub la nomo "nederlandse bolletjes" (nederlandaj buloj). Tie ankaŭ aperas cento da diversaj nuntempe vendataj panoj.

Signifo kaj graveco.
Graveco de pano estas tre alta, ĉar ĝi vere estas nia baza manĝo. Preskaŭ en ĉiu Flandra hejmo oni matene manĝas nur buterpanon, kun surmetaĵo. Surmetaĵo plej ofte estas konfitaĵo, almenaŭ matene, aŭ iu ĉokolada pasto. Povus esti blanka fromaĝo (kazeaĵo fakte! tre mola, kaj preskaŭ flua). En literaturo oni ofte legas pri la Flandra kutimo, matene manĝi "lardo kun ovoj en la pato" (lardo aŭ ŝinko), sed en vero tio estas relative malofta.... mankas la tempo. En antaŭaj farmistaj familioj ĝi povis esti kutimo, sed eĉ tiam oni manĝis buterpanon kun ĝi. Iuj infanoj ŝatas, kaj kutime manĝas, spickuketojn (ofte trempitaj en kafo) kiel surmetaĵon. Ne maloftas, precipe ĉe infanoj, la manĝado de fritformaj buterpantranĉaĵoj trempitaj en boligitan ovon, kiel mi priskribis en antaŭa teksteto.

Luksaj bulkoj.
Pli luksajn buterpanojn oni kutime manĝas ĉirkaŭ la sesa posttagmeze. La buterpano restas la sama, en iuj familioj blanka, en aliaj griza... sed la surmetaĵoj estas ofte pli komplikitaj, salamo, fromaĝo, boligita ŝinko, ŝmirfromaĝo. Iuj, sed laŭ mi tre malmultaj, familioj vespere varmajn pladojn manĝas; precipe.... se la patro laboras fore kaj tagmeze ne revenas hejmen. La patro tiam, plej ofte, kunportas sandviĉojn (garnitajn buterpanojn) al la oficejo kaj tie tagmeze manĝas la kunportitaĵojn. Semajnfine oni ofte manĝas luksajn "buterpanojn", rosinpanon aŭ sukerpanon, aŭ eĉ rosinsukerpanon. Supozeble ili estas "buterpanoj" en la senco ke ili enhavas buteron! Eble pli bone ni nomu ilin: buterbulkoj. En multaj familioj oni, dimanĉmatene, aĉetas panecajn kukojn: kremkukojn, ĉokoladkovritajn kremkukojn, rosinkukojn, ĉokoladkukojn, okformajn kremkukojn, nuksokukojn, farĉitajn krescentojn, spiralajn sekvinberajn kukojn, torditajn kukojn, flankornojn, plektitajn buterbulkojn kaj aliajn fantaziajn (kafo)kukojn, kaj foje eĉ berlinajn flanbulkojn. (Vidu en mia bildvortaro la tabulojn 251 kaj 252).

Formo.
Niaj buterpanoj havas la PIV-priskribitan formon: ili estas tranĉitaj en la mezo kaj ambaŭ duonoj, kun surmetaĵoj inter ambaŭ, faldiĝas unu sur alian. Tiel ni, el mano, manĝas ilin. Kiam mi estis soldato en Germanujo, mi spertis ke Germanoj trovas tion barbara.... ili ne faldas, ne duonigas, sed per forketo kaj tranĉilo tranĉas la sandviĉetojn (vidu PIV!) en malgrandajn pecojn, kiujn ili elegante ŝoforas al la (propra) buŝo. ....

kulturo.
Jes, temas pri kulturo: la vivmanieroj de homo... kaj ... ili, de unu lando al alia, multe pli diferencas ol oni ĝenerale pensas. Eĉ la valonoj havas sufiĉe diferencan pankulturon! Laŭ mia memoro el ferioj.... en Hispanujo kaj Portugalujo, ni ne ricevis buterpanojn ĉe matenmanĝo, kaj en Francujo nur krescentoj.
Leganto..... reagu, kaj rakontu al ni pri via pankulturo! Kaj protestu se vi ne akordiĝas kun mia teksto... aŭ se ie mi ne klare esprimis min. En Bildortaroj: ĉe Eichholz buterpano ne aperas, en la nova ĝi aperas: 77/46 kvankam iom fuŝe (Käsebrot originale; buterpanoj kun fromaĝo; fromaĝsandviĉo.).
Cetere.... foje esploru la Vikipedian multlingvan traktadon de la temo!