Oni komencis serĉi la "veran ĝustan signifon/sencon de la vorto". Ŝajne la homoj ne komprenas ke en lingvo, kaj ankaŭ en Esperanto, eĉ pli ol en naciaj lingvoj, ĝusta vera signifo de vorto ne ekzistas (aŭ apenaŭ) ... ĉar ĉiu vorto havas multe pli ol unu signifon. Vorto ricevas ĝian signifon de la kunteksto... kaj tion mi ilustros nun.

La Pano de Nia Patro.
Kiam oni ankoraŭ preĝis, en malnovaj tempoj, oni ĉiutage petis al la Bona Dio: "Nian ĉiutagan panon donu al ni kaj..." Se oni iom pripensas oni konstatas ke tiu peto estas samtempe tro postula, aliflanke tro modesta. Ĉu unu pano ne sufiĉas por tri, aŭ tamen minimume du tagoj? Do... kial ni bezonu ĉiutage? Donu al ni panon ĉiun trian tagon eble sufiĉus, ĉu? Aliflanke, homo ne povas vivi nur de pano! En multaj lingvoj tia eldiraĵo ekzistas, sed ne ĉe Zamenhof. Kaj ĉiu sciis, en tiu tempo, ke en la ĉielo oni ĉiutage manĝas rizon per oraj kuleretoj! Do, kial ni ne petis tion, de la taga menuo? Nu, gekaraj, mi vere ne volas moki.... sed nur montri ke en tiu frazo "ĉiutaga pano" ne vere aludas "panon", sed "manko de mizero; la necesajn vivrimedojn". Cetere unu el la Zamenhofaj proverboj tekstas: Instruas mizero manĝi panon sen butero... do nura pano = mizero.

Zamenhofa Pano.
Kiam estiĝas demando pri ĝusta(j) signifo(j) de Esperanta vorto, plej bone estas esplori la Zamenhofan uzadon de la vorto. Verŝajne Zamenhof uzis la vorton nur du fojojn, ĉar ĝi aperas nur dufoje en la Tekstaro (kiu, bedaŭrinde, eĉ pri Zamenhofaj tekstoj ne jam estas kompleta). Mi serĉas ĉe Zamenhof ĉar tio estas logike, ne ĉar (kiel sugestas, aŭ eĉ klare esprimas iuj fejsbukanoj!) mi vidas en li iun Dion! Kaj tia esplorado multe pli instruas ol la vezikeca babilaĉado kaj dorlotado de propraj pensoj. La vorto aperas en du tekstoj en la Fabeloj de Andersen. Ni kune foje esploru!

1. Simpla Buterpano.
En la unua teksto iu studento iras al butiko por aĉeti fromaĝon por garni sian pantranĉaĵon. Kiam la butikisto pakas la fromaĝon la studento rimarkas ke la butikisto uzas por tio paĝon de poemlibro... kaj la studento decidas klopodi savi la poemlibron de tia humiliga sorto. Li proponas al la butikisto ke tiu vendu al li la restantajn paĝojn de la libro. La studento ne plu deziras la fromaĝon, sed elspezas la malmultan monon kiun li havas per aĉetado de la libropaĝoj. Mi citas kelkajn liniojn:

Fabeloj de Andersen III. Koboldo ĉe la butikisto.
... "Koran dankon!" diris la studento, donu ĝin al mi anstataŭ la fromaĝo. Mi povas manĝi nur buterpanon; estus peko, se la tuta libro estus disŝirita. Vi estas brava homo, praktika homo, sed pri poezio vi komprenas ne pli ol ĉi tiu tino!".
Estas tre klare, ke en tiu ĉi teksto "nur buterpanon" ... la buterpano estas vere pantranĉaĵo kun nure surŝmirita butero (verŝajne, eĉ ne certe!) sen plia garnaĵo. Sed, per aldono de la "nur" Zamenhof fakte sugestas ke ... la vorto en si mem povus indiki pli, se oni ne detalas. Eble la leganto miros pri la vorto "tino". Ankaŭ mi ne konis ĝin, kaj devis konsulti PIV-on. Tino estas; portebla senkovrila ligna kuvo en formo de duonbarelo... Mia propra aldono: kiel oni antaŭe en butikoj ofte uzis por oferti buteron ktp... "La tino kun butero" estas Zamenhofa frazparto instruas PIV.

2. Sandviĉeca Buterpano.
Ĉu el tio ni nun konkludu ke buterpano estas nepre negarnita, nur buterŝmirita? Eble... sed, pli bone ni ankoraŭ rigardu la duan tekston:

Fabeloj de Andersen II. Kvara Rakonto - Princo kaj reĝidino.
... En tutaj vicoj ili staris de la urba pordego ĝis la palaco. Mi mem estis tie, por ankaŭ tion vidi!" asertis la korniko. "Ili fariĝis malsataj kaj soifaj, tamen en la palaco oni ne donis al ili eĉ iom da malfreŝa akvo. Estas vero, ke kelkaj el la plej saĝaj provizis sin per buterpanoj, sed ili ne dividis ilin kun sia najbaro. ...

Se ni honeste legas la tekston ni devas konfesi ke... logike, oni ne kunportas negarnitajn buterpanojn al ekzemple sia laborejo, aŭ al iu alia loko! Normale oni manĝas buterpanon kun fromaĝo (se oni ne estas mizera studento) aŭ salamo aŭ ŝinko aŭ marmelado, ĉu? Sed tute ne interesas min la speco de surmetaĵoj, kiun "la plej saĝaj" kunportis por vice stari.

Nu, mi tamen petis al Dana amiko ke li foje esploru la originalan tekston por vidi ĉu Andersen uzis Smørrebrød en ambaŭ kazoj, aŭ alian vorton. Interese: fakte la Danoj uzas vorton kiu laŭlitere estus en Esperanto ŝmirpano! Kaj la Dana vortaro de Friis kaj Frey (1953) uzas buterpano kaj ŝmirpano, sinonime, por Smørrebrød kaj inverse, la vortaro de Grønborg (1949) tradukas la Danan vorton: buterpano; (belagt -) sandviĉo, ŝinkobulko. (belagt = garnita; kun surmetaĵo). ... Fonto por novaj diskutoj!
Ĉiuokaze mi pensas ke el tiuj du tekstoj ni povas konkludi ke Zamenhof uzis la vorton en ambaŭ sencoj. Cetere en Zamenhofa tempo la vorto sandviĉo fakte (krom se vi estas 15a-regulo-fanatikulo!) ne ekzistis en Esperanto.

PIV-a pano.
Oni riproĉas min ke mi tro ofte kaj tro rapide kuras al Zamenhof kaj al PIV. Nu, ĉu ne estas logike ke ni apogu nin sur firmaj fundamentoj? Mi pensas ke nia ŝanco de survivado kaj evoluo (jes, evoluo!) tion postulas. Kaj mi tamen faras tion ne sen kritiko! Zamenhof mi ne devas kritiki, ĉar li sufiĉe ofte mem deklaris ke ankaŭ li faris erarojn!
PIV: en la Fejsbukaj klaĉadoj nur estis tuŝetita tria vorto: kanapo .... kiu ja ankaŭ rilatas al buterpano! Fakte citita estas la erara kanapeo, de iu povra senpivano verŝajne. Kanapo: rostita pantranĉo sur kiu oni aranĝas manĝaĵojn... PIV indikas la vorton kiel fundamentan! SED: nur la unua signifo, (iu meblo, speco de fotelo) estas fundamenta. Tiaj aferoj en PIV nepre estas evitendaj, kaj mi esperas ke iam oni kontrolos ĉiujn miscitojn!

En PIV pano havas tri signifojn: 1. la ĝenerala vorto por manĝaĵo ...., 2. la pano kiun vi aĉetas en butiko, aŭ mem bakas... 3. la tre vasta figura senco: vivrimedoj (kiel en Patronia). Sed la difino 2a estas nepre erara. Ĝi tekstas: Ĉiu el la samformaj kaj proksimume sampezaj masoj, en kiujn oni dividas la panpaston, por ĝin baki ktp.... Nu, "pano" ne estas "maso" aŭ "panpasta maso"! Fakte la teksto devus, laŭ mi (mi povas erari!), esti: Ĉiu el la bakaĵoj el samformaj kaj proksimume sampezaj masoj.... Ĉu ne?
Plia rimarko: laŭ PIV ŝmirpano estus sinonimo por sandviĉo. Laŭ mi (mi povas erari) ĝi ne estas sinonimo de sandviĉo, sed de buterpano, kiel la Dana vortaro ĝin vidas. Precipe en nuna tempo, kiam la butero fariĝis tiel multekosta (kaj ne nepre saniga) ke multaj homoj ne plu ŝmiras buteron sur buterpanon, sed margarinon aŭ sojŝmiraĵon ... aŭ nuran marmeladon. Kaj kial ĉie ĉiam aperas la ŝinkopano? Kial ne fromaĝpano, salamopano ktp...?

Kaj, laŭ mi, buterpano... povas ankaŭ esti: pano de buterriĉa pasto, laŭ la normalaj Esperantaj gramatikaj reguloj. En Usono oni speciale vendas ĝin. En Fejsbuko iu publikigis foton de tia buterpano (kun Usona nomo: Butterbread). Tiaj logikaj kunmetaĵoj ofte mankas en PIV-aj difinoj. Ekzemple: bovlango estas (popola nomo por) ankuzo, sed tamen ankaŭ restas "lango de bovo", ĉu?

Konkludo.
Mia multjara detala esplorado de Esperanto kondukis min al adhero al konata eldiraĵo de Sir Fulke Greville (1554-1628): La kriterio de vera beleco estas ke ĝia beleco kreskas kiam oni ĝin esploras; de falsa, ke esplorado ĝin detruas.