Anekdoto.
Iu regula retkorespondanto, Usonano, rakontis al mi pri sia vivo, kaj inter alie li rakontis ke li kiel infano edukiĝis en Japanujo. Li tie ne estis en iu internacia lernejo sed vizitis japanan elementan kaj mezgradan lernejojn. Kiam komenciĝis la instruado de la angla lingvo li do ankaŭ "devis lerni la anglan lingvon". Sed... kiam li legis la anglan (usonan) tekston, en sia denaska lingvo, la instruistino ne estis kontenta, ĉar li ne prononcis laŭ la lernolibro! Li eĉ estis punata pro sia "malbona prononco". Sed mi legigas al vi kopion de parteto de nia konversacio:

Nu, kiam mi komencis la unuan jaron ĉe Bunkyō-ku-ritu Daisan Tyūgakkō, mi komencis ankaŭ la lernadon de la angla lingvo laŭ la japana lerneja normo. En la lernolibro, la lernendaj frazoj apudhavis prononc-indikojn per la katakana silabaro, kiun oni uzas en la japana por skribi vortojn importitajn el aliaj lingvoj (escepte de la klasika ĉina lingvo). Por la angla frazo "I have an apple", t.e. "Mi havas pomon", la libro indikis, ke oni diru "アイ ハ ヴ
アナップル", t.e. "Ai habu a nappuru". Sed la ĝusta prononco de la angla frazo pli proksimas al "Aj heva napel" (aŭ eĉ pli proksime, se vi scipovas la sciencan API-alfabeton, "ˈɑɪ ˈhæv ɛn ˈæ.pəl". Sed se mi diris "ˈɑɪ ˈhæv ɛn ˈæ.pəl" tute ĝuste laŭ la usonangla normo, la instruistino (kiu mem apenaŭ scipovis konversi angle malgraŭ dek jaroj da studado) devis aljuĝi al mi minusan markon pro mia misprononcado, kiun ŝi devis juĝi laŭ la prononc-indikoj en la lernolibro.


Ĉu escepta konduto?
Nun oni povas demandi sin ĉu li trafis netaŭgan instruistinon. Oni povas demandi sin ĉu aliaj instruistinoj, aŭ instruistoj, agus laŭ la sama maniero.... aŭ ĉu ili (laŭ la logiko sed kontraŭ la lernolibro) profitus la okazon por uzi lin kiel modelon? Mi havas la senton, laŭ mia kompreno (miskompreno?) de la japana socio, ke plej multe da instruistoj obeus la "ordonojn" de la lernolibro, la ordonojn de la ŝtato, sed... mi povas erari.

Kiel kio kaj kial.
Fakto estas ke vere bona lingvoinstruado devus esti ofertita de denaskuloj, kiuj devus havi, kompreneble, minimuman bazan konon de la lingvo de la lando en kiu ili instruas, aŭ kiuj devus esti helpataj de enlandano. Nur tiam oni povus atingi bonajn rezultojn, kun nur minimuma akĉentado. Estas fakto ke homoj ne konscias pri sia fremdlanda akĉento, ili tutsimple ne aŭdas tion.... ankaŭ ĉar ili kutimas esti ĉirkaŭataj de homoj kun sama falsakĉento. Sed... en plej multaj landoj la leĝoj ne permesas tion, ĉar ili ne rekonas la diplomojn de eksterlandanoj, aŭ ili deziras "stultajn" diplomojn (diplomo kiu atestas konon de la angla lingvo, de iu denaska angloparolanto.). Honestan pritrakton de la problemo vi trovos en la fama artikoleto de William Auld: "Ĉu prefere naci-lingvo?" - trovebla en multaj lokoj, i.a. en "Pri lingvo kaj aliaj artoj.". Li honeste skizas tie la abomenon kiun denaskaj anglalingvanoj sentas kiam ili ĝentile aŭskultas fremdulon paroli angle.

Limoj kvazaŭ netransvenkeblaj.
Eĉ tiam oni tamen ne devas esperi ke la lernantoj akiri pli ol mezan nivelon. Altan nivelon de lingvo oni akiras nur en sia propra lingvo... krom, kompreneble, se oni transloĝiĝas kaj plenkreskas en fremda lando. Tio estas mia opinio..... sed, mi povas erari! Sed, mi almenaŭ deziris ke vi konatiĝu kun la spertoj de mia amiko Leland. .