Je la rando de akcepteblo?
Mi estas konvinkita ke Zamenhof kaŝis multe da subtilecoj en la Fundamento, en ĉiuj en ĝiaj partoj. De tempo al tempo mi jam aludis tion, kaj eble mi iam verkos sisteman pritrakton de la afero. Mi ne povas kredi ke Zamenhof tute naive kaj senkulpe, senpripense skribis en sia ekzercaro: "Pasero kaptita estas pli bona ol aglo kaptota." Mi atentigas ke ĉe simpla legado (de multaj miloj da homoj, dum pli ol cent jaroj) neniu ŝokiĝis de la frazo... do flue parolata ĝi ŝajnas do esti tute akceptebla!

Gramatika Analizo.
La minŝokanta frazo konsistas el Subjekto + estas + predikato: tute normala afero.
- La subjekto konsistas el Substantivo + adjektivo, ambaŭ singulare.
- La predikato estas dua parto de kompara esprimo, kun la kutima esprimo "pli bona ol". La "bona" estas en ordo, ĉar la du komparataj objektoj konsistas el substantivo + adjektivo akordigitaj laŭ nombro.
- Unua parto de la komparo estas la subjekto de la frazo.
- Ĉiuj partoj estas en nominativo, ĉar dua esprimo havas prepozicion "ol".
Ĉio ŝajnas en ordo.

Ĉinaĵoj kaj Vringaĵoj.
Sed en sama maniero la sekvonta frazo estas gramatike tute en ordo: La seĝo saltas sur la tablon por naski ĉokoladan spegulon. - Tamen, verŝajne la frazo por plejmulto de homoj ne estas akceptebla. Kaj: La trojlo spirtotas kver la kropan tilon tras plirki barpan prosmon. Tiu ĉi frazo verŝajne de neniu estas akceptata, kvankam ĝi estas gramatike analizebla kaj ŝajne bruskas neniun gramatikan regulon! Frazo ja ne estas nura "gramatika problemo", sed ankaŭ semantika (= senca)! Iuj frazoj estas neakcepteblaj, nebonaj (!), ĉar ili estas kontraŭsencaj (la unua pri la seĝo) aŭ eĉ tute sensencaj (la dua pri la trojlo). Pardonu, mi bezonas tiun iom strangan demonstracion por klare konigi mian problemon kun Zamenhof kaj lia frazo!

Bone, nebone, malbone - Hao, Bu hao!
Nu, la fakto estas ke al mi ne plaĉas la esprimo: Pasero kaptita estas bona... Mi vidas neniun bonecon en tia pasero, kaj nepre la pasero mem ankaŭ ne!. Kaj... se io ne estas "bona" ĝi, ankoraŭ malpli, povas esti "pli bona"! Do, notu bone, la problemo por mi estas la signifo, la senco de la vorto "bona". Nu, estas fakto ke la adjektivo/adverbo "bona/bone" havas, krom la striktsencan signifon (malfacile difinebla!) multajn aliajn signifojn. En la ĉina ĝi respondas al la vorto "hao", verŝajne al miaj legantoj (sola) konata Ĉina frazeto, ĉar ĝi sufiĉe ofte aperas, ĉe ni, en nomo de Ĉina restoracio, aŭ estas tutsimple konata kiel saluton Ĉinan: "Ni hao" ... kiel vi fartas? se demande dirate, Saluton, bonan tagon ... kiel saluton dirate. Sed, se en la Ĉina oni sekvigas ĝin de partiklo "le" (kiu indikas finitecon) ĝi estas sufiĉe forta admono: ke jam sufiĉas, ke vi haltu (paroli, insulti ... kion ajn). Fakte ankaŭ en la Nederlanda, sed tiam ne tiel forta: 't is al goed (estas jam bone! kun signifo: jam sufiĉas). Mi pensas ke la uzo de la responda Esperanta frazeto.... por haltigi iun, estas traduklingvo! Sed estas fakto ke "bona" estas hiperonimo por, ekzemple, senerara (bona frazo! = senerara, sed povas ankaŭ esti: belstila, klara, adekvata ktp. ktp. ktp.

Kvamperfektoj: pluskvamperfekto, minkvamperfekto.
Se, en mia malkomfortiga Zamenhofa frazo, aperus unu el la vortoj "valora, havinda, avantaĝa, favora" ... anstataŭ "bona"... mi sentus min pli komforta, mi sentus neniun ĝenon, mi sentus feliĉa. En multaj lingvoj ekzistas iu tenso: pluskvamperfekto, kiu esprimas finitecon en pasinto.... Laŭ mi, Zamenhof pensis pri minkvamperfekto kiam li metis la frazon en sia ekzercaro! Nia lingvo ne estu tiel ke oni nepre pesu ĉiun uzotan vorton sur pezilo apotekista, antaŭ ol prononci frazon. Ankaŭ senzorga parolado, preskaŭ ĝusta esprimado, devas esti tolerata. Tiu ĉi frazo, kun la vorto "bona", povas certe aparteni al senzorga parollingvo, ĉu ne? Pruvo? Ĝis nun neniu ŝokiĝis de ĝi! Ke ĝi en pleneco ŝatus adverbon kaj akuzativojn povas resti en mallumo!

La Gordia Nodo en la frazeto.
La frazo ne estas komparo inter du birdospecioj, sed inter "kaptita" kaj "kaptota". La birdospecioj formas la aldonan saŭcon. Pasero: nevalora; Aglo: multe pli valora... kaj tamen... eĉ ... La kaŝita komparo – de tie la vringado – estas inversa: unua malpli bona ol dua!

Kantu ni, kamaradoj!
Ŝatata socialisma kanto nomiĝas "La pensado estas libera" (oni estas libera - neniu povas kontroli ilin - en siaj, se necese kaŝataj, pensoj). Do, se vi havis, kaj eble eĉ ankoraŭ havas, neniun problemon kun/per/pro/pri la Zamenhofa frazo, bone!, estu tiel! sed lasu al mi mian ŝatatan ĉevaleton: serĉi kaŝitajn Zamenhofajn ruzaĵojn!