Flosado sur la tajdo de pudoro.
Al iu juna (nu ja, relative!) amikino mi diris ke nuntempe la vorto amiko ne plu havas la saman signifon kiun ĝi havis antaŭ dudek jaroj... Tiam ĝi havis nenian erotikan saŭcon, neniu supozis (?.!) ke fraŭlino povos "kuŝi" (mi estas pudora!) kun amiko! La amikino ankaŭ ne pensus pri konfeso ...ke... tamen... sed pretis ĵuri ke li estas nur amiko. Se, nuntempe, almenaŭ en Okcidento, fraŭlino prezentas al vi "sian amikon"... ĝi nepre havas erotikan saŭcon, la fraŭlino eĉ estus ŝokita se ŝi aŭdus ke vi pensas ke ŝi ne kuŝas kun li!

Tial mi demandis al ŝi: "Sed kiel oni povas forigi la saŭcon?" kaj ŝi instruis min: Ah, tiam oni diras: li estas amiko de mi, aŭ: li estas unu el miaj amikoj, sed en la dua okazo iom da saŭco tamen restas. Do: "li estas mia amiko" havas alian signifon nun ol "li estas amiko de mi". Eble post kelkaj jaroj eĉ tio havos erotikan saŭcon kaj oni devos kanti alian melodion!
Deka moviĝo: Ne nur la senco de vortoj ŝanĝiĝas, sed eĉ la senco de frazkonstruo!

Ŝanĝiĝoj per forĵeto de pudoro, realisma konvertiĝo.
Antaŭ iom da tempo mi publikigis teksteton pri la naŭa Oficiala Aldono de la Akademio. Ĝi komenciĝis tiele:
For la eŭfemismoj! For la diskriminacio de cico kaj peniso, de klitoro kaj orgasmo, de pubo kaj ruleto. Ni ĝuu la paprikojn ĝis kramfo de la pankreaso. Senhonte ni – nepra bezono por akademiano – parolu pri nia prostato kaj beletro. Vestite nure en piĵamo ni eliru kaj ni pisu en pavilono de la urba parko. (Vidu: Odo al Saĝaj Malpruduloj, la Granda Salto Antaŭen.).
Ĉiuj grase montritaj vortoj estas per tiu Aldono oficialigitaj kaj apartenas al la lingvo.
Mia amiko profesoro (Ne! Mi ne kuŝas kun li!) iam rakontis al mi ke kiam li studis en Brita Universitato, li diris al la grupgvidanto ke iu kunstudento "absolute perfekte parolas la anglan, tiel ke neniu povas suspekti ke li ne estas Brito!". Sed la gvidanto honeste respondis: "Oh, jes, oni aŭdas, ĉar eĉ kafeje li parolas universitate!". Senscie, senkonscie, oni ja adaptas sian lingvon al lokoj, situacioj, kompanio... oni uzas kvazaŭ alispecan, alietosan lingvon. Familia lingvo, kafeja lingvo, laborloka lingvo, ... vulgara lingvo... estas partoj de ĉiu etna lingvo, kaj ankaŭ de neetna Esperanto! Lernante fremdan etnan lingvon oni lernas precipe (nur?) la formalan lingvon. Nur denaskulo povas majstri plurajn lingvokampojn; li ne parolas formale en kafejo.

Longan tempon, en Esperanto iuj partlingvoj apartenis al la neoficialeco... precipe la famililingvaj vortoj, sed ankaŭ la vortoj kiuj indikas intimaĵojn. Oficiale niaj infanoj devis "urini" ... sed ĉu vi povas imagi familion kie la infanoj ne "pisas"? Sed fakte nur ekde la 9-a Oficiala Aldono ili rajtas pisi! Al ni nun povas ŝajni prudege agi kvazaŭ oni ne bezonas tiajn vortojn. Cetere.... "kaki" ankoraŭ ne estas permesata!!!! (Eble en 10-a Aldono?) Ni bezonis do pli ol 100 jaroj por transsalti la pudorbarilon!

Ĉu tiaj aldonoj estas ŝanĝiĝo de lingvo? Fakte ne, ĉar la vortoj ekzistis kaj uziĝis! Iuj eĉ El tiu ĉi Aldono kelkaj vortoj estas, estas Zamenhofaj... ekz. eŭfemismo. Tamen, enkonduko de novaj vortoj - precipe de neologismoj - estas iu formo de ŝanĝiĝo aŭ evoluo. Foje povas esti modovorto, kiu eble iam forvelkos.... Mojoso? Ĉu tia kresko estas dezirinda? Foje necesa! Kiel vi fundamentlingve esprimas "eŭfemismo"n? Feliĉe daŭre en Esperantujo ekzistis, kaj ekzistas, du grupoj: neologismemuloj kaj bonlingvuloj... kaj tiu duopeco estas dezirinda, ĉar tiel oni atingas ekvilibron... inter bezono kaj neceso.