Imagu ke vi sidas ĉe manĝotablo kaj iu petas: Bonvolu doni al mi la salon. Ĉu vi opinias ke la frazo estas en ordo? Mi supozas ke neniu Esperantisto (mi povas erari! Ekzistas ja pedantuloj) iel ajn sentos iun fremdecon. Se sur la tablo estas en tiu momento pluraj salŝutiloj... vi eble preferus ke la difina artikolo ne estu. Se iu el la tablogastoj nun elverŝus iun saloŝutilon en sia mankuvo kaj vere transdonus, eĉ tute ĝentile, la elverŝitan salon al la petanto.... ĉu vi trovas (opinias) ke li kondutas ĝuste, logike, racie? Certe ne (mi povas erari!) sed vi trovos ke li agis krude kaj ofende. Ĉu ne? Nu jen, salo en si mem povas do signifi salŝutilon. Oni nomas tion metonomia uzo de vorto; aŭ oni ankaŭ povas diri ke salo estas hiperonimo de salŝutilo.

En nia Nederlanda normvortaro la vorto salo havas ses sencojn, kaj inter ili estas la hiperonima, klare indikita. PIV ne ĉiam faras tion. Kvankam PIV donas kvar sencojn, inter kiuj certe estas unu aŭ du kiuj mirigos vin! Kaj PIV, prave, difinas nian kutiman (kuir)salo(n) kiel hiponimon de la kemia fakvorto salo (ĉar ne nur NaCl estas salo!). Oni nepre devas esti preta akcepti ke vorto povas havi plurajn sencojn, kaj ke via kunparolanto povas uzi vorton en alia senco ol tiu kiun vi kutime havas en via kapo!

Fejsbuka buterpana milito.
Tiujn salajn pensojn mi havis kiam mi, pli-malpli hazarde, renkontis la serion de diskutoj pri buterpano. Ofte oni konstatas ke homoj alkroĉiĝas al iu difinita senco kaj rifuzas akcepti ke aliaj sencoj eblas. Mi ankaŭ starigis demandon nekritikan sed scivolan al Paŭl, por kompreni lian demandon. Laŭ eta klarigo mi pensas kompreni ke li deziris scii: "Kiam vi uzas la vorton "buterpano" en Esperanto, ĉu vi pensas pri sandviĉo, aŭ nepre ne?". Poste li skribis al mi pri la Zamenhofa senco de buterpano, kiu, laŭ li, se mi bone komprenis, estus nur buterumita pantranĉaĵo... kaj li opinias ke nun oni pli ofte uzas ĝin kun la senco sandviĉo (mi povas erari!). Mi ne bone scias el kio li deduktas la "Zamenhofan" sencon, ĉar por Zamenhof sandviĉo ja ne ekzistis Esperante! La ekzempla frazo, Zamenhofa cetere, en PIV estas: kelkaj el la plej saĝaj provizis sin per buterpanoj. El tiu frazo oni povas, kiel ne malofte en PIV, nenion decidi. Mi poste revenos al la buterpanoserio!

Buterpana Festeno.
Se mi demandas al iu: ĉu vi matene manĝas buterpanon? mi fakte aŭtomate parolas pri sandviĉo, mi pensas. Mi tamen tute ne interesiĝas pri la surmetaĵoj. Estas ja multaj landoj kie oni, matene, tute ne manĝas panon. Jes ja, la vorto "pano" en si mem ankaŭ taŭgas! Mi pensas ke la demando: ĉu vi matene manĝas sandviĉojn? ne venus en mia kapo (sed eble jes ja en aliies kapo!). Fakte uzo de nura "pano" ŝajnas al mi pli logika. Pano estas hiperonimo de buterpano do.
Mi, ĉi matene, preparis molboligitan ovon, kaj tranĉis mian buterpanon longfingra, tiel ke mi povis trempi la panon en la molan ovoflavaĵon. (Tipa flandra kutimo, ĉu ankaŭ alilande? Mi supozas ke jes!). Ĉi tie buterpano certe ne indikas sandviĉon, kaj povas esti sen- aŭ kunbutera! Do, laŭ la kunteksto, laŭ la cirkonstancoj, la signifo de buterpano povas esti alia.
Mi pensas ke la de Paŭl aludita afero estas... ke multaj homoj evitas la uzon de la vorto sandviĉo (sed mi povas erari).

Ĉu sandviĉo? Jes! Sed.... kia?
Se oni absolute deziras esprimi ke la buterpano estas garnita... oni nun uzas la vorton sandviĉo. Kiam ĝi aperis en nia lingvo? Mi ne scias. Oni povus argumenti ke ĝi, laŭ la dekkvina regulo, ĉiam estis Esperanta vorto. Nedubebla fakto estas ja, ke ĝi ekzistas en tre multe da lingvoj, verŝajne ĉiam tamen pruntvorto el la Angla (eble mi eraras!). Eĉ en la rusa ĝi nomiĝas сандвич (sandviĉ). En Esperanto ĝi oficialiĝis nur en la oka oficiala aldono (1974). Ĝi ne aperas en PV, sed jes en PIV (ekde 1976). En la Francaj vortaroj: Cart (1908) kaj Grosjean-Maupin (1924) tradukas la Francan "sandwich" per ŝinkobulko. La Nederlanda Van Straaten (1934) jam uzas sandviĉo. Ankaŭ en Sveda vortaro (1934) Jansson k.a. aperas sandviĉo. Sed neniu el tiuj vortaroj donas pliajn klarigojn, aŭ pli ĝuste supozigas ke la nacia (internacia) vorto kaj la Esperanta vorto indikas saman aferon.

Kaj ne nepre estas tiel! Amuze estas, ekzemple, ke la du Nederlandaj lingvoj jam ne akordiĝas.En niaj klarigaj nacilingvaj vortaroj estas klare indikita.... ke en Nederlando sandviĉo estas: pantranĉaĵoj senkrustaj kun diversaj saletaj surmetaĵoj [sneetjes brood zonder korst met gevarieerd hartig beleg] ... dum en Flandrujo aŭ tuta Belgujo, ĝi estas: mola, dolĉa pinta bulk(et)o [zacht, zoet puntbroodje]... kaj mi povas aldoni: eĉ sen iu ajn surmetaĵo aŭ butero! Se vi metas konfitaĵon sur vian buterpanon, ĝi en Nederlando jam ne plu povas esti sandviĉo! Ankau la prononco (ne la skribo) estas malsama! Norde oni prononcas sendviĉ; sude sandviĉ! Ĉe Francoj (kaj mi supozas ankaŭ ĉe Valonoj) ankaŭ ŝajnas temi, laŭ Cart kaj Grosjean, pri bulko kun surmetaĵoj (malgraŭ mencio de ŝinko, verŝajne ne ĉiam ŝinko!), sed mi pensas ke la bulko ne estas pinta, nek mola, nek dolĉa.

En iuj landoj, mi supozas eĉ en Germanujo, la sandviĉo sekvas la PIV-an difinon, sed... nepre devas esti tranĉita triangule! La Duden Bildvortaro (Tabulo 53/38) montras tian sandviĉon, tiel en la Germana eldono kiel en la Esperanta. Nu, nenio en la PIV-a difino malpermesas al mi trianguligi mian garnitan pantranĉaĵon duoblan, ĉu? Laŭ la dika vortaro de Krause la Germanoj disponas pri speciala sandviĉforko (Sandwichgabel), sed kvankam Duden montras dekon da diversaj forkoj... inter ili ne estas sandviĉforko. (Ĉu iu klarigos al mi?).
Estus interese ricevi de niaj legantoj klarigon pri la konsisto, formo kaj aspekto de ilia nacilingva sandviĉo, se la vorto ekzistas ĉe ili! Ĉiuokaze, laŭ mi, en Esperantoteksto oni prefere uzu la vorton laŭ la PIV-a difino! Mi timas ke ĝuste la diverseco de la diversanaciaj sandviĉoj estas la kialo ke multaj preferas resti ĉe buterpano, kun hiperonima senco.

Ĝenerala Ideo.
Lingvo ne estas, kaj ne estu, trudkitelo (premvestaĵo, frenezuljako), sed komforta bonsentiga vestaĵo, kiu lasas liberon al la homo kiu uzas ĝin. Kaj oni estu preta aŭskulti esprimojn kaj vortojn kiuj ne absolute kongruas kun la vindaĵoj en via propra komplikita cerbo! En diverseco kuŝas granda riĉeco, laŭ mi (sed mi povas erari). Do, oni estu tolerema kaj ne postulu absolutan samecon de ideoj. Feliĉe, en la Buterpana Milito la diskutoj ne estis akraj, restis ĝentilaj... krom kelkaj etaj esceptoj.
Tiaj diskutoj denove montris al mi la geniecon de Zamenhof! Per nedifinado de la radikoj sed liverado de kvinlingva klarigo li instigas al tia toleremo. Per Esperantaj difinoj... li estus nur kondukinta nin al trudkitela afero! (Atentu: mi feliĉas pro PIV.).

Rimarko: La vorto pedantulo, kiu aperas ie en la komenco, estas diskutinda. Mi antaŭe verkis artikolon pri tio, en tiu ĉi blogo.